<< | #353 ; Principe ege interesaj teoriaj analizaj temoj |
>> |
La kruela tragedio de materio. Ĉie estas amasoj da materio. Principe eblas ekzameni materion tre bone per multaj teknikaj metodoj. Tamen tia agado praktike apenaŭ eblos por nia tre kara sed ege malriĉa nacieto "Mueleja Insulo". Teorio tamen estas libera.
Miaj libroj pri la temo estas jam iom malnovaj, sed fizikaj principoj ne aliiĝas rapide kaj ekzistas pli da informo trovebla en Interreto. Ĉiam estos pli novaj aparatoj por analizi materion, sed la bazaj fizikaj principoj restas plejparte la samaj. Mi tuj konfesu ke mi tute ne konas la temon bone, vaste kaj profunde. Mi nur volas lerni kaj studadi mem.
Fiziko estas principe interesa temo kaj analizaj metodoj proponas iom da vera viando sur la nuraj sekaj ostoj de fizikaj teorioj, eĉ se ne eblas eksperimenti en praktiko. Ekzistas multaj interesaj analizaj metodoj (nomoj kaj klasifikado el angla fonto el jaro 1974), jen ekzemploj:
La nomoj de metodoj povas esti iom aliaj, ekzemple por aliaj lingvoj. Kredeble oni povas klasifiki metodoj per diversaj stiloj. Por Esperanto estas la nomoj por mi plejparte nekonataj. Tamen ekzemple la angla "X-rays" estas esperante Ikso-radioj kaj en kelkaj lingvoj aperas la nomo de sciencisto "Röntgen", ekzemple en la finna.
Aperas ankaŭ iom aliaj anglaj nomoj, kiel ekzemple:
Jen kelkaj artikoloj en Vikipedio:
Jam ŝajnas relative klara afero ke mi ne povos eksperimenti en praktiko ekzemple per ikso-radioj (Rentgena radiado). Ĉi tio tamen povus esti por mi unu teoria projekto, kredeble tre longe daŭra projekto. Iom da sukplena viando por la interna flanko de tro seka bulko de fiziko, la sukplena bifsteko en sengusta "hamburger" bulko.
Radiado estas ĝenerale interesa temo, ankaŭ alia ol radiado de lumo. Radioaktiveco kaj radioaktiva radiado havas grandan signifon. Vidu la esperantan informon pri Radioaktiveco en Vikipedio.
Pri tioj mi lernis ekzemple el la apude fotita finna libro, esperante tradukita "Radiado kaj sekureco".
Kiel rekruto por la finna armeo mi iom servis kiel junulo en lernado de bazaj aferoj pri radioaktiva sedimentiĝo post eksplodo de nuklea armilo (atombombo), bruligaj batalaj ŝtofoj kiel ekzemple fosforo kaj "napalm" ( esperante napalmo ) kaj iom pri venenaj batalaj gasoj, ekzemple nerva gaso. Do mi posedis jam kiel junulo iom da bazaj scioj pri tiaj sekurecaj aferoj, kvankam mi poste praktike ne povis partopreni en tia fako.
Nuklean armilon nia civito provizore ne posedas kaj estus por ni malfacile por foti per "Röntgen" -radioj, sed aferoj analizaj kaj radiaj estas interesaj kaj indaj por ilin lerni pli bone.
Mi ŝatas legi pri strukturo de atomoj & molekuloj kaj aferoj aliĝaj. Klare tre multe por lerni, sed la vojo ja estas ege interesa. Ne nur la celo gravas, sed ankaŭ la vojo. Por mi la vojo plej multe gravas. Sen ĉi tia principo estus la tuta vivo sensignifa kaj vana.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |