<<

#404 ; Dendrologio de loka finna naturo, baznivele

>>

Je la mezo de monato oktobro la foliaj arboj jam plejparte evakuis la valoran klorofilon el siaj folioj kaj permesis siajn malnovajn foliojn fali al tero. Aceroj estis miaopinie la unuaj arboj kiuj perdis la verdan koloron, forlasis sian tenon kaj persiston je malnovaj folioj kaj lasis siajn foliojn fali. Tilioj tamen surprize malfrue ankoraŭ tenas siajn malnovajn foliojn. Eble la pli sudaj arboj ne estas same ŝparemaj kiel la nordaj?

Post sekvanta aŭtuna ventego ĉiuj la foliarboj povas jam esti preskaŭ nudaj el folioj. Tamen printempe kaj somere post vintro estos en arboj ree novaj belaj kaj puraj hele verdaj folioj kun la sama valora klorofilo kion la arbo konservis dum vintro.

Plantoj estas tre gravaj por vivo sur la planedo Tero. Sen plantoj ĉi tie ekzistus neniaj animaloj, neniaj homoj. Kaj sen plantoj la animaloj povus manĝi nur unu la alian. Nur plantoj kapablas utiligi la teron kaj la aeron kiel nutraĵo. Ĉio nutraĵo de animaloj kaj homoj devenas plejfunde el plantoj.

Naturo de Finnlando eble ne estas la plej diversforma. La iom malvarma klimato ne permesas por ĉiuj specoj de plantoj sufiĉe bonajn cirkonstancojn por vivi kaj por konkuri kun aliaj plantoj. Longa malhela vintro kaj sin ne preparajn malsekajn ĉelojn rompanta frosto estas troa ŝarĝo por multaj plantoj de pli varmaj landoj. Eble la plivarmigo de klimato tamen iom post iom ŝanĝos la situacion almenaŭ iome?

Tamen kreskas en finna naturo iom multe da diversaj arboj. Ĝenerale la klimato estas iom pluva kaj sufiĉe da malsekeco en tero por arboj. Kredeble plej multe en la asketaj arbaroj de norda lando kreskas la pinglarboj, pino, piceo kaj la relative malgranda junipero.

Vi ja vidas la vortojn "arbara" kaj "ordinara" en la esperantaj nomoj de tiuj normaj finnaj arboj. Sendube ekzistas ankaŭ multaj aliaj iom diferencaj specoj kaj specioj de tiuj arboj. Ankaŭ la pingloj de pinglarboj fakte estas iaj folioj, kvankam oni ordinare ne nomas ilin foliarboj.

Mi certe konas ankaŭ la plej komunajn lokajn naturajn foliarbojn kiel betulo (plejparte la specioj Penda betulo kaj Lanuga betulo), tremolo, alno (la specioj Nigra alno kaj la Griza alno), (en mia malnova vortaro sorparbo) aŭkupar(i)o, paduso. Kaj certe ekzistas multaj specoj da saliko kiojn mi ne tre bone konas.

Kiel vi vidas el supraj artikoloj de Vikipedio, ekzistas fakte ofte multaj aliaj specoj de tiuj arboj en la mondo. Mi tamen celas nur la specojn ordinarajn en suda kaj meza Finnlando. Ekzemple grandaj finnaj betuloj ja estas tre facilaj por distingi el aliaj lokaj arboj, sekve de ilia karakteriza hela betula ŝelo, kio ne estas tiel klara karakterizaĵo en junaj arbidoj. La aŭtunaj folioj de betulo tamen povas esti pli grizaj kaj malbelaj ol en la apuda bela foto.

Eble betulo estas ekonomie la plej grava foliarbo en Finnlando. Oni ja povas utiligi bonajn arbojn ekzemple kiel segligno, segejaĵo por konstrui almenaŭ relative malgrandajn domojn. Miaopinie estas longa rekta pino la esenca konstrua materialo por domoj. En la moderna mondo oni povas diri ke lignaj domoj alligas karbonon el aero kaj helpas plimalgrandigi la kvanton de libera karbondioksido. Betulo tamen miaopinie ne estas tre bona ligno por konstrui domojn en la relative malseka norda klimato, kvankam estas bona ligno por endomaj mebloj kaj tre bona hejtligno. La ligno de pinglarboj enhavas rezinon - speciale la piceoj - kio kaŭzas bonan rezistemon kontraŭ putrado en humida aero.

Nu, nature ankaŭ papera kaj celuloza industrio uzas provizore multe da arboj kiel kruda materialo. La futuro de tia pompa industrio tamen estas iom dubinda. Futura elektronika mondo eble ne bezonas tre multe da papero?

En la suda parto de Finnlando povas sukcesi kelkaj "noblaj" foliarboj, kiel kverko, tilio (nome la speco Etfolia tilio), hipokastano, fago (eble eĉ la speco Eŭropa fago?), frakseno (nome kredeble la speco Ordinara frakseno), ulmo (nome la specoj Malglata ulmo kaj Longtiga ulmo), acero. Kiel infano mi nur aŭdis pri ili en lernejo. Ili ne kreskis en Ostrobotnio kie mi vivis. La klimato tie estas tro malvarma.

Kaj en Finnlando kredeble kreskas ankaŭ poploj kiel plantitaj arboj, kvankam ili ne estas parto de finna origina naturo. Certe oni ankaŭ artefarite plantis multajn aliajn plantojn kiel siringojn (kiel ekzemple la en Finnlando ordinara "Pihasyreeni"), diversajn fruktarbojn kaj aliajn belajn foliarbojn en urboj, parkoj kaj ĝardenoj. Naturaj kaj origine finnaj plantoj tamen estas nun por mi pli interesaj.

Evidente ekzistas iom multaj diversaj specoj kaj specioj, ekzemple plantitaj ornamaĵaj arboj de eksterlanda origino en parkoj. Min tamen interesas nur la plej baza scio pri la loka dendrologio.

Fakte iom multaj plurjaraj plantoj havas ligniĝan (lignecan) trunketon (ekzemple framb(uj)o kaj la riboj). Oni ordinare ne rigardas al ili kiel veraj arboj, kvankam miaopinie ili estas dendrologie arboj. Mi tamen prefere skribas provizore nur pri grandaj arboj.

Nu, mi ĵus lernis ke evidente mi devus skribi pri la planto "frambujo" anstataŭ "frambo", kio estas nura frukto. La ekzaktaj nomoj de plantoj estas iom malfacilaj. Ekzemple en la finna lingvo oni ordinare ne distingas inter la planto frambujo kaj la frukto frambo, sed uzas la saman vorton "vadelma" por ambaŭ. Eble mi devus skribi ankaŭ ribujo anstataŭ "ribo" kiam mi intencas la tutan planton kaj ne nur la frukton?

Do mi volas lerni pli da baza loka dendrologio. Speciale mi volus trovi ĉi tie kredeble iom rarajn arbojn kiel fago, frakseno kaj ulmo, se ili kreskas en urbo Pori. Mi supozas ke mi antaŭe vidis ion plantitan fraksenon en urboparto "Vähärauma", sed tion mi devas poste certigi. Fago tamen estas iom suda speco de arbo kaj mi dubas ĉu oni vere plantis eĉ la plej harditan specon Fagus grandifolia, Grandfolia fago ĉi tie en Pori.

En la granda mondo certe ekzistas tre multaj specoj da arboj. Mi legis ekzemple pri mahagono, cedro kaj eŭkalipto. Tamen vera aŭtentika mahagono estas jam iom rara kaj plej ofte la vendita tiel nomita "mahagono" fakte estas io alia iom same aspekta malhela ekzotika ligno.

Por la nuna jaro 2022 estas nova praktika dendrologio jam tro malfrua hobio. Mi devas atendi novan printempon kaj novan someron, novajn foliojn, novajn florojn, novajn semojn. Nura nuda trunko de arbo nome ne rakontas tre multe pri la speco de arbo en plej multaj kazoj. Karakterizaj partoj de plantoj - folioj, burĝonoj, stamenoj, pistiloj kaj aliaj - estas plej bone videblaj je komenco de jara kreska periodo, printempe kaj somere.

Bonŝance mi posedas kelkaj bonaj libroj pri plantoj kaj arboj. Eblas ilin studadi dum la sekvanta longa vintro kaj lerni pli pri la temo.

Apudan bildon pri la folioj de ulmo mi mem kolorigis verdaj per verda farbokrajono. Bonaj klaraj desegnaĵoj pri karakterizaj partoj de plantoj estas tre utilaj, ofte pli bonaj ol normaj fotoj.

Do mi sankte promesas por lerni pli pri lokaj arboj. Laŭ proverbo estas la vojo al Infero kovrita per bonaj promesoj. Nu, mi ja tre multe promesis dum jaroj kaj do eble la Infero estos mia celita loko. Tamen vivo estas daŭra batalado. Do ni bataladu. Venu eĉ Infero aŭ inunda akvo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)