<< | #344 ; Perfekteco kaj idealo, bona kvankam distanca celo |
>> |
Miaopinie fortikaj pontoj kaj aliaj bone sian kargon portantaj strukturoj estas la plej perfektaj kaj fidindaj modernaj homaj kreaĵoj. Eble pontoj estas relative simplaj konstruaĵoj, sed tre utilaj.
Apude estas fotita bela malpeza ponto en urbo Pori, ponto por ekzemple piedirantoj el 'Pormestarinluoto' al 'Kirjurinluoto'.
Mi ofte promenas al centro de urbo laŭ ĉi tio ponto, se mi ne uzas buson. Propran aŭton mi ne posedas. En urbo tamen eblas vivi iom bone sen propra aŭto. Nu, nature mi volus uzi mian propran veturilon kaj vivi kiel riĉulo en propra domo, se tio eblus.
Tuta perfekteco klare estas iom ambicia celo por nuraj mortontoj, sed ĉiam ni povos plibonigi nian agadon kaj la rezultojn.
Perfekteco de homa korpo estas interesa temo. Mi povas facile kredi ke la skribanto de dekstre fotita libro posedas kompare idealan korpon. Estas finna traduko de angla libro "Callanetics Countdown" de aŭtoro "Callan Pinckney", finna eldono presita en jaro 1991.
Ŝajne la libro promesas por la leganto idealan korpon per ioma taga praktikado de po nur kelkaj minutoj jam dum 30 tagoj. Kredeble helpos ekzemple por pendanta postaĵo kaj ŝvelinta ventro. La virino en la foto de kovrilo klare posedas kompare perfektan korpon. Estas tamen fotoj pri viro ankaŭ kaj tial mi kredas ke estas tute permesite por viroj.
Nu, mi vidis la iom malnovan libron en urba bilioteko, estis aĉetebla per 0,20€ kaj mi pensis ke eble mi iom min ekzercus fizike kaj plibonigus mian staton dum venonta februaro. Estas tamen nur 28 tagoj en monato februaro kaj tial la rezultoj estas necertaj. La skribanto ja ne promesas idealan korpon dum nur 28 tagoj.
Tamen ne nocas por tion provi. La tuta kosto ja estas malpli ol 0,01€ por tago (0,20€ / 28 tagoj). Ebla eĉ por malriĉulo.
Nature mi ne forlasis miajn teknikajn aspirojn. La fotila projekto SEP FRATOJ vivas kaj fartas bone. Mi tamen bezonas pli da tempo. Eĉ kun pendanta postaĵo mi volas lerni kaj plani teknikaj temoj. Eĉ kun ŝvelinta ventro estas teorio kaj praktiko de tekniko interesa.
Nu, povas ja esti ke la skribanto de tio libro fakte intencas ke mi trovos (ion alian) idealan (virinan) korpon dum 30 tagoj legante la libron, kvankam mia propra korpo ne estas tute perfekta? Estas interesa ebleco. Ni tion vidos.
Perfekteco en fotado certe estas malfacile atingebla celo. Speciale mi nun pensas pri aŭtomataj fotiloj. En tipaj cirkonstancoj aŭtomata fotilo ne produktas tre bonan rezulton. La lumo ofte estas kontraŭa por la fotilo. La kontrastoj de lumo povas esti tro grandaj. La plej grava celo eble estas en ombro. La plej grava celo eble mankas el la foto aŭ estas relative malgranda. Eble la fotilo estas direktita al erara direkto. Eble la celo movas tro rapide. Eblas multaj problemoj.
Homa fotisto povas esti multe pli bona ol robota fotisto, almenaŭ en tioj fotoj kiojn li aŭ ŝi kuraĝas por publikigi.
Fotoj kaj fotiloj tamen estas gravaj laboriloj, kvankam mi kredeble ne kapablus por mem konstrui same bonan fotilon kion mi povus aĉeti kiel nova kaj preta industria produkto per eĉ relative ĉipa prezo.
Idealoj estas en praktiko distancaj, sed nia malgranda nacio Mueleja Insulo plej multe respektas la propran inĝenieran scipovon de civitanoj. Nia propra persona lerteco kaj nia propra scio estas por ni multe pli valora ol io kion kiu ajn povus aĉeti per nura mono el butiko. Ni volas mem kompreni, mem lerni, mem plani kaj konstrui. Granda kapitalo kaj la tutmonda merkata ekonomio havas siaj propraj valuoj kaj ni havas la niaj. Preta eksterlanda tutaĵo - kun nia samtempa propra senlaboreco - ne estas tre valora por ni, ĉar tute mankas nia propra fingropremaĵo, nia propra parafo, nia propra scipovo.
Nia propra parafo estas por ni grava, same kiel por "Esko" en la tradicia finna libro "Nummisuutarit". Prefere ni vivu por ni mem kaj ne por eksterlandanoj.
Alia grava tradicia finna libro estas fotita maldekstre, "Rautatie" aŭ esperante "Fervojo", skribita de Juhani Aho. La origino de libro estis en jaro 1884 kiam relvojoj ankoraŭ estis nova kaj mirinda temo almenaŭ por finnaj kamparanoj. Estis periodo de grandaj vapormaŝinoj. Estas iom amuza rakonto pri maljunaj geedzoj Matti kaj Liisa kiuj unuan fojon renkontis fervojon kaj iom eksperimentis por veturi en trajno.
Mia libro estas 23-a eldono el jaro 1944. La kovrilo estas jam malfiksa kaj la foto montras la EX-LIBRIS de antaŭa posedanto, E.G.W. Walanne. Mi ne konas, sed evidente estis ia avida skribanto ĉar estas pluma skribilo kaj inka botelo videbla en la desegnaĵo. Surprize altaj montoj aperas en la fono. Tiaj ne ekzistas en Pori. Ĉu eble Laponio kiel ŝatokupo kaj hobio?
Mi trovis la libron en urbo Pori, do eble li / ŝi estis poriano aŭ almenaŭ vivis proksime? Se li / ŝi estis la origina posedanto de libro - probabla supozo por honesta EX-LIBRIS persono - estas lia / ŝia aĝo jam verŝajne proksimume 100 jaroj?
Fervojoj estis grava teknika inventaĵo. Trajno estas ekonomia veturilo por transporti grandan kvanton da personoj aŭ varoj kaj aĵoj. Lokomotivoj sendube estas principe tre interesaj maŝinoj, kvankam provizore tro grandaj por nia civito Mueleja Insulo.
La pasinta tempo neniam returnos, sed malnovaj aferoj havas sian propran valuon por nia kulturo. Pasintaĵo ofte aperas pli bela ol la nuna tempo, kvankam la socio multe progresis kaj la tekniko estas pli bona. La tempo origas la malnovajn memorojn. Orado sur metalo ja aperas bela kaj firma, kvankam ni provizore ne atingis la oran landon Eldorado.
Ni tamen pensu pri la estonteco. Vapormaŝinan lokomotivon mi certe ne kapablus posedi, sed modernaj elektronikaj aparatoj estas ekonomie pli realismaj, pli malmultekostaj, kvankam fakte multe pli kompleksaj teknike.
Nu, ĉi tioj estas fakte nur distancaj revoj. Dekstre estas foto de preta IR-fotilo por la malgranda Raspberry Pi Zero komputila karto kion mi ankoraŭ tute ne uzis. Havas du fortaj IRLED por lumigi relative proksimaj noktaj celoj per nevidebla lumo.
Provizore mi uzis nur dratan konekton kun miaj komputilaj fotiloj. Estas tamen haveblaj interesaj fotiloj ankaŭ por la eta vario Zero kio ne havas dratan Ethernet.
Alia interesa aparato estas la maldekstra "IMX219-83 8MP 3D Stereo Camera Module" kun 2 Sony -fotiloj.
Bedaŭrinde produktita nur por Jetson Nano/ Xavier NX kiojn mi ne konas.
Fokusa distanco de objektivoj estas 2,6mm kaj la fota angulo do relative granda.
La distanco inter la du objektivoj estas 6 centimetroj, do proksimume la sama kiel la distanco inter la du okuloj de homo.
Kredeble mi ne povus utiligi ĉi tion 3D-fotilon, sed principe estas interesa ideo.
Kialoj por futura optimismo. Relative ĉipa elektronika tekniko proponos novaj eblecoj por avida konstruisto. Bazaj aferoj klare estas nia grava fundamenta ŝtono. Ni ja ne volas esti nur uzantoj, ni estu lertaj konstruistoj kaj bonaj inĝenieroj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |