<< | #368 ; Kelkaj pliaj aferoj teknikaj esperante |
>> |
Laboro kiel inĝeniero por la finna industrio estas klare jam por mi kaj tute neebla kaj krome plene neinteresa. Aŭtomatigo en fabrikoj de granda kapitalo ne estas grava temo por ordinaraj civitanoj. Senlaboreco de popolo estas la plej grava praktika putra frukto produktita de industrio. Multe pli gravaj estas temoj kioj estas proksimaj al ordinara ĉiutaga homa vivo. Tekniko tamen tute ne estas malamiko de homaro. Modernaj homoj bezonas teknikon.
Tekniko por ordinara homa vivo estas grava afero por la civito kaj por la civitanoj. Tial ni daŭru esperanton kun la unulingva vortarego PIV.
La kulture neŭtra internacia lingvo Esperanto certe estas la plej grava lingvo en la tuta mondo, kvankam ĝenerale tute ignorita en Finnlando kaj en EU.
Miaj celoj klare nek estas absoluta eterna paco en la mondo nek kategoria amikeco inter ĉiuj homoj. Pli simplaj, realismaj kaj atingeblaj celoj estas multe pli praktikaj, interesaj kaj raciaj.
Mekaniko (dekstre) nature estas grava inĝeniera temo, kvankam la apuda bildo eble ne prezentas tian mekanikon kion oni unue pensas. Mekaniko de starpiano ne estas por mi bone konata. Ankaŭ aliaj muzikiloj kaj instrumentoj estas por mi iom fremdaj.
Jes, mi tuj humile konfesu, ke mi ne povas mem ludi muzikon per instrumento, estu mekanika aŭ elektra. Muziko ne estas por mi tre grava afero, sed mekaniko kaj mekanismoj certe estas ĝenerale gravaj temoj.
PIV skribas pri la baza vorto "mekanik/o" inter alie jene : 1 Parto de la fiziko pritraktanta la ekvilibron, la movojn de la korpoj k la fortojn, kiuj efikas sur ili ...2 Tiu parto de la ~o, kiu rilatas al maŝinoj, aparatoj, iloj, utiligantaj la ~ajn fenomenojn ... 3 Tuto de la moveblaj pecoj, kiuj transdonas la premon de la fingro al la kordoj (de piano, klaviceno ks) aŭ al la klapoj (de akordiono, orgeno ks) ...
Kaj pri la alia por ni tre centra inĝeniera koncepto "mekanism/o" PIV rakontas : 1 Sistemo de organoj aŭ pecoj kiuj kunefikas en maŝino, aparato aŭ en biologia procezo, por atingi difinitan rezulton: la ~o de fusilo; transmisia ~o; ... 2 Strukturo de kunaranĝitaj elementoj k ilia maniero de funkciado: la ~o de la lingvo, de la penso ... 3 Teknika, mekanika ludo, kontraste kun la efektoj.
Katoda oscilografo (maldekstre) ŝajnas jam ĝenerale iom malnova tekniko pro la katoda tubo kaj elektrona kanono.
Nu, miaopinie la intenco estas por mezuri osciladon kaj oni ne bezonas katodan tubon por tio. Moderna komputila ekrano povas plenumi la saman taskon por fari osciladon perobjektiva por la homa okulo kaj facile mezurebla. Oni povas observi ekzemple la formon, la frekvencon kaj la amplitudon de oscilado.
Fakte mi prefere uzus la vorton osciloskopo.
Oscilado estas grava teoria fizika temo kaj nature interesa, estu mekanikaj aŭ elektraj osciloj.
Pri la baza vorto "oscil/i" skribas PIV : Balanciĝi alterne en kontraŭaj direktoj ĉirkaŭ ekvilibra punkto ... ~anta elektra energio en cirkvito.
Por la iloj sekvantaj klarigoj, por "oscilografo" : Aparato servanta por videbligi aŭ registri elektrajn oscilojn
kaj por "osciloskopo" : Instrumento por observi sur ekrano la formon de laŭtempe ŝanĝiĝanta elektra signalo.
Mi ne vidas grandan principan diferencon inter ili.
Ponto (dekstre) nature estas tradicia inĝeniera afero. Kredeble oni ankoraŭ konstruas kelkaj novaj pontoj, sed ĝenerale oni esperas ke pontoj estu fortikaj kaj sekure uzeblaj por almenaŭ 100 jaroj. Do, eble ne tre granda akuta bezono por novaj pontoj?
Nu, miaopinie oni ne plu konstruas multaj novaj tre simplaj pontoj. La novaj pontoj povas esti tre kompleksaj kaj grandaj. Profesia kariero kiel konstruisto de novaj pontoj povus nuntempe esti iom malfacila.
Ĝenerale pontoj kredeble estas tre finindaj kaj stabilaj konstruaĵoj. Mi tamen lernis ke surprize estis problemoj kun kelkaj relative novaj grandaj pontoj.
PIV donas tre multaj aliaj signifoj por la vorto "pont/o" : 1 Konstruaĵo, ebliganta transiron super rivero, fosaĵo, alia vojo ks ... 2 Platformo, meze de la ŝipo aŭ ĉe la pobo, de kiu la oficiro komandas ... 3 En klaviceno, piano k kordinstrumentoj, peco de malmola ligno kiu limigas la vibrantan parton de la kordoj k transdonas ties vibrojn al la sontabulo. 4 a) Fadeno, kiu kunligas du punktojn de elektra cirkvito k faras derivon ... b) Elektra instrumento aŭ cirkvito por mezuri la rezistancon, induktancon, kapaciton k.a. de mezurobjektoj helpe de komparo kun normigitaj objektoj laŭ la nulmetodo: ~o de Wheatstone ... 5 Ligo pro elektraj fortoj de unu atomo inter du aliaj atomoj: hidrogena ~o ... 6 Ringoforma elstaraĵo, komunikejo inter bulbo, cerebelo k cerebraj pedunkloj. ... 7 Tiu parto de malnovmoda aŭ uniforma pantalono, kiu formas refaldeblan klapon k kiun anstataŭas nuntempe la fendo. 8 Interkomunikilo ...
Pulio (maldekstre) estas tradicia mekanismo por transigi forton, sed ekzistas multaj aliaj tipoj.
En multaj malnovaj fabrikoj estis tre longa akso kion unu granda motoro turnigis. La akso uzis puliojn por transigi samtempe uzan forton al multaj mekanikaj laboriloj.
Antaŭe oni ofte uzis simplan pulion por plata rimeno ekzemple en agrikulturo. Modernaj pulioj tamen estas multe pli bonaj.
Modernaj elektraj motoroj estas relative malmultekostaj kaj ofte ili povas rekte turnigi aparaton, sen bezono por ekzemple pulio aŭ alia aparta transmisia mekaniko.
PIV donas jenan klarigon por "puli/o" : Rado, kies rando estas destinita ricevi ŝnuron, rimenon, ĉenon ks ...paro da ~oj k ununura ŝnuro konsistigas plej simplan takelon.
Pumpilo (dekstre) estas principe malnova inventaĵo, sed tamen kontinue utila aparato. Malfacila por substitui per nura elektroniko.
Oni povas alternative pumpi gason kiel ekzemple aeron kaj fluidaĵon kiel ekzemple akvon per diversaj pumpiloj.
Pumpiloj estas gravaj aparatoj en industrio, ekzemple por transigi likvaĵon el unu loko al alia. Oni uzas pumpilojn ankaŭ en hidraŭliko kaj pneŭmatiko por transigi forton kaj mekanikan efekton el motoro al aliaj aparatoj.
PIV pri la baza vorto "pump/i" : Altiri aŭ repuŝi likvon aŭ gason per tiucela aparato ...
kaj sub tio pri la pumpanta ilo ~ilo : 1 Aparato por ~i ... 2 Analoga aparato, uzata por plidensigi aŭ plimaldensigi gason en ujo. 3 Membrana proteino kapabla transloki molekulojn de unu flanko al la alia flanko de la membrano, uzante la energion de la hidrolizo de ATP aŭ de elektra k kemia potencialo ...
Rado (maldekstre) estas tre malnova homa aparato. Multaj trafikiloj utiligas radon.
Dum mia infaneco en 1960/70-aj jaroj kelkaj opiniis ke por jaro 2000 oni ne plu bezonus radon. Oni pensis ke la aŭtoj flugus jam tiam en aero, same kiel aviadiloj.
Nu, la jaro 2000 certe jam pasis kaj miaopinie homoj ankoraŭ bezonas radon. Elektroniko tre multe progresis dum jardekoj, sed tamen oni ankoraŭ ne anstataŭigis radon per nura elektroniko.
Ankaŭ nia kara PIV scias iom pri "rad/o" : 1 Disko, turniĝanta ĉirkaŭ akso k uzata por ebligi aŭ faciligi movadon ...2 Tia organo de veturilo, horizontale aranĝita, por rompi sur ĝi la membrojn de kondamnito ... 3 Tia organo, rigardata kiel simbolo de senĉesa ŝanĝiĝo: la ~o de la Fortuno (kiu iujn levas, aliajn mallevas) ...
Do, evidente oni povus alternative uzi radon ankaŭ por mortigi homojn (la parto 2 supre).
Rektifilo (dekstre) estas tradicia baza elektra cirkvito por rektifi alternan kurenton al kontinua kurento kio movas al nur unu direkto.
Alterna kurento de iom alta tensio estas la preferata ekonomia formo de elektro por transigi trans grandaj distancoj. Por ordinara loka uzo oni tamen preferas pli malaltan tension kaj eble kontinuan kurenton.
Dualternancaj diodaj rektifiloj estas ofte uzataj ĉar estas pli bonaj. Ofte oni ankaŭ bezonas aliaj cirkvitoj por fari la kontinuan kurenton pli ebena kaj por reguligi la tension al oportuna kaj sekura nivelo. Modernaj fontaj aparatoj de elektra energio povas esti iom kompleksaj.
PIV pri la baza vorto "rektif/i" : 1 Purigi likvon per nova distilo aŭ alia kemia procedo. 2 Transformi alternan kurenton en nur pozitivan kurenton, aŭ nuligante la negativajn alternancojn (unualternanca kurento) aŭ pozitivigante ilin (dualternanca kurento) ... 3 Trovi la longon de la kurbo ...
Risorto (maldekstre) estas tradicia tekniko por la mekanika inĝeniero. Eble kelkaj homoj opinias ke risortoj estas primitivaj kaj jam malnovmodaj, sed en praktiko oni tamen ilin bezonas ekzemple por obtuzi mekanikan osciladon kaj tremojn.
Mi lernis en inĝeniera lernejo ke ĉiuj risortoj fakte baze estas tordrisortoj, ankaŭ tiuj normale nomitaj premrisortoj kaj streĉrisortoj. Nome ĉiuj risortoj principe iel tordiĝas kiam ili laboras.
Nu, plata spiralrisorto kaj la lamenrisorto de apuda bildo eble tamen ne tordiĝas en norma uzo, nur fleksiĝas. Kaj premrisortoj kaj streĉrisortoj tamen tordas kiam ili risortas.
PIV parolas pri "risort/o" : Elasta lameno aŭ fadeno el metalo aŭ alia materialo, kapabla repreni la antaŭan formon, post kiam ĝi estis fleksita, premita aŭ streĉita ...
Sekstanto (dekstre) estas tradicia optika laborilo por malnovstila navigacio. Vikipedio donas iom da informo pri sekstanto.
PIV pri "sekstant/o" : Naŭtika instrumento por mezuri precipe vertikalajn angulojn, speciale la angulan alton de astroj super la horizonto: ~o havas lornon, fiksan k moveblan spegulojn, alidadon kun verniero, arkon kun gradaro, k legilon. ...
Mi bedaŭrinde ne posedas sekstanton, sed certe estas interesa optika instrumento por mezuri la altojn de klaraj ĉielaj korpoj el horizonto. Astronomia metodo de navigacio fakte estis la unua kion mi lernis (en teorio) kiel hobio. Nur poste mi lernis pri aliaj pli simplaj navigaciaj metodoj.
Modernaj elektraj aparatoj por navigacio jam praktike anstataŭigis sekstanton en norma uzo. La bone konata "GPS" aŭ esperante la tutmonda loktrova sistemo estas la plej facila ekzemplo.
Miaopinie tamen estas grave por kompreni la bazajn aferojn de navigacio kaj por kapabli agi sen moderna elektroniko. Elektraj aparatoj ne ŝatas marakvon kaj elektra energio ne estas ĉiam uzebla en malfacilaj cirkonstancoj. Eĉ el malfacilaj situacioj oni tamen volas elnaĝi.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |