<<

#398 ; Ne ofendiĝu vi, niaj espereble multaj svedaj gelegantoj

>>

Mia intenco estas nun por iom rakonti pri origine sveda Esperanto-lernolibro kaj samtempe ankaŭ pri ... intestaro kaj la fina produktaĵo de digestado ... homa feko. Oni tamen ne miskomprenu min. Mi certe ne celas ke sveduloj estus malbonaj aŭ ke la lernolibro ne estus taŭga. Mi alte respektas Svedujon kaj svedulojn, multe pli multe ol fekaĵon.

La apude fotita lernolibreto estis presita en Finnlando kredeble 1999. Origina libro estis en sveda lingvo, skribita en "Karlskoga Folkhögskola" en Svedujo per "Lars Forsman". La tekston tradukis por finna lingvo "Raita Pyhälä". Ŝi kredeble ankaŭ iom adaptis la enhavon por finnaj cirkonstancoj kaj por finnaj legantoj.

Nu, eble estas por mi troa tasko por kritiki esperantan lernolibron. Mi kredas ke la libreto estas relative bona. Estas ja elementa kurso pri la lingvo. Mi lernis la lingvon per tute aliaj rimedoj kaj mi klare ne povas proklami min al la plej alta ekspertizisto (eksperto) kaj aŭtoritato de lingvo. Mi volas esti nur unu norma uzanto de Esperanto.

Tamen mi volas diri kelkaj vortoj pri la rubriko de libro: EGALECO KAJ PACO PER ESPERANTO. Nu, certe estas iom tradicia la popoldiro pri egaleco kaj paco, kvankam tuta paco kaj absoluta egaleco apenaŭ iam ekzistis en la granda mondo. Nek mi kredas ke iam ekzistos.

Esperanto tamen ne estas limigita nur al egaleco kaj paco, tiuj famegaj nerealismaj celoj. Bone eblas uzi Esperanton ekzemple por militistaj bezonoj. Egaleco en homaj socioj certe estas tute malebla por ĉiam. Esperanto estu la ĝenerala lingva helpilo por ĉiuj eblaj intencoj.

Esperantaj lernolibroj certe estas por mi gravaj, eĉ svedaj. Nia bona lingvo estu la plej grava lingvo en la tuta mondo por internacia komunikado. Klare niaj propraj valoroj estas plejparte pure naciaj, sed nenia nacia lingvo taŭgas por internacia komunikado. Ekzemple la angla estas nur nacia lingvo en kelkaj landoj, tute ne vere internacia.

Bedaŭrinde ekzemple lernejoj ĝenerale ne komprenas la gravecon de kulture neŭtra internacia lingvo. Ekzemple politikistoj volas trompimponi al ni ke ni ĉiuj estas fakte pretekste ke usonanoj aŭ britoj kaj tial ni lernu la anglan lingvon.

Miaopinie Esperanto tamen tute ne estas pri egaleco kaj paco, sed estas pri kulture neŭtra ĝenerala internacia komunikado. Egaleco kaj paco ne eblos, sed internacia komunikado estas necesa kaj certe ĝi estu kulture neŭtra. Ĉiuj ne estas usonanoj kaj britoj kaj ni ne respektas Usonon tiel multe.

Sekve pri la tute alia afero, la feko ...

Nu, fakte temas pri testo de intesta kancero. Nome oni ordonis ke 60 - 68 jaruloj sendu provaĵon de feko per poŝto al laboratorio. Kredeble intesta kancero estas iom aktuala temo por testi por mia propra aĝogrupo.

La postulita preceduro estas por mi en detaloj iom neordinara, kvankam mi ofte uzis necesejon hejme en banĉambro. Oni nome instruas ke ni ne prenu la malgrandan specimenon rekte el necesejo.

Ĉu mi do feku sur planko? Certe ne.

Ekzistis ja iomaj instrukcioj kun bildoj kaj teksto. Oni proponis por uzi ekzemple gazeton aŭ forĵeteblan teleron kiel helpilo.

Oni bezonas nur malmulte da feko por la testo, sed nature mi fekadas tute kiam mi komencas feki.

Apude estas foto pri la bildoj kaj teksto de instrukcioj. Fakte mi ankaŭ fotis la finan produkton de fekado, sed eble mi escepte indulgas la legantojn el ĝi. Nenia bela bildo. Mi povas rakonti ke la specimeno estis bruna en koloro. Nenio sango facile videbla en ĝi.

Oni kredeble serĉas sangon el feko en laboratorio, kiel insigno de intesta kancero. Povus esti eĉ nigra feko se estas sango en intestino pro kancero. Tamen kredeble sango povas ankaŭ esti kaŝita kaj iom malfacila por trovi.

La testo estas senpaga. La poŝto transportas la leteron senpage. Post du jaroj eble nova eksperimento pri intesta kancero kiam mi estos 65 - 66 jara. Per tia testo oni volus trovi la kanceron kiel eble plej frue.

Do, evidente mi devas lerni por produkti la postulitan specimenon hejme tre lerte. Oni ja scias ke la diablo estas en detaloj.

Mi tamen ne volas uzi gazeton aŭ teleron kiel helpilo. Mi havas mian propran stilon por specimeno de intesta kancero.

Jen sube maldekstre foto pri mia propra solvo, fotita antaŭ la granda bruna operacio. La grava operacio bone kaj relative pure sukcesis.

Jes, multe da diversaj fenomenoj enestas en la norma moderna homa vivo. Kelkaj fenomenoj estas brunaj kaj odoras, eĉ fetoras. Kaj certe la lingvo Esperanto devas esti kunigebla kun ĉiuj el ili.

Nenio helpas, faktoj de homa vivo. Sveduloj ne ofendiĝu.

Bataloj de vivo kontinuos.

Eble oni povus instrui en moderna esperanta lernolibro por 60 - 68 jaruloj kiel facile kaj efektive hejme mem produkti la specimenon por esplori intestan kanceron? Nome, sen feki sur planko.

( Mi jam ricevis respondon pri la feka specimeno : Nenia signo pri intesta kancero trovita en testo. )

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)