<< | #372 ; Romiaj numeraloj por nia kara HTML |
>> |
Nature ni volas uzi Romiaj numeraloj en HTML. Almenaŭ mi lernis ilin jam kiel infano en baza lernejo. Eble ili ne estas tre praktikaj en moderna ĉiutaga vivo, sed tamen interesaj, nepre parto de nia ĝenerala kulturo.
Vi trovos ilin en la komputila reto angle ekzemple en ĉi tio paĝo (bildo pri la paĝo apude).
Romiaj numeraloj estas iom maloportunaj por matematiko, sed nature ni povos ankaŭ tion iom provi.
Principon oni lernas facile. Ekzemple la jaro 2022 estus per apartaj normaj literoj MMXXII kaj per HTML signoj : ⅯⅯⅩⅩⅡ
M
ja signifas 1000 kaj 2000 do estas MM
. X
signifas 10 kaj 20 do estas XX
. I
signifas unu kaj 2 do estas II
. Egalas ja 2022 = 2000 + 20 + 2 kaj la nulon (en ĉi tio okazo por centoj) oni ne uzu.
La stranga eco de romiaj numeroj estas ke oni uzas aliaj signoj por unuoj, dekoj, centoj kaj miloj. Estas du aliaj reguloj, la "plusa regulo" kaj la "minusa regulo". Laŭ la "plusa regulo" estas ekzemple 3 = 1 + 1 + 1 aŭ per romiaj signoj III
kaj laŭ la "minusa regulo" estas 9 = 10 - 1 aŭ per romiaj signoj IX
Norme pli grandaj signoj estas unue. Se estas pli malgranda signo unue, oni subtrahas tion el la sekvanta pli granda signo.
La speciala eco de HTML por la pli malgrandaj numeroj estas ke ekzistas propraj markoj por numeroj 1 ... 12. Tamen por pli grandaj numeroj oni uzu multaj markoj, ekzemple por 13 oni povus skribi per kvar normaj signoj XIII
kaj en HTML per nur du signoj : ⅩⅢ
Ekzemple la numeron 888 = 800 + 80 + 8 oni povus skribi DCCCLXXXVIII kaj la numeron 999 = 1000 - 100 + 100 - 10 + 10 - 1 oni povus skribi CMXCIX kiam 900 estas laŭ la logiko de romianoj 1000 - 100 aŭ CM kaj 90 estas 100 - 10 aŭ XC
Nu, certe oni povas ankaŭ pli rekte skribi 999 = 1000 - 1 kiel IM kaj 99 = 100 - 1 kiel IC, same kiel estas 9 = 10 - 1 kiel IX
Por la supraj ekzemploj HTML ne helpas multe ...
Kiom | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Granda | Ⅰ | Ⅱ | Ⅲ | Ⅳ | Ⅴ | Ⅵ | Ⅶ | Ⅷ |
en HTML | Ⅰ | Ⅱ | Ⅲ | Ⅳ | Ⅴ | Ⅵ | Ⅶ | Ⅷ |
malgranda | ⅰ | ⅱ | ⅲ | ⅳ | ⅴ | ⅵ | ⅶ | ⅷ |
en HTML | ⅰ | ⅱ | ⅲ | ⅳ | ⅴ | ⅵ | ⅶ | ⅷ |
Kiom | 9 | 10 | 11 | 12 | 50 | 100 | 500 | 1000 |
Granda | Ⅸ | Ⅹ | Ⅺ | Ⅻ | Ⅼ | Ⅽ | Ⅾ | Ⅿ |
en HTML | Ⅸ | Ⅹ | Ⅺ | Ⅻ | Ⅼ | Ⅽ | Ⅾ | Ⅿ |
malgranda | ⅸ | ⅹ | ⅺ | ⅻ | ⅼ | ⅽ | ⅾ | ⅿ |
en HTML | ⅸ | ⅹ | ⅺ | ⅻ | ⅼ | ⅽ | ⅾ | ⅿ |
Principe oni povus alternative skribi la numeron 4 = 5 - 1 kiel IIII aŭ IV kaj la numeron 9 = 5 + 4 = 10 - 1 kiel VIIII aŭ kiel IX, sed kvar samaj sinsekvaj signoj estas jam iom multe por legi facile kaj oni do prefere uzu la alian alternativon.
Ekzistas ankaŭ kelkaj iom strangaj grandaj romiaj signoj en HTML, kiel ekzemple ↁ ( ↁ ) por 5000 kaj ↂ ( ↂ ) por 10000, sed mi ne intencas por uzi ilin.
Nu, klare miaj signoj kaj markoj estas iom variaj. Matematiko per romiaj nombroj estus provizore por mi iom malfacila. Mi tamen volas rakonti kiel mi sukcesis en HTML-paĝo prezenti la HTML-kodojn de markoj. Ekzemple estas ja ↂ la propra HTML-kodo por la signo ↂ sed se mi skribas la kodon, la rezulto sur HTML-paĝo estas la signo, tute ne la kodo kion mi volis montri. Do por montri la kodon sur la paĝo mi anstataŭigas la parton "&" en la kodo per & tiel ke anstataŭ ↂ mi skribas sinsekve & kaj #8578; sen interspaco.
Fine iom da baza matematiko? Egalas ekzemple 123 + 948 = 1071, sed kiel kalkuli tion per romiaj numeroj? ⅭⅩⅩⅢ + ⅭⅯⅩⅬⅧ = ⅯⅬⅩⅩⅠ
La plej supra rado por la "memora numero" en krampoj.
(1) | (1) | (Ⅹ) | ||||||
1 | 2 | 3 | Ⅽ | ⅩⅩ | Ⅲ | |||
+ | 9 | 4 | 8 | ⅭⅯ | ⅩⅬ | Ⅷ | ||
--------------------- | --------------------- | |||||||
1 | 0 | 7 | 1 | Ⅿ | ⅬⅩⅩ | Ⅰ |
Jes, vere multe da batalo. Tamen ioma logiko observebla. Kredeble ekzemple adicio per romiaj numeroj ne estas neebla tasko.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |