<< | #369 ; Lastaj miaj aferoj teknikaj esperante |
>> |
Jen la lastaj selektitaj teknike interesaj bildoj el PIV. Nu, mi volas jam opinii ke la 2005 eldono ne plu estas tre moderna en jaro 2022. Eble ni devas humile konstati ke nia kara lingvo Esperanto tamen ankoraŭ ne estas tre forta lingvo de tekniko. Kompreneble nia sincera intenco estas por plibonigi la staton de aferoj.
Stango (maldekstre) estas nun nia unua kliento. Povas esti mana laborilo. Povus esti apogilo.
Miaopinie dentostango certe estas tre interesa se oni havas ankaŭ por tio konvenan dentradon. Per tiaj partoj oni povus transformi rotacion al rekta movado, aŭ reciproke.
Kiam oni ekzemple pensas pri firmeco kaj elasteco de strukturoj kaj materialoj, oni miaopinie plej ofte intencas per stango vertikalan strukturan elementon. Pri horizontala struktura elemento, eble metala, oni uzas la nomon tabulo. PIV tamen havas iom alian interpreton: "Stango, ĉiaspeca, multe pli longa ol dika, peco el ligno, metalo ks" kaj "Tabulo, lignopeco, laŭlonge segita el arbotrunko, plata, ne tre dika ..."
Ekzistas ankaŭ la vorto "Fosto, trabo el rigida materialo, 1 vertikale starigita por subteni ion k uzata en ĉarpentado" kaj tial eble pli bone uzi la vorton fosto por fortika portanta vertikala struktura elemento.
Stifto (dekstre) estas denove unu relative simpla, sed iam utila parto.
Stifton oni ofte uzas por rigli ion parton al sia loko tiel ke estos ankaŭ poste facile malfiksebla. Mi tamen eble nomigus kelkaj el la stiftoj en la apuda bildo prefere al "kojno".
La PIV opinias jene: "Stifto, 1 metala vergeto, uzata por kunfiksi du pecojn ... 2 metala peceto, kiu en sistemo akso/lagro malhelpas la relativan rotacion aŭ ŝoviĝadon ..."
Ŝraŭbo (maldekstre) estas baza mekanika parto por konstruisto.
La senfina ŝraŭbo kun dentrado estus por mi tre interesa ekzemple por turnigi astronomian teleskopon al konvena direkto.
La PIV opinias: "Ŝraŭbo, cilindra aŭ konusforma peco el metalo, ligno aŭ malmola plasto, provizita per helica kanelo ..." Ŝraŭbrelo aŭ helica kanelo certe estas esenca parto de ŝraŭbo.
Jes, ŝraŭboj estas utilaj por konstruisto, sed oni tamen ne subtaksu la prezon kaj la laboron kion oni bezonas se oni volas konstrui iom kompleksan aparaton per nuraj ŝraŭboj. Oni bezonas pli da materialo por uzi ŝraŭboj. Oni devas bori multe da truoj akurate al certaj lokoj. Veldo ofte povus esti pli ekonomia solvo.
Kiel mekanika inĝeniero mi devas plendi pri la subtaksado kaj malbona uzo de ŝraŭboj. Kiam oni bezonas vere fortaj ŝraŭboj ekzemple por kunigi du dikaj metalaj platoj, oni memoru ke tiaj ŝraŭboj ne povas toleri tranĉan forton. Oni povas uzi grandan tiran forton por tiaj fortikaj ŝraŭboj, sed tute ne tranĉan forton.
Ŝraŭboj estas iom similaj al nitoj en fortaj kunigoj. Maksimuma tira forto estas akceptebla, sed tute ne tranĉa forto. La tira forto premas la platojn kune. La frikcio inter la platoj tenas la platojn en sia loko. Se eblas por la platoj por movi, estos tranĉa forto por la nito / ŝraŭbo kaj ĝi rompiĝos.
Antaŭe oni ja konstruis ŝipoj el ŝtalaj platoj per nitoj. Poste oni komencis veldi ŝipojn kaj oni bezonis pli malmulte da ŝtalo. En komenco la veldoj eble ne estis tre bonaj kaj okazis kelkaj akcidentoj en forta ondado. Mi bedaŭrinde aŭdis ankoraŭ kiel junulo onidiron ke ŝipo konstruita uzante nitoj estus pli fortika ol veldita ŝipo. Laŭ onidiro la nitoj ebligas por platoj de ŝipo por iom movi kaj tial la ŝipo ne rompiĝos en forta ondado kiam ĝi iel "cedas", dank al nitoj. Estas tamen nur sensencaĵo kaj galimatio. Nitoj tute ne rajtas cedi. Se la ŝtalaj platoj movas relative unu al la alia, estos forta tranĉa forto por la nitoj kaj ili rompiĝos. Tekniko de veldado multe progresis post la unuaj veldoj.
Nu, poste mi opinias ke fakte en mia supra rakonto bolto estus pli bona vorto ol ŝraŭbo. Kaj certe la rakonto temas nur pri grandaj fortoj. Se oni volas pendigi ordinaran bildon al muro per ŝraŭbo, oni ne bezonas speciale pensi pri la iom malgranda tranĉa forto.
Ŝtopilo (dekstre) estas bone konata komponanto por diversaj elektraj aparatoj.
Ŝtopiloj estas iom aliaj en diversaj landoj. Oni ofte uzas ŝtopilon por konekti la uzan elektran fonton ekzemple al ordinaraj hejmaj aparatoj.
Ofte oni volas ankaŭ protekti la uzanton el elektro de iom granda tensio per la strukturo de ŝtopilo.
PIV: "Ŝtopilo, ... 2 organo en izola tenilo ĉe la fino de ŝnurkonduktilo por fari elektran kontakton" kaj por "Ŝtopilingo, kava kontakta organo, en kiun oni enigas ŝtopilon, por fermi cirkviton ..."
Ŝtudo (maldekstre) estas forta mekanika parto por metala konstruisto.
Ekzemple konstruistoj de ŝipoj kaj aliaj iom grandaj metalaj konstruaĵoj povas uzi ŝtudoj. Oni ankaŭ bezonas ŝraŭbingon.
Oni eble veldas ŝtudon al metala plato per elektro.
La PIV rakontas: "Ŝtudo, stifteto, uzata por kunigi du pecojn el maŝino aŭ ĉarpentaĵo, du trancitajn ŝtonojn ks"
Nu, mi volus uzi por la sama intenco alian vorton: bolto. PIV jene: "Bolto, kunfiksilo, konsistanta el ŝraŭbo kun kapo k ŝraŭbingo"
Truso (dekstre) estas grava apoganta parto de tegmento de domo. La truso portu kaj rezistu la tutan pezon de tegmento kaj ankaŭ la fortojn de vento. Truso ankaŭ elportu la pezon de neĝo sur la tegmento vintre.
Ofte la tuta pezo de tegmento restas sur la eksteraj portantaj muroj de domo.
Pro miaj revoj pri trategmenta sunhorloĝo per speguloj min iom interesis la strukturoj de truso. Nu, certe mi ne posedas veran profesian konon pri la afero.
La neerarema PIV: "Truso, ĉarpentaĵo el ligno aŭ metalo, en formo de renversita V, destinita por subteni tegmenton."
Truskeno (maldekstre) eble povus esti laborilo ekzemple por avida aŭtisto kiu volas mem ŝanĝi la pneŭon aŭ prefere la radon?
Fakte estas por mi iom malfacile por traduki la vorton.
Nu, mi eraris en interpretado de apudaj bildoj. PIV nome diras: "Truskeno, ilo, uzata por streki rektajn liniojn paralelajn sur ebena surfaco aŭ rando"
Nu, certe mi bezonas multe pli da aferoj lerni en nia kara lingvo.
Nur unu monato da uzo de "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" ne estas tre multe. La vivo tamen kontinuos. La progreso progresos.
Eble mi kontinuos la pruntadon de ĉi tiu grava libro, se eblos. Povas tamen baldaŭ esti striko en libropruntejo.
Vajco (dekstre) estas utila laborilo por forte teni partojn en sia propra loko.
La PIV nin eduku: "Vajco, mekanismo, fiksita ĝenerale ĉe stablo de seruristo, lignaĵisto k.a., por firme teni inter du pinĉantaj makzeloj, kiujn oni premas pere de blokanta ŝraŭbo, la prilaborotan pecon."
Nu, klare mi devus utiligi pli da nia kara esperanta Vikipedio. Kredeble la plej nova ebla informo estos tie. Jes, espereble la batalo baldaŭ kontinuos.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |