<< | #374 ; La ĝojoj de USB-fotilo kun RPi-komputilo |
>> |
Plejparte min interesas por uzi RPi-fotiloj kun CSI-konekto ("Camera Serial Interface") kio estas konstruita enen en la ujo de RPi. Tamen ekzistas kelkaj relative modestaj USB-fotiloj kiojn oni povas uzi kun "Raspberry Pi" -komputilo. Ili estu simplaj kaj ne konsumu tro multe da elektro ĉar la USB-konekto en "Raspberry Pi" ne estas tre forta.
Apude estas fotita unu tia "Webcam" kun 6 reguligeblaj LED-oj per kioj oni eble povus iom lumigi iom proksiman celon. Ĝenerale oni uzas tian fotilon por foti sian propran vizaĝon dum konversacio en la komputila reto, sed eblas ankaŭ foti unuopaj fotoj. La aparato ankaŭ enhavas mikrofonon, kvankam mi ne scias kion fari per tio.
La plej granda distinga kapablo de tio fotilo estas laŭ produktanto 640x480 da rastrunuoj. Tiom da rastrunuoj en foto nature ne estas nuntempe tre multe, sed la finaj rezultoj de fotado ja ofte dependas de uza maniero kaj ne nur el la nombro da rastrunuoj en la sensilo.
Por miaj intencoj estas la 640 * 480 = 307200
da rastrunuoj ( proksimume nur 0,3 MegaPixel ) ordinare jam sufiĉe, almenaŭ se ili enhavas signifan kaj utilan enhavon. Fakte mi tre malofte publikigas tiel grandajn fotojn.
Unu programo por uzi USB-fotilon estas nomita fswebcam
kaj ĝin oni povas simple munti el komputila reto al RPi per komando en la komanda fenestro:
sudo apt install fswebcam
Por ekzemple por USB-fotiloj oni trovos utilaj informoj en Interreto (nur angle) en la artikoloj por The Raspberry Pi Guide ... kaj tie maldekstre oni selektu la alternativon "Electronics / Using USB webcams"
Apude estas (iom malgrandigita kaj pli bone pakita) la unua foto - nomita foto1.jpg
- kion mi fotis el mia labora tablo per la supre fotita USB-fotilo per la fswebcam
-programo. La granda horloĝo estis relative bone lumigita per du fortaj lampoj. La 6 LED-oj tute ne estas kapablaj al tia lumigado.
Kredeble oni povas fokusigi la objektivon mane por aliaj distancoj, sed la teknika fokusa distanco de objektivo restas fiksa (nenio "ZOOM"). Kredeble la ekspono estas aŭtomata kaj la fotilo selektas eksponan tempon inter ioj limoj laŭ lumigado. Bedaŭrinde la EXIF -informo de foto ne enhavas teknikaj scioj pri la ekspono - kiel longa la uzita ekspona tempo, kiom longa la fokusa distanco, kiom granda la aperturo de objektivo, kiom da ISO-sentemo por lumo estis uzita por la sensilo ...
Jen la komando kiel mi fotis en komanda fenestro de RPi: fswebcam -r 640x480 --no-banner Pictures/foto1.jpg
Nome mia nova "Buster" -muntado por RPi4 evidente uzu la dosieron de angla nomo /home/pi/Pictures/
por fotoj (kvankam mi selektis finnan lingvon dum muntado) kaj en komenco nia situo jam estas /home/pi/
La parto --no-banner
kaŭzas ke la programo ne skribas tagon kaj horon sur la suba parto de foto.
Ofte malfacila problemo en fotado per komputila fotilo estas la demando, kiel oni plej bone lokigu, direktigu kaj fiksu la fotilon tiel ke por ĝi eblos sufiĉe bone foti la selektitan celon? Ŝajne simpla afero, sed en praktiko povas okazi problemoj, speciale se la distanco al bona loko estas longa. Mi ne scias ion ĝenerale uzeblan solvon. Oni libere improvizu.
Ion mi tamen scias. Oni volas unue scii kioj eksteraj USB -aparatoj estas uzeblaj por nia kara RPi -komputilo. Tion oni povas scii donante en komanda fenestro la komandon lsusb
( memora helpilo: ĝenerale ls petas la sistemon por listigi ion informon kaj fine la parto usb )
Sube vi vidas kia estis la rezulto en mia RPi4, kie estis granda klavaro, nova "Trust" komputila muso, "Kingston" memora stangeto kaj la supre fotita USB-fotilo en la 4 entute uzeblaj USB-lokoj:
pi@raspberrypi:~ $ lsusb Bus 002 Device 002: ID 0951:1666 Kingston Technology DataTraveler 100 G3/G4/SE9 G2 Bus 002 Device 001: ID 1d6b:0003 Linux Foundation 3.0 root hub Bus 001 Device 005: ID 04f3:0103 Elan Microelectronics Corp. ActiveJet K-2024 Multimedia Keyboard Bus 001 Device 004: ID 0c45:6340 Microdia Camera Bus 001 Device 003: ID 30fa:0300 Bus 001 Device 002: ID 2109:3431 VIA Labs, Inc. Hub Bus 001 Device 001: ID 1d6b:0002 Linux Foundation 2.0 root hub |
Kredeble estas la aparato Microdia Camera
nia kara USB-fotilo. Alia interesa komando estas v4l2-ctl --list-formats-ext
kaj sekve vi vidos iom da informo kion la komando produktis en la komanda fenestro pri la uzita fotilo:
pi@raspberrypi:~ $ v4l2-ctl --list-formats-ext ioctl: VIDIOC_ENUM_FMT Type: Video Capture [0]: 'YUYV' (YUYV 4:2:2) Size: Discrete 640x480 Interval: Discrete 0.033s (30.000 fps) Interval: Discrete 0.040s (25.000 fps) Interval: Discrete 0.050s (20.000 fps) Interval: Discrete 0.067s (15.000 fps) Interval: Discrete 0.100s (10.000 fps) Interval: Discrete 0.200s (5.000 fps) Size: Discrete 352x288 ... ( kaj tiel plu ) ... |
Tie ni vidas inter alie la distingan kapablon "640x480" kion la fotilo bone konas. Mi ja fotas nur unuopaj fotoj, sed oni povus uzi la nomitan distingan kapablon ankaŭ por filmi filmon per "30 fps", do eĉ 30 framoj (fotoj de filmo) per sekundo. Nature la ekspona tempo por unuopa foto tiam ne povos esti pli longa ol 1/30 sekundoj kaj la lumigado do estu relative bona.
Oni tamen povas en iom malforta lumo foti ekzemple per nur 5 fps kaj la ekspona tempo povas tiam esti eĉ 0,2 sekundoj. Tio alternativo tamen ne estas bona por celoj en rapida movado. Ia normo por filmo kredeble estas 25 fps kio estas tiel multe ke ordinaraj movoj ŝajnas naturaj en filmo.
Alia USB-fotilo kontenta je malmulta elektra kurento estas fotita dekstre sur la RPi4 -komputileto.
Ĝi estas oficiale (iom tro optimisme) 1000x mikroskopo por tre proksimaj celoj, sed eblas uzi ankaŭ same kiel relative ordinaran fotilon por pli distancaj celoj. Enfokusigo de objektivo tamen estas iom peniga per unuopaj fotoj. Prefere oni vidu filmon el fotilo dum enfokusigo de objektivo.
La distinga kapablo de fotila sensilo ne estas tre granda, sed estas ja intencita por malgrandaj celoj.
Por la komando lsusb
la USB-fotilo rakontas la nomon Bus 001 Device 006: ID 05e3:0510 Genesys Logic, Inc.
Por la komando v4l2-ctl --list-formats-ext
donas la USB-mikroskopo la sekvantan tutan respondon:
Mi tamen opinias ke la menciita plej bona distinga kapablo "640x480" da rastrunuoj estas iom tro optimisma teknike. Mi kredas ke tiam la fotilo interpolas, nur kalkulas valuojn por aldonitaj novaj interaj rastrunuoj el la vera produkto de sensilaj rastrunuoj.
Interpolado de fotilaj rastrunuoj evidente produktas pli grandan foton, sed ĝi tute ne kapablas produkti ion vere novan informon, tian informon kio jam ne ekzistas en la veraj sensilaj rastrunuoj. Miaopinie interpolado en fotoj estas nura trompo.
La sensilo de fotilo certe ne havas tiom multe da rastrunuoj. Pli realisme estus 352 * 288 = 101376
da rastrunuoj, do proksimume nur 0,1 MegaPixel.
Tamen jam la distinga kapablo "352x288" donas relative bonaj rezultoj kiam oni uzas la multajn enen en la fotila aparato konstruitajn LED-ojn por lumigi la tre proksiman surfacon.
Mi fotis en komanda fenestro de RPi4 ekzemple per komando fswebcam -r 352x288 Pictures/mikroskopo1.jpg
kelkaj interesaj surfacoj. Jen mankas en la komando la parto --no-banner
kaj la fotoj do enhavos la "banderolon" de tempo en la suba parto, en la angla ordo "jaro-monato-tago horoj:minutoj".
Kaj la EEST kredeble signifas "Eastern European Summer Time", kio estas UTC + 3horoj, la tiel nomita "somera tempo" en Finnlando, la sama tempo kiel en Moskvo, Rusujo. La oficiala tempo UTC signifas "Universal Time Coordinated" kaj multaj homoj supozas ke estus la sama kiel la pli malnova tempa sistemo GMT, "Greenwich Mean Time", kvankam tio ne pravas. La tempon GMT oni fakte kalkulas el GMST, "Greenwich Mean Sidereal Time", kio estas akurate ligita al rotacio de planedo Tero. La fonto de tempo UTC estas atomaj horloĝoj. Rotacio de Tero nome ne estas kiel eble plej konstanta, ebena kaj stabila.
Nu, mi fotis la bone smirgitan kaj poluritan surfacon de akacia-ligna tranĉa tabuleto kaj la surfacon de mia jam multe defrotiĝita unga fajlilo kie kredeble estas iom da etetaj partoj de miaj ungoj. Mi nome multe fajlas miajn ungojn de manoj kaj tenos ilin mallongaj ĉar alie ili facile desplitiĝas.
La sekvantaj fotoj estas en origina grando kion la fotilo produktis (je rastrunuoj), sed pli bone pakitaj per la multe uzita "Paint" -programo de "Windows" -komputilo. La programo "Paint" tamen tute ne demandas "Ĉu vi estimata gesinjoro kara Uzanto eble volus ke mi via humila servisto iom paku la .jpg -datumon?". Ĝi nur iom pakas la datumon aŭtomate, sen demando, sen alternativo.
Nu, multaj ordinaraj fotiloj faras la saman rekte por .jpg -datumoj sen alternativo ĉar .jpg estas pakebla formato kaj apudaj rastrunuoj en la foto ofte multe similas unu al la alia. Tamen la fotoj el ĉi tio USB-mikroskopo estas origine pli grandaj, eble tute ne pakitaj?
Mirinda estas la malgranda mondo. Miaj eblecoj por pli profundaj mikroskopaj esploroj estas limigitaj, sed eble mi tamen kelkaj pliaj mikroskopaj fotoj publikigos poste. Ekzistas interesaj surfacoj, malgrandaj insektoj, interesaj partoj en plantoj, floroj, iom (kvankam ĉiam tro malmulte) da papermono ... por esplori. La USB-mikroskopo tamen povas ordinare utiligi nur reflektitan lumon. Estus pli malfacile por foti per lumo kio trairis la celon.
Certe interesa angla artikolo por programistoj de USB-fotiloj estas la sekvanta paĝo en Interreto: Secure Webcam streaming with MJPG-Streamer on a Raspberry Pi
... Evidente estos kaj en la granda kaj en la malgranda mondo ankoraŭ multe por batali ...
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |