<< | #376 ; Bela printempa naturo en senespere freneza mondo |
>> |
La granda homa mondo jam estas tute nesanigeble kaj neplibonigeble freneza, senespera kaj difekta. En la norda naturo tamen nun regas bele helaj printempaj koloroj. La naturo estas kvazaŭ denove naskiĝita.
Ĉiuprintempa hele verda natura miraklo. Almenaŭ mi esperas ke ĝi ankaŭ estontece okazos. Apudaj fotoj estas el "Kirjurinluoto" en la finna urbo "Pori". Somere tie eble estos plie kelkaj sufiĉe mildaj animaloj inter bariloj? Eble kelkaj iom grandaj birdoj? Mi antaŭe ne vizitis "Kirjurinluoto" somere kaj tial mi ne estas certa.
Forta printempa suna lumo regas. Kelkaj papilioj kaj burdoj flugis en aero. Plantoj jam vekiĝas el ilia vintra dormo. Nova vivo kreskas kaj prosperas. Poste en somero estos la verdaj koloroj de folioj iom pli malhelaj ... kaj samtempe miaopinie iom pli malbelaj.
Ekzemple la apuda foto dekstre aperas escepte malhela pro la kontraŭa lumo de Suno. La fotilo nome produktas grandaj lumaj kontrastoj en kontraŭa lumo. En kontraŭa lumo estas ja iom da ombroj videblaj en la foto. Kiam oni fotas en direkto de lumo, estas malpli da ombroj en foto kaj la kontrastoj de lumo estas pli nefortaj.
Multaj grupoj da junaj infanoj promenis en la parko kun iliaj instruistoj. Espereble la futuro estos sufiĉe bona por la infanoj.
Mi jam travivis kaj spertis en urbo "Pori" ke multaj lokaj infanoj havas iom malfacilan "Daddy-issue", kiel oni angle esprimas, ion malfacilan problemon kun ilia patro, aŭ eble tute nenia vera patro en la familio? Kredeble la respondaj finnaj familioj ne fartas tre bone. Estas malfacilaj tempoj.
Bedaŭrinde la estonteco tamen probable ne portos tre bonaj novaĵoj por infanoj. La futuro eble estos eĉ pli malserena ol la hodiaŭo.
Por la espereble pli bona homa morgaŭo en la granda freneza homa mondo mi bedaŭrinde ne povos multe efektivigi. Plejparte mi devas nur provi por zorgi pri mi mem.
Bona regulo por vivo: Se vi volas esti kapabla por helpi aliaj, vi unue helpu vin mem. Se vi ne estas sana kaj en bonstato, vi certe ne estos kapabla por helpi aliaj.
La registaro de Finnlando selektis escepte malmildan futuron por la finnaj civitanoj. Estos eĉ pli malfacilaj tempoj ekonomie kaj socie. La mondo estos eĉ pli militista, malkvieta kaj nestabila.
Kredeble la futuro de Finnlando estos multe la sama kiel en Grekujo. La publika ekonomio estos en granda krizo. Kredeble en Finnlando estos granda bezono por malpliigo de publikaj elspezoj. Nu, mi esperas ke tial estos ankaŭ multe malpli da vana burokratio kaj speciale malpli da malutilaj burokratoj. Sed jes, pli realisme, mi estas certa ke la finnaj politikistoj ankaŭ estonte tre multe amos vastan burokration kaj volos kiel eble plej multajn burokratojn.
Tamen la estonta NATO-armeo de Finnlando bezonos multe pli da mono. Estas multekoste por sin prepari por la granda sankta milito kontraŭ Rusujo. Tion speciale Usono nome esperas. Finnoj devas sin oferi por USA kiel membroj en NATO. La sankta imperativo de finna popolo evidente estas por detruiĝi en granda milito kontraŭ Rusujo. Nu, la humilaj finnaj impostpagantoj sendube kontente kaj senreklamacie pagos ĉiujn la fakturojn kaj kostojn de militemaj finnaj generaloj?
Estos pli rigora mondo ĉiutage. Malbona civitana ekonomio. Pli altaj impostoj. La finnaj familioj sendube estos en grandaj malfacilaĵoj. La humila finna popolo tamen restos silenta. La daŭra militista NATO -cerboŝtopado portas fruktegon por la granda okcidenta sennacia kapitalo kaj por la politikistoj de okcidentaj landoj.
Fakto tamen estas ke la impostpagantoj en EU fine pagos ĉiujn la armilojn kaj alian helpon kion EU-landoj sendas al Ukrajno. Ankaŭ finnaj impostpagantoj fine pagos iom multe da tiaj vanaj kostoj ekzemple por Germanio kaj aliaj riĉaj EU-landoj. La impostpagantoj estas la vera fonto de mono. Grandaj politikistoj povas facile promesi multe da mono por Ukrajno ĉar estas por ili facile por disdoni monon de aliaj.
En Finnlando la vera tasko de politikistoj nome estas por subtenadi disciplinon por la popolo, por punkorekti la civitanojn. Teorie politikistoj estus reprezentantoj de popolo, sed praktike ili reprezentas nur la avantaĝon de la registaro kaj de la burokratoj por la finnaj civitanoj, por la humilaj sklavemaj administraciaj subuloj, iaj modernaj civitanaj realaĵaj sklavoj.
Do, multe restas por batali en la malbona kruela mondo. Tamen nur en nia propra kara civito "Mueleja Insulo" vere eblos pli bona kaj vere humanisma libera homa estonteco kun homa digno.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |