<<

#383 ; Latinaj nomoj por niaj propraj ostoj

>>

La moderna mondo estas iom problemhava por ordinaruloj. Nu, mi supozas ke oni jam devas nomi la nunan postvirusan mondon "la moderna mondo", la nova stabila normo. Ĝi apenaŭ plu estos pli bona. La malnova mondo kredeble neniam returnos.

La apude dekstre fotita malnova sovetunia aŭto "Pobeda" klare tute ne estas moderna. Estis multe uzita en Finnlando post la dua monda milito, almenaŭ kiel taksio, ekzemple dum la 1950-aj jaroj. Mi iom ludis kun tia malnova multe uzita ruba aŭto dum mia 1960-aj infanecaj jaroj ĉe mia avino "Tyyne" en Suda Ostrobotnio en vilaĝo "Koskenkorva", komunumo "Ilmajoki".

Nuntempe ĉiuj la aŭtoj ja devus esti elektraj, tute ne ekipitaj per brulmotoro, kvankam natura gaso estus libere havebla.

La nova mondo ne estas tute racia kaj prudenta. Oni ne volas en EU por utiligi kaj uzi la gason kio liberiĝas kiam organa rubo disiĝas. Tia gazo ja liberiĝas en aero ĉiuokaze kaj plimalbonigas la atmosferon. Estus libera brulaĵo, sed ne plaĉas por EU. La nepra sed neuzita metano CH4 estas eĉ pli noca por klimato ol karbondioksido CO2 kaj tial estus pli bona alternativo por bruligi la metanon - kaj samtempe por uzi kaj utiligi la libere haveblan energion.

Ĉiuj brulmotoroj ne estas malbonaj por la tiel nomata "klimata katastrofo". EU tamen evidente eĉ kategorie malamas brulmotorojn. Nome brulmotorojn en aŭtoj. Aviadiloj ja rajtas libere detrui nian komunan atmosferon, ĉu nenia problemo?

Ni jam antaŭe vidis kelkajn ceramikajn artaĵojn de loka artistino Mariitta Vaalahti en artikoloj #362 kaj #364. Sube maldekstre estas fotita nova artverko kion mi antaŭ nelonge trovis en urba libropruntejo.

La aktuala somera vetero estis tre varma, sed la nova artaĵo evidente prezentas vintran sporton kaj malvarman vintran veteron. Jen la insigna animalo, urso de urbo "Pori" kun skioj kaj vintra vestero. La malnova sveda nomo de urbo "Pori" ja estas "Björneborg" kion oni povas kompreni esperante kiel "Ursa kastelo", ia domicilo de ursoj.

Nu, veraj ursoj en naturo nature uzas nek vestojn nek skiojn. Kredeble iom malmultaj ursoj fakte nuntempe vivas ĉe la urbo "Pori". Sed la moderna mondo ja estas jam tute freneza kaj mensmalsana. La realo kaj la faktoj ne plu gravas tre multe en la moderna postvirusa mondo.

Kio do vere gravas, nome oficiale? Nu, ni ordinaruloj certe devus esti politike kaj burokratie korektaj, laŭ la normoj de finna ruĝe-verda registaro. Ni devas nun speciale adori okcidentajn armilojn kaj malami rusojn. Ukrajno bona, Rusujo malbona. Estas bone se ukrajnaj soldatoj povas kiel eble plej efekte mortigi rusojn. Estas bone kaj rekomendinde por militi kontraŭ Rusujo. Ni fidu al nur okcidentajn avizojn, ni amu nur NATO.

Ne, mi mem tute ne amas NATO. Ne, mi ne volas fidi al okcidentaj avizoj. La oficiala okcidenta "vero" estas nur ranca mensogo. Ukrajna propagando kaj okcidenta NATO -propagando ricevas tre multe da spaco en la finnaj malvirtaj kaj senkritikaj novaĵoj, sed estas nur erariga propagando. Rusujo ne minacis Finnlandon. Finnlando tute ne estas la sama kiel Ukrajno. Ni trovu la plej gravajn faktojn de vivo mem, laŭ nia propra bontrovo.

Kioj do estas por ordinarulo plej gravaj temoj en vivo? Ĉu industria aŭtomatigo? Ĉu la prezo de oro? Ĉu por posedi kiel eble plej fortan elektran aŭton? Ĉu la tutmonda granda sennacieca kapitalo? Ĉu la kiel eble plej granda avantaĝo de burokratoj?

Malnovaj ĉinoj opiniis ke la sola vere grava temo por homa vivo estas ĝardeno kaj ĝardenado. Kaj ili ankaŭ diris ke eĉ tio ne estas vere tre grave. Do, kredeble ili volis konsili nin por resti trankvilaj.

Mi tamen perdos mian propran ĝardenon kaj tial mi ne povas samopinii kun malnovaj ĉinoj. Krome la novaj ĉinoj jam kredeble havas tute aliaj, multe pli materialismaj opinioj.

Kioj estas la vere plej gravaj temoj el homcentra ordinarula senlaborula perspektivo en la moderna mondo? Klare ne la granda mono. Klare ne la fabrikoj. Klare ne la burokratoj kaj politikistoj. Klare ne la kiel eble plej longa milito en Ukrajno. Klare ne la plej novaj NATO-armiloj. Klare ne la plej granda ekonomia kaj socia avantaĝo por finnaj burokratoj kaj ruĝe-verdaj politikistoj.

Miaopinie por ordinarulo plej gravaj aferoj estas ekzemple hejmo, bona sanstato, sufiĉa nutraĵo kaj pura akvo. Ankaŭ homaj rajtoj, libereco de opinio kaj ĝenerale bona vivo.

Por ni senlaborulaj malriĉaj homoj tre gravaj estas la temoj homaj, la bazaj aferoj homaraj. Eĉ nia propra vivo havu ion veran signifon. Nia animo, nia menso havu la liberecon por libere vagadi. Ni havu rajton por kontentiga aktiveco, kvankam ni evidente estas konstante ekster norma profesia labora vivo kaj sen norma porvivo.

Teknikon oni neniam forgesu. Tekniko estas por ni grava temo kaj ĝin ni nepre volas lerni, profunde kompreni, uzi kaj utiligi. Ni ordinaruloj tute ne volas vivi ekster bona tekniko.

Ĝardenon mi do ne plu posedas. Ĉiuj temoj realaj estas jam malfacile atingeblaj. Novan domon mi ne povas konstrui pro manko de mono. La finnlanda socio evidente ne bezonas min. Industrio bezonas nur junulojn. La mondo de finna burokratio klare ne apartenas por mi. Mi havas nenian veran akcepteblan lokon en finna socio.

Loĝejoj estas necesaj kaj gravaj por la tuta homaro. Estas grave por konstrui loĝejojn kaj aliajn domojn. La mondo estos neniam preta. Ni ĉiam bezonos novajn konstruaĵojn.

Apuda foto indikas ke oni komencis por konstrui novan vendejon iom proksime al la ambasado de nia civito Mueleja Insulo en urboparto "Pormestarinluoto" en urbo "Pori". Nu, estas ja jam iom multe da vendejoj en centro de urbo, nenia vera manko pri vendejoj.

Ĝi anstataŭigos la malnovan vendejon kio estas videbla dekstre en la fono de foto. La malnovan vendejon oni kredeble poste malkonstruos kaj ĝi do tiam ne plu ekzistos. Tiel rakontis loka senpaga gazeto.

La alta maŝino en la antaŭaĵo de foto estas iom laŭta kiam ĝi laboras. Kaŭzas ioman tumulton kaj bruon kiam ĝi hakas palisojn aŭ fostojn profunden al tero por la fundamento de venonta konstruaĵo. Ĝenerale tekniko tamen estas granda beno kaj alta valoro por la homaro. Certe ni ĉiuj bezonas teknikon. Ni volas lerni, kompreni kaj utiligi teknikon.

Nature ankaŭ mi volonte konstruus novaj domoj kaj loĝejoj, se estus eble. Moderna konstruado tamen estas tre multekosta aktiveco. Malriĉulo praktike ne povas konstrui.

Ĉio tamen ne estas perdita. Temoj konkretaj estas malfacilaj, sed ekzistas bonaj eblecoj almenaŭ en teorio.

Nia propra korpo evidente estas por ni grava, speciale se ni ne plu estas tre junaj kaj sanaj. La burokratoj kapablas nin multe persekuti kaj obsedi, sed nian propran korpon ili ne rajtas rabi.

Burokratoj, kuracistoj kaj profesiaj higienistoj ja ĝenerale agas kvazaŭ ili posedus kaj nian korpon kaj nian menson. Ili tamen tute ne posedas nin. Ni mem posedas nian korpon kaj menson. Ni havu la rajton por mem scii kaj por kompreni mem. Do ni lernu kaj ni eksciiu.

Ostoj estas grava parto de portanta strukturo de nia korpo. Kaj nature la latina lingvo estas interesa. Do jen mi fine prezentas nomojn de multaj gravaj ostoj de homa korpo latine.



Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)