<<

#359 ; Kia estu por ni la pli bona futuro

>>

Evidente la franca Renault estas nun la sola okcidenta aŭto pri kio oni ankoraŭ valoras revi. Nome Renault estas la sola grava okcidenta entrepreno kio volas konservi sian produktadon en Rusujo, do la sola okcidenta nekontraŭrusa aŭtofirmo, la sola trafikila produktaĵo kion mi volus aĉeti se mi posedus la monon. Aliajn okcidentajn markojn mi tute ne plu volas.

Mia nuna favorito estas la apude prezentita Renault Trafic Combi, veturilo por eĉ naŭ personoj kaj iom da varoj.

Kredeble ĝi estus tre utila trafikilo por nia propra civito Mueleja Insulo, en pli bonaj ekonomiaj cirkonstancoj. Mi ja estas nur unu persono, sed eblus transporti varojn al nia nova hejmo, se mi povus aĉeti novan hejmon.

Nu, fakte tiaj facilaj iluzioj estas tute nerealismaj. Mi bezonus mezgrandan ekonomian miraklon por povi havigi novan hejmon kaj aŭton. Mi ne bezonus nepre ekzemple la 120 milionoj da eŭroj kio baldaŭ estos la nova plej granda ebla venko en lotado "Eurojackpot", sed almenaŭ ... nu, eble ekzemple 250 miloj € estus bona.

La granda mondo estas en severe serioza krizo. Tutmonda merkata ekonomio produktis tutmondan virusan epidemion. Ekzistos manko pri manĝaĵo, energio kaj industriaj krudaj materialoj. La minaco de tria mondmilito pendas super niaj kapoj same kiel glavo pendis super la kapo de Damokles. Futuro de tuta moderna homa mondo estas dubinda.

Nu, klare mi ne povas helpi la senesperan situacion de granda mondo. Mi koncentriĝu al mia propraj problemoj. Vere sufiĉas tioj. Baldaŭ mi devus komenci por pagi por banko la ŝuldon pro longa studado. Finnlando garantiis la studadan prunton kaj ĝi do pagu se mi ne kapablos mem. Certe mi volus pagi, sed estas necerte se mi kapablos.

Jam ŝajnas klare ke mi future ne kapablos posedi la hejmon de patro. Mi devos vendi la dometon de patro kaj esperi ke tio iom malmulta mono sufiĉos por la juĝa konfisko kaj por la iom granda ŝuldo pri uzo de elektro 0 kWh (do fakte nenio elektro) dum multaj jaroj kiam mi ne kapablis eĉ por viziti la nehejtitan dometon. La vendoprezo el la dometo de patro realisme tamen ne estus sufiĉa por kompensi la iom grandan studadan ŝuldon.

Mi devas esti oficiale ekonomie senrimeda se mi ne kapablas por pagi la studadan prunton. Mi ne povas posedi eĉ malgrandan senelektran dometon. Tre bedaŭrinde, sed mi ne povas helpi la situacion. Mi nature provas pagi la ŝuldon, sed eble mi malsukcesos? Pensiulo ne povas pagi tre multe.

Tekniko evidente estas tre grava temo en moderna mondo. Mi kiel senlaborula inĝeniero kaj preskaŭ pensiulo devas jam komenci por prizorgi pri mia profesia fiereco.

Kio parto de tekniko estas la plej grava por ordinaraj civitanoj? Ĉu industria aŭtomatigo? Ĉu la tekniko en fabrikoj de granda tutmonda kapitalo? Ĉu agrikultura tekniko, aŭ eble forstekonomia? Ĉu eble la tekniko en malsanulejoj kaj en sanitara servo? Ĉu la tekniko de trafikiloj estus la plej grava?

Ĉu estas plej grave por povi moviĝi el unu situo al alia? Ĉu ni plej multe volas nur adiaŭi la lokon kie ni estas? Ĉu ni neniam volas resti en unu loko, esti kontentaj kaj trankvilaj?

Miaopinie estas la doma tekniko la plej grava por ordinaruloj. Modernaj domoj nome estas plenaj je teknikaj aparatoj. Kaj certe ni ĉiuj devas loĝi ie, hejme. Fabrikojn de granda kapitalo ni eble ne bezonas, sed hejmon ĉiuj klare bezonas.

Doma tekniko estas tre interesa temo, kvankam ĝi estas fakte en praktiko nur revoj kaj iluzioj. Pli atingeblaj celoj mi trovas en elektroniko kaj elektro-mekaniko, en principoj de pli grandaj, veraj praktike signifaj aparatoj. Miaopinie estas grave por povi funkciigi distancan motoron, pumpilon, ventumilon aŭ mane aŭ per komputila programo. Estas grave por kapabli direktigi distancan fotilon al dezirita direkto por foti. Estas grave por mezuri distancan temperaturon aŭ alian valuon. Indas batali pro kapablo por tiaj agoj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)