<< | #373 ; Aventuroj en la lando de framba volovano |
>> |
La suba foto prezentas libropruntejan aŭ bibliotekan buson kio vizitas ĉi tie en la urboparto "Pormestarinluoto" je mardoj de neparaj semajnoj (kiel ekzemple la nuna semajno 19/2022). Kredeble oni povus tie prunti libroj de urba libraro, kvankam mi provizore ne provis tion mem fari. Certe ekzistas ankaŭ tradicia "sokla libropruntejo" en la centro.
Nu, miaopinie la malnova biblioteka buso de urbo "Pori" tamen aperis multe pli bela. Espereble la pli nova urba librara aŭto enhavas eĉ internan belecon?
La temo de artikolo tamen estas nun tute alia. Temas pri nova Bullseye -operaciumo por la mikrokomputilo Raspberry Pi 4, ĉi tie mallongigita RPi4.
Oni ĝenerale prononcas la vorton pi
angle kiel [pai], same kiel la anglan vorton "pie", kio laŭ mia kompreno signifas volovanon aŭ pasteĉon. Oni do kredeble povus kompreni la anglan nomon de komputila karteto "Raspberry Pi" same kiel manĝaĵon "framba pasteĉo" aŭ eble "framba volovano". Nu, certe mi ŝatas frambojn. Mi tamen apenaŭ iam gustumis framban volovanon.
Estus multaj aliaj laboroj, sed unue mi volas renovigi la operaciumon por miaj du RPi4 -komputiloj. Mi volas ke ili estu ĝenerale uzeblaj kaj apenaŭ estas komputilo ĝenerale uzebla se la retfoliumila programo ne estas moderna. Malnova fotila programo raspistill
ne eblas kun la nova sistemo, sed kredeble mi povus uzi USB-fotilon.
Okazis iomaj problemoj post muntado de nova operaciumo por RPi4 kiel vi povas vidi en antaŭa artikolo #370. Mi tamen neniam kapitulacios, kiel vi eble jam memoras. Je fiasko mi nur provos denove, ĝis sukceso aŭ morto.
Unue mi pensis ke mi provu la 64-bit varion anstataŭ la 32-bit kion mi opinias la normo, sed tamen decidis por uzi novan NOOBS-paketon kaj muntadon unue rekte el la NOOBS-paketo.
Do mi trovis la plej novan NOOBS v3.8 en la komputila reto (anstataŭ la v3.7 kion mi uzis antaŭe) kaj uzis ĝin en alia PC-komputilo. Mi selektis la "Full" -alternativon kion la NOOBS-paketo proponis, kvankam mi ne vere bezonas ĉiujn tiujn grandajn programojn. La "Full" -alternativon oni tamen povas unue munti rekte el la NOOBS kaj ĝi almenaŭ antaŭe bone kaj senprobleme funkciis.
Mi provizore perdis mian konfidencon al la nova munta programo kaj al muntado de operaciumo rekte el Interreto.
Escepte mi do nun muntis la operaciumon unue rekte el la NOOBS sen kontakto kun la komputila reto kaj nur poste uzis la Interretan kontakton por la nepraj renovigoj. Kaj estis sukceso, tiel almenaŭ ŝajnas provizore. La du aparatoj provizore jam senprobleme startis multaj fojoj post muntado.
Mi ankoraŭ obstine uzas la tradician uzan nomon pi
kvankam la nova munta programo tion rezistas.
Do mi tamen estas nun esperema pri la nova operaciumo "Bullseye". Nenia granda bezono provizore ekzemple por la granda oficeja programaro "LibreOffice", sed la nominale 32 GB memoraj kartetoj estas sufiĉe grandaj por ili.
Jes, jam rajtas vespiri el faciliĝo, kiel malnovaj finnoj diras (ĉu pereige riproĉinda finnlandismo?), almenaŭ provizore. Nu, certe estos novaj operaciumaj varioj kaj novaj problemoj, sed la batalo de vivo kontinuos.
Poste mi volas labori per RPi -komputiloj kun fotiloj. Mi posedas kelkaj USB-fotiloj kiujn eblas uzi kun RPi, kvankam la plej bonaj USB-fotiloj de granda distinga kapablo bezonas tro multe da elektro. USB-konektiloj de RPi nome ne estas tre fortaj.
Jam rajtas admiri la belajn kolorojn kiojn la RPi-komputilo momente montras sur la 19-cola VGA -ekrano je startigo. Foto pri ili aperas sube.Koloroj, mirinda afero. Espereble mi neniam estos daltonisma kaj kolorblinda.
Nu, mi kredas ke la apudaj koloroj principe estas la ordinaraj RGB kaj "cyan". Klare ke ecoj de fotilo, ecoj de ekrano, kvanto da lumo ktp influas al la rezulto. Koloroj estas iom komplikaj.
..............
Jes, mi provis munti novan operaciumon por RPi4. Neniu povos diri ke mi ne provis. Mi tamen ne estas kontenta al la rezulto.
Nun mi tamen devas konstati la fakton ke la muntado de nova operaciumo "Bullseye" por miaj du "Raspberry Pi 4" -komputiletoj provizore ne estis sukcesa nek per la vario 32-bit nek per la vario 64-bit. Dum kaj post la muntado la situacio ŝajnis tre bona, sed la RPi4 ne plu startos fidinde denove post la muntado.
Ekzistas ja ebleco por starti la NOOBS-muntadon denove, sed ĉu mi vere volus munti la tutan operaciumon denove ĉiun fojon kiam mi startigas la aparaton kaj perdi malnovan laboron? Ne, tion mi ne volas.
La bovlo de miaj suferoj estas jam plena por la kombinaĵo RPi4 & Bullseye. Por la pli malnova vario RPi3 la nova operaciumo funkcias bone, sed por RPi4 estas tro multe da problemoj.
Por RPi4 mi povas nun diri ke "Bullseye" estas provizore nur "Bullshit".
Mi returnos kun RPi4 al la pli malnova operaciuma vario "Buster" kio havas nur malnovan foliumilon, sed povas uzi la konatan fotilan programon raspistill
kion mi volas uzi ... kaj antaŭ ĉio, funkcias senprobleme.
Ĉifoje mi tamen ne uzas ion NOOBS-paketon por la SDHC -memora karteto, sed bonan "image" -datumon de vario "Buster" kun la programo "balenaEtcher" en mia "Windows" -aparato. Surprize facila tasko, kvankam unue aperas teknike postulema. Nature mi devis unue malpaki la "image" -datumon el la granda ".zip" datumo.
Mi uzas la "Buster" -alternativon kion oni rekomendis por la uzantoj de malnova fotila programaro en artikolo kion mi menciis en la fino de mia malnova teksto #349. Tio kredeble estos la lasta kaj plej bona "Buster".
La vario de "Buster" estas ia meza alternativo inter "Lite" kaj "Full", sed eblas ja poste munti pli da programoj laŭ bezono. Nature mi tuj aldonis la utilan programon "VNC Viewer". La "image" estas preskaŭ preta operaciumo en unu granda datumo. La muntado de "image" -datumo en RPi estas simila al la lastaj fazoj de malnova NOOBS -muntado. Oni do selektas sekretan vorton por la norma uzanto pi
, WLAN, lingvon, klavaron, tempon ktp ... kaj poste la aparato renovigos programojn el la komputila reto.
La sono estas pli bona ol antaŭe kaj la programo startas rapide. Ankaŭ youtube.com
senprobleme laboras. La muntado el "image" -datumo uzas iom malpli da memoro ol NOOBS -muntado. Nomoj de kelkaj dosieroj estas aliaj (angle anstataŭ finne, kvankam mi selektis la finnan lingvon) sed nenia granda problemo.
Nu, fine estas la situacio de miaj du RPi4 -aparatoj bona. Nature estontece multe da novaj bataloj, sed vivo kontinuos.
Estis ja multe da neutila laboro kun la vario "Bullseye" por la du RPi4 -komputiloj, sed la malnova operaciuma vario estas uzebla kaj fidinda. Se mi nepre devas uzi novan foliumilon, mi havas por tio aliaj solvoj. Do, ĉi tio batalo tamen ne tute malvenkita.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |