<<

#408 ; Konstruaĵoj novaj, oldaj, grandaj, malgrandaj

>>

Oni jam malkonstruis la someran pontonan ponton "Taavi" por ĉi tio jaro kaj tial ne plu eblas promeni al centro de urbo rekte tra la pinto de "Kirjurinluoto". Se oni ne volas naĝi en la malvarma rivera akvo, oni devas uzi ion alian ponton.

Estas jam aŭtuno kaj baldaŭ estos vintro. Mi ricevis la kvaran vakcinon kontraŭ la viruso. Somere mi sukcesis renovigi mian identecan karton, kvankam estis iom multekosta. Nun mi tamen rajtas voĉdoni por 5 jaroj. Sekve mi estas nun relative trankvila kaj optimisma.

Iam estas bone ke oni devas fari ion novan, ekzemple trovi alian vojon. Mi nome trovis - por mi - novan monumenton kiam mi promenis en "Kirjurinkuoto" al direkto de alia fiksa ponto "Raumansilta".

Mi certe ne konas la aferon tre bone, sed mi kredas ke estas memorsigno por "Mr. Pori Jazz, Jyrki Kangas" kiu evidente mortis 2020 proksimume 76 jara.

Mi ne konas lin, sed kredeble li antaŭe havis grandan influon al someraj "PORI JAZZ" -eventoj. Kaj eble li ludis kaj ŝatis ion arĉinstrumenton (bason?).

La nomo de memorsigno estas "BASS STRING VINGS" kaj certe ekzistas iaj flugiloj en la monumento. Ĝi estas konstruita el rustimuna ŝtalo kaj betono 2022. Tiel rakontas tekstoj en la ŝtuparo de monumento.

Nu, iom granda monumento. Ĝin evidente konstruis artistoj "Pekka & Teija Isorättyä".

Muziko ne signifas por mi tre multe. Klare mi ne estas ia granda specialisto de artaĵoj. Mi ne kritikas monumentojn. Mi volas nur dokumenti, skribi kaj foti. Mi nur esperas ke la impostpagantoj ne bezonis partopreni en la kostoj.

Prefere mi tamen vidus grandaj sunhorloĝoj kiel urbaj monumentoj, nome se ili estas bone konstruitaj. Bona sunhorloĝo estas utila kiam la Suno brilas.

Ŝajne la monumento volas proponi blankajn flugilojn por la rigardanto kaj ankaŭ por la mortinto, kiel por perfektaj anĝeloj. Mi tamen ne opinias ke la muzikaj personoj en "Kirjurinluoto" estus tute senkulpaj anĝeloj. Por loĝanto en apuda "Pormestarinluoto" la someraj muzikistoj estas iom tro bruaj iom tro malfrue dum nokto.

Ĉu estus tro multe por peti jam iom malpli da bruo el "Kirjurinluoto" post 22 horoj vespere? Kaj miaopinie oni ne rajtas bloki la ponton "Kirjurinsilta" el normaj promenadoj dum muzikaj eventoj. Muzikaj eventoj ja ne estas la sola tendenco por la nomita ponto.

Jes, bona sunhorloĝo estas utila ankaŭ por scienca mondkoncepto. Bedaŭrinde la sube fotita "sunhorloĝo" tamen ne estas bona kaj uzebla. Eble la origina ideo tamen estis por konstrui sunhorloĝon?

Eble la direkto kaj la oblikveco estas proksimume korektaj. Miaopinie tia sunhorloĝo tamen nepre enhavu tempan skalon perpendikle al la stango kio ĵetas ombron el la lumo de Suno. Mi multe dubas la kompetenton de tordita stango por tempa skalo.

Nu, arto pli grava ol realo, scienco kaj bona kompreno, en la moderna dekadenca mondo. Bedaŭrinde nia moderna mondo ne estas tre racia kaj prudenta. Granda mono pli valoras ol norma homa vivo.

La loka arta lernejo de urbo Pori, eble pli bone "lernejo de arto", jam antaŭe iom aperis sur miaj paĝoj.

Surprize la arta lernejo evidente konkeris ion malnovan kioskon en urba parko. Tie oni antaŭe eble vendis ekzemple floroj? Eble estas jam konservita urba konstruaĵo pro la eksterordinara stilo?

La kolorriĉa rezulto, arta kiosko.

Nu, kion mi diru pri tio?

Certe povas esti akceptebla uzo por malnova kiosko se oni ne rajtas ĝin malkonstrui?

Mi neniam konstruos tian artan kioskon. Amatore scienca kiosko estus pli bona. Mi certe neniam volus konstrui ŝajnan sunhorloĝon kio ne laboras korekte. Ankaŭ mi tamen volas konstrui ion. Tamen nur malmulte da spaco estas uzebla por miaj propraj konstruaĵoj.

Mi jam menciis en antaŭa artikolo #395 mian malnovan revon pri mekanika modelo por sistemo Tero-Luno-Suno.

Kaj mi jam komencis por konstrui la modelon. La bazo de sistemo estas fotita apude. La 6 V DC elektra motoro bone funkcias.

Provizore estas la plej granda problemo tia, ke la unua parto de tio konstrua serio (de entute 52 partoj) mankas. Mi ankoraŭ ne trovis ĝin.

Sed mi kredas ke mi trovos ion solvon. Temas nur pri la modelo de planedo Tero kaj mi povus uzi ion anstataŭigan parton, eble ne precize same grandan, sed uzeblan. La Luno ĉiuokaze estas pli grava parto de sistemo.

Miaopinie estus pli bone se la Tero estus en la centro de modelo, sed en ĉi tio modelo en la centro estos la Suno. Por observanto sur la surfaco de Tero tamen estus la Tero la natura centro.

Mi jam trovis la taŭgan - kvankam ne la originan serian parton - planedon Tero kiel la suba foto indikas. Nova problemo estas ke unu 91-denta dentrado ŝajnas manki. Mi havas du identaj 85-dentaj dentradoj por la Luna modelo, sed mi dubas ĉu mi havus la 91-dentan kion la funkcianta tutaĵo postulas.

Nu, povas okazi ke la modelo neniam estos mekanike perfekte funkcianta kiel tutaĵo, sen la 91-denta dentrado.

Mi tamen tute ne estas rompiĝita aŭ disreviĝita. La modelo estas ĉiuokaze interesa kaj bela, eĉ se ne funkcias perfekte kiel tutaĵo.

Speciale interese estas kiel oni solvis la problemon de oblikva Luna orbito. La ekliptiko - la vojo de Suno sur la ĉielo - estas horizontala en la modelo. La ekvatoro de Tero estas iom oblikva (proksimume 23½ gradoj) al la ekliptiko, pro la iom el vertikalo oblikva rotacia akso de Tero. La orbito de Luno estas proksimume 5° oblikva al la ekliptiko.

En la apuda foto vi vidas malgrandan nigran radon kio turniĝas sur 5° oblikva nivelo. Ĝi efektivigas la oblikvecon de orbito por Luno. Kiam la radeto turniĝas laŭ la oblikva nivelo, la Luno leviĝas kaj malleviĝas relative al la horizontalo (la ekliptiko). Nu, geometrie tio ne estas tute akurata solvo, sed granda precizeco apenaŭ eblus en tia relative malgranda kaj simpla modelo.

Por prezenti la orbiton de Luno detale kaj tre akurate mekanike estas fakte iom malfacila tasko. Iom facila per moderna kalkulilo kun bona precizeco, sed tre malfacila per nura mekaniko. Bona mekaniko tute ne estas simpla kaj malmultekosta.

Ĉiuokaze restas inspira celo bona mekanika modelo de suna sistemo kaj la Luno, relative al Tero. Se mi posedus la grandan monon, mi certe volus mem konstrui pli grandajn modelojn, sed tiajn kie la Tero estas en la centro. Ekzistas ja nenia vera centro en la universo. Ekzistas nenia motivo por aserti ke la Suno estus en la centro de tuta universo, sed ni homoj sendube estas en la centro de nia propra mondo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)