<<

#349 ; Revolucio en la RPi - Bullseye - fotila mondo

>>

Unue mi certe devas vin informi pri grava ŝanĝo en uzo de RPi-fotiloj kun la plej nova vario de operaciumo "11, Bullseye". Se vi havas RPi-fotilon en sistemo kaj vi estas kontenta uzanto de tradiciaj fotilaj programoj kiel raspistill, vi provizore ne volos munti la plej novan varion de operaciumo, vi preferos la iom malnovan varion "10, Buster". La nova operaciumo nome ne plu enhavas tion bone konatan fotilan programon, sed tute aliajn libcamera solvojn.

La granda mondo estas nun malkvieta kaj tumulta. Eĉ en Finnlando iuj "Convoy" -homoj volus ekzemple faligi registaron kaj malaltigi impostojn de fosiliaj brulaĵoj. Oni estas tre malkontentaj pri la regado kaj detenado de virusa epidemio.

Nu, estas kompreneble ke oni volas renversi la nunan finnan verde-ruĝan registaron. Mi ankaŭ tion volus. La tiel nomita futura tutmonda "klimata katastrofo" ne estas valida kialo por mizerigi la ordinaran finnan popolon.

Brulaĵoj estas speciale multekostaj en Finnlando ĉar plejparto de ilia prezo estas nura imposto. En kamparo la distancoj ekzemple al vendejoj estas longaj. Publika trafiko ne plu funkcias en kamparo. Praktike oni bezonas propran aŭton se oni volas vivi en kamparo. Estas multekoste kaj altaj impostoj malfaciligas plie la situacion.

Estos tempo de tumultoj, revolucioj kaj militoj. La minaco de tria monda milto estas reala. Usonaj militistoj estas tre fervoraj por starti novan militon en Eŭropo. Militoj ekster Usono nome ne estas granda problemo por usonanoj.

Nu, kial ne ankaŭ mi faru mian propran revolucion! La memkonstruita ujo de 5" ekrano jam aperas iom militista!

Mi tamen komencas nur singarde, en malgranda skalo. Mi volas unue renovigi mian malgrandan RPi3-sistemon kio estas konstruita kune kun 5-cola ekrano.

La malnova muntado sur memora karteto estis la operaciumo "Buster" kun la grandaj programoj kaj nur proksimume 2½ GB restis libera sur la nominale 16 GB memora karto. La malgranda 5-cola ekrano tamen estas iom malkonvena por labori per grandaj oficejaj programoj.

Do mi selektas la paketon NOOBS v3.7 kion mi jam antaŭe muntis por RPi3 kio tamen estis sen fotilo. Tio signifas operaciuman varion 11, la novan "Bullseye".

Nova afero estas ke la RPi kun 5-cola ekrano jam havas propran RPi-fotilon, la vario 2.1 NoIR. Mi supozis ke oni povus uzi la fotilon same kiel antaŭe. Mi eraris. Ekzemple la programo raspistill ne plu estas uzebla en nova "Bullseye". Jen revolucio denove!

Mi rakontu poste iom pli pri la bedaŭrinda ŝanĝo de fotila programo en la nova operaciuma vario.

Jes, ankoraŭ foje mi forigas la etetan "microSD" memoran karton el RPi. Mi preparas la karton en PC-komputilo al FAT32 kaj kopias la datumoj de NOOBS v3.7 .

Poste mi volas aldoni ke supozeble ekzistas ankaŭ alia metodo ol la NOOBS-paketo por munti la operaciumon por RPi-komputilo. Tion alian rimedon mi certe devos poste testi kaj ekzameni, ion belan tagon. La avantaĝo de tio alia metodo estu ke oni scias la varion de operaciumo kun certeco jam anticipe.

Mi muntas la operaciuman varion "Raspberry Pi OS (32-bit)" sen la grandaj programoj, kiel ekzemple "LibreOffice". La finna lingvo de munta programo estas iom mankhava sed tamen praktike komprenebla. Esperanto ne estas selektebla.

Ĉi tiu mem konstruita ligna ujo estas iom simpla kaj kruda solvo. Eble ne la plej bona alternativo. La mem konstruita ujo de ĉi tio komputilo-ekrano-kunmetaĵo estas iom strikta, malvasta. Mi nepre bezonas prenilojn por manipuli la delikatan karteton.

Bona eco de ĉi tiu RPi-ekrano-kombinaĵo tamen estas ke la malgranda 5" HDMI-ekrano uzas la saman elektran fonton kiel la komputilo. Oni do bezonas nur unu fonton de elektro por la sistemo.

Bedaŭrinde estas la GPIO-pintoj en la strikta ujo nur malfacile uzeblaj. Ventumilo ne ekzistas.

La HDMI-ekrano ne uzas norman HDMI-kontaktilon, sed estas fikse konektita al la komputila karto. Vidu la suban foton pri tio.

La sama foto montras ke la vojo por la fotila kablo estas iom strikta. Tie oni vidas ankaŭ la du LEDoj de RPi3 -karto samtempe en laboro.

Ruĝa LED indikas ke la komputilo ricevas elektran tension. La alia malgranda LED estas flave-verda kaj indikas ke la komputilo fakte laboras.

Kiam oni finas uzi RPi -komputilon per komando shutdown oni atendu ĝis la flava LED ne plu lumigas, antaŭ ol oni estingas la elektron. Se la flava LED lumigas, estas la komputilo ankoraŭ ne preta por estingi.

Cetere mi volas mencii ke en "Bullseye" la programo cal ne plu funkcias en komanda fenestro kaj oni ne plu mem selektas por uzi la "interface" por fotilo.

Nu, la vera novaĵo por fotilaj uzantoj tamen estas la deviga interŝanĝo de fotila programo kun la nova vario de operaciumo.

La pli malnova vario de operaciumo "Buster" tamen estas ankoraŭ havebla se oni volas kontinui por uzi ekzemple la bone konatan programon raspistill

La novaj libcamera programoj ankoraŭ ne estas tre pretaj, sed kredeble ili forte evoluos kaj estonte ili estos la norma selekto por RPi.

Provizore ne eblas uzi la funkciojn de nova fotila programo el Python -programa lingvo same kiel la malnovajn. Mi kredas ke ili fine estos bonaj programoj, kvakam provizore iom nematuraj. Ili simple estos la novaj negroj.

Jen kelkaj el la novaj fotilaj programoj:

Eble tiuj programoj funkcias jam rekte por RPi4 sen aliaj agoj, sed por aliaj varioj de RPi oni provizore bezonas por selekti apartan 'grafikan plirapidigilon' "Glamor" kion oni povas fari malnovstile kun raspi-config proksimume ĉi tiel:

Post tio agado oni restartu la komputilon kaj jam devus la novaj fotilaj programoj funkcii.

Nu, iom novaj aferoj por lerni kun la komputila fotilo per novaj libcamera programoj. Espereble la nova sistemo estos sukcesa.

Informo pri la revolucia nova "Bullseye" fotila decido estas trovebla en Interreto angle, ekzemple paĝoj "Bullseye camera system" kaj la parto "libcamera and libcamera-apps" en "Raspberry Pi Documentation ; Camera".

Nu, honeste mi devas konfesi ke, se mi estus unue scianta ke la nova vario de operaciumo ne plu havas la bonan fotilan programon raspistill , mi apenaŭ estus farinta la renovigadon de ankoraŭ por fotado uzebla "Buster" -sistemo. Tamen estas jam farita kio estis farita, "tehty mikä tehty" kiel la suomoj diras. En francujo povus la francoj bele kanti en ĉi tiu situacio: "Rien, rien de rien, je ne regrette rien ..."

Niaj aventuroj kontinuos. Longe vivu revolucio! Nia kruelega fotila batalo kontinuos!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)