<<

#375 ; Kelkaj ebenaj surfacoj per USB-mikroskopo

>>

Miamemore la datumoj de fotoj de USB-mikroskopo en la antaŭa artikolo estis pli grandaj en RPi ol en PC/Windows, sed mi ne plu estas certa pri tio. Kiam mi fotis rekte per PC -komputilo, estis la datumoj de same malgrandaj fotoj unue pli malgrandaj kaj iom pli grandaj post la programo "Paint", kvankam estis la sama kvanto da rastrunuoj. Nu, mi devas tion aferon ankoraŭ poste ĝustigi.

Mi fotis kelkaj banknotoj per la sama USB-mikroskopo kaj PC. Certe estas multe pli facile por atingi bonan enfokusigon de objektivo kiam eblas samtempe vidi la aktualan bildon el la PC-fotila programo.

La fotoj estas el areo de proksimume eble 2 milimetra larĝeco? Kiom la mikroskopo do pligrandigis? Ĉu eble 1000 fojoj? La fotoj estas 352 da rastrunuoj larĝaj. Do (nur tre proksimume) estas proksimume 0,005 aŭ 0,006 da milimetroj por unu rastrunuo. Kiom da pligrandigo?

Sur la diagonale 15-cola ekrano de mia malnova portebla PC-komputilo la fotoj estas 89 milimetroj larĝaj, do eble proksimume nur 45-foja pligrandigo? ( Nu, poste mi opinias ke estas proksimume 0,004 da milimetroj - 4 μm - por unu rastrunuo kaj eble 64 -foja pligrandigo sur la ekrano de mia portebla PC-aparato, se la foto de USB-mikroskopo estas 1,4 mm larĝa, kiel mi poste pli akurate mezuris. )

La tekstoj en apudaj fotoj estas apenaŭ legeblaj per nura okulo el la surfaco de banknotoj. Por la teksto en la 5€ banknoto oni jam klare proksimiĝas al la plej malgrandan eblan tekston sur tio papero. La fibroj de papero estas klare videblaj.

Kredeble la unuaj fotoj prezentas nomon de valuto per rusaj literoj. La dua litero (ŝajne "B") estas la rusa "V" kaj la tria litero (ŝajne "P") la rusa "R". Miaopinie la rusoj prononcas la nomon "euro" kiel [ jevro ].

Rusujo kaj la rusa lingvo certe estas kaj ankaŭ estonte estos gravaj por nia propra sendependa civito Mueleja Insulo. Eble Finnlando aniĝos al NATO, sed nia propra lando Mueleja Insulo restos sendependa kaj klare ekster NATO. Ni restos la amikoj de Rusujo.

Finnlando estos insulo de militista malamikeco ĉe la rusa limo, sed nia propra sendependa pacema mikronacio havos amikan interrilaton kun Rusujo por ĉiam.

Sekve mi prezentas kelkaj fotoj el la mapo sur la 5€ banknoto, fotoj pri areoj proksimaj al Finnlando.

Unue maldekstre estas USB-mikroskopa foto pri la insulo Alando, kio situas en maro inter Finnlando (dekstre) kaj Svedujo (maldekstre), estas praktike tute svedlingva, sed oficiale parto de Finnlando per internacia interkonsento.

Almenaŭ dum norma paca tempo ekzistas tamen neniaj soldatoj kaj neniaj armiloj de Finnlanda armeo sur la insulo. Se estos granda milito inter NATO kaj Rusujo, la situacio kredeble povus esti iom alia.

Finnlando nome havas la imperativon por protekti ankaŭ la areon de Alando se tia estus necese.

La loĝantoj sur Alando tamen evidente ne estas tre fervoraj por diskuti tian situacion, kvankam ili klare tre multe timas Rusujon, same kiel ĉiuj svedlingvanoj en Finnlando.

Almenaŭ antaŭe estis la situacio en Finnlando tia ke civitanoj proksime al la rusa limo ne timis Rusujon, sed la svedlingvaj finnoj sur la okcidenta bordo de lando estis speciale timemaj. Ju pli malproksime oni en Finnlando movis okcidenten el la limo kontraŭ Rusujo, des pli da timo pri Rusujo. Interesa fenomeno.

Nun mi ne plu scias ĉu eble ankoraŭ estas en Finnlando homoj kiuj ne timas rusojn. Cerboŝtopado por NATO estis tre efektiva. Senracia histerio pri Rusujo estas jam tute ĝenerala en Finnlando, ĝi estas kiel morbo. Ekster NATO Finnlando estis nenia minaco por Rusujo. Kiel membro en NATO la situacio tamen estos tute alia. Sekve Rusujo povos future esti granda minaco por NATO-Finnlando. Tiom da sana racio ekzistas en finna politiko, do ne tre multe. Ekzistis nenia bezono por membreco en NATO. Kaj NATO-membreco de Finnlando kaŭzos future pli grandan danĝeron. Ĉu inteligentaj la finnaj politikistoj?

Antaŭe oni tute ne bezonis publike diskuti pri NATO en Finnlando, ĉar nur kelkaj individuoj subtenis aniĝon al NATO. Kaj nun ... surprize ... oni ne plu bezonas diskuti pri NATO, ĉar laŭ kelkaj opinisondadoj ( "gallup" ) plejparto de finnoj jam subtenas NATO -membrecon. Referendumo tute ne bezonata, diras la politikistoj. Surprize.

Do, fakte la finnoj neniam bezonas diskuti la NATO-aferon, almenaŭ ili ne diskutu ĝin kritike. Interesa estas la kulturo de diskutado en Finnlando. Nur unu opinio povas ekzisti en la lando. Aliajn opiniojn oni ne prezentu publike, estus danĝera terorismo. Fakte oni ne rajtas vere diskuti en Finnlando. Eĉ la rajto por propra individua opinio estas tre limigita.

Jes, Finnlando fakte ne estas tre fajna lando. La alia esperanta nomo Suomio pli bone priskribas la finnan nomon "Suomi" kaj la orgino de tio nomo eble estis "suomaa", esperante "la marĉa lando". Nome la unuaj finnoj vidis multe da marĉoj kiam ili venis el oriento multaj miloj da jaroj antaŭe.

Sekve ni rigardu kelkaj aliaj iom finnaj fotoj el la mapo de 5€ banknoto. Unue ni vidas iom da Botnia golfo inter Svedujo kaj Finnlando. La alia foto prezentas la grandan lagon Ladogo en Rusujo, ne tre malproksima el Finnlando, sed ekster EU.

La kvalito de 10€ papermono ŝajnas pli bona ol la kvalito de 5€. Nu, certe ni volas vidi ankaŭ iom da aliaj tre malgrandaj tekstoj sur la 10€ banknoto. Jen iom da ili, per NATO-lingvoj:

Kaj fine ni esploru pli akurate kiom grandan areon la USB-fotilo fotas. La rezulto, la fotita areo estas proksimume 1,4 mm x 1,0 mm. La diametro de suba cirklo estas 1000 μm kio egalas 1 milimetro. Por la nura homa okulo estas jam tre malfacile por vidi objektoj pli malgrandaj ol 0,1 milimetroj ( = 1/10 mm ).

Per la USB-mikroskopo oni kredeble povus almenaŭ vidi objekton ekzemple je grando 10 μm = 0,01 milimetroj ( = 1/100 mm ) kaj ĝi aperus ... proksimume du aŭ tri rastrunuoj granda en ĉi tiaj fotoj?

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)