<< | #387 ; Kiel ni komprenu la historion de homara mondo? |
>> |
Historion de homaro oni ĝenerale konsideras tre grava temo, nepra parto da ĝenerala klero por ĉiuj klerulaj civitanoj. Kaj klare ankaŭ mi volas skribi iom pri la tradicia ĝenerala historio de nia granda homa mondo.
Mi tamen timetas ke por modernaj infanoj kaj nunaj junuloj povas esti pli gravaj ekzemple grandaj someraj muzikaj eventoj ol tradicia iom malnova politika historio.
Apuda foto prezentas ion lastatempan muzikan eventon dum "PORI JAZZ", en ĉi tiu okazo miaopinie eventon celumitan por infanoj. Estas la plej bona foto kion mi sukcesis foti tenante mian fotilon super la barilo de fermita ĵaza areo de "Kirjurinluoto" ĉi tie en urbo "Pori".
Eble junuloj komprenas la historion iom alie ol ekzemple oficialaj konvenciaj libroj pri la temo? Kio do estas la vera homara historio, la tuta sola unika kaj senkontraŭdira vero pri la historio de tuta homaro?
Laŭ onidiro estas beleco en la okulo de rigardanto. Ĉu eble la sama situacio kun la homara historio? Ĉu la "vera" historio estus en la okulo kaj cerbo de ĉiu aparta civitano?
Iu pesimisto diris ke historio instruas por ni nur tion ke fakte la historio instruas nenion. Ĉiam aperas novaj militoj, novaj krizoj. Alia pesimisto diris ke la rezulto de historio estas nur tio ke perforto kaj krueleco jam surmetis silkajn gantojn al siaj manoj. La homa mondo tute ne fariĝis pli bona, kvankam ĝenerale aperas pli pacema.
Nu, historion oni ja ĉiam povas skribi denove, se oni ne ŝatas la malnovan varion. Mia intenco tamen ne estas por skribi la historion denove. Mi volas nur pritrakti la temon.
Certe ni ĉiuj povas havi iom alian komprenon pri la historio. Ekzistas ja multaj diversaj fontoj kaj multaj aliaj stiloj. Unu por mi iom grava fonto estas apude fotita finna libro el jaro 1879, do jam pli ol 140 jaroj aĝa. Ĝis la jaro 1917 estis Finnlando oficiale parto de Rusujo. Pli modernaj fontoj eble havas iom alian interpretadon pri pasintaj eventoj kaj cirkonstancoj.
Jen mi provas traduki la finnan nomon de libro al Esperanto: "La ĉefaj ideoj dum la historio de homaro". Libro estas tute sen bildoj.
La aŭtoro de libro estas la en Finnlando iom fama sinjoro "Yrjö Koskinen". Ia komenco por la libro estis 1873 en serio da prelegoj por tiama "virina akademio" en la finna urbo "Helsinki". Estis prelegoj dum 30 semajnoj kaj la libro do enhavas 30 lekcioj pri ĝenerala historio. La stilo estas iom populara kaj facila.
Nature estas la almenaŭ 140 jaroj aĝa teksto iom alia ol la moderna finna lingvo, tamen komprenebla. La aŭtoro evidente vidas la kristanisman religion kaj la Dion de kristanoj tre centraj por la historio de homaro, kio min iom ĝenas. Nu, klare tio ne estas la sola ĝena afero en homara historio. Estis ja antaŭe ekzemple sklavoj tute normaj en malnovaj socioj.
Oni povus rigardi al la historio kiel senĉesa batalo inter popoloj. La aŭtoro tamen volas vidi en historio progreson al pli bona mondo, tia mondo kion la Dio (de kristanoj) aspiras. Certe mi opinias iom alie.
Estas tamen ankaŭ bona enhavo en la prelegoj. La skribinto klare ne kredas al eterna monda paco, kvankam kelkaj aspiris mondan pacon jam dum la 1800-aj jaroj. Li estis realisto. Ĉiam fakte estis militoj. Kial do ne estus militoj ankaŭ estontece?
Mi lernis el la libro ekzemple tion ke la originaj homoj ne posedis la koncepton de "homaro" same kiel ni solidaraj modernuloj. Aliaj klanoj kaj triboj estis malbonaj konkurantoj kaj malamikoj. La propra familio kaj la propra tribo estis gravaj, sed fremduloj estis ĝenerale malamikaj kaj danĝeraj, kvankam ili estis principe similaj homoj.
Por mi mem ekzemple la malnovaj finnaj kasteloj estas historie gravaj. Nu, fakte multaj malnovaj finnaj kasteloj estas nuntempe nur ruinoj kaj ĝenerale ili estis eĉ origine iom malgrandaj. Vikipedio eble ne scias tre multe pri malnovaj kasteloj de Finnlando esperante ... sed ekzistas trovebla informo ekzemple en la finna / suoma lingvo jen.
En la moderna mondo malnovaj kasteloj povas esti nur ornamaĵoj kaj vidindaĵoj. Malnovaj kasteloj estis jam sen vera militista signifo kiam oni konstruis modernajn fortajn kanonojn ekzemple dum la 1800-aj jaroj. Dum Mezepoko kasteloj tamen ankoraŭ proponis bonan protekton kaj ŝirmejon kontraŭ armiloj de malamiko.
Mi pli bone vidis nur unu kastelon, nome la kastelon "Hämeen linna" (esperante "Kastelo de Häme") en la urbeto "Hämeenlinna" kie mi plenumis armean militservon ĉe fino de 1970-aj jaroj. Mia unua kazerno "Linnan kasarmi", esperante "Kastela kazerno" situis tute proksime al la kastelo. Nuntempe en la antaŭa kazerno kredeble estas muzeo por kanonoj.
Cetere, "Häme" estis unu el la malnovaj finnaj provincoj.
La apudaj maldekstraj fotoj el libro pri la urbeto kredeble prezentas malnovajn kazernojn kaj soldatejojn de urbo proksimume 1981. Por mi iom bone konataj malnovaj junularaj vidindaĵoj. Kredeble la soldatoj tamen ne plu multe laboras en la centro de urbeto.
Jes, komuna registaro, burokratoj, demokratia politiko, armeo, leĝoj kaj impostoj evidente estas karakterizaj por modernaj ŝtatoj. Demokratio tamen ne signifas ke ĉiuj civitanoj estus same kontentaj. Demokratio ne signifas ke ĉiuj civitanoj opinius tute same pri politiko.
Por ni ja estas nun la plej grava ŝtato nia propra civito "Mueleja Insulo", sed nekontesteble estas mia origino en Finnlando. Tial la frua historio de finna popolo estas por ni la plej grava. La origino de suomoj evidente estas plejparte en oriento.
La lasta foto el libro presita 1943 prezentas la situojn de "suomaj" popoloj. Multaj el aliaj "suomaj" popoloj vivis en Rusujo, sed kredeble nuntempe ili estas tie jam iom raraj kaj kelkaj el ili eble ne fartas tre bone.
Nu, mi ankoraŭ ne scias kiel bone ekzemple Vikipedio konas la aferon en Esperanto, sed mi provos tion iom studadi kaj pli bone lerni. La plej bone konata por finnoj certe estas la tiel nomita Baltmara finna lingvaro . Ĉi tiaj aferoj bedaŭrinde eble estas politike iom sentemaj.
Evidente la Vikipedio ne konas rekte esperante la finn-ugrajn popolojn kune, sed ekzistas ekzemple finna paĝo pri ili. La finn-ugraj popoloj tamen parolas Finn-ugraj lingvoj kaj tion nia kara Vikipedio scias. Mi certe jam bone scias ke la sameoj, estonoj kaj hungaroj estas finnugraj.
Jen kelkaj aliaj finnugraj popoloj :
Ni lernu bone ekzemple ke la antaŭaj ĉeremis-oj (en la malnova finna mapo "TŜEREMISSIT") estas nuntempe nomitaj marioj kaj ili vivas en Mariio, ilia propra aŭtonoma respubliko en Rusia Federacio, kie ilia lingvo estas unu el la oficialaj.
Multe ankoraŭ restas por batali.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |