<< | #347 ; Pli rapida aŭtomata distanca kontrola fotilo |
>> |
En la artikolo #345 ni konstruis simplan aŭtomatan kontrolan fotilan sistemon kio uzas la programon crontab
por foti per distanca komputila fotilo maksimume unu fojon por minuto. Tio eble estas iom tro malrapide?
Nun ni intencas por konstrui pli rapidan sistemon por aŭtomata fotado per la distanca komputilo. Anstataŭ crontab
ni uzos novan "script" en la distanca komputilo.
Mi unue provis por foti rekte en la PHP-datumo kion la TTT-legilo uzas, sed estis sensukcese. Kredeble la fotado en PHP-programo postulas tro multe da tempo por la TTT-servilo. Ni do plie uzu du procezoj kioj havas la komunan foton /var/www/html/webcam/foto.jpg
La unua procezo en la distanca komputilo fotas serie kaj la dua procezo montras la foton por la TTT-legilo.
Miaopinie estas pli bone por unue aliigi la posedanton de jam ekzistanta foto ĉi tiel ĉar root
posedas la dosieron :
sudo chown pi: /var/www/html/webcam/foto.jpg
Nu, ni skribu novan "script" por la distanca komputilo en VNC-fenestro. Plej bone ni komencu en komanda fenestro de distanca komputilo kaj ni kreu por dosiero /home/pi/
la datumon per komando nano sleep.sh
Estas simpla programo kio kontinue unue fotas kaj poste atendas por 3 sekundoj. Mi kredas/esperas ke unu foto daŭras proksimume 2 sekundoj kaj tial la intertempo de fotoj eble estas proksimume 5 sekundoj?
Post skribado kaj memortenado de datumo ni povas en komanda fenestro de distanca komputilo doni rajtoj por la datumo chmod +x sleep.sh
kaj sekve eblas plenumi la agadon ./sleep.sh
kion oni povas fini per Ctrl+C
- kvankam tio ne ĉiam tuj funkcias. Kredeble la "script" ne respondas se la programo jam fotas.
Sube ni vidas la datumon de distanca komputilo en la konvena programo "Geany" en la VNC-fenestro.
Ni havas en la "script" por la programo raspistill
novan formaton por pli bela tempo -a "Simeon %X %d.%m.%Y"
tiel ke estas videbla la nomo de distanca fotilo kaj la tempo en finna formato.
Dua parto de sistemo estas datumo /var/www/html/fotu.html
kio estas videbla sube en "Geany", sed mi prefere unue kreas la datumon en dosiero /var/www/html/
per komando sudo nano fotu.html
kaj poste aliigas la posedanton sudo chown pi: fotu.html
tiel ke eblas prilabori per la norma uzanto.
Estas relative norma HTML -paĝo por la TTT-servilo, sed enhavas la saman elementon < meta >
kiel la malnova PHP-datumo tiel ke la TTT-legilo volas renovigi la paĝon ĉiuj 5 sekundoj, do pli ofte ol antaŭe. Mi tamen ne scias kio estus la ideala intertempo.
Ni ja tute ne bezonas PHP por ĉi tiu paĝo, estas pura HTML. Se ni volas uzi specialaj literoj en la teksto, ni pli bone uzu konvenan elementon <meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8" />
por raporti formaton UTF-8 por la TTT-servilo, kvankam la teksta datumo jam estas UTF-8. Nome la TTT-servilo Apache per supozaj valuoj ne uzas la formaton UTF-8 sen tia plia informo.
Nun estas la partoj de sistemo jam pretaj. Ni povas starti la "script" sleep.sh
en la hejma dosiero de norma uzanto /home/pi/
per la komando ./sleep.sh
en la komanda fenestro kaj la plej nova foto estu videbla en nia loka komputila reto por TTT-legilo en adreso http://169.254.131.84/fotu.html
Ekzemplo de tia foto estas apude, sed estas malgrandigita el grando 640x480 al grando 320x240. La kvalito de apuda foto tamen estas multe pli bona ol tio de aliaj fotoj kiojn mi fotis el ekranoj de komputiloj.
La "script" laboras ĝis oni ĝin stopas per Ctrl+C en la komanda fenestro de distanca fotilo (tra VNC), kvankam ĉiam tio ne funkcias tuj. En tia situacio oni simple provu denove.
Fine mi provu la sistemon el alia komputilo ol RPi4, nome el mia malnova portebla PC/Windows -sistemo.
Dekstre ni vidas foton de aranĝo por la tuta sistemo. Fotita kun fulmo kaj la granda horloĝo estas tial iom pli bone videbla.
La loka PC estas en VNC-konekto kun la distanca komputilo, kio tamen fakte ne estas fizike tre distanca, sed sidas sur mia sama labora tablo, kvankam estas 10 metroj da kruce konektita "Ethernet" -kablo inter ili.
En la VNC -fenestro de loka PC funkcias la "script" en la komanda fenestro de distanca komputilo. Samtempe montras la TTT-legilo de loka PC la distancan foton en sia propra fenestro.
Miaopinie la TTT-legilo Google Chrome de PC nun iom norme funkciis kaj montris novaj fotoj iom bone, kvankam la intertempo estis ... iom varia ... kaj ne tioj 5 sekundoj kiojn mi intencis? Tamen la sistemo iom bone funkcias. Oni certe povas trovi pli bonaj intertempoj per eksperimentado. Mi nun tute ne provis per la malnova IE kio antaŭe pli bone funkciis.
Pli bona foto pri la ekrano de PC estas sube. Notu la laboran tablon de distanca Raspbian 9 Stretch en la VNC-fenestro de PC.
La granda horloĝo certe ne estas kiel eble plej bone lumigita en la foto. La roksala lampo estas fotita en kontraŭa lumo kaj tial la cirkonstancoj de fotado estas iom malbonaj.
Kredeble oni povus skribi Python -programon por la sama intenco anstataŭ la "script". Mi tamen estas provizore iom kontenta.
La programo raspistill
eble fotus pli rapide kaj tamen fidinde per komando raspistill -t 1000 ...
tiel ke estas nur 1000 millisekundoj (nur unu tuta sekundo anstataŭ la norma 2 sekundoj) da prokrasto antaŭ la foto, almenaŭ en bona forta lumo?
Bataloj de malbona mondo neniam ĉesos. Nia propra civito Mueleja Insulo tamen neniam estos membro en NATO.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |