<< | #380 ; Novaj perspektivoj por la malfunkcianta mondo |
>> |
Suba foto atestas ke la alto de iom proksima ponto "Kirjurinsilta" ( en akvaro "Luotsimäenhaara" inter urbopartoj "Kirjurinluoto" kaj "Pormestarinluoto" ) estas eĉ 5 metroj super la akvnivelo de granda loka rivero.
Ĉi tie tamen ekzistas pli malaltaj pontoj por ĉagreni tiujn kiuj volus veni al urbo "Pori" el maro per boato. Por norma ŝalupo kun iom alta masto (kio povus facile esti pli ol 7 metroj super akvo eĉ por ne tre granda boato) tio povus esti problemo.
Principe boatoj estas interesa temo, kvankam por mi ekonomie tute neebla en praktiko. Eble boatoj signifas liberecon kaj tial ili estas interesaj? Vera libereco tamen ne eblas se oni ne estas sufiĉe riĉa.
Dum juneco kelkaj romantikaj junularaj libroj kaj maraj aventuraj filmoj de televidilo impresis kaj imponis min. Mi volis lerni la tradician teorion de navigaciado. Hobiaj kursoj en popolaltlernejo multe helpis. Tamen tio ne estis la vera solvo por la tuta vivo. Principe interesa temo, sed praktike por mi sen signifo. La tragedio de bona tradicia teorio. Sama senespera tragedio fakte en ĉio edukado.
La reguloj kaj signoj por boatistoj kaj navigaciado estas relative simplaj, klaraj kaj fidindaj. Bedaŭrinde la solvo por pli ĝeneralaj homaraj problemoj tamen ne estas nur tia ke oni nur libere vojaĝu malproksimen per boato ... kaj jam trovis la bonan solvon. Estonteco de tuta homaro ĉie en la planedo Tero estas multe pli nedifinita.
La futuro de nia bona sendependa nacieto "Mueleja Insulo" estas same necerta. Kaj nature ankaŭ mia propra persona estonteco estas nur nefermita demando.
Kredeble oni povas diri ke mia multekosta teknika edukado provizore malsukcesis en profesia senco. Ĝi nome kondukis al nenio norma laboro kaj kredeble ankaŭ neniam kondukos. Nature mi lernis multaj aferoj dum la jaroj, sed teoriaj doktrinoj ne helpas tre multe en norma industria praktiko. La moderna labora mondo estas iom kompleksa.
Kredeble oni povas ankaŭ konstati ke miaj multaj sciencaj kaj teknikaj projektoj provizore estis plimalpli malsukcesaj. Speciale la praktikaj konstruaj projektoj estis provizore kompare misfortunaj kaj nesukcesaj. Nu, mi tamen ne povas porti la tutan kulpon pri tioj fiaskoj sole. Mi provis mian plej bonan en la cirkonstancoj de praktika vivo kaj la cirkonstancoj ne estis kiel eble plej bonaj.
Bedaŭrinde mi devas konstati ke ankaŭ miaj projektoj kun la karta mikrokomputilo "Raspberry Pi" (mallongigita RPi) suferas pri iomaj problemoj.
Lastatempe la finna per publikaj impostoj elspezita principe televidila servo "Yle Areena" en Interreto aliiĝis tiel ke ne plu eblas uzi per RPi per la malnova foliumilo de operaciuma vario "Stretch". La saman iom grandan imposton ili tamen kolektas el impostpagantoj.
Tial mi jam planas por renovigi la plej multajn RPi-komputilojn al pli nova vario de operaciumo. Mi tamen volas ankoraŭ uzi la malnovan fotilan programon raspistill
por komputiloj kioj enhavas propran fotilon kun CSI-konekto ("Camera Serial Interface") kaj tial la vario de operaciumo ĝenerale estu "Buster" kaj ne la plej nova "Bullseye". Speciale por la RPi -komputilo vario 4 estas la operaciumo "Bullseye" tute nekonvena laŭ miaj propraj provoj, almenaŭ kiel NOOBS-muntado.
Miaopinie la plej simpla kaj uzebla mekanika muntado por fotila komputilo estas je fino de iom longa tabulo, kiel en la apudaj fotoj. Ekzemple por foti tra norma fenestro la fotilo ja ne povas sidi rekte sur planko, sed ĝi devas situi pli alte. Do se vi iam vidos finon de tia kamuflita tabulo subrigardi ekzemple el mia balkono, vi eble estas ĵus fotita?
Klare ke fotiloj estas gravaj aparatoj por mi por ĉiam. Mi certe ne kapitulaciis en la laboro kun fotiloj. Lumo kaj ombro estas gravaj bazaj temoj kaj fotilo ĝenerale estas la valida teknika laborilo por ili.
La reala 3-dimensia mondo estas la centra temo kaj iom post iom ni trovos la laborilojn por ĝin pritrakti pli bone. Ekzistas multaj problemoj, inter alie ekonomiaj, sed la vivo kontinuos. Ni bezonas pli da tempo por la laboro, sed provizore la tempo estas uzebla, do kredeble nenia tre severa problemo.
Nia propra lingvo Esperanto estas la plej bona ebla, facile lernebla, internacia kaj kulture neŭtra. Nu, certe eĉ la plej bona lingvo Esperanto ne estas tute sen problemoj, speciale en detaloj de tekniko, sed ni trovos la bonajn solvojn iom post iom. Eĉ Esperanto povas evolui kaj pliboniĝi. Plej bona ĝeneraleco ne estas la sama kiel plej bona detaleco kaj precizeco.
Multe ni ankoraŭ batalos dum ĉi tio vivo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |