<< | #413 ; Ĉu vera inteligento en la moderna mondo? |
>> |
Dum la komencaj semajnoj de monato decembro jam iom pli multe neĝis kaj ĝenerale estis ioma frosto. Jam vere rajtas diri ke ĉi tie en la okcidenta marbordo de Finnlando estas iom da neĝo sur tero.
Fluanta rivera akvo tamen ne glaciiĝas tre facile kaj tial oni vidas ankoraŭ iom multe da fluida akvo en la loka rivero "Kokemäenjoki", kiel la suba foto provas atesti. Mi fotis dum neĝado kaj tial la malnova ponto kaj la kirko de meza urbo estas nur malfacile videblaj tra la ioma neĝo en la aero.
En avizoj oni lastatempe relative multe parolis pri energio kaj altigantaj prezoj de manĝaĵo, elektro, energio, mono, ... ĉio vivo. Multe da propagando de Ukrajno kaj NATO en la finnaj avizoj. Tial mi ne fidas speciale multe al finnaj EU & NATO -avizoj, sed certe elektra energio estas grava temo dum longa malvarma vintro.
Ioma krizo evidente minacas en la Eŭropa mondo, pro Ukrajno kaj NATO. Iom strange oni samtempe volus moviĝi al "verda energio". Oni volus efektivigi tutlandan energian sistemon kio principe estus libera el fosilia karbono, Finnlando eĉ 15 jaroj pli rapide ol kion EU ĝenerale postulas.
Bedaŭrinde estos la "verda transigo" tre multekosta por ordinaraj civitanoj. Mi tre multe dubas ĉu vere ekonomie eblus por Finnlando por esti tute neŭtra pri aera karbono ĝis la jaro 2035. Ĉiuokaze tro multekosta kaj hazarda projekto. EU eĉ ne postulas tiel rapidan ŝanĝon.
Estas ja ĉiuokaze tute neeble por Finnlando por sole savi la klimaton de granda mondo. Tute ne helpas la tutaĵon eĉ se Finnlando estus karbone neŭtra 15 jaroj pli rapide ol EU ĝenerale almenaŭ provas esti.
La agoj de pli grandaj landoj multe pli multe signifas. Oni certe povas diri ke finnaj ellasoj estas kiel nura kula furzo en la grandega dezerto Saharo. Ne indas provi esti pli papa ol la Papo mem. Ne eblas savi la grandan mondon.
La nunan finnan registaron klare pli multe interesas la bonfarto de vulpoj kaj arbaraj animaloj ol la maloportuna ekonomia situacio de ordinara homaro. Por la finna registaro mankas iom da sana inteligenteco.
Jes, inteligenteco, tre multe sopirita homa eco, eble eĉ iom tro multe dezirita? Nu, kion fakte signifas "inteligenteco", kia estas inteligenta? Mi aŭdis ke por multaj homoj "inteligenta" - iom surprize - signifas la samon kiel ekzemple "komforta", "oportuna", "bona", "servema".
Miaopinie inteligenteco tamen estas surprize negrava eco en praktika vivo, eble eĉ noca. Laboremo, diligenteco, fidindeco, sincereco, ligiĝo kaj lojaleco ofte multe pli signifas. Miaopinie kiel eble plej simpla estas la plej bona. Klare ĉi tio tamen estas neebla afero por kredi por la laborperejoj kaj dungantoj de finna labora vivo. En Finnlando oni volas dungi la plej kompetentajn kaj la plej konkuremajn laboristojn eĉ por la plej simplaj laboroj. Do nenia miraklo se la tre konkuremaj laboristoj rapide estos nekontentaj en sia nova laboro.
Nuntempe eĉ la plej modernaj domoj povas esti "inteligentaj", almenaŭ artefarite inteligentaj. Tio signifas ke oni uzas elektronikaj aparatoj, komputiloj kaj komputilaj programoj por konstrui ion loĝejan aŭtomaton ekzemple por la hejmo.
Principe interesa ideo por uzi pli da tekniko en domo. Lastatempe mi tamen disreviĝis pri la pretaj "inteligentaj domoj". Laŭ mia opinio la efektivigoj ne estas tre sekuraj. Speciale mi ne ŝatas la ideojn de abunda sendrata komunikado (sen nepra bezono) kaj konstanta konekto kun la Interreto. Miaopinie la moderna aŭtomatigo ĝenerale estas sur eraraj reloj.
Speciale min ĝenas se io nur malbone konata kaj tute ne kontrolita komputila programo povas la tutan tempon foti, filmi kaj aŭskulti la hejmon, kun konstanta konekto kun la Interreto. Kial mi konfidu al malbone konita artefarita inteligenteco?
Oni multe uzas la terminon "IoT, Internet of Things", la Interreto por la aparatoj. Sendube eĉ ĉiuj frenezulejoj baldaŭ estos "inteligentaj domoj". Por mi tamen pli multe plaĉas relative simpla tekniko kion eblas kompreni kaj kontroli. Oni ne anstataŭigu homojn. La homaro ĉiam kontrolu la teknikon. La tekniko neniam estu nekomprenebla kaj sendependa el homaj decidoj. La homoj decidu. La maŝinoj obeu. Neniam estu teknika aparato pli grava ol vivanta homo.
Mia propra interpreto pri la termino "inteligenta domo" certe estas iom alia. Miaopinie vere inteligenta estas domo kie la inteligentaj homoj scias uzi la novan teknikon prudente kaj korekte. Tekniko mem ne estas la celo. Kial aŭtomatigi kion norma homo ĝenerale facile povas mem fari mane!
Ekzistas ja haveblaj iom simplaj mekanikaj kaj elektraj konstruaj serioj pri "IoT" por facila eksperimentado, ekzemple por la malmultekosta "Arduino" mikroregilo.
Min tamen plejparte interesas nur la "LoRa" -radiokartoj. Sekura sendrata komunikado ĝis distanco de eble kelkaj dekoj da metroj estus interesa.
La ordinara "inteligenta domo" estas fakte por mi jam iom malloga ideo. Kial mi volus loĝi kiel malliberulo en io "inteligenta domo", sen eblecoj por mem kontroli la domon. Inĝeniero ne povas esti nura viktimo de tekniko. Kiel honesta inĝeniero mi certe volas mem fari la decidojn. La aparatoj ne kontrolu min, mi mem kontrolu la aparatojn.
Eble mi tamen ion belan tagon trovos bonan uzon por "LoRa", post multa batalado. Radioamatoro mi eble neniam estos, sed eble mi povus sendi iom da informo tra distanco de cent metroj?
Artefarita intelekto tamen estas por mi iom dubinda kaj superflua celo en praktiko, kvankam teorie interesa. Aparatoj gravaj, sed viro ĉiam pli grava ol aparatoj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |