<<

#405 ; Espereble estos pli bona mondo & pli bona Pori

>>

Oni ja ĉiam bonvole kaj afable esperas ke nia mondo estu ĉiutage pli kaj pli bona, certe neniam multe pli malbona ol hieraŭ. Progresu konstante kaj ĉiam pozitive la progreso.

Kaj en la urbo Pori oni evidente esperas ke speciale la suda bordo de loka rivero "Kokemäenjoki" almenaŭ dum la sekvanta somero estu pli bona kaj bela.

Oni jam tie dum monato oktobro plenumas grandiozaj konstruaj laboroj, kiel la apudaj fotoj atestas. Frosto ankoraŭ ne alvenis. Sendube oni prefere konstruu sur la fundo de rivero antaŭ malvarmaj vintraj veteroj. Vintre la supra parto de rivera akvo kredeble estos plejparte glacio, kio sendube malfaciligus la laboron.

Miadivene la celo estas por akiri pli da landa areo por vizitantoj kaj por turismo.

En la fono de fotoj aperas ekzemple la malnova ponto de Pori (farita el ŝtalo de germana firmo KRUPP) kaj la ruĝebruna brika kirko de meza Pori.

Nu, se mi diru la veron, estas tamen iom malfacile por kredi ke nia moderna granda mondo estus ĉiutage pli bona. Povas esti ke la plej bonaj kaj feliĉaj tagoj de nia granda mondo kaj la freneza homaro jam delonge pasis kaj neniam plu revenos.

Mi estas jam preskaŭ pensiulo. Nenia espero pri norma laboro, nenia espero pri nova profesio helpe de lernejo. Lernejoj kaj laboroj estas rezervitaj por junuloj kaj por eksterlandanoj. Finnlando evidente ne plu apartenas por originaj finnoj de mia generacio kaj mia socia grupo. Ni estas kiel iaj fremduloj en nia origine propra lando.

Evidente la nuna situacio en la finna socio estas la plej konvena por la granda kapitalo kaj por la gildoj & korporacioj. Tamen kio estas la rolo de mia propra socia grupo en Finnlando? Ĉu la granda mono estas la sola taŭga socia valoro? Ĉu homa vivo ne plu gravas?

Ŝajne por senlaboruloj kaj pensiuloj restas plejparte nur la strato, iliaj personaj hobioj, popolaltlernejo, eble senprofita laboro kaj civitanaj organizoj.

Certe mi devas konfesi ke sanstato kaj fizika virto ofte estas limiga faktoro kiam ni pensas pri vera norma laboro. Mi tamen estas multe trompiĝita pri la finnaj lernejoj.

Ŝajne nur pompaj entreprenoj kaj arogantaj firmoj estas gravaj por la pli bonstata parto de socio. Se vi estas ekster entreprenoj, vi estas preskaŭ nenio. Se vi ne estas riĉa, vi ne povas fari tiel multe kiel vi volus kaj eble ankaŭ estus kapabla. Ĉu ne estus pli prudente por proponi en la socio por malriĉuloj almenaŭ ion eblecon por plaĉa reala praktika agado laŭ iliaj eblecoj kaj inklinoj?

La vizio de futuro ja ĉiuokaze estas fabrikoj plenaj je robotoj kaj aŭtomatoj, preskaŭ malplenaj de homaj laboristoj. La stratoj samtempe plenaj de malriĉaj senlaboruloj kun nenion por fari, kun nenia prudenta ebleco por vivo. Ĉu tio estus la ideala futura homa socio? Ĝi povus esti reala jam surprize rapide. Evidente tute indiferente por burokratoj kaj politikistoj, sed apenaŭ por la vasta origina finna popolo.

Frustracia persona situacio. Se mi denove provus diploman laboron en finna universitato, mi bezonus por tio denove mian propran (tute nominalan) firmon kaj tio estus denove uzebla kialo por la finnaj impostaj burokratoj por determini plialtigon de imposto kiel puno, kvankam la nominala firmo estas tute sen enspezoj. Sekve denove ekonomiaj malfacilaĵoj por mi.

Mia sola celo ja estis la diploma laboro kaj la rezulto estis ekonomia puno tra plialtigita imposto. Finnaj burokratoj volas certigi ke nenia vera ebleco por utila kaj enhava vivo restos.

Nu, fakte nenia granda praktika perdo. La universitato informis ke ili neniam permesos la ekzamenon por mi kaj mi kredas tion informon. Nova titolo tamen signifus nenion en praktiko. Aŭtomatigo estas miaopinie jam sur tute malĝustaj reloj. Tuta profesia teknika edukado estas sur malĝustaj reloj.

Miaopinie la popolo rajtas kompreni teknikon. Tekniko apartenas por la popolo. Popolo tute ne estu ekstertema en socio. La socio devas ekzisti por la popolo kaj ne nur por la burokratoj.

Finnaj politikistoj volus nepre fondi pli da malgrandaj universitatoj. Ili kredas ke la novaj universitatoj estus bona solvo. Mi tute ne komprenas ilin. Miaj spertoj estas tute aliaj.

Jam nun ekzistas tro multe da vanaj kaj malbonaj altlernejoj en Finnlando. Malbona universitato certe ne estas ia solvo por la problemoj de socio. Altlernejo ne helpas en vera profesia edukado. Unu granda bona scienca universitato estus sufiĉa por Finnlando. Nova malgranda universitato ie en meza arbaro kaj sen bonaj instruistoj estas nura stulteco.

Estas stulte por postuli universitatan ekzamenon por relative simplaj laboroj, kioj fakte havas nenion por fari kun scienco. Norma sana kamparana prudento pli signifas ol alta universitata edukado.

Ŝajnis bona viva celo por skribi utilan lernolibron, kiel junulo. Nu, plej probable tio jam estas maleble. Mi estas maljuna. Mi neniam skribos bonan lernolibron de miaj junularaj revoj. Mi kapablas nur dokumenti la vivon, la ĉirkaŭaĵon kaj la naturon.

La laboro progresas ... fotita el sama situo, el la plej alta loko de malpeza somera pontona ponto Taavi ...

Oni jam malkonstruis la pontonan ponton Taavi por monato novembro, sed mi volis ankoraŭ unu fojon foti el la alia ponto "Porinsilta" al alia direkto.

La lastajn fotojn mi prilaboris iom multe ĉar la konstrua areo estas iom malluma kaj alie relative malbone videbla en foto.

Sekve pri tute alia temo:

La lastaj fotoj por ĉi tiu artikolo prezentas artverkojn - kredeble faritaj de infanoj aŭ junuloj - de arta lernejo de Pori ("Porin taidekoulu"). La pentraĵoj estis en fenestroj de io domo kies signifon kaj intencitan uzon mi ne scias. La arta lernejo tamen funkcias en alia domo.

Evidente la temo de ĉi tiuj pentraĵoj estas naturo, akvo kaj animaloj. Neniaj ĝirafoj tamen aperas en norma norda finna naturo. Do eble la temo estas la tutmonda naturo kaj akvo.

Eble la artverko estas iom naiva, absurda, abstrakta. Parte travidebla ĝirafo? Kio estas ekzemple la (plejparte travidebla) animalo en la plej dekstra bildo? Evidente la animalo en la meza bildo estas foko, sed kio estas speco de arbo en la meza bildo?

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)