<< | #385 ; Bonaj mensaj teniĝoj kaj altaj valoroj por la vivo |
>> |
La problemoj de granda mondo estas jam grandegaj kaj ili evidente nur kreskos pli grandaj kiam la tempo pasas. Nur en nia propra civiteto Mueleja Insulo, en la bona loka malgranda mondo, eblas racia konduto kaj utilaj manieroj.
Kredeble la oficiala solvo por ĉiuj eblaj homaj kaj mondaj problemoj en la kristanismaj landoj estus la Biblio, la sankta libro de kristanoj.
Nia propra civito Mueleja Insulo tamen ja tute ne respektas la kristanisman religion, sed anstataŭ tio ĝi indigas la originan finnan naturan religion. Do, laŭ la komuna kristana vorttrezoro ni estas nur "paganoj".
Apude estas fotita iom da finna teksto el la edzoliga Biblio de mia avo Salamoni, la libro presita en jaro 1909. Estas la komenco de evangelio de "Sankta Johano". La teksto estas en malnova stilo kaj eble iom malfacila por legi por modernaj finnoj. La lingvo estas iom malnova kaj la literoj estas nuntempe nur malmulte uzataj. Mi tamen legis tiajn literojn el malnovaj libroj kiel infano kaj tial mi ilin komprenas.
Mi ne respektas Biblion, ĉar estas la sankta libro de - por ni - tute erara fremda religio, sed mi respektas mian avon kaj la heredaĵon de avo. Tial mi konservos la libron, kvankam la religio estas por ni falsa.
Ni certe havas aliaj altaj valoroj ol Biblio. Ekzemple la latina lingvo estas por ni tre valora. La sube fotitaj unuaj vortoj kaj la komencaj versoj de fama kanto Gaudeamus igitur [ ... iuvenes dum sumus! ]
estas latine.
Mi tamen volas iom aliigi la latinajn vortojn de tio kanto por mi kaj por nia propra civito. Mi ne plu estas juna viro kaj tial mi ne volas speciale glori junecon. Ni gloru vivon kaj naturon, ne nur junecon. Nia aĝo estu kio ajn ĝi estas.
Mi spertis iom da problemoj kaj ĝenoj dum studado kiel inĝeniero en la universitato de "Tampere" kaj tial mi ne plu volas glori akademion kaj profesorojn. Mi jam scias ke eĉ finnajn altlernejojn oni ne plu indas glori.
Estas ja grave por lerni novaj temoj, estas ĉiam grave por studadi teknikon, sed la finnaj lernejoj estas jam difektaj kaj malvirtaj. La burokratoj en altlernejoj estas malbonaj kaj senutilaj. Prefere ni gloru ekzemple teknologion, bonajn inĝenierojn, naturon, arbojn, plantojn, animalojn, sciencon, geologion, kaj tiel plu ...
Kiam mi lernos pli da latina lingvo, mi povos anstataŭigi pli konvenaj latinaj vortoj por la kanto. Mi ne volas "vivui" nek akademion nek profesorojn. Ili tute ne estas indaj je laŭtaj krioj "vivu!"
Vivu longe la bona tekniko, sed tute ne vivu la malvirtaj burokratoj de putrema kaj praktike senutila akademio!
Ĝenerale estas la profesia edukado en malfacila krizo. En Finnlando oni tamen tute ne volas vidi kaj kompreni la problemojn. Finnoj respektas nur teorian edukadon kaj edukadon al senfruktaj burokratoj. Malbenitaj burokratoj (la instruistoj) konkeris la lernejojn kaj ili krime tenas la tutan socion kiel garantiulo. Entreprenoj bezonus bonan kaj scipovan laboristaron, sed lernejoj ne kapablas tiojn liveri.
Stelojn de klara ĉielo mi jam tre multe sopiras. Mi volus mem vidi stelojn per miaj propraj okuloj. Somere tamen estas malfacile por vidi stelojn en Finnlando. La noktoj ankoraŭ estas tro helaj, eĉ se la nokta ĉielo iam nokte estus sennuba. La ĉielo aperas nokte tro hela kaj tial ne eblas vidi la stelojn tra la hela atmosfero.
Ekzistas ja la fama usona sinjoro Elon Musk kiu volus plenigi la naturan ĉielon de homaro sur la planedo Tero per multaj miloj da artefaritaj satelitoj en relative malalta orbito. Tiuj brilaj relative proksimaj satelitoj povus multe malfaciligi la naturan homaran eblecon por vidi stelojn. Mi esperas ke liaj entreprenoj tute ne sukcesos. Espereble la ĉinoj baldaŭ detruos ĉiujn la malbenitajn satelitojn de sinjoro Elon Musk.
Naturaj steloj estas do nun malfacilaj por vidi, speciale en centro de urbo, kie estas nokte multe da artefarita lumo. Mi ne volus rigardi al brilaj lampoj, mi volus rigardi al steloj kaj ilin vere vidi. Ni tamen povas vidi iom da artefarita globo de stela ĉielo apude.
La loko de Suno estas nun proksimume kie vi vidas la plej brilan reflekton de lumo sur la globo. Estas reflekto de fotila fulmo el la brila surfaco de globo. Nature ni ĝenerale ne povas vidi la stelojn kioj estas proksimaj al la direkto de Suno.
Nu, certe bela la globo, sed estas tamen iom nenatura maniero por vidi la stelojn. Oni nome devus imagi ke oni situas en la centro de tio globo kaj ke oni rigardas el tie eksteren. La konstelacioj estas renverse kaj kontraŭe kiam oni rigardas rekte al la globo. La normaj stelaj mapoj tamen prezentas la ĉielon kaj la konstelaciojn de steloj same nature kiel ni ĝin vidas el la surfaco de nia planedo.
Simpla sed iom forta astronomia hobia teleskopo estas mia malnova persistema revo. La plej simpla spegula teleskopo povus esti ekipita per spegulo kies brila surfaco estas 3-dimensie ronda, parto de sfero. Parabola surfaco ja estas ia praktika normo, sed sfera spegulo estus pli simpla por produkti mem.
Jen sube maldekstre tre grava skemo el angla libro "Telescope Optics". Temas pri spegula teleskopo kie diametro de sfera spegulo estas 8 coloj, do proksimume 200 milimetroj. Kredeble iom ordinara grando por granda amatora teleskopo. Ni vidas el la apuda skemo ke ekzemple f/10 sfera spegula objektivo de diametro 200 milimetroj jam produktas sufiĉe malgrandan eraron por sensilo el punkta fonto de lumo, kiel stelo.
Nu, por sfera spegulo oni notu ke la fokusa distanco estas iom alia speciale por la centro de spegulo kaj por la bordero de spegulo. Oni volas trovi la distancon de plej malgranda eraro por la tutaĵo. Tio estas ie inter la fokusa distanco de centro kaj la fokusa distanco de bordero. Pli da informo pri la problemo de sfera optiko en Vikipedio: "Spherical aberration"
Kiam la diametro de spegulo estas 20 centimetroj, estas la fokusa distanco de f/10 objektivo do f = 10 * 20 cm = 200 centimetroj, aŭ du metroj. Do, iom longa tubo en la teleskopo. La distanco al steloj ja estas praktike senlima kaj tial la vera distanco el objektivo al sensilo estas la sama kiel la fokusa distanco f.
Por f/4 spegulo kiel objektivo de teleskopo estus la fokusa distanco nur f = 4 * 20 cm = 80 cm, sed kiel la apuda skemo "Blur Spot Diagram" atestas, la punkta fonto de lumo (la stelo) tute ne aperas punkto de lumo por la fotilo kaj tial la sfera spegulo ne povas esti tiel "rapida".
Certe eblas produkti parabolan spegulon kio estus bona je tio ambicie "rapida" rilato f/4, almenaŭ en centro de foto. Sed mi preferas simplan sferan spegulon.
Ia referenca grando por la skemo estas 0,025 milimetroj, do 25 mikrometroj. Tio estas la grando de tipa grajno sur malnovstila fotografia filmo. La grando de grajno determinis la plej bonan distingan kapablon de filmo. Laŭ alia fonto la grajnoj de filmo estis en grando proksimume 25 μm ... 30 μm
.
Nuntempe estas la sensiloj de elektronikaj fotiloj ja iom aliaj, sed la objektivoj plie produktas la samajn malgrandajn erarojn por eteta punkto de lumo. Ekzemple en malnova artikolo #236 ni povas vidi ke unu "pixel" (rastrunuo) en la (iom malnova vario 1.3) fotilo de Raspberry Pi estas je grando 0,0014 milimetroj * 0,0014 milimetroj, do 1,4μm * 1,4μm
kaj tial multe pli malgranda ol la diametro de skema referenca cirklo 25 μm
.
Nu, certe oni devus anstataŭigi la tre malgrandan objektivon de RPi-fotilo per la multe pli granda spegula objektivo de teleskopo por foti kun la teleskopo. Oni ne uzu du objektivojn samtempe.
Dekstre ni vidas iom alian skemon el germana libro "Spiegeloptik" (skribita de "Kurt Wenske"), sed la celo estas principe la sama. La libreto ("Sterne und Weltraum TASCHENBUCH 7") estis presita 1991, sed kredeble la enhavo de teksto estis origine pli malnova. Ni vidas el la skemo ke por sfera spegulo de fokusa distanco f = 2 metroj ("Brennweite") estas akceptebla la diametro f/10, do la diametro de spegulo povas esti f/10 = 2000 mm / 10 = 200 milimetroj, la sama rezulto kiel supre.
La libro "Spiegeloptik" rakontas ke por fokusa distanco f = 1,5 m estus uzebla diametro de sfera spegulo 16 centimetroj, do estus la rilato f/9,375. Tamen eĉ tio estas iom longa fokusa distanco por mia modesta amatora teleskopo. Oni ja nepre bezonas turni kaj direktigi la teleskopon relative libere al diversaj direktoj laŭ bezono.
Prefere ni selektu iom pli mallongan fokusan distancon por nia spegulo ĉar la lumsentema areo de elektronika sensilo estas multe pli malgranda ol la malnovstilaj negativoj de fotiloj kaj la modernaj rastrunuoj estas malgrandaj. Por fokusa distanco f = 1 metro povus la rilato por sfera spegulo eble esti proksimume f/8,7 kaj la diametro de spegulo do estus proksimume 115 milimetroj aŭ 4½ coloj.
Optimume la grando de unu rastrunuo sur la sensilo de fotilo estus proksimume same malgranda kiel la norma grando de (origine) punkta (sed poste iom pli larĝa) lumo, kio venas el la teleskopa objektivo. Tamen oni certe ne bezonas nepre uzi la plej grandan distingan kapablon de sensilo.
La skemoj tamen estas intencitaj por kemia fotografia filmo, kio havas multe pli malbonan distingan kapablon (proksimume 0,03mm aŭ tri centonoj de milimetro) ol modernaj elektronikaj sensiloj (malpli ol du milonoj - 2/1000 - de milimetro). Tial mi volas mem kalkuli "Blur Spot Diagram" por miaj propraj kazoj. Mi ja ne volas foti la erarojn de spegulo, sed kiel eble plej seneraran foton de ĉielo kun steloj. Tial unu rastrunuo de sensilo ne estu tre multe pli malgranda ol la atmosfera kaj optika eraro en la foto.
Pli bona informo por RPi -fotiloj estas en artikolo #251 kaj certe el tioj la fotilo vario HQ (sen lensa objektivo) estus la plej konvena por teleskopa objektivo. La plej granda distinga kapablo de RPi-fotilo vario HQ estas 4056 × 3040
kaj la rastrunuoj estas 1,55 µm × 1,55 µm
. La diagonalo de tuta lumsentema areo de sensilo estas 7,9 mm, do signife pli granda ol por aliaj RPi-fotiloj.
Ni ne forgesu la teran atmosferon. En la atmosfero de Finnlando la plej bona ebla praktike atingebla distinga kapablo por astronomia foto estas unu sekundo da arko ( 1" ), 1/3600 da grado ( 1° ), 1/60 da minuto de arko ( 1' ). Kiom da rastunuoj tio angulo 1" do estas sur la lumsentema areo de sensilo? Tio dependas pri grando de rastrunuoj kaj pri la fokusa distanco. Certe la 1" atmosfera eraro estas nur la plej malgranda ebla eraro de tuta sistemo, eĉ por tute perfekta optiko. La sfera spegulo povas kaŭzi pli grandan eraron speciale pro la neideala sfera formo. Pli malgranda la eraro tamen ne povas esti.
Mi kalkulis por la fokusa distanco f = 1 metro ke la angulo 1" respondas al 4,8 µm sur la sensilo. Oni do povus diri ke - pro la maltrankvila atmosfero - la lumo el unu stelo uzas minimume 3 * 3 da rastrunuoj sur la surfaco de HQ-sensilo ... kaj eble pli multe speciale pro la neideala sfera formo de spegulo. La tre distancaj steloj estas por ni praktike nur punktoj de lumo, sed pli malgranda povus la bildo de stelo do apenaŭ iam esti.
Se la eraro kaŭzita de objektivo de teleskopo estus pli malgranda ol la plej malgranda atmosfera eraro (ĉi tie 4,8 µm), povos ni libere ignori la eraron de optiko. Mi tamen kredas ke la eraro de sfera spegulo estos iom pli granda. Mi supozas ke eĉ ekzemple distinga kapablo 800 × 600 ofte estus praktike relative bona fina rezulto.
La diametro de bona objektivo 4 coloj estas jam principe sufiĉe granda por atingi la distingan kapablon 1", unu sekundo da arko. Kaj tia objektivo jam kolektas iom multe da lumo. Kiom malhelaj steloj mi povus foti? Tio estas provizore nefermita demando. Oni devus eksperimenti. La ekspona tempo certe influas. Ekzemple f/8 objektivo tamen estas 4 fojoj pli malrapida por kolekti lumon ol f/4 objektivo kaj 16 fojoj pli malrapida ol f/2. Kaj principe la teleskopo devus bone kaj konstante sekvi la movadon de stelo dum eksponado de foto, por kompensi al la rotacio de Tero. La ĉielo ja rotacias (en ekvatoro) proksimume 360°/24 horoj = 15°/1 horo = 1°/4 minutoj da tempo = 15'/1 minuto da tempo = 1'/4 sekundoj da tempo = 15"/1 sekundo da tempo.
La fokusa distanco estas iom longa por la malgrandaj RPi-fotiloj. Eblas foti nur tre malgrandan areon de ĉielo kiam la distanco el objektivo de teleskopo al la malgranda sensilo estas granda. Mi kalkulis ke por la diagonalo de HQ-fotilo kaj por f = 1 metro estus la diagonala fota angulo proksimume 0,45°, do iom malgranda, pli malgranda ol la norma videbla diametro de Luno.
Se oni volas foti konstelaciojn de steloj, oni bezonas multe pli mallongan fokusan distancon. Oni uzu iom norman lensan objektivon de fotilo por foti konstelaciojn. Vi povas vidi objektivon f = 6mm kun la HQ-fotilo je fino de artikolo #335, sed la fokusa distanco de objektivo prefere estu iom pli longa, ekzemple f = 16 mm. Ia desegnaĵo de tio pli longa HQ-objektivo aperas en fino de artikolo #342.
Praktika efektivigo de astronomia teleskopo estas provizore neprobabla. Mi tamen volas revi kaj plani. Ni revu kaj ni libere utopiu pri la plej brilaj steloj de ĉielo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |