<< | #406 ; Memorsigno por la havenoj de urbo Pori |
>> |
En la moderna Pori estas la loka granda rivero "Kokemäenjoki" bone videbla, sed maron oni tute ne plu vidas en la centro de urbo. Tamen la urbo Pori estas relative marborda urbo kaj ankaŭ ia havena urbo.
La apude fotitan memorsignon por la mara navigado kaj por la havenoj de urbo Pori oni trovas je sudorienta pinto de "Kirjurinluoto". Tio ŝtona pinto estas konstruita kiel antaŭo de ŝipo. En la fono de foto estas videbla la malnova ŝtala ponto de Pori, konstruita 1926.
Sur ŝtono apud malnova granda ankro estas iom tuŝegita kaj jam iom malfacile legebla kupra ŝildo kio rakontas pri havenoj de Pori. Ŝildo kredeble estas el jaro 1994.
La teksto sur la ŝildo rakontas ke la origina haveno de urbo kaj unu doko (ŝipfarejo) situis proksime sur la kontraŭa bordo (miaopinie la suda bordo, dekste en la apuda foto) de rivero ek de jaro 1558 kiam la urbo estis fondita. Cetere, statuon kaj bildon de fondinto de urbo vi povas vidi ĉi tie en malnovaj artikoloj #179 kaj #184.
En la okcidenta marbordo de Finnlando tamen iom multe ankoraŭ dum la lastaj jarcentoj efikis la fenomeno "leviĝo de tero" (relative al maro). Tuta okcidenta marbordo de Finnlando fakte leviĝis el maro dum la historia tempo. Ĉi tie la tero leviĝas el maro proksimume 70 centimetroj dum 100 jaroj, pli rapide ol kiom la meza nivelo de maro nuntempe leviĝas pro la fifama plivarmigo de klimato kaj degelado de kontinentaj glacikampoj.
Dum la glacia epoko grandaj, kilometrojn dikaj masoj da glacio premis teron suben ĉi tie en Nordo. La glacia epoko finiĝis proksimume dek miloj da jaroj antaŭe kaj la tero komencis leviĝi kiam ĝi estis libera el la kolosa maso de glacio. Ekzemple la primitivaj, kelkaj miloj da jaroj aĝaj ŝtonepokaj, origine marbordaj loĝadejoj de niaj antaŭuloj situas jam sur seka tero iom distancaj el maro.
La nomita fenomeno "leviĝo de tero" kaŭzis inter alie ke oni devis konstrui novaj havenoj pli malproksime el la urbo, kie la akvo jam estis tro malprofunda por grandaj ŝipoj. Certe ankaŭ iom efikis la solida materio kion la rivero transportis al la areo dum jarcentoj. Nu, eble ankaŭ la ŝipoj iom "kreskis" dum jarcentoj kaj tial oni bezonis pli profundan havenon. Ek de jaro 1600 - kaj poste dum proksimume ducent jaroj - estis la ekstera pli profunda haveno de Pori sur insulo "Sandudd", moderna nomo "Kivini".
La el centro de Pori iom distanca insulo "Reposaari" fariĝis la nova ekstera haveno por la urbo en jaro 1775. La plej novaj profundaj havenoj estas "Mäntyluoto" ek de jaro 1901 kaj "Tahkoluoto", la haveno por oleo ek de jaro 1959.
La impona ŝtipa ankro de memorsigno estis kredeble farita aŭ en "Sankt Peterburg" en Rusujo aŭ en Britujo iam dum la fino de 1700-aj jaroj por io proksimume 35 metrojn longa, sed pli bone nekonata velŝipo. Oni trovis la ankron somere 1991 en aperta maro, dum laboroj por konstrui novan profundan pasejon al haveno, 3677 metroj al mara direkto el ondorompilo de insulo "Reposaari".
Historio de navigado, principe interesa temo, kvankam sen granda praktika senpera ekonomia signifo. Tamen nur praktike sensignifaj temoj evidente jam estas la solaj eblaj por ordinarulo en la dekadenca moderna mondo.
Nu, historio de urbo Pori, ĉu estus speciale interesa?
Ĉu nova hobio? Nu, mi ne scias.
Hobioj kaj taskoj mi jam havas pli multe ol ĉiu modera kuracisto ordonus. Pori ja ne estas eĉ mia naskiĝloko. Mi ne estas indiĝeno ĉi tie.
Tamen forte batali tra la kruela vivo ni ĉiuj certe devas. Por mi navigado povas esti plejparte nur romantika temo. Nu, eble oni bezonas ankaŭ iom da romantiko en la kruela mondo.
Nu, ĉifoje sufiĉe pri havenoj.
Mi do jam menciis batalojn. Nu, mi volas ĉikune kaj samtempe ankaŭ mencii la signifan rolon de maljunaj viroj kaj soldatoj de "Pori" en la milito dum la jaroj 1808 - 1809. La ĉi tieaj soldatoj estis bravaj kaj kuraĝaj. Ili batalis sur tero.
Ekzemple la apude fotita finnlingva libro "Porilaiseni" (esperante "Miaj porianoj") el jaro 1965 rakontas pri tio. Estas la rakonto pri ilia fama ĉefo kolonelo "Georg Carl von Döbeln".
Nu, certe estas nur romano kaj nature enhavas iomaj artistaj liberecoj, sed por mi tamen grava libro.
La aŭtoro de nomita libro estas "Tuure Vierros", instruisto de historio kiu laboris ankaŭ en la urbo Pori. Temas pri la Finna milito.
Evidente oni povas esti fiera pro loĝado en urbo Pori, kvankam mi en la moderna mondo batalas nur kun la sangavidaj persekutistoj kaj lokaj malagrablaj burokratoj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |