<<

#393 ; Русский язык - Nia futura lingvo

>>

Studado de multaj diversaj lingvoj certe ŝajnis unue interese kiel junulo. Tamen kiom da diversaj lingvoj oni vere bezonas por agadi, labori kaj vivi utile kaj bone? Kiom da lingvoj ekzistas en la granda mondo ... kaj kiom bone oni povus lerni ekzemple 10 aŭ 100 lingvoj? Ĉu mi volus kapabli diri nur simplan frazon kiel "bonan tagon" - kaj apenaŭ tre multe pli - per mil aliaj lingvoj?

Ĉu kelkaj bonaj lingvoj ne sufiĉas por esprimi klare ĉion kion oni kapablas! Oni apenaŭ fariĝas pli inteligenta kaj pli laborpova studante aliaj lingvoj? Ĉu ne plej bone valoras por lerni nur kiom eble plej malmultaj lingvoj! Ĉu fine ne estas la plej gravaj aferoj ioj tute aliaj ol diversaj lingvoj, nome la en praktika vivo pli utilaj konkretaj temoj!

En Finnlando la du oficialaj lingvoj estas la suoma / finna kaj la sveda. La plimulto de finnoj certe uzas la suoman lingvon. La svedlingvaj estas en Finnlando nur malgranda malplimulto. Sveda lingvo certe estas bela lingvo - mi persone tre multe ŝatas la svedan lingvon - sed por plej multaj finnoj ĝi estas nur vana lacigo.

Ĉiuj tamen devas nepre lerni iom da sveda en lernejo kaj tion energion la lernantoj eble povus pli bone uzi por io alia temo, por io alia por ili persone pli utila. La sveda ja klare ne estas ia vera mondlingvo, sed nur unu malgranda norda lingvo, sen granda utilo en la granda mondo.

La anglan lingvon oni ja devas ankaŭ lerni en finnaj lernejoj, ĉar estas - bedaŭrinde - la praktike norma lingvo por internacia komunikado. Pli bone la svedan lingvon do lernu nur tiuj por kiuj la sveda estas speciale interesa kaj kiuj posedas la motivon por ĝin lerni.

Nia kara Esperanto certe estas la plej bona lingvo, kvankam la granda mondo ĝin ĝenerale ignoras. Nia civito Mueleja Insulo nature neniam rezignos Esperanton. Esperanto sendube estas kaj restos nia plej grava laborilo.

Nun mi tamen estas tre serioza pri la rusa lingvo. Nia civito nepre uzu la rusan lingvon pli multe. Tial mi volas nun forte studadi la rusan por esti kapabla pli bone kaj libere paroli la lingvon.

Rusujo certe estas por ni tre grava proksima lando kaj nature ni volas kompreni kaj uzi la rusan lingvon. La okcidentaj landoj kaj NATO evidente tute ne amas Rusujon, sed ni certe estas por Rusujo bona amiko en nia civito "Mueleja Insulo".

La nova plano nun estas por utiligi lokajn kursojn de popolaltlernejo en la urbo "Pori" kiel helpilo por lerni la rusan lingvon kiel eble plej bone. Aŭtune komencos ĉi tie multaj lingvaj kursoj, ekzemple pri la rusa lingvo. Mi lernis iom da rusa jam antaŭe, dum multaj jaroj, sed jam estas tempo por la definitiva atako por persone konkeri la rusan lingvon, por fine atingi en praktiko vere signifan povoscion pri la lingvo. Vintre mi povus esti jam pensiulo kaj tiam mi nepre multe parolu la rusan.

Apude estas fotita la kovrilo de relative nova (presita 2012) baza lernolibro «Пора! 1» [par'a ad'in] (esperante proksimume "jam estas tempo") kion mi pruntis el urba libropruntejo por ripeti la bazajn sciojn. La pli grava lernolibro por mi kredeble poste tamen estos iom alia, «Салют!» [saljut] (esperante "saluton").

( Bedaŭrinde la supre nomita ruslingva lernolibro «Салют!» tamen ne plu estas havebla kiel nova libro. Mi demandis en librovendejo. Estas jam iom malnova libro kaj la eldono estas finita. Se mi ne trovas tian uzitan libron, devas la lernolibro nepre esti io alia. Lernolibroj eble ne vivas tre longe en la moderna tempo. )

Unue mi volas certigi ke mia lingvoscio de rusa estas proksimume sur nivelo A1/A2 kaj poste la futura celo estas almenaŭ B1/B2. Ekzistas en Vikipedio informo pri Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj ankaŭ en nia kara Esperanto.

La fotita lernolibro eble estas tiom malnova ke ĝi ne konas la menciitan klasifikadon, sed mi supozas ke estas proksimume A1. Unu mian propran malnovan eraron mi tamen devas ĉi tie tuj korektigi, nome kiel oni skribas finnajn nomojn per rusaj literoj.

Dekstre estas supozeble la korekta nova stilo por skribi la literon Y kaj skandinaviajn literojn Ä, Ö per anstataŭigaj cirilaj literoj en finnaj nomoj. Ekzemple mian nomon oni skribu novstile per cirila alfabeto Веса Петяюс aŭ kursive Веса Петяюс ĉar la cirila У, у korespondas al litero U en la okcidenta alfabeto kaj tute ne al la okcidenta Y.

Por anstataŭigi literojn en finnaj nomoj
Suome Y y Ä ä Ö ö
Ruse Ю ю Я я Ё ё

Kelkaj nomoj aperas interesaj per cirilaj literoj. Ekzemple mian alian hejmlokon "Peräseinäjoki" ni skribu per cirilaj literoj jene: Перясейняёки ĉar la supre fotita libro indikas sur paĝo 18 ke la nomo de urbo "Seinäjoki" estas Сейняёки . Do evidente la cirila Ё, ё povus same bone esti kaj okcidenta O kaj Ö.

La rusa Vikipedio tamen havas alian interpreton pri la supre nomita nomo per cirilaj literoj : Сейняйоки. Do eble ekzistas iom aliaj alternativaj rusaj stiloj por skribi okcidentaj nomoj?

Mi ne estas tute certa ĉu mi vere povus komenci la rusan kurson jam ĉiaŭtune. Ekonomiaj problemoj nome estas en nuneco iom malfacilaj. Mi suferas pri speciale alta imposto kaj baldaŭ falos iom granda ŝuldo sur mia nuko. Burokratoj min tre malamas, sed mi ja ankaŭ multe malamas ilin, do nedecidita ludo.

Se mi tamen estos vintre pensiulo, mi esperas ke mi komencos en popolaltlernejo plej malfrue post jarŝanĝo 2022/2023. Por la nova jaro 2023 ekzistos sendube aliaj kursoj ĝis frua printempo. Somere ekzistas neniaj kursoj en popolaltlernejo, sed mia propra studado kontinuos daŭre.

Mi firme kredas ke la estonteco de rusa lingvo estos luma, hela kaj brila en nia propra civito Mueleja Insulo. Nature la vojo ĝis sukceso estas longa kaj ŝtona, sed fine ni atingos niajn celojn. Dumtempe mi volas lerni multaj utilaj aferoj. Kaj nature mi volas samtempe uzi la rusan lingvon, eĉ se mi ankoraŭ ne tre bone ĝin komprenas.

Vikipedio ja enhavas multaj lingvoj kaj estas facile por selekti alian lingvon se oni ne komprenas la rusan. Tial mia ideo nun estas por prezenti multaj gravaj temoj en la rusa, por iom post iom pli bone lerni la lingvon. Aliaj lingvoj estas ja facile selekteblaj laŭ individua bezono. Krome Vikipedio enhavas iom malmulte da profundaj sciencaj esperantaj artikoloj kaj tial ĝi ne estas kiel eble plej bona lingvo por la artikoloj.

En homa fiziologio ... pri organa kemio, mia malnova amikino ... espereble sekvos iom-post-iom tre multaj artikoloj ...

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)