<<

#417 ; Punktaj diagramoj por la anguloj de sensilo

>>

En la antaŭa artikolo mi produktis iom da simplaj punktaj diagramoj por la centro de HQ-fotilo. Certe la sensilo de HQ-fotilo estas iom malgranda, sed la mezuroj de sensilo tamen estas 6,287 mm x 4,712 mm kaj diagonale 7,9 milimetroj.

Tial estus interese por provi per programo kiom grandaj la eraroj estas proksime al la anguloj de sensilo, ekzemple ±3 mm en X-direkto kaj ±2,5 mm en Y-direkto el cento. Certe ankaŭ difrakto kaj grando de fota angulo estus principe fenomenoj por konsideri, sed ili restos por io alia fojo.

Por ĉi tiu provo mi selektas sferan spegulon de iom pli granda diametro D = 110 mm = f/15 kaj la oficiala fokusa distanco do estos f = 15 * D = 1650 mm. Nature tute ne eblos kiel eble plej malgranda eraro por la 4056 x 3040 da rastrunoj de grando 1,55 μm x 1,55 μm en la surfaco de HQ-fotilo. Ni tamen nun pensu pri la geometria efekto de aliaj sensilaj koordinatoj kaj la iom aliaj distancoj al kelkaj partoj de fotila sensilo.

Duono de diametro de spegulo estas D/2 = 55 mm . En distanco f el spegulo povas la lumo por la centro de spegulo situi en Y-koordinato y = 40 mm kaj la centro de fotilo do estos sur la alia flanko de optika akso en y = -40 mm .

La suba rando de envenanta samdirekta lumo estos 15 mm sub la optika akso kaj tamen restos kelkaj milimetroj da libera spaco inter la envenanta lumo kaj la fotilo kies supra parto estos 18 mm sub la optika akso. La lumo povas eĉ veni kelkaj milimetroj pli malalte kaj la fotilo tamen ne blokas la lumon.

Por la centro de fotilo mi selektis kiel kompromiso la distancan valuon Z = 1649 mm kie la lumradioj jam iom multe konverĝis en ZX-ebeno, sed ankoraŭ ne tro multe malkonverĝis en ZY-ebeno. Tute ronda la bildo de stelo tamen certe ne estus. Ni ja desegnas nur 17 punktoj kiel representantoj de spegula surfaco kaj ĉiujn la aliajn punktojn ni devas imagi. Kaj la eraro de 0,05 milimetroj certe estas malplezura por la eta sensilo.

Sekve mi volas desegni la punktajn diagramojn por la 4 anguloj de sensilo, X = ±3 mm kaj Y = ±2,5 mm el la centro de sensilo. La ideo estas ke la centro de samdirekta lumo por la centro de spegulo startas el distanco f el tiuj koordinatoj kaj trafas la korelativajn koordinatojn de fotila sensilo. Pro reflekto de lumo el spegulo la direktoj estas aliaj kaj la mezuroj ne estos tute la samaj, sed tamen la lumradioj trafos proksime al la anguloj de sensilo. Ni uzos la saman distancan valuon Z = 1649,2 mm kiel por la centro. La sensilo do estas vertikala.

En la programo mi uzas envenantan lumon el iom aliaj direktoj por proksimume trafi la angulojn de sensilo. Ekzemple se estas Δx = 3 mm kaj Δy = 2,5 mm por unu el la subaj anguloj de sensilo.

lokoX = 0 + 3.0;
lokoY = 40 + 2.5;                  
L = p0 - [ lokoX, lokoY, f ];

La diferenco de diagramoj por diversaj anguloj ne estas granda. Efekto de oblikva lumo certe estas la plej granda kulpulo por eraroj. Vertikala sensilo ŝajnas OK-ideo. Klinigita sensilo apenaŭ estus pli bona. La principa ideo ja estus por kolekti ĉiujn la punktojn de lumo proksimume en unu rastrunuo de fina foto.

Eble oni volus pli bone identigi la 17 diversajn punktojn de spegulo en la punkta diagramo? Mi do fine prezentu diagramon kie la formo de spegulo ankoraŭ restas iom origina.

Apuda bildo prezentas la reflektitajn lumradiojn kiam ili veturis nur duonon de vojo ( Z = 825 mm ) al la centro de fotilo. Notu ke la skalo de X_ kaj Y-koordinatoj estas tute alia!

Io problemo tamen okazis, unue 4 punktoj mankis en la diagramo? Mi nature devas trovi la problemon en la programo kaj ĝin korektigi. Nu, eraroj ofte okazas ...

... Kaj feliĉe mi jam trovis la eraron en la programo, en la koordinatoj de 4 spegulaj punktoj (ili estis erare D/2 anstataŭ D/4). Mi tamen devas baldaŭ korektigi ankaŭ la antaŭajn punktajn diagramojn, ĉar la sama eraro afektas ankaŭ ilin ...

La baza tradicia ideo por hobia teleskopo kun fotilo estis ke la eraro en bildoj de steloj ne estus multe pli granda ol la distinga kapablo de fotilo. La rastrunuoj de moderna elektronika fotilo tamen estas tre malgrandaj. Almenaŭ la eraroj de mia simpla iluzia sfera spegulo en oblikva lumo nepre estus pli grandaj ol la rastrunuoj de HQ-fotilo.

Estus iom malfacile praktike por konstrui eĉ teleskopon por uzi la HQ-fotilon en 8*8 grupoj de sensilaj rastrunuoj laŭ la originaj principoj. Miaopinie ĉiela foto 507 x 380 da rastrunuoj ne estus tre malbona, sed la sfera spegulo devus esti nur malgranda kaj la fokusa distanco tamen iom longa. Longa ekspona tempo kaj malgranda fota angulo. Sendube ekzistus pli facilaj alternativoj.

Eraroj en punktaj diagramoj estis relative grandaj, sed tamen la kalkuloj estas principe interesaj.

Eble mi ion belan tagon volus eksperimenti kun iom samstila programo kaj simplaj lensoj? Refrakto de lumo tamen estas iom pli kompleksa kazo. Lenso ja havas du optikaj surfacoj. Oni povus selekti la punktojn por la unua optika surfaco, sed la trafa punkto sur la dua optika surfaco dependas inter alie pri la direkto de lumo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)