<<

#370 ; Estos nova operaciumo por ĝeneralaj RPi4 -komputiloj

>>

Mia provizore malsukcesa projekto "3D-fotilo" estos kontinuita unu belan tagon. Estas ja klare ke novaj varioj de operaciumo estos ĝenerale pli bonaj, sed la komputilaj fotiloj estas jam sufiĉe bonaj por ilia relative simpla tasko kun la malnova operaciuma vario "Buster" kio enhavas ekzemple la bone konatan kaj tre utilan fotilan programon raspistill kion mi provizore volas uzi.

Praktiko montris ke ne estas tre facile kaj senprobleme por renovigi nur parton de rekomenditaj programoj en la ordinara Raspberry Pi -sistemo. Oni plejparte uzu la variojn de programoj kiuj venas kune kun la operaciuma paketo, almenaŭ se oni ne estas tre alta spertulo kaj speciala ekspertizisto de operaciumo Debian-Linux.

La nova operaciuma vario "Bullseye" estas komforta por uzi, kvankam la fotila programo estas tute alia. Tion jam pruvis miaj eksperimentoj kun kelkaj RPi3 -komputiloj. Por miaj ĝenerale uzeblaj fortaj RPi4 -komputiloj - tiuj du sen CSI-fotilo - mi estos nun preta por munti la pli novan operaciumon.

Estus kredeble tre malfacile por munti novan varion de foliumilo al la malnova operaciuma vario. Ekzemple la filmoj de finna komercie financita mtv.fi postulas la novan varion de retfoliumilo. La alia finna - principe kaj origine televidila firmo - YLE estas financita per aparta nepra imposto "YLE-imposto" (eĉ se oni ne posedas televidilon) kaj la regaloj tie estas iom mankhavaj.

Nu, klare ke la progreso devas progresi kaj la ĝeneralaj komputiloj devas esti modernaj kaj ĝenerale uzeblaj, provizitaj per la plej moderna vario de operaciumo kio estas konvena por la tasko. Por la du fotilaj komputiloj de 3D-fotila projekto la plej nova vario estas provizore "Buster" kio ankoraŭ enhavas la fotilan programon raspistill .

Por la projekto "3D-fotilo" mi intencas uzi la fortan ĝeneralan komputilon por kalkuli la 3D-matematikon el la du fotoj kiojn la du fotilaj komputiloj produktis. Mia malnova muntado de OpenCV tamen ne estis tre sukcesa. Do mi ne perdos ion vere signifan se la malnova muntado estos substituita al nova provo de senproblema kaj plene uzebla programaro OpenCV.

Nature la uzitaj RPi4 -komputiloj tamen jam havas gravaj datumoj kiojn mi unue memortenu al ekstera USB-memoro (unua foto supre). Je muntado de nova operaciumo estos ja la malnovaj datumoj sur la memora karteto tute detruitaj. Ĝenerale estas bona ideo por memorteni proprajn gravajn datumojn ekster la RPi-komputilo, speciale se oni uzas multaj aliaj komputiloj.

La operaciumo kaj la normaj pretaj programoj de paketo ja estas facile denove munteblaj el komputila reto, sed sian mem produktitan enhavon kaj sian propran laboron oni speciale gardu. Oni ja ne volas ĉiam komenci sian propran laboron tute denove el komenco kiam oni muntis novan operaciumon al sistemo. Oni certe volas utiligi sian propran antaŭan laboron.

Do, evidente mia sekvanta projekto estos por munti la novan operaciuman varion "Bullseye" kun konvena programa paketo al du RPi4-komputiloj kiujn mi intencas uzi ekzemple kun la projekto "3D-fotilo", sed ankaŭ por ĝenerala uzo, proksimume same kiel "Windows" -komputilojn.

La artikolo estos poste kontinuita ...


... Kaj jes, nun ĝi estos kontinuita.

Eble oni povus renovigi la sistemon ankaŭ sen detrui la malnovajn datumojn sur la memora karteto, sed mi selektis por malplenigi kaj prepari denove la malnovan 32GB SDHC memoran karteton.

Unue mi uzas adaptilon por prilabori la fizike malgrandan SDHC -karteton kun mia Windows -komputilo.

Mi uzis unuan fojon la Windows -programon "Raspberry Pi Imager" kion oni trovas el Interreto.

Oni bezonas "on-line" -kontakton kun Interreto ankaŭ dum uzo de tio programo (almenaŭ la unuan fojon kiam la programo ankoraŭ ne ŝargis la paketon). Ĝi iel anstataŭigas la NOOBS -paketojn kiujn mi uzis antaŭe.

Eblas ankaŭ prepari ("format", ERASE) la memoran karteton per la sama programo "Raspberry Pi Imager" al FAT32-sistemo kion Raspberry Pi uzas. Mi do ne plu uzis por tio tasko la apartan programon "SD Card Formatter" kiel antaŭe.

Mi do selektis la unue rekomenditan operaciuman varion "Bullseye" kaj startis la Windows -programon por havigi la muntan programon por RPi el Interreto.

Estus tamen aliaj alternativoj. Se oni unue selektas la duan alternativon "Raspberry Pi OS (other)", oni povos selekti ekzemple:

Retrospektive mi tamen opinias ke la rekomendita alternativo estis bona. Eblas ja poste havigi aliaj programoj laŭ propra bezono.

La unuan uzan fojon la programo vere ŝargis la paketon el Interreto kiel la supra foto atestas, sed la duan uzan fojon ĝi tamen uzis la saman paketon kion ĝi jam antaŭe ŝargis al memoro.

La rapido de mia WLAN (4G) estas oficiale 100 Mbps, sed en praktiko 50 Mbps jam estas proksimume la plej granda ebla. Kredeble estus 5G multe pli rapida, sed mi tamen estas jam kontenta al 4G kun komputiloj kaj al 2G kun sendrata telefono.

Jes, tiel mi muntis la programon al la SDHC -memora karteto en Windows -komputilo. Sekve estas tempo por malfiksi la adaptilon el Windows -komputilo kaj la SDHC-karteton el adaptilo. Mi do metos la karteton al sia propra loko en RPi4 kaj startos la RPi-komputilon por kontinui la muntadon de operaciumo.

Iom simpla estis unue la vidaĵo sur la ekrano de RPi4, kiel la apuda foto atestas. Plejparte nur blanka ekrano. Klare la operaciumo ankoraŭ ne estas preta.

Ĉi tiu fazo multe similas al la paso de NOOBS-programo, sed la operaciuma paketo estas jam selektita.

Nun oni selektas por RPi inter alie lingvon, tempon, klavaron, konekton al Interreto, nomon de uzanto, sekretan vorton, preskaŭ same kiel uzante NOOBS.

Iom surprize estis ke la norma uzanto pi ne estis rekomendita, sed la munta programo admonis min selekti alian uzan nomon. Mi obeis la admonon kaj do ĉi tiu RPi4 -komputilo provizore ne havas la norman uzanton pi, sed ŝajnas ke mia selektita alia uzanto havas la tutajn rajtojn de sudo - la superuzanto. Estus ja ofte malfacile por uzi la sistemon sen rajtoj de superuzanto.

Nature estis multaj pliaj fazoj, sed fine eblis vidi la jam kutiman grafikan labortablon de "Bullseye" kaj ekzemple vidi la filmoj de mtv.fi per la nova vario de retfoliumilo.

La muntado estis origine iom baza, sen grandaj programoj, sed eblas ja trovi pli da rekomenditaj programoj ("Recommended Software") kaj ankaŭ aliaj programoj el Interreto.

Mi jam muntis kelkaj pliaj rekomenditaj programoj, sed la granda oficeja programaro "LibreOffice" ankoraŭ ne sukcesis. La kialo eble tio ke io por la muntado grava komputilo ne estis tiam "on-line" ???

Nu, mi provizore kredeble ne bezonos la grandajn oficejajn programojn. Certe "VNC Viewer" kaj programoj de programisto estas pli gravaj por mi. Eblas ja skribi ankaŭ per simpla teksta programo. Fakte mi uzis "LibreOffice" plejparte nur por skribi longan tekston kio eble enhavis kelkaj fotoj, sed ekzistas aliaj alternativoj por tio.

Jes, la sono ŝajnas nun multe pli bona en RPi4, pli forta ol kun la malnova vario "Buster". Mi selektis ankaŭ la muzikan programon "Sonic" el la "Recommended Software" kaj espereble mi havos fortojn por programi kelkaj simplaj kantoj pli per la nova vario de muzika programo.

La norman RPi-fotilon mi tamen kredeble ne povos uzi kun la kutima programo raspistill sed espereble estas la sola grava problemo. Eble mi povus trovi malmultekostan USB-fotilon kio estus uzebla kun RPi? Nome la USB-konektilo de RPi donas nur nekutime malmulte da elektra kurento. La USB-fotilo do devus esti kontenta al la eta kurento kaj tamen funkcii norme.

Jes, ioma nova munta sukceso uzante la programon "Raspberry Pi Imager" en "Windows" -komputilo.

Nature mi bezonos kelkaj pliaj muntadoj por la ĝenerale uzebla RPi4 kun 8 GB (kaj por la alia kun "nur" 4 GB) da RAM, sed provizore mi estas relative kontenta. La RAM-memoro ja estas iom granda en ĉi tioj RPi4 -komputiletoj kaj estis iom sufiĉa ankaŭ uzante varion "Buster" kio uzis RAM tre senzorge kun foliumilo kiam mi vidis longaj filmoj. Tamen ne plu gravaj problemoj kun RAM-memoro en la nova vario "Bullseye".

Bona batalo, nur malmulte da sango fluis sur la batala kampo.

La bataloj de vivo kontinuos.

Epilogo de muntado per "Raspberry Pi Imager"

Jes, la vivo vere estas nura batalo. Bedaŭrinde mi devas konstati ke ĉi tio ankoraŭ ne estis la tuta rakonto. Unu tre grava parto mankis.

La du RPi4 -komputiloj tre bone funkciis dum la muntado pri kio mi jam rakontis supre, sed kiam mi poste provis startigi ilin denove, ili tute ne startis. La komputilo nur haltis kaj aperis iaj malfacile kompreneblaj informoj pri eraro kaj la cirkvito BCM2711 sur ekrano.

Post multaj provoj kaj eksperimentoj ( kun la "Windows" komputilo ) mi nun opinias ke almenaŭ por RPi4 oni unue devas kun la programo "Raspberry Pi Imager" antaŭ la norma operaciumo ankaŭ aparte munti "Bootloader". La NOOBS -stila muntado tute ne enhavas ĉi tiun taskon. Oni agu en la programo laŭ ĉi tioj paŝoj kun la SDHC memora karteto:

  1. "Erase" ; preparu la karton al FAT32 ("format")
  2. "Bootloader", por selekti el kio aparato la komputilo startu
  3. La norma muntado de operaciumo

Bedaŭrinde oni devas malfiksi la karteton el komputilo post la paŝoj kaj almeti ĝin denove por progresi.

La alternativo "Bootloader" estas iom bone kaŝita en la programo kaj oni trovu ĝin jene:

  1. Por la "Operating System" oni unue selektu CHOOSE OS
  2. Sekve oni selektu la alternativon Misc utility images en la suba parto de nova programa fenestro.
  3. Sekve oni selektu la alternativon Bootloader ( "... change boot priority" )
  4. Oni selektu la alternativon SD Card Boot se oni volas starti el la memora karto (kio ja poste estos en la RPi-komputilo)

La programo bezonas Interretan konekton por ŝargi la "Bootloader" al la memoro, sed estas relative malgranda programo. La selektita alternativo instruas la komputilon por (angle) ... "Boot from SD card if available, otherwise boot from USB" kaj la RPi-komputilo do unue provu por starti el la SD -karteto kaj je malsukceso provu denove por starti el aparta USB-memoro. (Nature la USB-memoro en tio kazo devus enhavi la operaciumon kion oni volas startigi)

Aliaj alternativoj estus por starti unue aŭ el USB aŭ el la komputila reto. Mi tamen provizore volas ke ĉiuj miaj RPi-komputiloj startu el la SD karteto kie la norma operaciumo kuŝas.

Kiam oni do estas preta por munti la operaciumon - proprasence de la vorto - la programo avertas pri tio ke la tuta SD memora karteto estos unue malplenigita. Oni tamen ne zorgu pri tio. La "Bootloader" ne estos detruita. Mi tamen kredas ke la muntado de "Bootloader" malplenigos la karton kaj oni do muntu ĝin unue.

Kio do estas la angla "boot" esperante? Estas ia ŝuo, ia ŝuo kio "piedbatas" la komputilon al irado. Oni bezonas la programon "Bootloader" por ŝargi la operaciumon al RAM -memoro kaj por startigi la norman funkciadon de komputilo. Iom surprize ke estas aparta nepra tasko por uzanto dum muntado. "Windows" certe ankaŭ bezonas sian propran "Bootloader" por starti, sed ĝi ne petas la uzanton de PC-komputilo por aparte munti "Bootloader" se oni volas starti la koncernan komputilon sen ekstera helpo.

Jes, 'Linux' estas evidente iom alia sistemo. Mi kredas ke oni povus eĉ munti la operaciumon 'Linux' el Interreto rekte al la komputilo en kio ĝi laboru, sed mi ankoraŭ ne provis tion mem. La nova vario "Bullseye" enhavas ankaŭ eble la saman programon "Imager" (?) kaj eble oni povus uzi ĝin rekte en RPi por munti novan operaciumon, sed mi ne provis tion. Do oni povus senprobleme rekte munti alian operaciumon al la komputilo kion oni jam samtempe uzas? Ekzistas multaj alternativoj, sed mi nur bezonas norme funkciantan sistemon. Mi ja ne estas sovaĝa esplorvojaĝisto kaj maltima aventuristo kiel "Indiana Jones", nur norma uzanto. Mi ne volas provi kaj testi ĉiujn eblajn alternativojn.

Ĉikune mi volas averti pri tio ke la riskoj estas pli grandaj se oni provas mem munti la (ne tre bone konatan) operaciumon rekte el Interreto al la komputilo kion oni samtempe uzas. Se io fazo ne sukcesas, povas esti poste malfacile por startigi la komputilon. Kiam oni uzas apartan komputilon por prepari la muntadon, estas la risko de misfortuno pli malgranda. Se unu muntado ne sukcesas, oni povas facile provi denove, ĉar la funkciado de unua komputilo ne dependas de sukceso de muntado al la alia komputilo.

Se la programo "Raspberry Pi Imager" ne plaĉas, ekzistas ja aliaj alternativoj por munti operaciumon por Raspberry Pi. Oni povas aĉeti novan SDHC -memoran karteton por RPi, ekzemple de 32 GB nominala kapacito, kio jam enhavas NOOBS-paketon kaj uzi tion kun Interreta kontakto por munti la operaciumon. Nenia problemo kun "Bootloader". Oni povas ankaŭ uzi malnovan memoran karteton, trovi novan NOOBS-paketon el Interreto kaj uzi ilin. Memora karteto kun malpli ol 16 GB da nominala kapacito tamen estas jam nuntempe iom malmulte por ĝenerala uzo. La vera uzebla kapacito estas iom pli malgranda ol la nominala.

Nu, provizore la situacio de miaj RPi4-komputiloj do estas bona. Jam eblas ekzemple vidi youtube.com en Interreto per la nova foliumilo de RPi4. Tio praktike baza utilaĵo nome ne eblis antaŭe kun mia RPi4, uzante la pli malnovan sistemon "Buster", kio enhavis pli malnovan varion de foliumilo. Se oni volas novan foliumilon por Raspberry Pi, laŭ mi oni prefere kaj plej simple akiru novan varion de tuta operaciuma paketo.

Atendante sekvantajn batalojn, surprizojn kaj suferadojn.


Bedaŭrinde mi devas ankoraŭ poste konstati ke tamen ne okazis daŭra sukceso en muntado de meza vario ( inter "Lite" kaj "Full" ) de 32-bit "Bullseye" por RPi4. Mi provis multaj fojoj, kaj NOOBS kaj la programon. Similaj problemoj en komenco: " kernel panic ... CPU2: stopping ... not syncing ... Unable to mount root fs on unknown-block ... Attempted to kill init ... "

La sistemo eble startis unu fojon post la muntado, sed poste ne plu.

Eble mi sekve provos la 64-bit alternativon ĉar mi ne scias kion alian fari por trovi novan stabilan sistemon.


Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)