<< | #388 ; Mi provu plibonigi kelkajn malnovajn fotojn |
>> |
Ĝenerale la plej bonaj novaj fotoj estas miaopinie jam sufiĉe bonaj kaj ili tial ne bezonas ian veran traktadon. Ofte mi volas malgrandigi la datumojn kaj prezenti nur la plej gravan parton de foto, sed alie mi norme estas relative kontenta sen plia laboro.
Fotoj pri malnovaj fotoj tamen povas esti multe pli malfacila kazo. Ofte la malnovaj fotoj estas iom malbonaj, ekzemple multe pli helaj, eble erare eksponitaj aŭ malbone riveligitaj? Aŭ eble la fotoj estis longe en forta sunlumo kaj tial paliĝis? Plej karajn fotojn oni kredeble volas vidi ofte, eĉ ĉiutage.
Apude estas tri malnovaj fotoj kiujn origine posedis la familio de mia patro. La fotoj principe estas "nigraj kaj blankaj", sed eble fluoreska lampo kaŭzis la kolorojn. Tonoj en ĉi tiuj fotoj estas klare tro malfortaj. Mi volas ilin iom plibonigi. Certe mi havas ankaŭ pli bonaj malnovaj fotoj, sed mi volas nun eksperimenti kun fotoj por kiuj traktado per komputila programo povus produkti plej grandan avantaĝon.
La unua foto maldekstre prezentas miaopinie la patron kaj patrinon de mia avo "Salamoni" (Sameli la dua) en jaro 1907. Ili klare estis jam maljunaj.
La dua foto evidente prezentas iom da malnova vario de bieno de avo "Salamoni", eble el 1920-aj aŭ 1930-aj jaroj? La sistro de mia patro "Veikko", la eterna fraŭlino "Sanelma" ŝajne skribis sian nomon sur la foto, eble kiel lernejano.
La tria foto prezentas iujn parencojn kiujn mi ne konas. Almenaŭ du el la infanoj estis mortaj kaj tial estas desegnita krucoj sur la foto. Mi supozas ke povus esti parencoj de patrino de mia patro, ĉu eble sistro de avino el familio "Koskinen" kun ŝiaj infanoj?
Nu, mi volas uzi la kartan mikrokomputilon "Raspberry Pi" (mallongigo RPi) por traktadi la fotojn. Origine la norma programaro de RPi tamen ne enhavas pretan programon por traktadi bildojn, nur programon por vidi diversaj bildaj datumoj. Oni tamen povas facile munti la liberan Linux -programon GIMP (mallongigo por la angla nomo "GNU Image Manipulation Program") el komputila reto skribante por la komanda fenestro dum Interreta kontakto la sekvantan tekston:
sudo apt install gimp
Mi certe ne estas ia eksperto en manipulado de fotoj, sed mi provas lerni iom post iom por traktadi fotojn pli bone. Dekstre vi vidas foton de mia 19-cola VGA-ekrano kaj kiel la programo GIMP prezentas tre helan foton kio havas iom malmulte da tonoj. Nu, sur la VGA-ekrano la foto aperas eĉ pli hela. La helaj koloroj nome ĝenerale aperas tro helaj sur mia malnova 19-cola VGA-montrilo.
Mi uzas finnan lingvon en mia RPi-komputileto kaj tial ankaŭ la programo GIMP estas parte en finna lingvo.
Mi fotis unue kiel eble plej grandajn fotojn el la malnovaj fotoj per mia "Ixus" -fotilo por uzi la detalojn de originaj fotoj kiel eble plej bone. Sekve mi volis pli da tonoj por la tro palaj fotoj. Mi volas forigi ekzemple makulojn kioj ne estas veraj detaloj de fotitaj objektoj. Mi volas iom "ebenigi" kaj "moligi" la fotojn kiam ili estas grandaj. Sekve mi malgrandigos la fotojn al uzebla grando kaj fine mi faros la bildojn pli "akraj" tiel ke la detaloj estas pli bone videblaj. Mi nome volas ke la fina rezulto estu nur tiel granda ke la veraj detaloj de origina foto estas bone videblaj, ne multe pli granda.
Nu, la foto de malnova foto estis kolora kaj certe mi povus fari la novan varion "nigra kaj blanka", sed mi preferas nun por uzi la kolorojn, kvankam la datumo estus pli malgranda en "nigra-kaj-blanka".
Do mi volas pli da tonoj por la malnova foto. Mi manipulas la unuan foton kiel kolora foto, kvankam ĝi vere ne estas tia. Estas fotita per kolora fotilo, sed la origina foto fakte ne estas kolora. Do estos en rezulto la koloroj falsaj, sed espereble pli distraj.
Pli da novaj detaloj apenaŭ eblas en la fina rezulto (se oni ne desegnas ilin mem sur la foto), sed almenaŭ la tonoj estas pli bone uzataj. Nome ne eblas por uzi la originajn negativojn de fotoj kaj tial la detaloj povas principe esti nur la samaj detaloj de la malnova papera foto.
En la apuda nova ruĝa foto do sidas la edzo Sameli la unua kun lia staranta edzino 1907. Ekzistas multaj fotoj pri la maljunaj geedzoj kaj tial mi kredas ke estas la gepatroj de avo "Salamoni".
La edzo evidente tenas ion blankan paperon en mano, sed mi ne scias la signifon de tio.
Rezulto eble ne estas tre bona kiam oni manipulas fakte "nigran kaj blankan" foton kiel estus kolora foto. Do sekve mi unue aliigos la fotojn al tonoj de griza. Do mi forigos la falsajn kolorojn el fotoj.
La rezultoj de unuaj provoj ne estis tre bonaj, sed espereble mi lernos por labori pli bone kaj povos uzi la programon pli lerte.
La sekvanta foto estis origine tre malbona kaj eluzita. Tamen kredeble prezentas iom da bieno kio provizore estis la mia kaj tial estas por mi grava.
La domo kaj la antaŭa bovejo aperas nun iom aliaj kaj inter ili ne plu ekzistas la malhela dometo kio estas videbla en la malnova foto.
La tegmentoj de domoj estas nun aliaj. Tamen mi rekonas kelkaj esencaj trajtoj de konstruaĵoj en la foto. Por mi mem estas la foto grava, la hejmo de mia patro.
Baldaŭ mi perdos la antaŭan bienon de patro. Ĝi povus eble principe esti ankaŭ mia hejmo en ideala mondo, sed la reala mondo ja tute ne estas ideala. Por senlaborulo sen multe da mono kaj sen propra aŭto estus nuntempe tre malfacile por loĝi en kamparo.
Sekve la tria foto, la nekonataj parencoj el patra parencaro, kredeble jam ĉiuj mortaj.
Bedaŭrinde mi devas konstati ke en la unua rezulto la makulitaj vizaĝoj de parencoj ne aperis tre belaj. Evidente mi provis etendi la tonojn tro multe kaj premi tro multe da detaloj el la malnova foto. Eraroj fariĝis videblaj falsaj "detaloj" de foto.
Jam en la unua rezulto la robo de filino maldesktre estis klare makulita, sed aliaj makuloj en la unua bildo povis kredeble esti nur eraroj.
Nova rezulto tamen estas multe pli bona. La tre palaj detaloj en la vizaĝo de plej malgranda infano tamen estas tre malfacilaj.
Jes, iam povas esti iom malfacile por fari malnovaj iom malbonaj fotoj aperi pli belaj. Sur la originaj negativoj kredeble estus pli da bonaj detaloj, sed ilin mi ja ne havas. Mi havas nur malnovaj fotoj sur papero.
Mi tamen provas daŭre eksperimenti kaj lerni pli kun la programo GIMP. Mi ne volas desegni pli da detaloj sur la fotoj, sed eblas ja forigi eraroj.
Tamen mi volas fine laŭdi kaj glori la novan teknikon kio faris fotadon tiel facila. Ekzemple je komenco de 1900-aj jaroj estis fotado multe pli laborema kaj malfacila tasko. Moderna fotado estas eĉ honte facila hobio kompare al la malnova komplika sistemo.
Nature la tuta vivo estos granda batalo. Do ni bataladu.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |