<< | #392 ; Tamen mi volas provi MySQL datumbazon |
>> |
Mi uzis antaŭe profesie SQL-datumbazojn en laboro per PC-komputilo. Poste mi tamen longe opiniis ke mi tute ne bezonos datumbazon por "Raspberry Pi" karta mikrokomputilo (mallongigo RPi). Nun mi tamen volas eksperimenti.
Fotoj kaj desegnaĵoj ja estas gravaj. Apude estas kelkaj fotoj pri iom malnovaj rusaj desegnaĵoj. Nature la rusa lingvo estas por ni kara kaj tre grava. Se mi konus la rusan lingvon pli bone, povus la rusa esti eĉ unu oficiala lingvo en nia propra civito Mueleja Insulo.
Certe ni volas bone lerni la rusan lingvon, kvankam la nunaj politikistoj de Finnlando evidente amare malamas Rusujon, la tutan rusan popolon kaj eĉ la belan rusan lingvon. Rusujo tamen estas kaj estos nia bona amiko. Ukrajno tute ne estas nia amiko. Laŭ novaĵoj el USA la usonanaj politikistoj imagas ke finnoj volas mortigi kaj vundi rusojn, sed mi garantias ke almenaŭ mi multe pli volas mortigi la distancajn usonanojn ol la proksimajn rusojn.
Bona kialo por provi datumbazon estas por memorteni fotojn. Datumoj de fotoj ofte estas iom grandaj. Miaopinie ekzemple kolora foto 800 * 600 da rastrunuoj jam estas sufiĉe granda por plej multaj intencoj, kvankam fotiloj norme produktas origine multe pli grandajn fotojn.
Ofte jam ekzemple 600 * 480 estas iom granda foto por prezenti la plej gravajn detalojn de objekto, se estas lerte uzita. Datumo de tia kolora foto povus esti laŭ mia kalkulo eĉ 840 KB en grando se estas tute nepakita. Nu, norme la fotaj datumoj ja tamen estas iom bone pakitaj. Mi nur malofte uzas tiel grandajn fotojn sur miaj paĝoj.
Nature bona programisto volas uzi datumbazon se ekzistas bezono por multe da informo. Datumbazo estas bona solvo por memorteni multe da informo, ekzemple iom grandaj fotoj. Vikipedio donas iom da informo ankaŭ esperante pri la koncepto datumbazo. Ekzistas ankaŭ esperantaj artikoloj pri MySQL kaj pri la grava datumbaza lingvo SQL.
Espereble la bona futuro de komputiloj apartenas por la karta mikrokomputilo "Raspberry Pi" kaj tial mi volas uzi RPi kiel eble plej multe, ekzemple por iom eksperimenti per fotoj.
"MySQL" estas bone konata nomo por libera datumbazo, sed ni tamen devas nun lerni por uzi alian nomon por la sama afero: MariaDB. Pli da informo estas havebla angle en Interreto en la adreso https://mariadb.org/.
Bona angla informo pri muntado estas ekzemple en artikolo "Setup a Raspberry Pi MYSQL Database"
Do oni facile muntas la liberan datumbazan programon el Interreto skribante jene en komanda fenestro de RPi:
sudo apt install mariadb-server
Kaj por sekurigi la muntadon oni skribas ankaŭ:
sudo mysql_secure_installation
Oni prefere almenaŭ donu bonan sekretan vorton por la plej grava uzanto root. Estas pli sekure se eblas uzi la datumbazon nur loke, el "localhost". Kredeble estas ankaŭ bona ideo por uzi la privilegiojn de root nur kiam oni tiojn vere bezonas kaj por norme uzi la datumbazon nur kiel norma uzanto.
Kaj sekve eblas starti por uzi la datumbazon. Oni tamen unue pretigu la datumbazon por almenaŭ unu norma uzanto.
Do unue ni startigas la programon por la plej alta uzanto root:
sudo mysql -u root -p
Kaj sekve ni donu la sekretan vorton de plej alta uzanto "root" por komenci uzi la programon.
Ni jam muntis la programon, sed veran datumbazon ni provizore ne havas. Do ni kreu la veran datumbazon kaj ni kreu almenaŭ unu norman uzanton kun rajtoj por labori kun la datumbazo. Ni povus doni ekzemple la sekvantajn liniojn da teksto en la komanda fenestro dum la datumbaza programo:
CREATE DATABASE exemploj; CREATE USER 'normulo'@'localhost' IDENTIFIED BY 'vortasekreto'; GRANT ALL PRIVILEGES ON exemploj.* TO 'normulo'@'localhost'; FLUSH PRIVILEGES;
Nun ekzistu datumbazo "exemploj" kaj norma uzanto "normulo" kun la sekreta vorto "vortasekreto". Norma uzanto povas startigi la programon simple:
mysql -u normulo -p
Kaj sekve li donos sian sekretan vorton por la programo. Por la norma uzanto sekve eblos bone por labori loke kun la datumbazo "exemploj". Li nur unue selektu la datumbazon "exemploj" jene:
USE exemploj;
Oni certe povus uzi ankaŭ malgrandaj literoj por la rezervitaj vortoj de SQL -lingvo, sed tradicie oni uzis grandaj literoj por la gravaj vortoj.
Bonaj pluaj anglaj informoj por rekte uzi la datumbazon estas ekzemple en la angla artikolo: "A MariaDB Primer".
La en artikolo nomita datumbazo "test" tamen eble jam ekzistas kaj tial oni selektu alian nomon por nova datumbazo se la uzanto ne posedas rajtojn por "test" ... Nu, mi kredas ke norma uzanto eĉ ne kapablus krei por si novan datumbazon sen privilegiojn de plej alta uzanto root. Prefere oni uzu la antaŭe nomitan datumbazon "exemploj".
Estas facile por skribi kaj legi mallongan tekston kaj simplajn numerojn kun datumbazo ekzemple mane, sed por mi plej interese nun estus por aŭtomate memorteni iom grandajn datumojn, kiel fotojn kaj por poste uzi la fotojn kioj estas memortenitaj en datumbazo. Estas pli praktike se la multaj fotoj estas kune en unu datumbazo, anstataŭ kiel multaj apartaj datumoj en la norma datuma sistemo de komputilo. Kredeble mi bezonos en datumbazo la iom grandan tipon BLOB. Kaj certe mi volas uzi propran programon por la tasko.
Mi trovis kelkaj eblecoj por la programaj lingvoj PHP, Python kaj NodeJS:
Plej interesa lingvo por mi estas Python. Por tio mi trovis anglan informon "Python MySQL Database Connection using MySQL Connector". Mi ankoraŭ tion ne provis mem, sed kredeble mi uzos la sekvantan komandon:
pip install mysql-connector-python
Kaj se vi intencas alternative por uzi PHP por utiligi "MySQL" datumbazon, vi bezonas unue havigi por tio la konvenan programon kio ebligu por uzi MySQL el PHP, angle la "MySQL connector for PHP". Tial vi skribu dum Interreta kontakto por la komanda fenestro de RPi la sekvantan komandon:
sudo apt install php-mysql
Hmmmmm ... nun mi bezonas & devas iom pensi & eksperimenti pri la aferoj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |