<< | #397 ; Kaj ankaŭ iom da parencaro de mia patro |
>> |
En la antaŭa artikolo mi menciis la usonajn parencojn de mia patrino "Armi Sofia o.s. Kalliokoski" kiu mortis somere 2007. Sed ekzistas ankaŭ usonaj parencoj patrflanke, relative proksimaj parencoj de mia patro "Veikko Salomon Petäys", postmorte nomigita "Sameli la tria". Mia patro "Veikko" estus jam 100 jaroj aĝa je fino de monato oktobro 2022, sed li mortis je komenco de jaro 2005.
Mi antaŭe ĉi tie iom priskribis miajn patrflankajn gepatrojn en artikolo #275 per informo kio estis trovebla en Interreto. Sekve mia fonto estu la bona libro "Jalasjärven PETÄYKSEN sukua 2", skribita de "Esa Mäki-Petäys & Simo Yrttimaa", 2006. Por mi la plej interesa parto komencas el tabelo 488, sur paĝo 140.
Nu, la libroj estas tre bonaj kaj rekomendindaj, enhavas multe da utila informo, sed ili ne estas tute sen eraroj. Sendube multe da laboro. Ekzemple mia pli juna frato "Pasi" naskiĝis laŭ la teksto de libro en komunumo "Peräseinäjoki" kaj mi mem en komunumo "Jalasjärvi". Fakte laŭ la paroka registro mi naskiĝis en "Peräseinäjoki" kie mia patro vivis. Mia frato "Pasi" tamen tute oficiale naskiĝis en "Jalasjärvi" kie nia patrino vivis. Oficiale ankaŭ mi jam naskiĝis en "Jalasjärvi". Nu, fakte mi naskiĝis en malnova akuŝejo de urbo "Seinäjoki", laŭ informo el mia patrino.
En la abunda informo de libro estas eble ankaŭ eraro pri la avo "Salamoni". Laŭ libro li naskiĝis en komunumo "Peräseinäjoki", sed miamemore la familio loĝis je junulara tempo de avo en "Jalasjärvi, Komsi" en domo "Koukkari-Komsi" kaj la korekta komunumo de naskiĝo do eble estus "Jalasjärvi"? Nu, povas ja tamen esti ke la familio transloĝiĝis al vilaĝo "Komsi" nur post la naskiĝo de avo kaj li fakte naskiĝis en komunumo "Peräseinäjoki". Tamen la fotita Biblio de edziĝa solena inaŭguro de avo el jaro 1911 en la finnlingva artikolo 08.08.2020 proponas la naskiĝlokon "Jalasjärvi". Do evidente almenaŭ la parokestro de "Peräseinäjoki" tiel opiniis.
En tabelo 488 tamen komencas la iom granda familio de "Samuel Tuomaanpoika Petäys, o.s. Yli-Petäys", naskiĝjaro 1841, kaj de lia edzino "Maria Kreeta Heikintytär o.s. Koukkari", naskiĝjaro 1843. "Samuel Tuomaanpoika" ("Sameli la unua") estis unue mastro en bieno "Yli-Petäys" en "Jalasjärvi, Jokipii", sed poste li transloĝiĝis al la apuda komunumo "Peräseinäjoki" ... kaj denove transloĝiĝis al "Jalasjärvi, Komsi" ... kaj denove al "Peräseinäjoki". Li mortis 1918, sed mi ne kredas ke li partoprenis en la civila milito de Finnlando. La civila milito ne estis por ni grava en Ostrobotnio. Eble la kaŭzo de morto estis la "hispana malsano", kio estis tiam iom komuna?
Mi certe ne provas prezenti ĉiujn iliajn posteulojn ĉi tie, nur parton de ili. Ekzistas aliaj. Estas mia unua provo por prezenti grafike iom da posteuloj de "Sameli la unua" kaj eble mi poste desegnos pli bone?
Mi ("Sameli la kvara") havas malnovaj fotoj el la familio de mia avo "Salamoni" ("Sameli la dua") kaj mi kredas ke la geedzoj "Samuel Tuomaanpoika Petäys & Maria Kreeta Heikintytär o.s. Koukkari" estas videblaj en kelkaj el ili. Kelkaj aliaj fotoj estas fotitaj en Usono. Certe multaj malnovaj fotoj prezentas por mi tute nekonatajn personojn. Mia patro ne rakontis tre multe pri la parencaro. Nu, fakte mia patro iom malmulte rakontis pri kio ajn afero.
La avo "Salamoni" ("Sameli la dua") tamen veturis al Ameriko en 1903, laboris tie - almenaŭ en segejo kiel laboristo - kaj returnis hejmen en 1910 kun ora horloĝo. Li rakontis ke li volis forkuri la armean servon en Siberio. Tiatempe Finnlando nome estis parto de Rusujo kaj nova rusa caro volis punkorekti la finnan popolon. Mi ne scias ĉu oni vere sendis finnojn por militista servo en Siberio. La avo tamen havis jam parencoj en Ameriko kaj eble li volis enspezi tie monon. Multaj finnoj veturis al Ameriko tiatempe.
Mi tamen kredas (kaj esperas) ke la sekvantaj malnovaj fotoj estas pri la gepatroj "Samuel & Maria Petäys", eble proksimume el komenco de 1900-aj jaroj? Iom simila paro aperas en unu foto de malnova artikolo #388 ... Se unu el la fotoj ne estas pri la gepatroj "Koskinen"?
Ekzistas ankaŭ interesa foto kie eble estas mia avo "Salamoni" kiel relative juna filo ... eble el 1890-aj jaroj? Ŝajne tie estas unu malnova paro, unu tute nova paro kaj du aliaj relative junaj paroj. La du junaj virinoj apud la du junaj fratoj tamen estas por mi ioma problemo, kiuj estas ili? Ĉu estus tro multe por supozi ke ili estus la du sistroj de familio "Koskinen" kiuj poste edziĝis kun la du fratoj de familio "Petäys"?
Fine mi (eble tro) brave, kvankam nur post multa hezitado, sugestos nomojn por la personoj en la supra foto, supozante la jaron 1898:
Sinjoro Mäkigomsi | Fraŭlino Maria Aina Albertina Samuelintytär Petäys |
Fraŭlino Alma Johanna Samelintytär Petäys |
Fraŭlino Lilja Helvi Koskinen ( ??? ) | Samuel Edvard Samelinpoika Petäys |
Salomoni Iivari Samelinpoika Petäys | Fraŭlino Helka Helena Koskinen ( ??? ) |
Samuel Tuomaanpoika Petäys | Maria Kreeta Heikintytär Petäys o.s. Koukkari |
Matti Kekola & Edla Maria Samelintytär Kekola o.s. Petäys | Salomon Viktor Lepistö | Helena Amanda Samelintytär Lepistö o.s. Petäys |
Nu, se la jaro tamen estis 1896, estas la paro en centro la alia, "Salomon Viktor Lepistö & Helena Amanda Samelintytär Lepistö o.s. Petäys".
Sed jen la grava genealogia arbo.
Mi kelkaj fojoj renkontis dum juneco la virinon "Raakel Lepistö" kio disdonis poŝton en mia hejma vilaĝo "Alavalli", sed mi ne komprenis ke ŝi estas mia relative proksima parenco. Eble ŝi tamen tion sciis? Ŝi estis afabla.
La grava tasko por mi nun estas por provi klarigi ĉu la supra granda foto vere estas pri la familio de juna avo "Salamoni"? Kaj mi kredas ke la alternativoj ne estas tre multaj. Se ne temas pri familio "Koskinen", kiuj aliaj povus esti en la foto? Nature ili devas esti proksimaj parencoj.
Kiam ili geedziĝis? Kiam naskiĝis la unua infano? Por la filinoj:
Kaj por la du fratoj:
Nu, ioma problemo kun la plej maljuna sistro. Ŝia filino naskiĝis jam 1897, sed la infano estis "o.s. Mäkigomsi" kaj ne "Sulamäki". Ŝi edziĝis nur 1912. Do eble la viro en foto estas sinjoro "Mäkigomsi", la patro de filino? Evidente eksteredzaj infanoj estas ioma problemo por genealogistoj. La patrinoj de eksteredzaj infanoj eble ne ŝatas tre multe publikan informon pri la afero. Estis eĉ io fama proceso en Finnlanda tribunalo pri genealogia informo kaj la patrino de eksteredza infano venkis la proceson. Genealogistoj fariĝis tre singardaj pro tio.
Miaopinie la jaro de geedziĝa foto devus esti 1896 aŭ 1898, por unu el la sistroj. Do mia avo "Salomoni" estis tiam 14 aŭ 16 jaroj kaj lia frato du jaroj pli aĝa. Nu certe estus iom mirinde se la avo staras en foto kiel knabo flanko ĉe flanko kun la 7 jaroj pli juna filino de familio "Koskinen" ... veturis intertempe al Ameriko por labori tie por 6 - 7 jaroj ... kaj eble nur proksimume 15 jaroj post la foto ili estis nova geedziĝa paro?
