<<

#402 ; Pri mia malnova hejma vilaĝo en Ostrobotnio

>>

Baldaŭ mi perdos mian veran hejmon kaj la hejmon de mia patro kredeble por eterne pro juĝpreno por persekutisto. Post tio povas okazi ke mi neniam plu havos ion por praktike fari kun mia origina hejmloko Sud-Ostrobotnio. Nature por mi tre melankolia afero, sed ne helpas plori. Homa vivo estas kruela batalo. Mono pli grava ol homoj.

Apude estas fotita parto de ia karta desegnaĵo pri mia hejma vilaĝo "Alavalli" en la eksa komunumo "Jalasjärvi", nun oficiale parto de urbo "Kurikka". Ĝi estas eble origine el la 1980-aj jaroj. Maljunaj lokaj personoj ĝin kredeble mem produktis.

La desegnaĵo estas finne nomita "Sammuneet savut, Autiot talot, Tervahaudat", esperante proksimume "estingitaj fajrejoj, dezertaj domoj, gudraj produktejoj". Estas enlistigitaj proksime 160 domoj kioj aŭ ne plu estis loĝitaj aŭ kioj eĉ jam tute malaperis. Nature okazis ŝanĝoj ankaŭ dum la pli ol 30 jaroj post la desegnado de mapo.

La miamemore je la fino de la 1960-aj jaroj konstruita relative nova fervojo "Tampere - Seinäjoki" estas videbla en la mapo. Malnovaj gudraj produktejoj estas markitaj per litero T.

Miaopinie la vilaĝo estis ankoraŭ iom forta ekzemple dum la 1950-aj jaroj. Nuntempe estas kamparo tamen jam tre alia ol en mia infaneco. Por multaj familioj praktike ne plu eblis por vivi tie en la moderna industria mondo. La moderna agrikulturo kaj la modernaj premisoj por kamparana vivo estas jam tre aliaj ol dum la 1950-aj jaroj.

Por mi la plej grava loko de mia infaneco estis la vilaĝa lernejo, finne "Koulu", kie mi plejparte vivis. Alia grava loko estis numero 88 en la mapo, la domo "Pitkänen" kie tiatempe loĝis mia amiko "Ossi" kaj la ŝajne feliĉa familio "Koivula". Nu, plej multaj el la numeritaj domoj tamen perdiĝis jam pli frue. "Ahjola" estas la domo de vilaĝa "junulara societo".

La domo numero 8, "Salmensalo" iom proksima al la lernejo estis jam sen loĝanto. Tie loĝis antaŭe virino kiu estis unu filino de loka pompa parencaro "Kiviniemi". Evidente ŝi edziĝis du fojoj kaj portis sinsekve ankaŭ la familiajn nomojn "Salmela" kaj "Huhtakallio". Mi iam vizitis la domon kiel infano. Mi tamen ne plu memoras kion familian nomon oni uzu por konduti kiel eble plej afable.

La bieno numero 9, "Katajamäki" miaopinie malaperis jam kiam oni konstruis la lernejon proksimume dum la 1920-aj jaroj. Poste oni tamen konstruis al la iom sama loko 4 novaj vicaj loĝejoj - eble dum la 1990-aj jaroj - kiel luigaj komunumaj loĝejoj por maljunuloj. Evidente la nova komunumo "Kurikka" tamen volas vendi la vican domon.

Tre malgranda fakte estis mia infana viva ĉirkaŭaĵo. Mi certe tute ne konas la aferojn de vilaĝo bone kaj detale. Se tio eblus, klare mi tamen volus denove vivi en mia hejma vilaĝo, kiel pensiulo, sed por tio mi bezonus iom multe da nova mono, multaj dekoj da miloj da eŭroj.

Nova vera laboro estas por mi jam neprobabla ĉie en la granda mondo, sed kiel pensiulo mi ne bezonus laboron. Aŭton mi tamen certe bezonus en kamparo. Vendejo ne plu ekzistas en la vilaĝo. Dum mia infaneco estis tie almenaŭ 3 vendejoj.

Jes, ĉarmege por revi pri la hejma vilaĝo, kvankam estas nerealisme. Mi plejparte ne konas la nunajn loĝantojn. Ni tamen ankoraŭ esploru parton de malnova mapo el jaro 1957. Tiam alvenis mia patrino al la vilaĝo. Mi naskiĝis 1958 kaj tial estas por mi interese. La popola lernejo estas en la mapo markita per literoj "Kk" por la finna vorto "Kansakoulu". La domo de vilaĝa "junulara societo", "Ahjola" estas markita per teksto "S.talo".

Tiam ankoraŭ ekzistis multaj fojnejoj apud la gruza vojo (asfalto je komenco de 1970-aj jaroj). Poste la fojnejoj malaperis ĉar pli moderna agrikulturo ilin ne plu bezonis.

Iom da ŝanĝoj okazis ekzemple por la iom granda bieno "Yli-Kiviniemi". Por la familio de "Pentti & Saara Kiviniemi" naskiĝis filo "Pekka" en 1957 kaj filino "Anna-Maija" la sekvantan jaron 1958. Mi ilin iom bone konis kiel infano. Por mi ilia iom bone konata kaj bone konstruita hejmo tamen miaopinie ankoraŭ ne estis markita en la mapo kiel loĝita domo? Estas nur blanka rektangulo?

Iom bone videbla en la malnova mapo estas la plej mallonga vojo el "Yli-Kiviniemi" al la lernejo, parte tra arbaro. Kelkfoje mi vizitis la filinon "Anna-Maija" iom malfrue en aŭtuno. Ŝi volis min timigi per rakonto pri lupoj. Mi estu tre singarda kiam mi promenas hejmen tra la malhela arbaro, ĉar sangavidaj lupoj povus min ataki! Mi estis ankoraŭ tiel juna ke mi kredis ŝian rakonton. Lupojn mi tamen neniam vidis en la vilaĝo.

Mi observis ke la "zoom" -objektivo de mia fotilo ne fotas tre akurate per longa fokusa distanco relative proksiman celon, kvankam informas pri perfekta enfokusigo. Do mi bedaŭrinde devas foti ekzemple mapojn kaj malnovajn fotojn per iom mallonga fokusa distanco.

Nu, almenaŭ mi posedas tri bonaj mapoj pri la hejma vilaĝo, el jaroj 1957, 1989 kaj 1999. Estas ja ioma konsolo. Relative novan satelitan foton pri la areo ĉirkaŭ la eksa lernejo (kaj la nuna vilaĝa domo) vi vidas en artikolo #354.

Mi ankaŭ posedas ian mapon pri la ĉirkaŭaĵo de eksa lernejo el jaro 2005. La suba foto ne estas kiel eble plej bona?



Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)