<< | #396 ; Iom da parencaro de mia patrino |
>> |
Mi mem certe ne estas ia genealogisto, kvankam prapatroj kaj prapatrinoj nature estas interesaj. Ekzemple mia patrinflanka onklo "Matti" tamen inter alie esploris la genealogian historion de familio de gepatroj "Eero Kalliokoski - Tyyne Kullas" kaj iom da tioj scioj mi ricevis por mi post la morto de mia patrino "Armi". Ankaŭ la onklino "Auli" evidente multe kontribuis al la rezulto. Nature la informo estas por mi grava.
Kiel infanoj ni aŭdis el patrino multe pri la parencaro, speciale pri la familio de "Eero & Tyyne Kalliokoski". Mi konfesu ke mi ne komprenis tre multe pri aliaj personoj pri kiuj la patrino eble rakontis. Mi ankaŭ kiel infano iam somere loĝis tie en eksa hejmo de patrino kun mia avino Tyyne dum la 1960-aj jaroj. Tiam ankoraŭ estis tute norme por viziti parencojn, almenaŭ en kamparo.
Apude estas foto de malnova foto de domo de familio "Kalliokoski" en komunumo "Ilmajoki", vilaĝo "Koskenkorva", sed proksima al la limo de komunumo "Kurikka", fotita origine eble dum la 1950-aj jaroj. La nova domo (konstruita dum la 1970-aj jaroj) estas jam tute alia, sed dum mia infaneco ĝi aperis multe kiel en la foto. La granda kampo malantaŭ la pompa barilo tamen apartenas al tute alia bieno de "Samppa Piirto" / "Mauno Uusi-Laitila". Bieno de familio estis relative malgranda.
Ekzemple dum la 1920-aj jaroj estis la vivstilo iom alia ol nune. Ekzemple la pordoj de domo ne estis norme riglitaj eĉ dum nokto. Sekve povis okazi ke matene oni trovis ion nekonatan vagabondon kio dormis en ĉambro ekzemple sur benko. Kvanto de mono ankoraŭ ne estis la sola signifa socia valoro. La malnova finna socio estis pli homaranisma ol la moderna.
La genealogia arbo de mia patro "Veikko", la parencaro "Petäys" (origine la bieno "Petäjäluoma" en komunumo "Jalasjärvi", komence de 1600-aj jaroj) estas jam bone klarigita en du grandaj libroj (de sinjoroj "Esa Mäki-Petäys & Simo Yrttimaa", 2005 - 2006), sed nun ĉi tie temas pri la genealogio de mia patrino "Armi", origine (finne "o.s.", mallongigo por "omaa sukua", kio esperante signifas proksimume "de propra parencaro") "Kalliokoski".
La afero estas por mi relative nova kaj sendube mi ankoraŭ bezonas lerni iom da novaj scioj ... kaj fari multaj eraroj. Mia intenco tamen nun estas iom-post-iom konstrui ian - ne tro grandan kaj tre detalan - genealogian arbon por miaj patrinflankaj geavoj "Eero Kalliokoski & Tyyne Sofia o.s. Kullas". La avon "Eero" mi neniam vidis, li mortis jam antaŭ mia naskiĝo. Multaj aliaj homoj estas ankaŭ jam delonge mortaj. Min tamen nun interesas pli multe la naskiĝo kaj vivo ol morto. Vivo gravas!
En malnovaj finnaj nomoj oni ofte vidas la finon "[ies]-tytär" por virino kaj "[ies]-poika" por viro. Eble la familia nomo eĉ ne ekzistis origine? Eble estis nur la nomo de bieno? Oni tamen ne povas porti la tutan bienon kune kiam oni transloĝiĝas. La noma fino "-tytär" signifas ke la virino estas filino de nomita patro kaj la noma fino "-poika" signifas ke la viro estas filo de nomita patro. Ekzemple nomo "Jaakonpoika" estas por filo de patro "Jaakko" kaj "Matintytär" estas por filino de patro "Matti".
Kredeble estas iomaj problemoj speciale en malnovaj scioj. Aliaj fontoj povas doni iom alian informon ekzemple pri nomoj. Iam ne estas klare kio estas la nomo de domo (bieno) kaj kio la familia nomo en malnova informo. Mi tamen volas jam komenci la laboron. Estu problemoj. Problemoj tamen ne embarasu vivon. Ni ataku la problemojn unuope kiam ni ilin renkontos.
La genealogia informo origine el onklo "Matti" kaj onklino "Auli" estas nature multe pli vasta ol kion mi povas ĉi tie uzi, dekoj da paĝoj da informo - kvankam parte la sama informo, eble en kelkaj iom aliaj varioj. Kredeble la onklo "Matti" ankoraŭ laboris kun la genealogia informo post 2007 kiam mia patrino mortis. Mi volas nun nur prezenti kelkaj gepatroj de patrino, grafike, klare kaj perobjekte. Ekzistas aliaj, sed tro multe da informo. Certe ili havis ankaŭ pluraj aliaj infanoj. Mi tamen nun desegnos nur kelkajn patrojn kaj patrinojn de nia tre grava paro Eero & Tyyne Kalliokoski.
Jen mi unue prezentas ian densigitan genealogian arbon por mia patrinflanka avo "Eero Kalliokoski":
Bedaŭrinde estas la supre en io fonto donitaj gepatroj por "Kreta Sofia Antintytär o.s. Piirto", naskiĝjaro 1842, eraraj. Tion oni povus diveni jam el tio ke la patrino estus 1842 - 1784 = 58 jaroj kiam la filino naskiĝis. La veraj gepatroj kredeble estis "Antti Antinpoika Ala-Piirto" kaj "Leena Henrikintytär o.s. Rinta-Pietilä", ambaŭ el jaro 1810.
Kaj oni ja vidas jam el nomo de filino "Kreta Sofia Antintytär" ke ŝia vera patro nomiĝis "Antti" kaj ne "Anders", kiel en la supra desegnaĵo erare aperas. Kaj certe la "o.s. Piirto" de filino signifas ke la familia nomo de ŝia vera patro devas esti proksimume "Piirto".
La origino de familia nomo "Kalliokoski" (esperante la iom originala kombinaĵo "Roko" & "Torento") por la patro de "Eero", la grava sinjoro "Antti Jaakonpoika Kalliokoski", ne estas tute klara. Kiel vi vidas en la supra tabelo, estis la familia nomo de liaj gepatroj alia "Saari / Piirto". Ankaŭ liaj gefratoj portis la familian nomon "Saari / Piirto". Laŭ mia kompreno "Antti Jaakonpoika" nur selektis la familian nomon por si mem.
Tamen la nomo ne estas tute sporada. Nome antaŭe ekzistis la virino "Maria Matintytär (Maria Matsdotter Calliokoski)", naskiĝis 1754 en "Kauhava". Ŝi kredeble estis inter alie patrino de filo "Iisack Immanuel Marianpoika", kiu naskiĝis 1803 en "Kauhava". Pri la patro mi ne scias. La familia nomo de knabo tamen estis "Saari". Iom originale ke la filo ne portas la nomon de sia patro, sed la nomon de patrino "Maria" ("Marianpoika" = "Filo de Maria").
La patrino de "Heta Sofia Juhontytär o.s. Lipasti", naskiĝjaro 1879, (patrino por "Eero") postulas ioman klarigon. Io fonto asertis ke ŝia patrino estis la unua edzino "Susanna o.s. Yli-Saari", sed ŝi mortis jam 1865, do 14 jaroj antaŭ la naskiĝo de koncerna filino, kaj tial evidente la vera patrino devas esti la dua edzino "Sofia Jaakontytär o.s. Venna" kio mortis nur 1926.
Mi volas plue aldoni ke "Heta Sofia Juhontytär" ne estis la unua edzino de "Antti Jaakonpoika Kalliokoski", sed la dua.
Kaj sekve genealogia arbo por la edzino de "Eero", mia patrinflanka avino "Tyyne Sofia o.s. Kullas":
Mia avino "Tyyne" estis ege fiera pri ŝia origina familia nomo "Kullas". Evidente la bieno de ŝia origina hejmo estis iom pli pompa ol tio kion ŝi komencis kun ŝia edzo "Eero"?
Mi kredas ke la hejmo de avino estis la domo "Ala-Raskula". La domo "Raskula" estis oficiale loka pastrejo por kapelano dum la 1600-aj kaj 1700-aj jaroj, sed pro la malbona situo tie fakte ne loĝis pastroj. La kampoj kredeble estis iom tro etaj kaj malbonaj por proponi taŭgan porvivon por pastro. Klare pastroj ne estas almozuloj, sed socie iom altaj personoj. La pastroj estis longe malkontentaj al la situacio, sed nur proksimume 1757 sukcesis nova kapelano "Samuel Berling" interŝanĝi pastrejon al alia pli kontentiga domo "Ala-Kiikkala". Kredeble la eksa ofica domo de pastroj en "Raskula" estis malkonstruita dum la 1870-aj jaroj.
Sekve mi provas traduki iom da teksto kion mi trovis pri "Kullas (Ala-Raskula)" : Mastra domo estas el jaro 1875 ... Arkitekture / historie loke iom valora ... La grundo de "Kullaa" estis dum 1800-aj jaroj konita kiel bieno "Ala-Raskula". La bieno estis 1804 disigita el la baza bieno "Raskula" (poste konita kiel "Yli-Raskula") al bofilo de edzo, "Matti Pietarinpoika" ...
Nu, kredeble la bieno estis iom pompa ekzemple 1905, ekzemple 12 lokoj por ĉevaloj en bovejo. Klare mia avino "Tyyne" havis iom da kialo por fiereco.
La teksto el mia onklo "Matti" tamen rakontas ke la gepatroj de mia avino, "Mikko & Amanda Kullas" loĝis dum tempo de avina naskiĝo en "Seinäjoki, Itikanmäki" en malgranda domo kie la avina patro posedis du ĉevaloj. La patro "Mikko" transportis tabuloj el segejo al urbo "Vaasa" per ĉevaloj. Nur iom poste la gepatroj sukcesis aĉeti la bienon "Raskula". La komerco tute ne estis pacema, enhavis fizikan interbatiĝon. La mastroj de "Yli- & Latva-Rasku" minacis mortigi "Mikko Kullas", atakis lin ĉe nuna tombejo kaj dum interbatiĝo rompiĝis mano el unu el la minacantaj mastroj. Estis leĝa proceso, sed "Mikko Kullas" estis liberigita pro la evidenta mortiga provo de minacantaj mastroj, kiuj tute ne volis ke iu "parenca eksterulo" akiru la bienon.
Nu, klare ekzistas mankoj kaj eraroj en miaj originaj scioj. Mi volas ilin plibonigi kaj korektigi. Eble la supraj tekstoj en desegnaĵo povus esti iom pli grandaj? Mi tamen esperas ke la larĝeco de paĝo estus sufiĉa.
Indas mencii ke ekzistas patrinflankaj parencoj en Usono. Mi kredas ke ili estas posteuloj de "Jakob Iisakinpoika Saari" kiu naskiĝis 1843, la patro de patro por "Eero Kalliokoski".
En la apuda foto ili prezentas tri frandajn objektojn kiojn mia avino Tyyne estus nomiginta finne dialekte "nisukyrsä". Per norma finna lingvo la nomo de tio tre mola, pora (pro fermentilo) kaj ofte dolĉa kukaĵo estas "pullapitko", esperante eble tradukita "longa tritika bulko".
Iom da propraj infanaj rememoroj el vilaĝo "Koskenkorva" pri tio: Mi ankoraŭ memoras ke mia avino multe bakis. Iam somere ŝi donis por mi iom grandan detranĉaĵon de ankoraŭ varma "nisu" al mano kaj ŝmiris buteron sur la kukaĵo. Estis komforte promeni sur korto kaj manĝi. Oni uzis multe da butero dum tempo de kampara "memstara lakta ekonomio". Bona bovina lakto estis lakto kun kiel eble plej multe da graso. Margarino estis tiam nur dubinda industria nutraĵo. Kelkaj kamparanoj eĉ supozis ke margarino estis en fabrikoj farita el kadavroj de mortaj katoj...
La virinoj "Sherri & Vicki" estis genealogie aktivaj almenaŭ proksimume 20 jaroj antaŭe kaj sendis plejparte anglaj leteroj inter alie por mia patrino. Nature mi devas lerni pli pri la usonaj parencoj de patrino.
Nu, el informo en paperoj de onklo "Matti" mi lernis ke por mi pli proksima "Antti Jaakonpoika (Saari / Piirto) Kalliokoski, 1873" havis fratoj kiuj transloĝiĝis al USA. Ili evidente renkontis tie.
"Iisakki Immanuel Saari / Piirto" naskiĝis 1872 en "Ylistaro" kaj vivis ek de 1891 en USA per nova nomo "Isaac Jacobson".
Alia viro "Vihtori Jaakonpoika Piirto" naskiĝis 1880 en "Ilmajoki" kaj vivis ek de 1901 en USA per nova nomo "Samuel Jacobson". La virino "Sherri" (naskiĝis 1947) estas lia nepino.
La patro de tiuj du viroj ja estis "Jakob Iisakinpoika" kaj la novan usonan nomon "Jacobson" oni kredeble povas kompreni kiel "filo de Jakob".
Espereble mi poste trovos pli da interesa informo kaj detaloj pri la usonaj parencoj de mia patrino. Laŭ mia memoro kelkaj el ili renkontis iom malserenan sorton en Usono. Kredeble la parencaro tamen ĝenerale iom bone sukcesis.
Mi volas ankaŭ sube prezenti la 10 infanojn de gepatroj "Tyyne & Eero" kun iliaj naskiĝjaroj, inter ili mia patrino "Armi". Bedaŭrinde ĉiuj la fotoj ne estas tre bonaj.
Reino 1928 ![]() |
Erkki 1929 ![]() |
Armi 1930 ![]() |
Juha 1932 ![]() |
Matti 1934 ![]() |
Markus 1935 ![]() |
Aarno 1938 ![]() |
Auli 1940 ![]() |
Helmi 1943 ![]() |
Leena 1945 ![]() |
Jes, multe restas por lerni kaj multe por plibonigi. Laboro en progreso.
Mia sekvanta paŝo estas por provi plibonigi la "genealogiajn arbojn". Mia stilo ja estas iom alia ol en normaj genealogiaj paperoj. Mi ne provas prezenti kiel eble plej multaj personoj, sed nur iom multaj gepatroj. Mi volas nun uzi iom aliaj nomoj por la samaj personoj, se estas proponitaj en fontoj. Mi ankaŭ eble aldonos kelkaj novaj interesaj personoj al la desegnaĵo.
Sube mi plejparte sekvas la nomaron de mia onklo "Matti", se eblas.
Nu, fakte la onklo "Matti" skribis 2005 la nomon de "Vihtori Jaakonpoika Piirto" (in USA also known as "Samuel Jacobson") sub la nomo de "Juha Heikki Saari/Piirto", sed estas nur du jaroj inter ili kaj tial ili apenaŭ povus esti filo kaj patro. Kredeble ili estis fratoj.
Sekve la nova iom plibonigita tabelo pri la familio "Kullas", la familio de patrino de mia patrino. Klare la tabelo ne estas perfekta, neniam estos.
Mi tamen devas ankoraŭ iom prilabori la tabelon. Nome la genealogie grava onklo "Matti" informis el urbo "Espoo / Esbo" ke ĉijare 2022 iam somere mortis en Kanado Pentti Kananoja 93 jara. Li estis bona amiko de onklo "Matti" jam kiam li vivis en Finnlando - diveneble ĉe komunumo "Ilmajoki" - kaj evidente li apartenis al la parencaro Kullas ĉar la onklo iam nomis lin "Kullaksen Pentti". Eble li do estis filo de io sistro de ekzemple "Mikko Kullas", pro la alia familia nomo "Kananoja" kio supozeble estas la familia nomo de lia patro? Mi ankoraŭ ne scias pli bone.
Do mi devas poste unue trovi la personon "Pentti Kananoja", kiu naskiĝis proksimume 1929, en la paperoj de onklo, sekve trovi spacon por li kaj aldoni lin kun lia patro & patrino al propra loko en la supra tabelo.
Fakte "Ala-Raskula" estas nomo de domo (bieno) kaj "Hyyppä" estas la korelativa familia nomo. Surprize la avino "Tyyne" oficiale naskiĝis en "Seinäjoki", ne en "Ilmajoki" kiel mi supozis.
Ĉi tie supre ni vidas ankaŭ onklinon "Esteri", la pli junan sistron de "Tyyne". Mi ŝin vidis kelkaj fojoj. Por mia patrino "Armi" estis "Esteri" grava onklino. Mia patrino ofte vizitis la onklinon kiam ŝi lernis en popollernejo kiel junulino, kredeble je fino de 1940-aj jaroj.
La origino de parencaro "Kullas" eble estas en Estonio? Tiel rakontis kelkaj maljunuloj. Heredita rakonto aludas ke kelkaj fratoj el vilaĝo "Kullaa" veturis el Estonio laŭ la okcidenta marbordo de Finnlando ĝis "Vöyri" kaj "Kauhajoki". Ili serĉis novan laboron. Eble ili estis la fondintoj de familio "Kullas" en Ostrobotnio? Tio supozo tamen ne estas bone konfirmita.
Kredeble ekzistas libroj "Kullankylä" (1969) kaj "Me Kullan miehet" (1970) skribitaj de "Johannes Angere" kiuj eble aliĝas al tio.
La plej maljunaj membroj de familio "Kullas" kiujn la informo el onklo "Matti" enhavas tamen estas "Jaakko Matinpoika Klippi" (1719) kaj la edzino "Carin Matintytär" (1719) el "Laihia".
Mi kredas ke ankoraŭ restas kelkaj rakontoj pri la familio de "Eero & Tyyne". La militaj jaroj 1939 ... 1944 kompreneble estis malfacilaj. Laŭ mia onklo "Matti" perdis lia patro sian vivoĝojon post la vintra milito kontraŭ Sovetunio. "Eero" estis malsana viro (pro astmo) post la milito kaj laŭ onklino "Auli" li uzis multe da alkoholo.
"Eero" mortis jam 1951. Li estis enterigita samtempe kun lia propra patro "Antti" vintre 1951. La patro "Antti" mortis en monato decembro, 04.12.1951 kaj la filo "Eero" 05.12.1951, la sekvantan tagon. Ili certe havis apartaj bienoj, sed la filo multe helpis sian patron en laboroj de bieno de patro. Eble oni povus diri ke li eĉ helpis sian patron iom tro multe.
Mia patrino kompreneble ne rakontis tre malserenaj rakontoj pri ŝia hejmo por ni infanoj. Kredeble ekzemple la jaroj 1939 ... 1952 tamen estis relative malfacilaj por la familio. La bieno estis nur malgranda. Klare plejparto de infanoj devis trovi vivtenon ie alie. La plej maljuna frato "Reino" fariĝis aŭtonoma relative frue kaj komencis propran mastrumadon.
La nova mastro de hejma bieno fine fariĝis la relative juna frato "Juha" kio iom-post-iom sukcesis plibonigi la ekonomion de bieno. Kiel juna viro la onklo "Juha" iom laboris en Svedujo kaj kunportis almenaŭ kukolan horloĝon por lia patrino "Tyyne".
Mi bone memoras iom da tiuj someroj kiam mi kiel malgranda infano loĝis ĉe la avino "Tyyne" en vilaĝo "Koskenkorva" dum la 1960-aj jaroj. Sur muro de avino ankoraŭ estis granda foto pri la edzo "Eero" en militista uniformo, pelta ĉapo sur kapo, iom simila al la suba foto. La avino klare bone memoris sian mortintan edzon.
La avino estis tre religia persono. Ŝi ofte preĝis iom balanciĝante. Tiam ŝi estis kiel en io alia mondo, kiel en ia tranco? Klare la religio tre multe signifis por ŝi. Evidente la vivo estis por ŝi severa kaj postulema kaj kredeble la religio helpis ŝin elturniĝi tra la ventegoj kaj ŝtormoj de vivo.
Nature la avino provis instrui iom da ŝia religio ankaŭ por mi, nome la en Finnlando norman oficialan religion. Nu, kiel infano mi ne komprenis vere bone la temon kaj kiel plenkreskulo mi tuj disiĝis el paroko / eklezio kiam eblis. Tio tamen ne signifas ke mi ne respektus mian avinon. La avino posedis siajn proprajn opiniojn kaj mi la miajn. "Tyyne" instruis por mi la sekvantan mallongan finnan vesperan petegon:
Levolle lasken, Luojani. Armias ole suojani. Jos sijaltani en nousisi, Taivaaseen ota tykösi.
Mia religio ja estas tute alia, la origina finna natura religio. Tamen certe mi respektas mian avinon. Ŝi klare volis mian plej bonan. Malpeza kaj senpena humo por ŝi.
Sube mi prezentas iom bonan foton - kaj por mi escepte grandan, la datumo de foto pli ol 100 KB - pri la familio kun la ses unuaj infanoj. La origina foto estis kredeble fotita 1936 - 1938 kiam la proksimume 10-jara familio supozeble ankoraŭ relative bone fartis. Onklo "Matti" volis uzi la terminon "juna familio" por priskribi la foton, sed miaopinie familio kun 6 infanoj eble ne estas vere juna en la tuta signifo de vorto.
La junaj infanoj eble ne estas tre facilaj por identigi en la foto. Mi havis unue iom da problemoj kun almenaŭ du el ili ("Matti & Juha"). Kredeble povus esti malfacila tasko por multaj el miaj tre multaj kuzoj? Mi eĉ ne konas ĉiujn la kuzojn. La onklo "Matti" (la sola hodiaŭ ankoraŭ vivanta persono en la foto) tamen min helpis kaj tial mi nun estas certa pri la sekvanta interpretado de personaj nomoj:
Erkki ĉirkaŭ 8 jaroj | Mia patrino Armi ĉirkaŭ 7 jaroj | La plej olda filo Reino ĉirkaŭ 9 jaroj |
||
La edzo Eero ĉirkaŭ 32 jaroj | La edzino Tyyne ĉirkaŭ 32 jaroj | |||
Matti ĉirkaŭ 3 jaroj | Juha ĉirkaŭ 5 jaroj | La juna Markus proksimume 1 - 2 jaroj? |
Laŭ onklo "Matti" estas iom neklare ĉu la plej juna frato "Aarno" jam naskiĝis aŭ ne, kiam ĉi tio foto estis fotita. La tri pli junaj sistroj ("Auli, Helmi & Leena") tamen certe naskiĝis nur kelkaj jaroj pli poste. La juna filo "Markus" estas en foto kiom aĝa, eble 1 - 2 jaroj?
Nu, la jaro de foto estas por mi iom enigma. Certa informo ne ekzistas. La plej juna knabo en la foto, "Markus" naskiĝis 13-a tago de monato oktobro, 13.10.1935 kaj la lasta filo "Aarno" naskiĝis 6-a tago de monato julio, 06.07.1938. Do estas 2 jaroj kaj proksimume 9 monatoj inter ili. Mi mem kuraĝe divenas ke la foto verŝajne estis fotita aŭ vintre 1936 / 1937 (se estis la plej juna filo 1 jara) aŭ vintre 1937 / 1938 (se estis la plej juna filo 2 jara), kiam la laboroj en bieno ne estis plej urĝaj. Eble mi povas fine diveni ke la jaro estis proksimume 1937 kaj ke plej probable la lasta filo "Aarno" ankoraŭ ne naskiĝis je tempo de foto.
Fine mi povas diri ke la 10 infanoj de familio de "Eero Kalliokoski & Tyyne Kullas-Rasku" tamen relative bone elnaĝis kaj sukcesis tra la komencaj malfacilaĵoj de vivo.
Vivo estas nura batalado. Do ni ĉiam bataladu.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |
Jen iom malgranda foto (datumo sub 100KB) pri la genealogia arbo kion desegnis "Sherri" pri la posteuloj de "Isaac & Samuel Jacobson" en Usono.
Eble la teksto en la malgrandigita foto estas tro malgranda por legi facile, kvankam la stilo de mana skribo estas bonega, sed mi povas konstati ke por "Sherri" estas la alia virino "Vicki" la filino de frato. Alivorte, por "Vicki" estas "Sherri" onklino.