<<

#377 ; Brava provo por esperanta Tabelo de Mendelevo

>>

Kemiaj elementoj, tre grava baza temo, ia bazo de nia tuta ekzisto, unu el la fundamentoj de moderna natura scienco. Certe ni volas bone scii ekzemple la nomojn de kemiaj elementoj en nia kara lingvo Esperanto. La nomoj nature estas aliaj en aliaj lingvoj sed la simboloj la samaj.

Mi uzas la vortaregon Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto el jaro 2005 (mallongigita PIV) kiel fonto (sed sen la atommasoj kiojn PIV donas). Estos tre granda tabelo, sed tion oni ne povas helpi. Multe da informo. Klare ke indas tre bone lerni la aferon, la principon.

Tabelo de Mendelevo - Klasifiko de la kemiaj elementoj
NTE
(1)
Grupo 1
(2)
Grupo 2
(3)
Grupo 3 Grupo 4 Grupo 5 Grupo 6 Grupo 7 Grupo 8 Grupo 9 Grupo 10 Grupo 11 Grupo 12 Grupo 13 Grupo 14 Grupo 15 Grupo 16 Grupo 17
(4)
Grupo 18
(5)
1 H
hidrogeno
1
He
heliumo
2
2 Li
litio
3
Be
berilio
4
B
boro
5
C
karbono
6
N
nitrogeno
7
O
oksigeno
8
F
fluoro
9
Ne
neono
10
3 Na
natrio
11
Mg
magnezio
12
Al
aluminio
13
Si
silicio
14
P
fosforo
15
S
sulfuro
16
Cl
kloro
17
Ar
argono
18
4 K
kalio
19
Ca
kalcio
20
Sc
skandio
21
Ti
titano
22
V
vanado
23
Cr
kromio
24
Mn
mangano
25
Fe
fero
26
Co
kobalto
27
Ni
nikelo
28
Cu
kupro
29
Zn
zinko
30
Ga
galio
31
Ge
germanio
32
As
arseno
33
Se
seleno
34
Br
bromo
35
Kr
kriptono
36
5 Rb
rubidio
37
Sr
stroncio
38
Y
itrio
39
Zr
zirkonio
40
Nb
niobo
41
Mo
molibdeno
42
Tc*
teknecio
43
Ru
rutenio
44
Rh
rodio
45
Pd
paladio
46
Ag
arĝento
47
Cd
kadmio
48
In
indio
49
Sn
stano
50
Sb
antimono
51
Te
teluro
52
I
jodo
53
Xe
ksenono
54
6 Cs
cezio
55
Ba
bario
56
La
lantano
57
Hf
hafnio
72
Ta
tantalo
73
W
volframo
74
Re
renio
75
Os
osmio
76
Ir
iridio
77
Pt
plateno
78
Au
oro
79
Hg
hidrargo
80
Tl
talio
81
Pb
plumbo
82
Bi
bismuto
83
Po*
polonio
84
At
astato
85
Rn*
radono
86
7 Fr*
francio
87
Ra*
radiumo
88
Ac*
aktinio
89
Rf*
ruterfordio
104
Db*
dubnio
105
Sg*
seborgio
106
Bh*
borio
107
Hs*
hasio
108
Mt*
mejtnerio
109
Ds*
darmstatio
110

Jam multe da elementoj en la supra tabelo. Oni tamen rimarku ke estas nenio inter elementoj numero 57 kaj 72 kaj nenio inter elementoj 89 kaj 104. Ilin ni prezentu aparte. Ili estas nomitaj lantanidoj kaj aktinidoj ĉar situas en ordo post la elemento 57 lantano kaj post la elemento 89 aktinio kaj estas iom similaj.

Lantanidoj - la elementoj 58 ... 71
Ce
cerio
58
Pr
prazeodimo
59
Nd
neodimo
60
Pm*
prometio
61
Sm
samario
62
Eu
eŭropio
63
Gd
gadolinio
64
Tb
terbio
65
Dy
disprozio
66
Ho
holmio
67
Er
erbio
68
Tm
tulio
69
Yb
iterbio
70
Lu
lutecio
71

Aktinidoj - la elementoj 90 ... 103
Th*
torio
90
Pa*
protaktinio
91
U*
uranio
92
Np*
neptunio
93
Pu*
plutonio
94
Am*
americio
95
Cm*
kuriumo
96
Bk*
berkelio
97
Cf*
kalifornio
98
Es*
ejnŝtejnio
99
Fm*
fermio
100
Md*
mendelevio
101
No*
nobelio
102
Lr*
laŭrencio
103

Ĉiuj la aktinidoj estas radioaktivaj kaj tial iliaj simboloj estas markitaj la per la signo "*" (asterisko), same kiel estas kelkaj aliaj pli pezaj elementoj. Nu, certe oni povus opinii ke ankaŭ la elemento lantano estas unu norma membro de lantanidoj kaj aktinio unu el la aktinidoj ...

Jen kelkaj klarigoj por la supra tabelo, por la nombroj en parentezoj:

(1)
Nombro de tavoloj de elektron-orbitoj (NTE)
(2)
Grupo de la alkalaj metaloj (eksklude de hidrogeno H)
(3)
Grupo de la teralkalaj metaloj
(4)
Grupo de la halogenoj
(5)
Grupo de la noblaj gasoj

Nu, klare ke ekzistas informo pri kemiaj elementoj ankaŭ en esperanta Vikipedio. Vikipedio tamen evidente havas iom alian interpretadon pri la propraj esperantaj nomoj de kemiaj elementoj, almenaŭ ĉi tiuj:

Nu, eble mi fleksiĝos kaj cedos al la nomiga praktiko de Vikipedio. Povas ja esti ke la Sennacieca Asocio Tutmonda jam aliigis sian opinion post la jaro 2005?

Jes, la nomoj de kemiaj elementoj estas praktike gravaj ekzemple en angla lingvo, kvankam ĝi tute ne estas bona lingvo. Tial mi eble poste skribu la nomojn kiuj estas tre aliaj angle? Estus ankaŭ utile kaj interese por scii kiuj el la elementoj estas metaloj, kiuj metaloidoj kaj kiuj estas "duonkonduktantoj" aŭ "duonmetaloj". La tabelo rakontas iom pri la kemiaj ecoj de kemiaj elementoj.

Angle estas kelkaj nomoj por kemiaj elementoj tre aliaj, jen kelkaj plej rimarkindaj ekzemploj:

Nu, certe estas kelkaj nomoj de kemiaj elementoj tre aliaj ankaŭ en la finna lingvo, de tute alia origino, ekzemple "Elohopea" (laŭvorte ia fluanta aŭ vivanta arĝento) por Hidrargo, "Happi" por Oksigeno, "Hiili" por Karbono, "Vety" por Hidrogeno kaj "Rauta" por Fero.

Kredeble eblas produkti eĉ pli da novaj artefaritaj pezaj kaj radioaktivaj - do nestabilaj kaj rapide dispartiĝaj - kemiaj elementoj, sed por la praktika vivo kaj por la naturo ili ne plu estas tre gravaj. Por la homa vivo plej gravaj kemiaj elementoj estas iom malpezaj, stabilaj, nature aperantaj (en kemiaj kombinaĵoj) kaj vulgaraj, tute ordinaraj, kiel ekzemple karbono, hidrogeno, oksigeno, nitrogeno, ...

Jen iom alia kaj pli kompakta tabelo pri la sama temo ( sen apartaj detalaj nomoj por la grupoj lantanidoj kaj aktinidoj, kiojn Vikipedio preferas nomi Lantanoidoj kaj Aktinoidoj ):

Serio G.1 G.2 Grupo 3 G.4 G.5 G.6 G.7 G.8 G.9 G10 G11 G12 G13 G14 G15 G16 G17 G18
1 A 2 A   3 A 4 A 5 A 6 A 7 A 8 A
3 B 4 B 5 B 6 B 7 B 8 B 1 B 2 B
1 1
H
2
He
2 3
Li
4
Be
5
B
6
C
7
N
8
O
9
F
10
Ne
3 11
Na
12
Mg
13
Al
14
Si
15
P
16
S
17
Cl
18
Ar
4 19
K
20
Ca
21
Sc
22
Ti
23
V
24
Cr
25
Mn
26
Fe
27
Co
28
Ni
29
Cu
30
Zn
31
Ga
32
Ge
33
As
34
Se
35
Br
36
Kr
5 37
Rb
38
Sr
39
Y
40
Zr
41
Nb
42
Mo
43
Tc
44
Ru
45
Rh
46
Pd
47
Ag
48
Cd
49
In
50
Sn
51
Sb
52
Te
53
J
54
Xe
6 55
Cs
56
Ba
Lantanidoj
57 ... 71
72
Hf
73
Ta
74
W
75
Re
76
Os
77
Ir
78
Pt
79
Au
80
Hg
81
Tl
82
Pb
83
Bi
84
Po
85
At
86
Rn
7 87
Fr
88
Ra
Aktinidoj
89 ... 103
104
Rf
105
Db
106
Sg
107
Bh
108
Hs
109
Mt
110
Ds
111
Rg
112
Cn
113
Nh
114
Fl
115
Mc
116
Lv
117
Ts
118
Og

La grupojn 1, 2 kaj 13 ... 18 (per alia nomo grupoj 1A ... 8A) oni povas nomi la ĉefa grupo de elementoj. La grupojn 3 ... 12 (per alia nomo 3B ... 8B, 1B kaj 2B) oni povas nomi ia "transira grupo". La maldekstraj elementoj en tabelo ĝenerale estas metaloj, ekskluzive Hidrogeno. La konatajn metaloidojn, "nemetalojn" mi provis marki en fono per hele griza koloro (sed pri la lasta elemento 118 mi ne scias ; probable ĝi ne estas metalo). Nu, kelkaj el la "duonkonduktantoj" estas klasifikitaj metaloj kaj kelkaj estas metaloidoj. Ekzemple Germaniumo estas laŭ ĉi tio metalo kaj Silicio ne estas metalo.

Nu, por mia malnova 19-cola VGA-ekrano la hele griza fona koloro ne estas bone videbla. Mi tamen provis marki per pli malhela griza koloro la duonmetalojn (laŭ io fonto) kiel ia "limo" inter metaloj kaj metaloidoj.

Oni notu ke la tri grupoj 8 ... 10 apartenas al la transira grupo 8B kaj tie situas inter alie la praktike gravaj metaloj Fero, Kobalto kaj Nikelo.

Certe ekzistas ankaŭ aliaj formoj de ĉi tio grava tabelo. Ekzistas tamen surprize profunda vero en ĉiuj la tabeloj. Temas pri strukturo de atomoj kaj pri elektronaj orbitoj. Ĉe kemiaj kvalitoj de kemiaj elementoj temas pri elektronoj de atomoj kaj elektraj fortoj. La malgrandega kerno de atomo ne estas tre grava por kemio, nur la elektronoj. Pli malmulte da informo iam signifas pli multe da vere bona kompreno.

Oni povas do perobjekte klasifiki plej multajn kaj la plej gravajn elementojn de ĉefa grupo laŭ la sekvantaj formuloj pri la strukturo de plej ekstera elektrona orbito. Ekzemple la enskribo ns2p1 signifas ke la atomo havas plej ekstere (sur la elektrona orbito "n") du elektronoj en s-tipa orbito kaj unu elektronon en p-tipa orbito.

La unuajn du grupojn 1A kaj 2A oni povus nomi la "s-bloko" kaj la grupojn 3A ... 8A la "p-bloko". Transirajn elementojn oni povus nomi la "d-bloko". La nomoj devenas el tipoj de elektronoj en la plej eksteraj elektronaj orbitoj de la atomoj. La elektrona strukturo de transiraj elementoj estas iom pli kompleksa. Nu, mi konfesu ke la grupo 12 fakte ne apartenas al veraj transiraj elementoj, kvankam oni ĝin ofte pritraktas ĉikune.

La unuaj kemiaj elementoj de ĉefaj grupoj
Alkalaj
metaloj
Teralkalaj
metaloj
( "transiraj
elementoj" )
"Bora
grupo"
"Karbona
grupo"
"Nitrogena
grupo"
"Oksigena
grupo"
Halogenoj Noblaj
gasoj
Grupo ⅠA ⅡA - - - - ⅢA ⅣA ⅤA ⅥA ⅦA ⅧA
Plej
eksteraj
elektronoj
ns1 ns2 ns2p1 ns2p2 ns2p3 ns2p4 ns2p5 ns2p6
Serio 1
H
Hidrogeno

( Tamen ne estas
alkala metalo )
2
He
Heliumo

( Tamen havas
nur 2 elektronoj )
2 3
Li
Litio
4
Be
Berilio
5
B
Boro
6
C
Karbono
7
N
Nitrogeno
8
O
Oksigeno
9
F
Fluoro
10
Ne
Neono
3 11
Na
Natrio
12
Mg
Magnezio
13
Al
Aluminio
14
Si
Silicio
15
P
Fosforo
16
S
Sulfuro
17
Cl
Kloro
18
Ar
Argono
4 19
K
Kalio
20
Ca
Kalcio
21 ... 30 31
Ga
Galiumo
32
Ge
Germaniumo
33
As
Arseno
34
Se
Seleno
35
Br
Bromo
36
Kr
Kriptono
5 37
Rb
Rubidio
38
Sr
Stroncio
39 ... 48 49
In
Indio
50
Sn
Stano
51
Sb
Antimono
52
Te
Teluro
53
J
Jodo
54
Xe
Ksenono
6 55
Cs
Cezio
56
Ba
Bario
57 ... 80 81
Tl
Talio
82
Pb
Plumbo
83
Bi
Bismuto
84
Po
Polonio
85
At
Astato
86
Ra
Radono
"s-bloko" "d-bloko" "p-bloko"

Tamen la unua serio de elementoj, la serio de Hidrogeno kaj Heliumo, ne konvenas bone por la formuloj ns1 ... ns2p6 kaj por la ĝeneralaj nomoj de grupoj. Por la unua serio de elementoj la unua elektrona orbito nome estas samtempe ankaŭ la plej ekstera elektrona orbito. Tial la unua serio estas ioma escepto.

La elektrona strukturo de hidrogeno estas principe la sama ns1 kiel por alkalaj metaloj, sed klare hidrogeno ne estas vera alkala metalo.

Heliumo certe estas nobla gaso, sed ĝi ne estas vere ns2p6 -tipa elemento, ĉar havas nur 2 elektronoj kaj ne 8 kiel en la enskribo. Fakte la elemento (2) Heliumo do vere ne apartenas al "p-bloko" ĉar entute ne havas p-tipaj elektronoj.

Mi tamen iom erare prezentos ankaŭ la elementojn H kaj He sub la enskriboj "Alkalaj metaloj"/ns1... ns2p6.

La orbito de s-elektronoj estas la plej simpla, kiel surfaco de globo. En centro de globo estas la malgrandega kerno de atomo. Estas maksimume 2 da s-elektronoj en la sama elektrona ŝelo. Por la unua serio de elementoj eblas nur s-elektronoj.

Apuda bildo estas ioma grafika kvazaŭe 3-dimensia klarbildigo de situo de elektronoj en s-orbitalo. La elektronoj estas multe tro malgrandaj por vidi per videbla lumo, do estas ia teoria modelo.

Estas neeble por akurate mezuri ambaŭ la situon kaj la rapidon de elektronoj samtempe, sed la elektronoj estas ene en la kolorigita spaco 90% da tempo. Temas do pri probableco.

Por aliaj serioj ol la unua, eblas ankaŭ aliaj elektronaj orbitoj. Principe la elektronoj en p-tipa orbito havas pli da energio ol s-tipaj elektronoj de sama elektrona ŝelo. Estas maksimume 6 da p-elektronoj en la sama elektrona ŝelo.

Do (post la unua serio) sume estas maksimume 8 da s- kaj p-elektronoj en la plej ekstera elektrona ŝelo, la sama kvanto kiel estas grupoj en la ĉefaj grupoj de kemiaj elementoj.

La dekstra bildo prezentas la tri eblaj aliaj p-orbitaloj aparte en kvazaŭe 3-dimensia klarbildigo.

Oni tamen komprenu ilin samtempe kaj kune por unu kaj sama atomo. Estus nome iom malfacile por kompreni la tutaĵon se oni ne desegnas ilin aparte.

Eblas maksimume 2 elektronoj en tri aliaj orbitoj px, py kaj pz laŭ la tri koordinataj aksoj x, y kaj z.

Ekzistas informo en Vikipedio ekzemple angle pri "Atomic orbital"

La orbitoj de d-elektronoj estas la plej kompleksaj. Suba bildo prezentas ilin. Nur pli pezaj elementoj povas havi d-elektronoj.

Principe la elektronoj en d-tipa orbito havas pli multe da energio ol s- kaj p- elektronoj en la sama elektrona ŝelo.

Por la kemiaj elementoj estas grave kiel la elektronaj ŝeloj kaj la aliaj orbitaloj ricevas pli da elektronoj kiam ni movas en la tabelo de kemiaj elementoj el simplaj elementoj al pli kompleksaj atomoj. Principe la elektronoj - en baza neŭtra stato de atomo - uzos la plej malaltan eblan liberan lokon, la plej malaltan energion.

Nu, klare multe restas por studadi, lerni kaj batali. Multe por batali por la resto de mia vivo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)