<<

#352 ; Kion interesan por mezuri kaj sondi?

>>

Komputiloj ja estas lertaj en fotado kaj mezurado. Estas tamen tede kaj enue por mezuri ekzemple nur relative stabilan temperaturon de interna aŭ ekstera aero. Tio ŝajnas al mi preskaŭ same vane kiel mi rigardus mortan kaj neĝermeblan semon ; nenio okazas. Ni bezonas pri interesaj kaj variaj objektoj kaj valuoj por esplori.

Nu, ni povus principe iom mezuri norman homan korpon. Certe ni ne estas kuracistoj nek veraj esploristoj. Ni estas nek hospitalo nek oficiala flegejo. Ni ja estas ambasado de memstara ŝtato Mueleja Insulo en ĉi tio fremda (kaj ne speciale fajna) lando Finnlando.

Nia intenco certe ne estas por kuraci pacientoj. Por tia laboro ni ja bezonus apartan licencon kaj oficialan rajtigilon. Ni estas kaj kredeble ankaŭ estos ekster labora vivo en Finnlando.

Ĉiuokaze almenaŭ mi mem posedas mian propran korpon. Eĉ ekster labora vivo estas la homa korpo interesa. Funkciado kaj ecoj de homa korpo estas interesaj. Kredeble eblas la temon iom teorie studadi kaj eble eĉ iom en praktiko mezuradi. La ekonomiaj rimedoj klare estas mankhavaj kaj ĉio ne eblas, sed iom tamen eblos.

Kelkaj aspektoj de ĉi tio temo certe estas por mi nur teorie eblaj por trakti. La apude fotita libro donas ioman komprenon pri la medicine pli postulemaj aferoj. Ni ja tute ne praktikas kontraŭleĝan medicinon en la ambasado de sendependa nacio Mueleja Insulo.

Ni volas esti bonaj inĝenieroj. Do ni nature volas kompreni kaj ekzameni ankaŭ la norman homan korpon per teknikaj laboriloj. Ekzistas haveblaj por amatoroj kelkaj pretaj tiaj sensiloj kioj estas relative malmultekostaj kaj simplaj por uzi. Kredeble eblas uzi ilin per komputilo.

La dekstra foto prezentas aparaton por aŭskulti la pulsobaton de koro. Kredeble oni povas mezuri la pulsobaton ekzemple el fingro.

Iom pli da informo estas trovebla en Interreto: "Grove - Ear-clip Heart Rate Sensor"

Estas uzebla por Arduino kaj por Raspberry Pi. La aparateto estas libere havebla ekzemple en Finnlando.

Per la maldekstre fotita aparateto oni povas mezuri elektraj signaloj en muskoloj. La signaloj de muskoloj estas nur malfortaj kaj ili estas multe plifortigitaj per la karteto. Niaj muskoloj ja laboras per elektro.

Ni homoj, ni principe funkcias per elektro, kvankam ni estas iom aliaj aparatoj ol komputiloj, fotiloj kaj elektraj motoroj. Niaj nervoj estas iaj elektraj dratoj, kvankam specialaj.

Pli da informo trovebla en Interreto: "Grove EMG Detector"

La konstruisto volas speciale akcenti tion ke aparateto ne estas konstruita por medicinaj intencoj, sed nur por amatora eksperimentado.

Ekzistas ankaŭ alia interesa mezurilo "GSR Sensor" kie la mallongigo GSR signifas la anglan frazon "Galvanic Skin Response". Eblas mezuri kiom bone la haŭto konduktas elektron. Per tia mezurilo oni eble povus mezuri (kun komputilo) kiom bone, trankvile kaj nestreĉite oni dormas nokte.

La sube fotita "Grove Thermal Imaging Camera" estas iom pli multekosta, sed klare tre interesa aparato. Eble oni povus ankaŭ lerni iom per fotado de homa korpo per tia varmon sentanta fotilo? Ni ja estas varmaj animaloj. Oni povus percepti febron de paciento per tia fotila sensilo.

Estas trovebla preta kaj uzebla programa kodo por Arduino pri ĉi tioj aparatoj. Kredeble eblas uzi ankaŭ per la pli forta Raspberry Pi -mikrokomputilo.

La sube maldekstre prezentita "Infrared Temperature Sensor" povas mezuri temperaturon de objekto ( inter la temperaturoj -40°C kaj +115°C ) sen kontakto kun la objekto. Eble oni povus mezuri temperaturon ekzemple el homa orelo sen kontakto?

Pli da informo estas trovebla en Interreto en adreso por: "Grove - Digital Infrared Temperature Sensor"

Klare jam abundas teknikaj eblecoj por amatoro por mezuri la homan korpon kaj por testi interesaj ideoj.

Se estas multe da bonaj mezuroj pri gravaj valuoj, oni eble volas ilin bone memorteni kaj poste por uzi kaj ekzameni. Nu, ekzistas ja la koncepto LAMP, kio estas mallongigo el la sekvantaj 4 libere haveblaj sistemoj: Linux, Apache, Mysql, Php. Ili povas kune labori por memorteni kaj prezenti la mezurojn.

Estus eble konstrui tian sistemon uzante Raspberry Pi -mikrokomputilan karton. Mi certe konas la faman liberan datumbazon "MySQL". Antaŭe mi multe laboris profesie kun diversaj datumbazoj kaj la tre grava datumbaza lingvo SQL. Mi tamen ne volas konstrui tiel grandan sistemon, kvankam miaj RPi-komputiloj havos 3 el la 4 partoj de LAMP: Linux, Apache, PHP. Mi ŝatas malgrandaj sistemoj.

Eble ni ankaŭ ion belan tagon iom eksperimentos per ĉi tiaj ideoj. Eble ne estus tre malfacile por konstrui propran simplan sensilon.

La en komenco de ĉi tio artikolo fotita granda angla libro prezentas la apudan ideon por mezuri homan pulson de koro el fingro uzante ruĝaj kaj infraruĝaj (IR) LED-oj. Kredeble tia lumo relative bone antaŭeniras en histo de homa korpo. Tia sensilo kredeble ne estus tute neebla por konstrui mem.

Nu, estas facile por kredi ke la pulsobato de koro estas nur iom malforta en la fino de fingro. Sendube oni bezonas ioman praktikadon kaj eksperimentadon antaŭ ol oni povas atingi utilaj rezultoj.

Propra laboro kaj propra konstruado tamen estas ege grave por nia nacieto. Ni nepre bezonas nian propran scipovon. Ne eblas konstrui ĉion el malplena tablo en moderna mondo, sed eblas uzi kelkaj pretaj partoj kaj por efektivigi niaj propraj planoj, uzante nian propran povoscion por atingi niaj propraj rezultoj.

La oficiala burokrata mondo kaj grandaj entreprenoj klare ne proponas bonan postenon por ordinaruloj kaj malriĉuloj, sed la novan teknikon ili tamen ne povas tute rifuzi el la popolo. Ordinaruloj meritas sian rolon en socio. Malriĉuloj meritas taŭgan lokon en la moderna mondo.

Tekniko tute ne povas esti sekreto. Tekniko ne povas esti monopolo de granda kapitalo, malafablaj lernejoj kaj pompaj fabrikoj. Tekniko estu libera. Scipovo estu libera por ĉiuj.

Nia nacieto Muelejo Insulo salutas kaj kore bonvenigas la novan teknikon por la amatoroj de mondo.

Ĉiuokaze sufiĉas multe por batali ...

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)