<< | #381 ; Bona espero ankoraŭ ne mortis tute |
>> |
Jam mezo de monato junio. Klare ke estos malfacilaj tempoj dum la venontaj monatoj kaj jaroj. La espero pri pli bona estonteco tamen ankoraŭ ne mortis tute. Ekzistas iom da espero, iom da bona lumo je la fino de tunelo de pezaj zorgoj kaj malfacila ekonomio.
La apude fotita projekto 3D-fotilo aperas iom malĝoja. La senorela dana maristo tute ne estas gaja. Tra iliaj eblaj du novaj kartonaj oreloj tamen povas foti du CSI-fotiloj ("Camera Serial Interface") de du Raspberry Pi -mikrokomputiloj.
La komuna "Ethernet switch" ebligas la du iom distancaj fotilaj komputiloj por komunikadi el siaj propraj IP-adresoj tra unu Ethernet -kablo kun mia forta loka komputilo, kio eble povus konstrui ion utilan 3D-foton el la du apartaj fotoj. Mi volus ekzemple mezuri la distancojn al proksimaj objektoj en la du fotoj.
Nature mi faris multaj eraroj kaj misaĵoj dum la fruaj fazoj de 3D-fotila projekto. Estis unue multaj malbonaj decidoj pri la aparatoj kaj programaro. La mekanika strukturo ne estas tre bona. Tamen eblas renovigi la sistemon. Eblas konstrui kaj programadi pli bonan 3D-fotilon.
Ekzemple ekzistas multe pli facila metodo por munti la tre gravan OpenCV -programaron por la Python -programa lingvo.
En Interreto estas uzebla angla informo ekzemple por ... "How to Install OpenCV on a Raspberry Pi"
Eblas iom multe plibonigi la aparaton. Eblas programadi pli bonaj programoj por uzi la du fotojn de 3D-fotilo.
Kredeble mi povos dum venontaj monatoj ... kaj venontaj jaroj ... ankoraŭ iom multe labori kun bona 3D-geometrio kaj fotiloj. La vivo ne estas tute malvenkita.
Ĉi tio 3D-fotilo neniam estos preta komerca produktaĵo. La granda kapitalo kaj pompa industrio klare ne montros intereson.
Estas multe pli multe ol preta komerca produktaĵo, nome bona eksperimento. Estas konvena aparato por eksperimenti per 3D-geometrio. Estas promesa aparata bazo por iom-post-iom evoluigi propran programaron por populara, facile komprenebla kaj ĉie rekonata utila 3D-programaro.
Nu, klare la vojo ĝis bonaj rezultoj estos tre longa. Ni bezonos multe da tempo. Mi tamen fidas al la kara projekto de nia propra civito Mueleja Insulo.
Mi ne kredas ke la moderna homaro vere volus pli da pretaj komercaj produktaĵoj. Mi kredas ke ni bezonas propran rolon en la socio, ni bezonas pli bonan scion kaj komprenon pri funkciado de tekniko. Ni ja ne volas vivi ekster la moderna tekniko, kiel animaloj en ĵunglo, kiel sklavoj en densejo, kiel malliberuloj en malliberejo.
Mi nur trankvile trinku pli da bona teo kaj planu kaj pensu pli profunde.
Multe ni ankoraŭ batalos dum ĉi tio vivo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |