<< | #379 ; Ni estas por ni mem la mezuro de ĉio |
>> |
Eble estus fizike kaj astronomie pli bone por pensi ke la grandega universo estas la plej grava ekzistanta temo, ĉar prezentas la tutaĵon, estas la plej granda ebla. Tiel mi fakte longe pensis, dum multaj jardekoj.
Laŭ astronomia kosma perspektivo ni homoj estas nur etetaj mikroboj sur eta sablero, sur la surfaco de la planedo nomita Tero, apenaŭ la plej grava afero en la kolosa kosmo.
Tamen oni povas ankaŭ pensi ke la homo estas la centro de homa mondo. Ni ja perceptas la mondon kiel homoj. Ni ekzistas, ni havas cerbon kaj tial ni povas pensi kaj observi. Alian informon ni ne havas. Se ni homoj ne ekzistus, kion ni povus pensi kaj observi, kion ni povus scii pri la mondo kaj kosmo? Kion ni povus scii pri ni mem?
Nu, klare la kosmo ne ekzistas nur tial ke ni homoj multe pensas pri tio. Kredeble homoj ne estas nepra parto de universo kaj universo tre verŝajne povus ekzisti kaj farti bone tute sen homaro, sen la tuta planedo Tero, eĉ sen Suno kio estas tre multe pli masiva ol Tero.
La homa mondo tamen nepre estas homcentra. Por la homaro estas homo la mezuro por la tuta ekzisto. Ankaŭ mi estas homo, do mia percepto nepre estu homcentra. Aferoj homaj estas por ni la plej gravaj.
Granda mono, tutmonda sennacieca kapitalo, pompaj fabrikoj, incita industrio, pompaj politikistoj kaj burokratoj ... ili ne estas tre proksimaj kaj karaj por la animoj de ordinaraj homoj. Por ordinaruloj estas la plej proksimaj aferoj kiel loĝado, manĝado, sano, bona vivo kaj aliaj homcentraj temoj.
Nu, certe kiel honesta inĝeniero mi volas akcenti la signifon de tekniko. Por la moderna homo estas tekniko praktike nepra helpilo. Mi neniam forlasos teknikon. Profesie estas la eblecoj por mi jam tre multe limigitaj, sed tekniko restos tre grava parto de mia individua vivo. La homcentra vidaĵo ne signifas cedon el tekniko. Tekniko restos ĉe mi.
Do mi estas homo kaj kredeble ankaŭ restos homo por la resto de mia vivo. Tio afero ne ŝanĝiĝos. Tial mi volas scii pri homo. Mi volas lerni kaj kompreni pri aferoj homaj kaj aferoj de sanstato.
Finnlingva lernejana enciklopedio "Koululaisen tietosanakirja" estis por mi grava kiel infano kaj junulo. La sekvantaj fotoj de membranoj prezentas bildojn de juna bela virino el tio lernejana enciklopedio, kiel reprezentanto de homaro.
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
Jes, jen iom da nova espero, nova interesa temo por lerni kaj por pli bone kompreni. Sendepende de mia profesia estonteco estas la aferoj homaj kaj aferoj sanstataj por mi plej gravaj ĝis morto.
Mi ne estas certa ĉu mi komprenas ĉiujn la suprajn bildojn tre bone, sed mi pensos pri ili kaj espereble mi pli bone lernos. Kio estas la antaŭo de virino en kelkaj bildoj? Ordo de kelkaj partoj?
Mi posedas multe da neuzitaj koloraj krajonoj, farbokrajonoj. Antaŭe mi pensis ke eble mi desegnos plantojn? Aŭ eble mi desegnos ekzemple iom da elektraj motoroj? Tioj revoj tamen provizore ne efektiviĝis.
Klare mi ne estas io vera artisto, sed nun mi pensas ke mi eble povus desegni iom pri la anatomio kaj fiziologio de homo, iom post iom, kiel modesta hobio. Mi tute ne intencas mem tranĉi virinojn al apartaj partoj. Ekzistas ja multe da pretaj bildoj en libroj, por uzi kiel modelo de propra desegnaĵo.
Jes, nepre mi bezonas praktikan hobion kio havas nenion por fari kun komputiloj. Kaj ne, artekspozicio ne probabla en proksima futuro. Mi ja estas nur humila amatoro, diletanto. Mi desegnu por hobio.
Multe ni ankoraŭ batalos dum ĉi tio vivo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |