<< | #412 ; Vintro jam alvenis al la urbo Pori |
>> |
La 28-an tagon de novembro 2022 la pejzaĝo jam estas neĝa kaj la temperaturo iom frosta. Nur kelkaj centimetroj da neĝo neĝis kaj falis sur tero, sed la vojoj certe estas glitaj. Miaopinie nun estas vintro. Gliteco de vojo nature estas koleriga eco, sed ioma frosto estas ĝenerale komforta, ĉar tiam la aero estas pli seka.
Oni ja ofte deziras "blankan julon", tiel ke estus iom da blanka nova neĝo sur tero. Eble tia ĉijare okazos? Por mi mem la Julo tamen ne estos tre grava festo.
Sezonoj ja devas alternadi kaj la tempo devas pasi. Ili tamen ne povas esti la sola celo kaj enhavo de homa vivo. La sezonoj estas nur io spico de vivo. La veran enhavon de vivo oni devas trovi alie. Por la longa vintro mi bezonas multe da energio kaj bonaj projektoj.
Unue ni tamen pritraktu la finnan modernan politikon. Certe la tradicia finna socio estas ia ekira punkto por nia propra civito Mueleja Insulo. La moderna Finnlando tamen ne estas la plej bona ebla. Speciale la nuna registaro pledis por tute erara politika linio. La publika ekonomio de Finnlando estas tro multe ŝveligita kaj pufiĝita, kaj eĉ per multekosta ŝulda mono. La futura finna generacio pagos tre kare la malŝpareman politikon de nuna finna dekadenca registaro.
La finnaj impostpagantoj jam efektive pagas salajron por unu triono de ĉiuj laboristoj en la lando, aŭ rekte aŭ nerekte, pere. La publika labora sektoro do produktas multe da ekonomia kargo por impostpagantoj. Kaj ekzemple la komisioj pro la monda klimato estos iom multekostaj por la finna popolo. Neprodukta laboro ofte estas troa kargo por la impostpagantoj.
Burokratoj volas daŭre kaŭzi pli malfacilan vivon por la finna popolo. Klare estas jam tro multe da burokratoj en Finnlando. Dum la sekvantaj jaroj mi tial certe volus observi signifan redukton por la kvanto da burokratoj en la lando. La nuna finna registaro multe kreskigis publikajn elspezojn ... kaj eĉ per la malbenita ŝulda mono. Kaj samtempe estos evidente la estonta ekonomia situacio tre malfacila.
Tuttempe progresas la mondo. Jam 8 miliardoj (egalas ok miloj da milionoj) da homaj loĝantoj sur nia planedo, la Tero. Evidente ne eblas limigi la pliiĝon de tera loĝantaro. Baldaŭ estos Hindio la lando de plej granda loĝantaro en la mondo.
Nenio restas la sama kiel antaŭe. Ekzemple la tradicia finna alkohola trinkaĵo "Jaloviina" (rekte esperante tradukita "Nobla brando") estas nun nomita "Jalokahvi" (rekte esperante tradukita "Nobla kafo").
La "Noblkafo" estas likvoro. La gusto tamen nun ŝajnas iom alia ol antaŭe. Krudaj materialoj estas franca vinbera distilaĵo, finna brando kaj kafo. Mi tamen uzas alkoholon nur malofte kaj malmulte. Mi ja estas diabetulo. Krome estas ĉi tio alkoholaĵo por mi multe tro dolĉa, enhavas tro multe da aldonita sukero.
Por mi la norma labora vivo jam estas neebla. Mi bezonas aliaj novaj celoj. Bonaj hobioj, interesaj propraj projektoj, certe tute aliaj ol trinki multe da alkoholo.
Kun kelkaj projektoj mi klare devas nun labori speciale diligente. La rusa lingvo certe estas unu el la plej gravaj temoj. Jam estas tempo por lerni la rusan lingvon kiel eble plej bone. Rusujo estas kaj restos bona amiko de nia nacio "Mueleja Insulo". En Usono iuj politikistoj kredas ke finnoj volus mortigi kiel eble plej multaj rusoj. Mi mem tamen tute ne volas mortigi rusojn.
Apude estas fotita la dua parto de relative moderna lernolibro «Пора» kaj mia orelumo. La libro de libropruntejo surprize enhavis CD-diskon por studanto.
Espereble mi ankaŭ baldaŭ povos aĉeti proprajn lernolibrojn ... kaj fakte mi jam aĉetis la novajn librojn «Пора 1» kaj «Пора 2». Iom multekostaj estis la du novaj lernolibroj, ili kostis 125€ sume. Nenio CD-disko tamen estis ene.
Eĉ se ne eblus lerni la rusan lingvon printempe en kurso de loka popolaltlernejo, mi povos uzi la CD-diskon de libroprunteja libro en mia malnova komputilo kaj aŭdi la parolatan rusan lingvon. Bedaŭrinde novaj porteblaj Windows -komputiloj ĝenerale ne plu enhavas ilon por uzi optikaj diskoj. Miaj malnovaj komputiloj tamen povas utiligi la CD-diskon.
Lumo kaj 3D-geometrio estas mia alia malnova favorito. Certe mi volas koni ilin tre bone. La suba foto estas ia simbolo de bona 3-dimensia grafiko, sed miaj senperaj bezonoj estas pli simplaj. Plejparte mi pensas nur pri plataj surfacoj kaj rektaj linioj.
La reala mondo estas tre kompleksa se oni pensas la 3D-grafikon. Min interesas nur relative simpla kaj malgranda artefarita mondo.
Ĝenerale oni uzas pretaj komputilaj programoj por krei grafikon, en la dekadenca granda mondo. Nia propra stilo en nia civiteto "Mueleja Insulo" tamen prefere estu alia.
Mi estas programisto kaj tial mi volas mem programadi. Se oni uzas nur pretaj solvoj, oni ne lernas la gravajn bazajn aferojn.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |