<<

#399 ; Kion fari kiam mi estos 64 jaroj da aĝo?

>>

Norma labora vivo en Finnlando jam estas por mi por eterne kaj definitive perdita. Post paro da semajnoj mi estos 64-jarulo kaj - almenaŭ supozeble - kelkaj monatoj poste jam pensiulo. Dungantoj evidente deziras dungi nur junulojn, prefere eksterlandanojn, kiel novaj laboristoj. Kion do fari? Ĉu fino de vivo?

Normaj lernejoj ankaŭ ne proponas ion bonan por mia aĝogrupo. Normaj lernejoj estas por infanoj kaj junuloj, inkluzive universitatoj kaj aliaj tiel nomitaj altlernejoj.

Mi trovis - tiel mi unue kredis - por mi novan elpendaĵon sur muro de urba biblioteko. Estas ŝildo por malnova lernejo. La ŝildo estas fotita apude. Sur la situo de nuna relative moderna biblioteko estis antaŭe domo de vendisto "Franck" kaj tie funkciis dum la jaroj 1890 - 1895 la malnova lernejo "Porin suomenkielinen klassillinen lysee", kio estis loka finnlingva liceo. Kredeble ekzistis ankaŭ samtempe pli malnova svedlingva liceo en la urbo.

Poste en "Pori" funkciis la pli moderna (finnlingva) liceo "Porin lyseo", kio realigis la elpendaĵon por soleni sian malnovan antaŭulon.

... Fakte mi nur poste komprenis, ke mi jam antaŭe uzis la saman foton por la artikolo #356. Klare mi devus zorgi pli bone pri malnovaj artikoloj ... Konstante multe da novaj temoj, sed malmulte da fortoj por plibonigi la paĝaron kiel tuto kaj por korektigi malnovajn erarojn ...

Nu, lernejoj estis por mi longe tre gravaj, kvankam mi jam tute perdis mian konfidencon al ili, dankon al la senutila universitato de "Tampere". Dum infaneco mi eĉ loĝis ĉe popola lernejo en kamparo. Liceoj min apenaŭ helpos por trovi taŭgan lokon en la loka socio. Mi bezonus pli modernan lernejon kaj konvenan por mia propra socia grupo.

Kaj certe ekzistas popolaltlernejo, eĉ du popolaltlernejoj en la urbo. Alia estas nomita "Otsolan kansalaisopisto", estas eble privata?

Ŝildoj por la pli granda kaj eble pli bone konita popolaltlernejo fakte estas en suba foto super la supre fotita malgranda ŝildo. Tie ni ankoraŭ vidas la malnovan nomon "Työväenopisto", esperante laŭvorte "laboristara instituto", kvankam la moderna nomo por la sama lernejo jam estas oficiale "kansalaisopisto", esperante laŭvorte "civitana instituto".

Nu, angle la nomo estas "Adult education centre", esperante "centro por plenkreskula edukado", sed miaj esperantaj vortaroj tamen proponas la nomon "popolaltlernejo" por la finna "kansalaisopisto" kaj ankaŭ la nomon "hejmaltlernejo" por la finna "kansanopisto", rekte esperante eble "popola instituto".

Supozeble ekzistis origine iomaj politikaj premoj inter la "laboristara instituto" kaj la "civitana instituto". En la proksima urbo "Rauma" la nomo estis jam frue (miamemore jam dum 1920-aj jaroj) la iom pli "burĝa" vario "kansalaisopisto". Nuntempe tamen ne plu estas granda diferenco inter ili, kvankam origine la instituto por laboristaro kredeble estis pli maldekstrulara politike. Antaŭe laboristoj estis ia malriĉularo, sed nuntempe normaj laboristoj fartas jam relative bone kaj la vera malriĉularo estas la senlaboraj.

Mi jam iom lernis tie dum komenco de 2000-aj jaroj, kiam la oficiala nomo ankoraŭ estis "laboristara instituto". Tiam mi volis fariĝi ŝipestro por boato, kvankam nur hobie. Mi lernis (teorie) inter alie la praktikan astronomian navigacion per tradicia metodo (utiligante iom grandaj tabelaj libroj) kaj certe estis ege interese. Tiam mi fakte ankoraŭ loĝis en urbo "Rauma", sed jam laboris en "Pori". Ŝipestro en vera boato mi kredeble neniam fariĝos, sed certe mi volas posedi la tradician povoscion por tio. Modernaj metodoj por navigacio nature estas iom aliaj.

La nova plano nun estas por kontinui la studadon de rusa lingvo en la loka popolaltlernejo en urbo "Pori". Ĉiaŭtune la plano tamen ankoraŭ ne sukcesis pro manko de mono. Mi havis pruntitan konvenan lernolibron el libropruntejo, sed mi ne posedis la 32 € kiojn oni bezonus por partopreni al la rusa kurso.

Sed por la nova jaro 2023 mi tamen certe intencas provi denove por plibonigi mian praktikan konon de rusa lingvo en popolaltlerneja kurso. Rusa lingvo estas por mi grava.

Multe da aktiveco trovebla loke. La konstruado de nova loka vendejo ĉi tie en urboparto "Pormestarinluoto" jam rapide progresis dum monato septembro kiam la bazo kaj fundamento estis preta. Tamen povas daŭri iom da tempo antaŭ ol la vendejo estos malfermita por klientoj. Muroj jam ekzistas, sed enhavo de konstruaĵo kredeble estas ankoraŭ iom mankhava.



Certe ekzistas por mi ankaŭ aliaj revoj kaj aliaj projektoj. Tekniko estas grava temo, kvankam mi nur malmulte kapablos mem konstrui.

Klare mi laboras ankaŭ kun komputilaj projektoj. Unu aktuala grava maliĉaĵo estus por trompimponi por mia pli juna frato "Pasi" ke ekzistas grandaj balenoj en la loka rivero "Kokemäenjoki" ĉe urbo "Pori". Mia frato "Pasi" nome iom fiŝkaptas kiel hobio ĉe urbo "Turku" dum libera tempo. Kaj certe la plej grandaj ĉasaĵoj estas la plej bonaj.

Por tio trompa intenco mi jam fotis kelkaj lokaj fotoj kiojn mi povus uzi kiel fono de definitiva trompa foto. Apude estas unu promesa ebleco por fono de foto. La ŝtona pinto de kabo "Kirjurinluoto" aperas kvazaŭ ŝipantaŭo. En la fono estas la brika kirko de centra Pori kaj la ponto de Pori.

Nu, estas ja multe da akvo videbla en la ekzempla foto, evidente konvena situo por baleno. La intenco estas por labori iom same kiel por malnova artikolo #264, uzante la programaron OpenCV kun programa lingvo Python kaj Raspberry Pi mikrokomputila karto. Nun mi tamen uzos bonan foton kaj ne nur simplan propran desegnaĵon kiel antaŭe.

La ideo do estas por produkti tute kredeblan kaj bonan foton de vivanta granda baleno en la akvo de loka rivero. La foton de senbrida baleno mi espereble trovos en Interreto. Mi intencas unue labori mane kun la balena foto por produkti uzeblan balenon kion mi povus kvazaŭ "enakvigi" en la foton de rivera akvo.

Estas ja esence ke la akvo de rivero ne estu videbla tra la baleno kaj la origina fono de origina balena foto ne estu videbla en la fina rivera foto. Nur tute kredebla kombinaĵo de loka rivero kaj granda furioza baleno.

Nature restas por mi multe por lerni pri fotoj kaj grafiko. Ekzemple, kiel produkti parte travideblan foton per komputila programo? Nature mi esperas ke mi povos kontinui por labori kun miaj teknikaj projektoj kun RPi-mikrokomputilo. La longa muntado de grava programaro OpenCV por maŝina vidkapablo (aŭ aŭtomata komputila vido) estis unue iom mankhava, sed mi esperas ke la novaj instrukcioj por munti OpenCV por Python kiojn mi menciis por artikolo #381 estos pli facilaj kaj pli sukcesaj.

Aliaj bonaj riverakvaj kandidatoj por la fono de trompa balena foto:

Nun mi tamen devas unue batali furioze por trovi la balenon. Kolora foto certe estus esperinda kaj espereble la lumo estas iom la sama en ambaŭ fotoj.

Eble ekzemple la sekvantaj fotoj de baleno povus esti konvenaj por uzi kiel parto de foto, en konvena skalo:

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)