<<

#394 ; La bazo kaj la fundamentoj de nia mondkoncepto

>>

Nature por ni ĉiuj tre grava afero estas nia propra mondkompreno. Religio povas esti grava temo por multaj homoj, almenaŭ kelkfoje, de tempo al tempo, sed ĝi tamen estas iom alia afero. Miaopinie scienco kaj religio estas tute aliaj, nekontraŭdiraj temoj. Scienca mondkoncepto estas por ni notinda akiro. Scienco neniam povos pruvi religiojn tute eraraj ĉar religioj tute ne estas natura scienco. Religio estas plejprofunde persona afero, sentimentala temo, demando de individua persona opinio. Scienca kondkoncepto aspiras por prezenti la plej bonan science pravigitan komprenon pri la bazo de nia ekzisto. Religio ne estas scienco.

Maldekstre estas fotitaj kelkaj por mi gravaj popularaj finnaj libroj. La plej malnova el ili estas "Geologian perusteet", Wilhelm Ramsay, esperante eble "la bazo de geologio". La libro estas presita 1909 en Finnlando. La profesoro Wilhelm Ramsay laboris en Finnlando kaj kredeble li skribis origine per sia propra lingvo (supozeble sveda) kaj la finna sciencisto Pentti Eskola poste tradukis la tekston al la suoma lingvo. Nature la pli ol 110 jaroj aĝa libro ne plu estas tute moderna, sed ankaŭ principe ankoraŭ ne tute eksvalidiĝita.

La aliaj du libroj estas skribitaj de Pentti Eskola. La libro "Muuttuva maapallo" el jaro 1932 temas plejparte pri geologio. Nomo esperante estus proksimume "la ŝanĝiĝa terglobo". En bildo ni vidas erupcion de vulkano.

Tre grava por mi kiel junulo estis la plej malgranda libro "Maailmankuvamme perusteet" el jaro 1955. Esperante mi povus nomi la libron "la fundamento de nia mondkompreno". Estas ia popularigita ĝenerala historio de naturscienco, iom pri astronomio, geologio, fiziko, kemio, biologio.

Mi estas jam tro maljuna por fariĝi ekzemple profesia geologo. La scienca mondkoncepto tamen estas por mi ekstreme centre temo. Ekzistas nenia konflikto inter la malnova natura religio kaj la multe pli nova scienca mondkompreno. Spirita mondo de individuo, animo, menso, ... ne estas erara. La longa historio de finna popolo ne estas erara. La historio de homaro ne estas erara. Malnovaj homaj vidpunktoj tute ne estas senvaloraj. La malnova tradicio meritas sian lokon en nia moderna vivo.

Nature eĉ la scienco ne estas perfekta. La rezultoj de scienco iom post iom aliiĝas. Malnova scienco povis nature esti iom mankhava kompare kun la nova, sed ankaŭ la nuna plej moderna scienco povos poste esti iom alia. Okazas ŝanĝiĝo, espereble ĝenerale progreso al pli bona direkto. Mi ne kredas ke la rezultoj de natura scienco iam povus esti tute perfektaj kaj finaj. Ni nepre devas lerni por vivi kun iom mankhavaj kaj necertaj rezultoj. La sana scienca principo tamen estas neanstataŭigeble grava.

Konkretaj libroj estas por mi la vera bazo de ĉio scio. Nuntempe tamen estas komputiloj tre multe uzataj. Se vi ne posedas ian komputilon (ekzemple la finne tiel nomitan "inteligentan telefonon") kaj uzeblan Interretan kontakton, vi estos preskaŭ ekster la norma oficiala finna socio.

Estus jam kredeble iel plimalpli nur malebla kaj senespera tasko por tute mem kaj sole konstrui modernan komputilon "el malplena tablo". Modernaj komputiloj estas praktike nur industrie produktitaj. Norma civitano havas tre malmulte da eblecoj por influi al la tekniko kaj programoj de modernaj komputiloj. Li aŭ ŝi povas nur provi selekti espereble por si la plej konvenan aparaton.

La industrio do regas la produktadon de komputiloj kaj plejparte ankaŭ la produktadon de komputilaj programoj. Individua civitano povas plejparte nur esti humila uzanto de plimalpli pretaj solvoj. Se la solvoj ne estas kiel eble plej taŭgaj, li aŭ ŝi devas nur adaptiĝi kaj konformiĝi al ili. La granda industrio determinas kiojn bezonojn la normaj uzantoj rajtas posedi.

Kiel honesta inĝeniero mi nature tute ne estas kontenta je tio situacio. Ni klerulaj homoj certe meritas por vere kompreni kaj scii. Ni rajtas mem agi kaj efektivigi. Por ni tute ne sufiĉas la ridinde supraĵa "libro de vizaĝoj" en Interreto.

Ĉu la homaro vere volus postresti sur la graco de pompa kapitalo, la granda industrio, robotoj kaj "artefarita inteligenteco"? Kion la homaro faru kiam la tuta mondo jam estas kontrolita de aŭtomatigo & robotoj kaj aperas io neanticipita teknika problemo kion la (laŭdire) absolute perfekta aŭtomatigo tamen ne kapablas solvi tiel ke estus utila por la homaro?

Neniu plu tiam komprenos la komputilajn programojn. Neniu plu kapablos ilin ripari. Maljunaj programistoj jam mortis. La komputilaj programoj ja estis jam perfektaj kaj oni do ne plu bezonis novaj homaj programistoj. Komputiloj venkis la homaron, sed eraraj komputiloj kaj difektaj programoj povus tute detrui la senhelpan homaron kio estas absolute dependa de (pretekste ke) perfektaj komputilaj programoj kaj aŭtomatigo kioj jam estras la tutan mondon.

Ni neniam perdu nian propran homan komprenon kaj lertecon. Ni neniam kapitulaciu por la komputiloj kaj robotoj dum la purgatorio de vivo. Ni homoj ĉiam mem estu la mastroj de tekniko kaj komputiloj. Por tio nin espereble povos helpi ekzemple la libroj "The Art of Computer Programming" de fama Donald Knuth.

Algoritmojn ni mem bone komprenu. Maŝinoj kaj robotoj estu niaj sklavoj, servistoj kaj lakeoj. Ni homoj neniam estu sklavoj de aŭtomatigo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)