<< | #378 ; Ĉiutage ni bezonas novaj pasejoj kaj eliksiroj |
>> |
Nuna tempo estas iom malfacila. Ni ĉiutage bezonas novaj rimedoj kaj novaj admonoj, konsiloj. Ŝajnas jam kvazaŭ praludo por la fino de mondo la moderna situacio, aŭ almenaŭ antaŭludo por la tria mondmilito ... Aŭ ĉu estas nur alergia problemo pro la multa betula poleno en aero?
Sed ni nun plejparte forgesu la senesperajn nesolveblajn problemojn de granda mondo. Ni pritraktu nur trakteblajn problemojn, problemojn de loka mondo.
Por iri el urboparto "Pormestarinluoto" al la vera centro de urbo "Pori" en la alia flanko de rivero oni bezonas superpasi almenaŭ unu ponton.
Somere eblas alternative uzi la malpezan ponton "Taavi" kio estas fotita apude. Ĝi verŝajne estas por mi la plej mallonga vojo al la centro, tra la duoninsulo "Kirjurinluoto".
Direkto de maro estas dekstren en la maldekstra foto. Mi fotis proksimume suden.
Oni malkonstruas la ponton TAAVI por vintro tiel ke ĝi ne plu estos vintre uzebla. Probable frosto kaj glacio de rivero estus troa ŝarĝo por la ponto kio situas tre proksime al la akvo. Fakte mi kredas ke ĝi flosas sur akvo.
Cetere mi devas nun min ekzerci kun iom da bona Esperanto el Plena Vortaro de Esperanto ĉar mi ofte faris ĉi tiaj eraroj. Temas ekzemple pri movado kaj ... -n. Jen ekzemploj :
Peli brutojn sur herbejon.
Li metis la kadavron sur la azenon kaj veturigis ĝin returnen.
La sorto pelis min en fremdlandon.
Por la boatoj estas la tre malalta ponto klare principe ioma problemo. Ekzistas tamen pasejo por boatoj ĉe la alia (suda) fino de ponto. Por vere grandaj boatoj tamen estas neeble por libere naĝi sur la rivero ĉe la centro de urbo. La plej grandaj altoj de pontoj por boatoj super la rivero estas proksimume nur 3,5 metroj.
La foto dekstre montras la alian finon de sama malpeza ponto. Direkto de maro estas maldekstren en la dekstra foto.
Nu, kredeble eblas por la boato en la foto por iri al maro sub la ponto TAAVI je la pasejo kio estas videbla en la foto, sed estus problemo jam por iom pli alta boato.
Sube estas foto el la pli granda kaj peza ponto "Porinsilta" (esperante "Ponto de [urbo] Pori") okcidenten, al direkto de maro. Vi vidas la malaltan ponton TAAVI en la foto. La pli malproksima peza ponto nomiĝas "Raumansilta" (esperante "Ponto de [urbeto] Rauma") .
La pli granda nigra kaj blanka boato maldekstre en la suba foto estas miaopinie nur ia somera restoracio kaj ne vera veturigilo.
Pri la pli distanca peza ponto "Raumansilta" mi volas diri ke ĝi tremas surprize multe kiam aŭtoj veturigas sur la ponto. Nu, en la urbo "Pori" oni ja ne povas multe respekti la pli sudan urbeton "Rauma" kaj tial la ponto nomita laŭ la urbeto rajtas iom skuiĝi.
Nu, eble mi devas aldoni ke en la iom malnova finna lingvo la vorto "rauma" signifas ankaŭ ian havenon kaj ne nur la fifaman urbeton. Kaj la pli suda urbeto miamemore havas ankaŭ sian propran oficialan esperantan nomon Raŭmo.
Jes, gravaj konstruaĵoj la pontoj. Bonaj teknikaj solvoj por transiri la riveron. Tre utilaj objektoj por norma ĉiutaga homa vivo. Longe vivu la tekniko!
La norda somero estas jam plej bela, juna kaj freŝa. Mi mem estas kvazaŭ la apude fotita malnova stumpo de arbo en parko ĉe rivero. Ĉu la plej bonaj tagoj kredeble jam pasis?
Nu, espereble mi tamen ankoraŭ trovos ion uzeblan, utilan kaj akcepteblan daŭrigon por la loka vivo. La grandan frenezan mondon mi tute ne povos helpi.
Principe mi povus esti norma pensiulo post 5 monatoj, aŭtune en aĝo 64 jaroj kaj 1 monato. Aliaj solvoj por la venontaj jaroj jam ŝajnas neeblaj aŭ tute nekredeblaj. Klare scienco kaj tekniko estas interesaj temoj, sed profesie por mi evidente jam neeblaj.
Multe ni tamen ankoraŭ batalos.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |