<< | #361 ; Mi ne estas La Granda Blanka Ĉasisto, sed ... |
>> |
Mia bienula patro estis ankaŭ ioma ĉasisto en kamparo de suda Ostrobotnio. Nature mi ĉi tie en urbo "Pori" do ankaŭ volus por ĉasi, ... aŭ almenaŭ por pafi per vera fusilo, ... aŭ almenaŭ esti bone konscia pri ĉiuj aferoj ĉasistaj kaj pafilaj. Oni ja tamen norme ne rajtas pafi kaj ĉasi ekzemple en centro de urbo.
Mi certe ne povas nuntempe nomi min vera aktiva ĉasisto, sed mi plenumis la oficialan teorian ekzamenon de amatora ĉasisto jam antaŭ longe. Mi longe pagis la bazan pagon de ĉasisto, la ĝeneralan pagon pro prizorgado de ĉasaĵo.
Ĵus mi ricevis la novan magazinon "Metsästäjä 2/2022" en mia nova loĝejo. La unuan magazinon de jaro ( 1/2022 ) mi evidente perdis pro transloĝiĝo. La poŝto de Finnlando ne plu estas tre fidinda.
Apude estas fotita inter alie la malnova lernolibro "METSÄSTÄJÄN OPAS" kian mi uzis en kurso de ĉasisto antaŭ proksimume 30 jaroj. Nu, pasis longa tempo post tio kaj eble la reguloj estas jam iom aliaj.
Estas ja klare ke por ĉasi bone estas tre praktika arto. Nura teorio certe ne sufiĉas. La ekzameno de ĉasisto estas nur ia oficiala permeso por komenci mem lerni veran praktikan ĉasadon. Estas tamen multaj reguloj kaj oni nepre konu la animalojn kiojn oni rajtas por ĉasi. Tiajn aferojn oni povas lerni en teoria kurso kaj el libro.
En subaj bildoj ni vidas kelkaj plej interesaj iom grandaj animaloj por fusila ĉasisto, bildoj el mia malnova ĉasista lernolibro. La nomoj tamen provizore estas iom malfacilaj esperante.
La alko ( Alces alces
) estas granda kaj ekonomie tre grava animalo. La apuda bildo prezentas tutan familion da alkoj. Ĝenerale plenkreskaj masklaj (virseksulaj) alkoj havas kornoj sur kapo.
Tamen la praktikaj eblecoj por ĝin ĉasi estas tre limigitaj por ordinaruloj. Malriĉuloj apenaŭ povas ĉasi alkon en Finnlando. Oni bezonus fortan fusilon kaj iom multe da unueca landa areo konvena por ĉasi. La rajto por ĉasi estas multe rilata al posedo de landa areo. Praktike oni devas esti membro en io ĉasa societo kaj tio povas esti malfacile se oni ne posedas multe da lando.
La reguloj por ĉasado de ĉi tiaj grandaj animaloj estas ĝenerale iom postulemaj. Oni bezonas praktikan pafan teston kun fusilo kaj specialan licencon por ĉasi.
La rakonto pri finna "Valkohäntäpeura" ( Odocoileus virginianus
) estas speciale interesa. Ĝi ne apartenas al la origina animalaro de Finnlando. Oni ĝin importis el Ameriko kaj pro tio oni antaŭe nomis ĝin finne "Virginianpeura". Unue oni ĝin plantis al areo de bienego "Laukko" en suda Finnlando kaj pro tio oni antaŭe nomis ĝin finne ankaŭ "Laukonpeura". La pli novan nomon ĝi ricevis pro la relative longa blanka vosto kio estas klare videbla kiam la animalo forkuras.
Nu, la finna nomo "Peura" estas laŭ mia malnova esperanta vortaro "norda cervo". Ĉasistoj en Finnlando ĝenerale nomigas tiel tiaj animaloj kioj estas pli malgrandaj ol la reĝo de norda arbaro, la aplomba alko, sed pli grandaj ol la malgrandaj cervoj aŭ kapreoloj.
La pompa finna oficiala "Nisäkäsnimistötoimikunta" (komisiono por nomaro de mamuloj) tamen decidis ke la animalo fakte estas nur (malgranda) cervo aŭ kapreolo kaj la vera finna nomo do estu "ValkohäntäKAURIS", do tute ne "-PEURA".
Mi tamen kredas ke ĉasistoj ankoraŭ ĝenerale uzas la nomon "ValkohäntäPEURA", kvankam eble estas iom erara pure zoologie. Mi unue vidis la animalon en Ostrobotnio je komenco la 1970-aj jaroj. Ĝi saltis surprize facile sur agro "Ritakyrö" trans alta arbusto de drenilo kaj la longa blanka vosto estis bone videbla. Nekredeble. Mi supozis ke la arbusto estus tro alta por transsalti.
La finna "Kuusipeura" ( Dama dama
), esperante damao, estas la lasta tia sovaĝa animalo en la maldekstra bildo. Oni ankaŭ iom bredas ilin en ĉirkaŭbaraĵoj. La diferenco al la antaŭa animalo eble ne estas tre granda. Kaj tamen ĉi tio estas "peura", tute ne "kauris".
Dekstre ni vidas kelkaj novaj iom similaj "alkaj" animaloj por avida ĉasisto. Oni certe prefere sciu kion oni pafas, se oni pafas. Se oni ne estas certa, eble pli bone ne pafi. La ĉasado ja ne povas esti ia kruela milito kontraŭ animaloj, sed nobla sporto por ĝentiluloj.
Kapreolo ( Capreolus capreolus
), finne "Metsäkauris", estas iom malgranda. Nuntempe oni povus ĝin ĉasi pli libere, sen malfacilaj licencoj, same kiel leporon, ekzemple per ordinara ĉaspafilo. Nu, la pli bona nomo por ĉaspafilo estas Kartoĉa fusilo.
La kapreolo estas tre lerta por kaŝiĝi en arbaro. La ĉasisto eble promenas tre proksime kaj tamen ne vidas ĝin.
Sekve nia dekstra bildo prezentas du preskaŭ same aspektaj animaloj, la sovaĝa "Metsäpeura" ( Rangifer tarandus fennicus
) kaj la dresita "Poro" ( Rangifer tarandus tarandus
), esperante nomitaj rangifero / boaco.
Laŭ mia kompreno estis la dresita boaco de sameoj antaŭe la iom pli granda sovaĝa animalo. Oni ne pafu ilin, eĉ se oni havus licencon por la preskaŭ same aperanta sovaĝa animalo. La fendhufo de rangiferoj estas klare iom alia en formo ol tio de aliaj iom similaj animaloj.
La lasta animalo en dekstra bildo estas cervo ( Cervus elaphus
), finne "Saksanhirvi", rekte tradukite "germana alko". Eble ne tre kutima en Finnlando. Por ĉasistoj ĝi tamen estus ia finna "peura".
La nomoj vere estas iom variaj. La finna "kauris" povus laŭ mia vortaro esti "cervo, kapreolo" kaj "kapreolo" estas finne la malgranda "metsäkauris". La cervo estus laŭ vortaro finne "kauris, saksanhirvi" kaj la finna "peura" estus esperante "norda cervo". Klare cervo tamen ne estas kapreolo. Iom konfliktaj nomoj.
Pafilo certe ne estas la sola ilo por ĉasi. Por ĉi tiaj relative grandaj animaloj tamen estus tre malfacile por konstrui tian sekuran kaptilon aŭ enfalejon kio ne estus samtempe danĝera ankaŭ por ekzemple infanoj kaj dombestoj. Krome la kaptilo tute ne rajtas difektigi la animalon se ĝi ne tuj mortigas la animalon. La kaptilo do aŭ tuj mortigu la animalon aŭ tute ne ĝin difektigu. Tio praktike eblas nur por malgrandaj animaloj.
Praktike oni uzu pafilon por grandaj animaloj. Fakte la pafilo tute ne mortigas. Kuglo povas mortigi se havas sufiĉe da maso (m) kaj se la kartoĉo donis por ĝi sufiĉe da rapido (v). La kineta energio de kuglo estas:
EKIN = ( m * v2 ) / 2 = m * v * v / 2
Ekzemple estu la maso de relative peza kuglo 10 gramoj ( m = 0,010 kg
) kaj la rapido estu pli granda ol la rapido de sono en aero, sed relative iom malgranda por fusilo, ekzemple v = 400 m/s
. Ni kalkulu la kinetan energion por tio kuglo:
EKIN = ( m * v2 ) / 2 = ( 0,01 kg * (400 m/s)2 ) / 2 = 800 kg * m2 / s2 = 800 kg*m/s2 * m = 800 N*m = 800 J
Ni nome scias el fiziko ke forto de unu "Newton" egalas 1 N = 1 kg*m/s2
kaj la energio de unu "Joule" egalas 1 J = 1 N*m
. Do la rezulto de kalkulado estas E = 800 Joule
da kineta energio.
Certe tia fluganta kuglo estus danĝera kaj povus mortigi ekzemple homon, se trafus ekzemple al koro. La aferoj tamen ne estas tute simplaj. La tipo de kuglo estas signifa. Ĝenerale por pafi pli grandan animalon oni devas uzi kuglon kio speciale disvastigos kiam trafis la celon.
Oni notu ke la energio de kuglo kreskas kun kvadrato de rapido. Se estas duoble da rapido, estos kvaroble da energio. Se estas nur duono de rapido, estos nur kvarono da energio. Je pipo de fusilo estos la energio de kuglo plej granda, ĉar estas plej granda la rapido, sed pro rezisto de aero la rapido de kuglo malpliiĝos, por kelkaj kugloj pli multe ol por aliaj. En praktiko la energio tamen ne estas la sola influanta faktoro. Flugado de kuglo ne estas kiel eble plej simpla afero, sed la pafaj distancoj por ĉasado estas ĝenerale iom mallongaj, speciale en densa arbaro kie oni eĉ ne vidas al longa distanco, eble nur kelkaj dekoj da metroj.
En Finnlando la reguloj de ĉasado donas ekzemple iaj limoj por la maso de kuglo kaj la kineta energio je 100 metroj ( E100 ). Nu, klare la celo de ĉasisto ne estas por turmenti kaj torturi la animalon, sed por finigi ĝian vivon kiel eble plej rapide kaj sendolore, sensufere. La finnaj reguloj por ĉasado estas proksimume la sekvantaj:
Ĉu tio signifus ke estus tute neeble por mortigi ekzemple plenkreskan homon per kuglo de kineta energio malpli ol 200 Joule? Certe ne, multaj malbelaj grandaj viroj estas mortigitaj je kurta distanco per kuglo de iom malgranda kineta energio, la kalibro nomita ".22 LR", vidu "rimfire ammunition". Kredeble eĉ alko kaj urso estas mortigita per tia iom malforta kuglo.
Por ĉasistoj la finna "kauris" signifas nur la malgrandan kapreolon. La finna "peura" povus esti ekzemple tio iom pli granda animalo kun relative longa blanka vosto, kion la pompa "Nisäkäsnimistötoimikunta" volis nomi denove al "kauris".
Do por ĉasisto ekzistas "alkoanimaloj" de tri kazoj: (1) la granda alko, (2) la iom pli malgranda finna "peura" de ĉasistoj, kaj fine (3) la plej malgranda kapreolo (finna ĉasista "kauris").
Vikipedio, nia kara malnova (sed multe pli nova ol mia vortareto) amiko, nin helpos:
Kaj simple & senprobleme kiel ni jam supre konstatis:
Nu, el finna Vikipedio mi lernis ke la ruĝa cervo formortis en Finnlando jam dum la 1970-aj jaroj. Mia pli nova libro por ĉasistoj el jaro 2017 tamen ankoraŭ prezentas la ruĝan cervon kiel norma en Finnlando. Tio animalo ne apartenis al la origina animalaro de Finnlando, sed estis importita. Evidente la vintroj tamen estis por ĝi tro severaj en Finnlando, aŭ estis tro multe da neĝo sur tero?
Kalibro estas grava afero pri fusiloj. Ekzistas ja tre multaj diversaj, sed ne valoras ilin ĉiujn uzi. Miaopinie oni plej bone selektu ion vulgaran tute ordinaran kalibron, kun multaj diversaj pretaj kuglaj alternativoj kaj tian ke estas sufiĉa por la plej granda animalo kion oni volus ĉasi, ekzemple la kutima ".308". Kun aliaj kugloj la sama fusilo povas esti uzita por multaj aliaj celoj.
Municio de fusilo estas la tutaĵo de kuglo, kuglingo, pulvo kaj "primer" kio ekbruligas la pulvon. Nature la plej grandaj energioj por kuglo el pafilo eblas nur por la pli grandaj kalibroj. La plej grandaj rapidecoj de fusilaj kugloj en komenco de flugado estas iom pli ol 1000 metroj por sekundo. Bonaj modernaj kugloj tute ne estas simplaj por produkti mem, sed el pretaj materialoj oni povas relative facile mem produkti municioj.
Oni uzas pezaj en celo disvastigantaj kugloj kun iom mola pinto por grandaj finnaj animaloj kaj pli malpezaj kugloj kun malmola pinto por malgrandaj. Oni nome volas ke malgranda animalo restos iom bela kaj tuta post pafo kiam la kuglo iras tra la animalo kaj nur iom da energio mortigas ĝin. En granda animalo ideale la kuglo restos ene en la korpo post pafo kaj faris kiel eble plej vastan truon tiel ke la animalo mortis rapide.
Nu, en Afriko oni miamemore uzas pezaj kaj malmolaj kugloj (kioj ne disvastigos facile en celo) por ĉasi la plej grandaj animaloj (ekzemple elefanton, "the big five") kioj havas dikan haŭton kaj grandaj ostoj tiel ke la gravaj sentemaj organoj estas profunde kaj bone protektitaj. Disvastiganta kuglo ne irus sufiĉe profunde en la granda celo por tuj mortigi la animalon, sed kauzŭs nur surfacan difekton. Ni ja ne volas ke la animalo mortus nur post multaj tagoj kaj tre multa vana suferado pro serioza infekto de vundo. Tia ne estas la celo de ĉasado.
Kelkaj problemoj mi tamen trovis en pafilaj artikoloj en esperanta Vikipedio.
Vikipedio uzas la nomon kartoĉo ĝenerale por municio. Miaopinie kartoĉo tamen estas municio nur por ordinara ĉaspafilo, kartoĉa fusilo, ne por vera fusilo.
Laŭ Vikipedio pulvo signifas nur nigran pulvon. Miaopinie pulvo tamen povas esti ankaŭ ĝenerala nomo por moderna senfuma pulvo, kiel ekzemple kordito.
Mi volas aldoni ke mi kontraŭstaras la opinion en Vikipedio ke municio konsistas "el eksplodaĵo kaj pafaĵo". Nenia eksplodaĵo estas la norma pulvo de pafilo. Se okazas vera eksplodo en pipo de pafilo, la pafilo rompiĝos danĝere. Temas nur pri relative rapida brulado, same kiel en brulmotoro. La kuglo ja bezonas iom da tempo por deiri el pipo de pafilo kaj tial la pulvo ne bruligu tro rapide. La premo ene en pipo ne estu tro granda. En granda premo la pulvo brulas pli rapide, tiel ka la pipo eble ne elportas, sed tamen pulvo ne estas vera eksplodaĵo.
Mi volas mencii ankaŭ tion ke korektaj sŭomoj uzas la nomon "luoti" por modernaj kugloj kaj la nomon "kuula" nur por malnovaj rondaj plumbaj kugloj. Plej multaj lingvoj miamemore ne faras la diferencadon en nomoj. Tiajn rondajn plumbajn kuglojn uzas tiuj kiuj volas pafi per malnovstilaj pafiloj kaj malnovstila "nigra pulvo" kiel hobio. Modernaj pafiloj ja uzas nur modernan senfuman pulvon.
Jes, multe restos por batali ... kvankam ĉasado certe ne estas io batalo kontraŭ animaloj ...
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |