<< | #371 ; Printempo 2022, aŭ ĵus nun aŭ neniam |
>> |
Estu la tria monda milito aŭ ne, ĉiuokaze estas printempo. Kaj la kulpo pri la granda milito certe apartenas sole al Ukrajno, Usono, Britio, Francio kaj aliaj malamikaj okcidentaj landoj kiuj volas plilongigi la militon en Eŭropo.
Espereble Rusujo baldaŭ uzos nukleaj armiloj en Ukrajno por tute klare esprimi kaj demonstri por eĉ la plej avidaj militistaj agitantoj (kiel ekzemple la prezidento de Ukrajno) la fakton ke Ukrajno neniam povos venki. La batalo estas vana kaj danĝera por la tuta mondo.
NATO -membreco estas tre malbona ideo por lando kiel Ukrajno. Kaj same ĝi estos tre malbona ideo ankaŭ por Finnlando. La NATO -membreco de Finnlando estos tre malbona novaĵo ankaŭ por aliaj NATO -landoj. NATO -revoj de landoj ĉe limoj de Rusujo, kiel Ukrajno kaj Finnlando, kaŭzos pli malsekuran kaj pli nestabilan mondon.
Vera sekureco en Eŭropo neniam povos efektiviĝi tiel ke oni ankoraŭ malfaciligas la streĉitan rilaton inter grandpotencoj, kiel USA kaj Rusujo. USA pli bone forigu ĉiujn siajn militistojn kaj ĉiujn siajn armilojn el Eŭropo. Inter Rusujo kaj malamikaj okcidentaj landoj estu nur neŭtralaj landoj sen nukleaj armiloj kaj sen fremdaj militistoj, tio estus la plej sekura Eŭropo.
Ĉu vere la nunaj NATO -membroj de distancaj okcidentaj landoj volus militi je pli ol 1300 kilometroj da nova landa limo kontraŭ Rusujo!?! Ĉu ili vere bezonas pli da konfliktoj de grandpotencoj, pli da militoj por partopreni??? Ĉu vere nun estus tro paca la granda mondo!
Nu, ŝajnas jam klare ke la reala futura Eŭropo plej probable tute ne estos sekura. Ni devos estonte akcepti multe pli malsekuran mondon ankaŭ en Eŭropo. La grandpotencoj ŝajne tute ne volas kompreni la signalojn de alia flanko. Racio kaj prudenteco evidente estas perdita en la kompatinde malutila komunikado inter grandpotencoj.
Eĉ en Finnlando oni povas aŭdi kaj legi nur la voĉon de Usono en la parolo de politikistoj. Bedaŭrinde la politikistoj estas surdaj por la sonoj de sana racio. Ili volas nur kiel eble plej grandan militon.
Nu, la politikistoj de granda mondo ekhavu sian karan militon. Pli bone ni tamen pensu pri lokaj aferoj, pri pli proksimaj aferoj, aferoj por kioj ni eble mem povus eĉ iom influi, aferoj kioj tute ne estas USA, NATO, milito kaj morto.
Estas komenco de monato majo. Unuaj naturaj floroj de ĉi tiu printempo mi trovis jam kelkaj tagoj antaŭe apud rivero, inter ŝtonoj, sub la ponto "Raumansilta", foto maldekstre. Kredeble ili estas tusilagoj.
Betuloj jam havas malgrandaj folioj, kiel la dekstra foto atestas, sed poleno de betulo nun abundas en la aero. Estos relative malfacila polena printempo por alergiaj homoj en Finnlando.
Klare printempo jam venis al "Kirjurinluoto" en la urbo Pori kaj kredeble estos iom vigla somero.
Dum la virusa epidemio aperis relative malmulte da publika distraĵo, sed nun estas la situacio eble jam iom pli bona. Oni rajtas kunveni kaj kolektiĝi en publikaj situoj, nu nature nur kondiĉe ke oni ne bruligos la sanktan flagon de Usono kaj supoze ke oni ne krios sloganoj kaj devizoj kontraŭ la sankta NATO.
La rajto de individua opinio nome ne plu ekzistas en Finnlando. Kredeble oni nuntempe rajtas kritiki nur Rusujon eĉ en Finnlando. Ĝenerale oni malamas eĉ la rusan lingvon. Mi tamen neniam rezignos nek el la lando Rusujo nek el la bona rusa ligvo. Rusujo estos daŭre nia bona amiko. Nenio milito povos tion fakton aliigi.
Hodiaŭ mi fotis en "Kirjurinluoto" de Pori apude kelkaj someraj konstruaĵoj kioj evidente estos pretaj por ricevi someraj vizitantoj.
Certe la konstruaĵoj ne estos fortikaj por eksplodoj de nukleaj armiloj, sed ni esperu ke la nukleaj armiloj en Finnlando unue detruu la pli orientan urbon "Tampere" kaj tie speciale la malbenitan urboparton "Hervanta". Mi certe ilin nek sopiras nek bezonas.
Eble pluvos somere, sed tio ne estos tre granda problemo, se nur la akvo ne estas danĝere radioaktiva.
Mi mem ĝenerale ne estas aktiva vizitanto de distraĵaj eventoj, kvankam ili evidente estas iom popularaj. Mi ne scias kion mi mem faru en publika distraĵa evento.
La repertuaro de nia propra civito Mueleja Insulo estas provizore iom limigita kaj ni ne bezonos grandan tendon por ĝin referi. Tamen estos norda vivo, loĝado kaj tekniko por ni daŭre gravaj temoj.
Vivo estas kruela batalo, sed ni ne kapitulacios. La granda mondo evidente estos en granda krizo. La plej bonan kaj gravan enhavon de vivo ni devas trovi proksime en aferoj lokaj kaj aferoj relative malgrandaj. La granda mondo estas jam perdita. Nur nia malgranda loka mondo kapablas por enhavi racion kaj prudentecon.
Ĉifoje nia lasta foto estas pri moderna artverko en "Kirjurinluoto", ĉe la granda loka rivero. La grupo de artistoj "Ynnä+" produktis la artaĵon jare 1999, kiel la ŝildo rakontas. Ĉu ili eble volis adici vektoroj?
Apude estis evidente nesto de burdoj ĉar mi vidis tie du flugantaj burdoj. Unu burdo venis el sub tero kaj alia burdo iris al sub tero preskaŭ samtempe.
Miaopinie la artaĵo estas pri altiro, kio proksimume estas ĝia nomo, kvankam la fina litero A en la nomo estas iom stranga, renversite.
Nu, kiel inĝeniero mia imperativo estas por kritiki la artverkon pri iom dubinda efektivigo, pensante la doktrinon pri firmeco kaj elasteco de materialoj kaj strukturoj. Altiro bedaŭrinde ne estas kiel eble plej bone kaj ekonomie efektivigita.
Oni povus ankaŭ iom malafable demandi, kio fakte estus la praktika funkcio de tio konstruaĵo? Prefere mi vidus tie grandan & bonegan sunhorloĝon. Nu, certe mi komprenas ke tiaj belaj, relative delikataj kaj utilaj publikaj konstruaĵoj estus rapide detruitaj de vandaloj. Publika konstruaĵo en praktiko nepre estu tre fortika kaj nur malfacile detruebla.
Atendante sekvantajn batalojn, surprizojn kaj suferadojn.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |