<<

#384 ; Ĵazo aŭ ĝazo aŭ io alia muziko de mia fina vivo

>>

Dum la somera monato julio unu el la plej popularaj eventoj en la finna urbo "Pori" kredeble estas la "PORI JAZZ" sur la duoninsulo "Kirjurinluoto", proksime al la urba centro, la semajno de ... ĉu mi diru ... jam tradicia sed moderna artista muziko? Negra muziko?

Eble oni povus nomi la ĝazan muzikon la muziko de inteligentaj plenkreskuloj? Nu, mi eble ne estas tre inteligenta kaj mi povus vivi eĉ preskaŭ sen muziko ... kaj certe mi povus vivi tute sen la plej moderna ĝazo. Kompreneble mi ne estas ia specialisto kaj grandega amanto de aferoj muzikaj. Mia preferata muziko estas ekzemple tango kaj la jam malnova populara muziko ĝis eble la 1970-aj jaroj de mia juneco.

La "PORI JAZZ 2022" ankoraŭ ne komencis, sed oni klare jam diligente konstruas kaj provizas la areon por la granda evento. Mi fotis apude iom da barilo kio ĉirkaŭas la ĵazan areon kaj iom da pli internaj konstruaĵoj kiojn mi kapablis foti tenante la fotilon alte super la ombruma barilo. La evento ja ne estos senvuala kaj senpaga por la publiko, sed eblas promeni proksime. Mi tute ne intencas por partopreni kaj por pagi la enirpagon.

Dum la somero mi bedaŭrinde jam nevolonte spertis en mia hejmo ĉi tie en la urboparto "Pormestarinluoto" unu laŭtan (junularan?) muzikan eventon el la iom tro proksima "Kirjurinluoto", kie ili bruis eĉ post 1 horo nokte dum du tagoj. Miaopinie la sono de muziko povus esti jam pli malforta almenaŭ post 22 horoj vespere. Multaj lokaj civitanoj nome prefere volus dormi nokte.

Mia iom malnova finna/sŭoma-esperanta vortareto donas du aliaj nomoj: ĴAZO kaj ĜAZO por priskribi la specon de muziko. Malnova, formala, ne tro alte ambicie artista muziko nature plaĉas por miaj oreloj. Ekzemple la kanta sono de juna (kaj ne maljuna) kantistino Ella Fitzgerald estis tre bela kaj nestreĉite libera.

Dum la virusa epidemio oni miamemore ne organizis la internacie faman lokan muzikan eventon, sed jam oni evidente kredas optimisme ke la malbona viruso estas tute venkita kaj eblas vivi tre libere.

Nu, povas ja tamen okazi ke la viruso baldaŭ returnos. Virusoj estos la veraj suverenoj kaj regantoj de homa mondo.

Evidente muziko - kiel ekzemple ĵazo - estas grava temo por multaj homoj. Mi tamen preferas aliaj temoj. Nu, ankaŭ grandaj someraj publikaj eventoj eksterdome kredeble estas interesaj por multaj homoj, sendepende de muziko.

Dum infaneco mi ricevis kiel donaco simplan infanan libron pri ĉifroj, "sekretaj skribaĵoj". Ĉifroj estas interesa kaj streĉa temo, speciale por junuloj. La suba maldekstra foto montras unu paĝon de tio libreto, la skribaj signoj de vikingoj.

Nu, la skribaj signoj de vikingoj vere ne estas ĉifro, kvankam ne tre facile kompreneblaj. La signoj havas ĉiam la saman signifon, do nenia vera ĉifro en la moderna senco de vorto.

Post la dua monda milito la praktikaj ĉifroj multe evoluis. Nuntempe bonaj ĉifroj estas multe uzataj kaj modernaj ĉifroj kredeble estas komplikaj kaj tre bonaj, nur malfacile rompeblaj.

Certe la moderna teorio pri ĉifroj estas interesa kaj mi dum jaroj iom eksperimentis kun ili. Nun mi tamen devas konstati ke sekretoj ne plu estas por mi la plej grava praktika temo. Mi ne volas ĉifri aŭ kaŝi informon. Informo estas praktika kaj utila, do kial kaŝi ĝin? Prefere krei kaj disvastigi bonan informon ol provi ĉifri sekretojn.

Jes, informo, bona teorio kaj utila praktiko, ili estu la vera muziko de mia vivo.

Ĥemio estis la granda amafero de mia juneco. Nu, eble oni nuntempe volus skribi la nomon de tio tradicia scienco iom alie: Kemio. Mi tamen volas uzi la bonan esperantan literon Ĥ kiam eblas.

Dum mia infaneco la praktika scienco ĥemio tute ne estis malbenita krimo kaj terorismo. Riskoj ja ekzistas en praktika ĥemio kaj akcidentoj okazis. Ekzemple la knabo de najbaro mortis pro memfarita bombo en mia hejma vilaĝo "Alavalli" eble tiam kiam mi estis tre juna aŭ eble jam antaŭ mia naskiĝo.

Bomboj, eskplodaĵoj, alkoholo kaj fortaj venenoj aŭ toksoj nature estas tre interesaj por knaboj. En la moderna mondo tamen estus iom malfacile por private kaj permesite & laŭleĝe eksperimenti per praktika ĥemio.

Pafiloj estas nuntempe oficiale tre malbonaj, speciale en lernejoj. Bomboj estas oficiale malbonaj se estas en manoj de civiluloj. Nur militistoj rajtas posedi danĝeraĵojn kaj libere mortigi popolojn.

Nu, estas iom malfacile por mem pretigi praktikaj, fortaj, sekuraj kaj dependeblaj bomboj hejme per simplaj metodoj. Prefere oni uzu pretaj industriaj produktaĵoj, almenaŭ por ekbruligo.

Antaŭ nelonge mi trovis la apude dekstre fotitan iom malnovan lernolibron pri organa ĥemio. Estis diligente legita kaj uzita en altlernejo antaŭ proksimume 50 jaroj, sed estas ankoraŭ utila por mia propra lernado.

Nu, klare ne temas pri bomboj. Bomboj ne plu estas por mi tre gravaj. Temas pri organa ĥemio, do pri iom da ĥemio de vivo. Nature la vivo estas grava.

Ebleco por kariero kiel profesia ĥemiisto klare estas jam por mi perdita. La teorio de ĤEMIO kaj KEMIO tamen restos mia amrilato por eterne. Praktiko de ĉio ĥemio kaj kemio jam estas por mi tre neprobabla, sed la teorio estas atingebla kaj interesa.

Revojn mi ankoraŭ posedas, kvankam la realo estas provizore tro multekosta. Kaj certe astronomio kiel hobio longe estis por mi grava revo.

Mia pli juna frato Pasi (ses jaroj pli juna ol mi, do eĉ li estas jam 57 jaroj aĝa!) pruntis finnlingvan libron ( tradukitan libron de angla amatoro Patrick Moore ) por novaj komencantaj amatoroj de astronomio el libroprunteja buso en la hejma vilaĝo en Ostrobotnio miamemore proksimume vintre 1977/1978.

Tio facile legebla libro signifis la komencon de mia forta intereso al astronomio kiel hobio. Astronomio kiel scienco kaj profesio evidente ne estas por mi atingebla. Moderna profesia astronomio estas parto de moderna fizika teorio. Nu, praktikaj eksperimentoj klare estas iom malfacile efektigeblaj en astronomio. Principe oni bezonas bonajn observojn de distancaj naturaj eventoj.

Ĉiam mabenita estu la angla lingvo, sed ekzistas tre malmulte da libroj por amatoroj de astronomio en la plej bona lingvo Esperanto. Do la apude fotitaj libroj estas anglaj.

Estas tamen interesaj temoj ankaŭ por amatoroj en astronomio. Ekzistas interesa teorio kio eblas por amatoroj. Eblas ekzemple por uzi matematikon kaj komputilan programon por mem kalkuli direktojn de planedoj kaj steloj sur la ĉielo. Laŭ mia stilo astroj de Esperanto estas planedoj de nia propra planeda sistemo. Steloj estas alia afero. Steloj estas distancaj "sunoj", ekster nia planeda sistemo. Nu, eble oni povus nomi ankaŭ stelojn iaj astroj? Mi tamen firme opinias ke planedoj tute ne estas steloj.

Ekzistas ankaŭ kelkaj praktikaj eblecoj por amatoroj. Mi volus konstrui mian propran teleskopon kaj iom foti la ĉielon de steloj kaj planedoj en bonaj cirkonstancoj. Nu, vere estus pli facile por foti la ĉielajn objektojn kaj konstelaciojn per iom norma bona fotilo kaj nur iom longa objektivo, fota angulo de objektivo eble proksimume 20°. Tiel bonan fotilon mi tamen ne posedas.

La reala moderna mondo estas iom malfacila kaj tro multekosta por malriĉaj ordinaruloj. Mi estas jam iom maljuna viro kaj eblecoj por praktiko estas tial tre limigitaj. Oni tamen povas esperi kaj atendi pli bonaj tempoj, kvankam la spektakloj de estonteco nun ne ŝajnas tre favoraj.

Kiel resumo mi povas konstati ke la futuro de nia propra civito Mueleja Insulo provizore ŝajnas plie plejparte nur teoria kaj nur malmulte praktika. Kaj certe tre malmulte ĝaza aŭ alie muzika.

Ni montru por malbenitaj malbonvolaj finnlandaj burokratoj "la ovojn de garolo" (en la sŭoma lingvo: "närhen munat") kaj ni montru por ili "kiel la kokino pisas" (en finna dialekto de Pori: "kui kana pissii") !!!

Ni forte bataladu! Ni neniam kapitulaciu!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)