<<

#409 ; Utilaj iluzioj por la senespere melankolia mondo

>>

La futuro de granda mondo sendube estos morna kaj malserena. Nenia lumo videbla je fino de malluma tunelo. Problemoj kreskas tuttempe pli grandaj en la troe dekadenca granda mondo.

Oni povus demandi la demandon "kio fakte nuntempe estus la rolo kaj signifo de ordinara civitano en la dekadenca granda mondo?". Ĉu ordinaraj civitanoj jam estas tro malelegantaj kaj malsubtilaj por la granda mondo de "belaj kaj bravaj" riĉuloj? Ĉu nur la kapitalo, la granda mono gravas? Ĉu burokratio kaj ekonomio pli gravas ol ordinara civitanaro?

Nur nia malgranda loka mondo povas esti prudenta kaj bona, se ni tion volas. Kaj certe ni volas. Ni nome povas mem selekti nian propran lokan mondon kaj niajn plej gravajn aferojn. Ni rajtas ignori kion ni ne ŝatas. Neniel povus esti nia respondeco la malhumane gigantaj problemoj de malbona granda mondo.

Apude estas nur parto de foto, sed en origina grando laŭ rastrunuoj de sensilo (angle "pixels"). Mi fotis dum sunbrila kaj klara tago per mia jam iom malnova kompakta fotileto el ponto "Kirjurinsilta" ĉi tie en urbo "Pori". La fokusa distanco de "zoom"-objektivo estis relative longa por tia fotileto, 21 milimetroj. Alia EXIF-informo por la foto: sentemo ISO 100, objektiva aperturo f/5, ekspona tempo 1/800 sekundoj.

Ni vidas en la apuda foteto kelkaj suproj de distancaj aŭtunaj betuloj sube, supre bluan ĉielon kaj la Lunon. Nature la vera celo de ĉi tio foto estis la Luno. Ni tamen vidas ke la Luno ne situas tre alte en la ĉielo. La videbla diametro de Luno estas proksimume ½ (duono da) gradoj. Se vi etendas vian brakon tute, vi povas vidi la larĝecon de via plej malgranda fingro proksimume en angulo 1°, kio estas duoble la videbla angulo por la diametro de Luno. Mi povus el la foto taksi ke la alteco de Luno - uzante la konitan angulan diametron de Luno kiel mezurunuo - estis proksimume ... 10° super horizonto.

Evidente ĉi tio ne estas la plej bona ebla foto pri Luno, sed provizore proksimume mia plej bona ebla, sen stativo kaj sen objektivo de pli longa fokusa distanco (relative al la mezuroj de fotila sensilo).

Dum hela tago la Luno aperas relative malhela sur la hela ĉielo kion la brila Suno lumigas pro "surŝutado de lumo" en aero. Dum nokto tia Luno tamen estus tre brila sur la malhela ĉielo, iom alia objekto por foti pro la grandega kontrasto de lumo. La aŭtomata eksponado de simpla fotilo apenaŭ kapablus mem selekti la plej bonan eksponan tempon por la brila surfaco de Luno. Ia meza valoro por ekspono inter la nigra ĉielo kaj la relative brila Luno probable ne estus la plej bona por la surfaco de Luno.

La Luno, jes, certe ĝi posedis ioman parton de mia infaneco kaj junecaj jaroj dum la fino de 1960-aj kaj la komenco de 1970-aj jaroj. Oni volis veturi al la Luno, aŭ almenaŭ oni revis pri tia vizito. Kial? Por partopreni al la "konkerado de spaco"?

Nu, kelkaj usonaj astronaŭtoj ja vizitis la surfacon de Luno dum la tre multekosta "Apollo" -programo. Bone, la tuta spaco do jam konkerita? Evidente la "kurkonkurso al Luno" de grandpotencoj tamen temis pri grandaj raketoj kaj pri la kapablo por pafi danĝeran armilon al la alia duono de Tero.

Nature la intereso al spaco, spacaj raketoj kaj spaca tekniko ankaŭ produktis kelkaj interesaj scioj por scivola infano, bazaj scioj pri natura scienco. Ekzemple oni lernis por kompreni la diferencon inter maso kaj pezo, ĉar la sama maso pezas sur Luno pli malmulte ol en Tero. En la vakuo de spaco ekzistas nenia aero, do ankaŭ nenia rezisto de aero. La sono estas fizike vibrado kio bezonas interan materio por antaŭeniri. En la vakuo de spaco la sono do ne progresas. Oni nur ridetu al la brue sonaj eksplodoj en fikciaj spacaj filmoj. En vakuo de spaco la sono ne estas aŭdebla.

Eĉ la plej bonaj ombroj de lumo estas iom molaj kaj helaj en surfaco de Tero, sed en surfaco de Luno estas la ombroj tre akraj kaj nigraj pro manko de aero. Oni bezonas lampon por lumigi la ombron. La ĉielo ne aperas blua en Luno, sed nigra. Kaj la variado de loka temperaturo estas sur Luno multe pli granda ol sur Tero pro la sama kialo, manko de aero. Espereble ni lernis kiel specialaj cirkonstancoj la homoj bezonas por vivi kaj kiel multe da teknika helpo ni bezonus en spaco, ekster nia hejma planedo.

Mi memoras ion lotadon dum mia infanaj 1960- / 1970-aj jaroj. Oni povis venki aŭ iom grandan kvanton da mono tuj ... aŭ alternative vojaĝon al Luno ... nome kiam en futuro estus ebla por ordinaruloj kiel turistoj. Mi kredas ke la venkinto selektis la monon kaj ne la bileton por vojaĝi al Luno. Kredeble sekura kaj bona selekto. Ŝi aŭ li estus jam morta aŭ almenaŭ tre maljuna se estis tiam plenaĝulo. Kaj miascie ankoraŭ ne eblas por ordinaraj turistoj por veturi al Luno per modestaj kostoj.

Tamen ŝajnis tiam dum 1960/1970-aj jaroj ne tute senrealisme ankaŭ por ordinaruloj por iam en relative proksima futuro veturi al Luno per raketo. Nu, oni ankaŭ tiam pensis ke ordinaraj aŭtoj sur Tero jam flugus en aero je la tiam iom distanca jaro 2000, eble kun raketaj motoroj ...

Mi certe ne volas vojaĝi al Luno. Kion mi eĉ farus tie? Ĉu estus tie ekzemple volontaj, inklinaj virinoj kun grandaj brustoj kaj abunde da liberaj miraklaj bluaj piloloj "Viagra"?

Miaj propraj astronomiaj fotoj povas provizore esti nur tre primitivaj. Ekzistas tamen tre bonaj amatoraj fotoj pri la stela ĉielo. Ekzemple la apude fotita germana "Atlas der Sternbilder" estas tre realisma, kvankam montras multe pli da steloj ol kiom mi povas vidi per miaj propraj okuloj.

Profesiaj astronomoj kaj iliaj fotoj estas tute alia afero. Ili reprezentas la dekadencan sciencon kio tre malmulte havas ion por fari kun la ordinarula mondo. Scienco astronomio ne plu estas interesa. Nur hobia astronomio havas veran signifon por ordinara popolo.

Klare la moderna mondo tute ne estas intencita por ordinaruloj. Eble mi devus jam humile pardonpeti pro mia ordinarula ekzisto? Mi ne bezonas ĉi tiel kompleksan mondon. Mia loka mondo prefere estu kiel eble plej simpla kaj konkreta.

Dekadencon de moderna mondo oni observas en multaj trajtoj. Lernejoj instruas teorion kion apenaŭ eblos uzi en praktiko. Aŭ eble oni ne plu praktikas tiel malnovan teorion. Tre malmultaj studantoj estos veraj sciencistoj. Oni instruas naturan sciencon kvazaŭ estus io religio. Por novaj laboristoj oni havas tre altajn postulojn, kvankam ilia laboro fakte estos iom simpla kaj eĉ tedia. Kaj kiam la tediaj laboristoj jam volas ion alian pli bonan laboron, iliaj ĉefoj estas tre surprizitaj. Oni asertas ke baza mekaniko estas tre simpla afero kaj nur laboro per komputiloj povas esti postulema. Pri fotado oni generale volas tute forgesi la teknikajn detalojn. Bazajn sciojn oni ne respektas, ili estas tro simplaj por lerni?

Nu, evidente mi devas poste pli bone pritrakti la temon de dekadenca moderna mondo.

Tamen ni nun koncentru al pli simplaj aferoj, bazaj aferoj en la homa vivo, sed al temoj de loka graveco. Ni ne estu dekadencaj. Ni komprenu nian laborkampon detale.

Kontrasto de lumo ja estas tre granda sur stela ĉielo. La plej bona nokta ĉielo estas praktike nigra, senluma. La steloj estas nur etetaj punktoj da lumo, fakte grandegaj sed ege distancaj. La bildo de stelo sur fotila sensilo estas principe multe pli malgranda ol unu rastrunuo ... nome se la objektivo kaj la sensilo estus perfektaj. Kiam stelo aperas en norma foto pli granda ol unu rastrunuo de sensilo, temas pri eraroj de optiko kaj sensilo. Vera angula grando de stelo nome estas praktike infinitezima.

Tute ne eblas bona eksponado en la norma signifo de fotado. La nigran ĉielon oni ĉiam eksponas tro malmulte kaj la brilajn stelojn tro multe. Ne eblas samtempe eksponi perfekte kaj la ĉielon kaj la stelojn. Dependas pri la eksponado kiel malhelaj steloj eblas vidi en la rezulta foto.

La tipa problemo en norma astronomia foto de steloj estas ke la akurata brileco de steloj estas nur malfacile taksebla. Brilaj steloj ne aperas en norma foto multe pli brilaj ol la pli malfortaj steloj. Per nura okulo la steloj aperas iom aliaj. Por la okulo brila stelo aperas pli granda, kvankam vere estas nur infinitezima punkto de lumo.

En la nomita libro la aŭtoroj tamen sukcesis por krei iom nature aperantaj fotoj pri la stela ĉielo. Brilaj steloj aperas en iliaj fotoj pli grandaj, same kiel por la nura okulo. Estas iom peniga tekniko. Oni fotas multaj fojoj kaj aliigas la enfokusigon de objektivo por krei rezulton kio similas la sperton de homa okulo.

La ekzemplo estu foto de konstelacio Cassiopeia kion ĉielan konstelacion oni iam nomis por Finnlando, ĉar la koordinatoj de tio konstelacio sur ĉielo estas iom similaj al tioj de Finnlando sur Tero, relative proksima al la norda poluso.

Estas ja ankaŭ iom da artefaritaj linioj kaj informaj tekstoj sur la supra foto. Kaj la foto indikas multe pli da steloj ol kiom niaj nuraj okuloj povus vidi en eĉ perfektaj cirkonstancoj. La vera ĉielo estas iom kompleksa.

La apude fotita malgranda sed ĉarma esperanta mapa libro "POŜATLASO DE LA MONDO" el jaro 1971 proponas iom alian bildon pri la stela ĉielo. Evidente la homa politika mondo estas jam iom alia post la pli ol 50 jaroj kioj pasis post la publikigo de ĉi tio libreto (Sovetunio, Germanio, Jugoslavio, Ĉeĥoslovakio, ...), sed la ĉielo de steloj kaj konstelacioj kredeble estas ankoraŭ la sama.

La natura stela ĉielo aperas iom kompleksa. En desegnitaj mapoj tamen eblas prezenti la aferojn pli klare kaj simple. Nu, certe la simpleco postulas ke oni lasu multe da detaloj kaj objektoj ekster la desegnaĵo.

Oni povas simple desegni la tutan stelan ĉielon kun nur kelkaj relative malgrandaj desegnaĵoj, se oni prezentas nur la plej klarajn stelojn. Ekzemple steloj videble ĝis la 4-a magnitudo povas esti nokte videblaj en urbo per nura okulo, se eblas rigardi ilin bone ekster brilaj lampoj. En perfektaj cirkonstancoj norma homa okulo certe vidas multe pli da steloj sur kiel eble plej malhela ĉielo, ĝis la 6-a magnitudo.

La videble plej klarajn stelojn oni ĝenerale nomas al steloj de unua (1-a) magnitudo, kvankam kelkaj el ili fakte povus esti de 0-a (nula) kaj eĉ de -1-a (minuso unua) magnitudo, do videble iom pli klaraj.

Ĉi tiaj desegnaĵoj tute ne prezentas Sunon, Lunon kaj la planedojn, nur la plej brilajn stelojn.

Ofte oni prezentas la nordan kaj la sudan hemisferon aparte, kaj tion stilon uzas ankaŭ nia esperanta mapa libreto. Sube mi provis foti la mapojn de firmamentoj. Pardonon pri la mankoj de fotoj. La linioj inter la steloj de sama konstelacio nature estas nur fikciaj.

La koloroj de steloj en la subaj desegnaĵoj ne estas la veraj koloroj de steloj. Oni apenaŭ vidas helaj koloroj en steloj per nura okulo. La koloroj en mapoj prezentas la temperaturon en surfaco de steloj. La plej varmegaj steloj havas surfacan temperaturon ekzemple dudek miloj da gradoj. La relative malvarmaj steloj kontraŭe havas surfacan temperaturon de nur kelkaj miloj da gradoj (°C).

Angle oni iam proponas la frazon "[Oh] Be A Fine Girl Kiss Me [Right Now or Soon]" por memorteni la stelajn spektroklasojn el la plej varmega al la plej malvarmeta "[O,] B, A, F, G, K, M [, R, N, S]". Por la videble plej klaraj steloj tamen bone sufiĉas la 6 plej komunaj spektroklasoj. Nia propra Suno estas iom ordinara stelo de spektrklaso G, la temperaturo de surfaco proksimume +6000°C, koloro sur mapoj estas flava. Pli varmegaj steloj de spektroklaso F estas verdaj en la mapoj. La plej varmegaj steloj de spektroklasoj A kaj F estas blankaj kaj bluaj.

Kial mi skribas speciale pri _videble_ plej klaraj steloj? Nu, la distancoj al steloj estas tre variaj kaj la veraj klarecoj de steloj multe varias. La relativa brileco de stelo povas esti tre alia videble (por ni teruloj) kaj absolute.

Kiam oni vidas stelan mapon, oni prefere tuj klarigu, ĉu la steloj estas en tio ordo kion ni vidas el Tero. Nome iam la steloj estas desegnitaj kiel "el perspektivo de Dio", kvazaŭ ni kapablus rigardi al direkto de nia planedo el io tre distanca situo "malantaŭ la steloj". Ĉi tioj bildoj tamen estas senproblemaj. La steloj estas desegnitaj en la ordo kion ni vidas kiam ni rigardas supren el surfaco de Tero.

Ĉe mia norda geografia latitudo proksimume φ = 60° eblas vidi ĉiujn la stelojn de norda firmamento, nome dum io tempo kaj io sezono de jaro. Eblas ankaŭ vidi iom da steloj de suda firmamento ĝis deklinacio δ = -30°, dum io sezono de jaro kaj io tempo. Certe ni ne vidas stelojn kioj estas sub la horizonto kaj estas malfacile por vidi stelojn kioj estas proksimume en la sama direkto kun la brilega Suno aŭ kun la brila Luno.

La supraj bildoj de firmamentoj tamen prezentas ankaŭ iom da steloj de alia firmamento, ĉar la mapo de norda hemisfero prezentas steloj ĝis la suda deklinacio δ = -10° kaj la mapo de suda hemisfero prezentas steloj ĝis la norda deklinacio δ = +10°.

Nature mi devus trovi iom da informo kaj bonaj bildoj aŭ desegnaĵoj pri (nordaj kaj tial por mi konataj) konstelacioj en nia kara esperanta Vikipedio ... Jen kelkaj:

Nu, laŭ astrologio mi estas "Pesilo", sed la antikvaj astrologiaj signoj kaj la modernaj astronomiaj konstelacioj tamen ne estas tute la samaj.

La foto de Luno en la komenco eble ne estis tre klara. Mi pritraktis la foton iom forte per grafika programo por pli bone montri la surfacon de Luno. La kontrastoj estas jen multe pli grandaj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)