... Nu, cetere mi preferas skribi la nomon de avo "Salamoni" kaj ne "Salomoni".
Nun mi volas iom pensi kio okazis por la familio "Petäys" je ŝanĝo inter la 1800-aj kaj 1900-aj jaroj. La plej maljuna filino "Maria " jam havis infanon 1897, sed ŝi tamen ne edziĝis kun la patro de filino. Ŝi eble transloĝiĝis al tute alia loko kaj edziĝis nur poste. La ankoraŭ fraŭlaj gefratoj "Alma" kaj mia avo "Salamoni" transloĝiĝis al Ameriko. Kredeble heredaĵo povis esti jam iom-post-iom aktuala afero en familio ĉirkaŭ la jaro 1900 por la iom maljunaj gepatroj. Eble estus nature ke unu el la filoj kontinuus la laboron de patro, se oni ne volas partigi la bienon? Mi iom aŭdis pri kverelo inter la fratoj de familio "Petäys". Fakte mi ne scias kio okazis, sed mi kredas ke la tempo estis malfacila.
Ŝajnas tamen klare ke la 10 jaroj pli aĝa sistro "Alma Johanna Samelintytär Aho o.s. Petäys" ne edziĝis en Finnlando, sed en USA. Ŝi vivis en Usono samtempe kun la avo "Salamoni" dum la jaroj 1903 ... 1910 kaj tial ili kredeble estis bonaj amikoj. Evidente estis ankaŭ poste iom da interrilato inter mia finna avo "Salamoni" kaj lia 10 jaroj pli aĝa sistro, la usona "Alma Aho".
Multaj malnovaj fotoj prezentas miajn nekonatulojn. Kelkaj personoj mi tamen povas certe identigi el malnovaj fotoj, nome la unuan usonan paron "Alma Johanna Samelintytär Aho o.s. Petäys" kaj la edzon "Vilho / William Aho" kiuj evidente trovis unu la alian en Ameriko.
Dekstre estas foto de "Wilho Aho".
Eble lia edzino "Alma" (aŭ eble estis unu el filinoj?) skribis per tajpila maŝino malantaŭ la iom tro granda foto per iom mankhava finna lingvo : "Tässä on Wilho Aho see oli ioo Vähä sillon kiipijä kuun tämä. kuuva otettin siitä on kuulunut kuusi vuotta koohta on seittemän vuuotta kun see kuuoli Helmi kuun 7 päivänä 1946"
. La supersignoj por skandinaviaj literoj (kiel "ä") estis skribitaj mane. Evidente normaj tajpiloj en Ameriko tute ne enhavas skandinaviaj literoj.
Do kredeble la teksto estas proksimume el jaro 1952 ( ... nu fakte la edzino "Alma" mortis jam 1950 kaj la skribinto do estu unu el la filinoj ... ) kaj la edzo estis iom malsana kiam oni lin fotis, mortis 1946.
Maldekstre estas foto kie ni kredeble vidas la edzinon "Alma Johanna Samelintytär Aho o.s. Petäys", jaro 1949.
Malantaŭ la foto aperas mane skribita teksto per iom bone komprenebla finna lingvo.
La teksto rakontas ke la foto estas unu el la lastaj fotoj pri "patrino". La skribinto do supozeble estis unu el la filinoj kiuj naskiĝis en Ameriko.
Aliaj personoj en la foto estas laŭ teksto "Gerry Wickstrom", 12 jaroj, "Linda", 9 jaroj kaj "Anita", 4 jaroj.
La skribinto opinias ke la juna "Linda" multe similas al "patrino".
Nu, mi povas supozi ke la skribinto estis la pli juna filino "Sylvia Maria Wikström o.s. Aho", naskiĝjaro 1913.
Ŝiaj plej junaj posteuloj kiojn la libro scias, naskiĝis en Usono dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Do kredeble la posteuloj de familio de "Sylvia & Sulo Wikström" ankoraŭ bone kreskas en Usono.
Nu, kion mi lernis? Mi lernis ke probable mia avo vere vizitis Usonon kaj ne Kanadon. Certe multaj veturis tiatempe el Ostrobotnio al Kanado. Ekzemple la forstisto "Esa Mäki-Petäys" (unu el la skribantoj de libro pri la parencaro "Petäys") rakontis ke lia parenco laboris en kelkaj kanadaj bienoj dum multaj jaroj kaj poste returnis hejmen al Finnlando.
Eble ankaŭ la mastrino "Helka Helena Petäys o.s. Koskinen", la edzino de mia avo, havis parencoj en Kanado. Ŝi nome ricevis per poŝto belan geedziĝan foton de juna paro el Kanado, sed estas bedaŭrinde sen klarigoj. Mi tute ne konas bone la historion de familio "Koskinen".
Laboro ankoraŭ nefinita. Mi ankaŭ volus identigi la du junaj virinoj en la suba foto kio estis fotita en Usono, eble dum la 1930-aj jaroj.
Ĉu ili eble estus la usonaj sistroj "Aili Katarina & Sylvia Maria o.s. Aho" ???
Eble unu el la nomitaj sistroj estas en apuda foto kun sia edzo?
Tamen kiajn fotojn mia patro kaj mia avo povus posedi? Nature nur la fotojn de plej proksima parencaro. Do, ili nepre estu membroj de nia plej proksima parencaro.
"Aili Katarina Vilhontytär Ginegran o.s. Aho" tamen mortis jam 1925, kiam ŝi estis 22 jaroj. La foto pri du sistroj do estus fotita jam dum la 1920-aj jaroj.
Se la foto de sistroj estis fotita 1925, estis la pli juna sistro tiam nur proksimume 12 jaroj aĝa, ĉu tro juna? Mi ne scias. Mi tute ne estas bona por taksi la aĝojn de virinoj.
Nu, mi ja estas kruelega diktatoro kaj malkompata despoto "Sameli la kvara, la impertinenta" kaj tial mi ne estu tro humila.
Tial mi nun decidas kaj ordonas ke la apuda geedziĝa foto estu pri la paro "Sylvia Maria Vilhontytär Wikström o.s. Aho", naskiĝjaro 1913 (Usono) kaj la sinjoro "Sulo Olavi Wikström", naskiĝjaro 1911 (Ameriko). Ili geedziĝis en jaro 1934 kaj la unua infano "Gerald Wayne" naskiĝis 1937.
Ĉiuj la tri infanoj de "Sylvia" havas almenaŭ unu infanon. La plej junaj infanoj estas pli junaj ol mi.
Fine iom malsana ŝerco pri parenceco : "La parencaro estas la plej malica!", diris la amara simio-astronaŭto en la kapsulo de spaca raketo antaŭ ekiro.
Jes, nature estas ankaŭ ioma problemo la parenceco. Ĉu vi vere certe scias kiu estis via patro? Ĉu ĉiuj fakte scias kiu estis ilia biologia patro?
Nature plej multaj personoj scias sian patrinon, sed patro eble povas esti iom necerta. Tradicie la familia nomo tamen venas el patro, ne el patrino. Patriarkoj estas plej gravaj en nuna socio, sed por genealogistoj la patrinoj estus multe pli facilaj por sekvi.
Ĉu biologia patreco do estas la plej grava afero? Ĉu socia patreco ne estas grava? Ni ja ne povas selekti niajn genojn. Ĉu ni do ne povus pensi ke la genoj estas principe nur hazardaj?
Klare patreco estas ankaŭ kelkfoje iom sentema afero. Eksteredzaj infanoj ofte estis hontindaj, laŭ ĝenerala opinio. En malnova mondo eksedziĝo estis iom izola kazo por ordinaraj homoj. En la moderna mondo la pozo certe estas iom pli tolerema kaj prudenta.
La nuna granda mondo estas plena je problemoj. Multaj homoj devas batali kun la aktuala situacio, kontraŭ la malfacilaĵoj kiuj minacas ilian vivon, prosperon kaj bonfarton. Kelkaj volas kaj kapablas pensi pri la futuro, ofte pri la imaginita supozeble pli bona estonteco. Tamen ankaŭ pasinteco estas grava por multaj personoj. Niaj antaŭuloj kaj aliaj parencoj signifas por ni ion dignan kaj valoran.
Mi volas esplori la parencaron ankoraŭ plue, kaj patrinflanke kaj patrflanke. Kompreneble mi ne estas ia eksperto kaj specialisto pri genealogio, nur ordinara viro. Ni ordinaraj viroj tamen ofte estas surprize prudentaj kaj kapablaj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |