<<

#342 ; Kelkaj paŝoj direkte al frato Simeoni

>>

Mi ankoraŭ ne posedas la fotilon kion mi prefere volus uzi kun la kvara fotila frato Simeoni, sed mi jam komencas munti la malnovan sistemon (vidu la antaŭan artikolon) denove. Mi volas uzi precipe la iom malnovan operaciuman alternativon "Raspbian", la varion "Strech" por la nova muntado, same kiel por la 3 aliaj fratoj. La proceduro estas principe la sama kiel por artikolo #313 kie mi tamen selektis la pli novan alternativon "Raspberry Pi OS" kio nun estas vario "Buster".

La mem aldonita ventumilo kun Harwin-tipa kontaktilo (apuda foto) estis iom tro laŭta per tensio 5 Voltoj kaj tial mi aliigis la uzan tension por la DC-motoro de ventumilo al la pli malalta alternativo 3,3 Voltoj en la GPIO-pintoj. Nature la temperaturo en kerno de komputilo estos iom pli alta ol antaŭe, sed tamen ne tre multe. Estas sufiĉe forta ventumilo. Mi kredas ke la malnova ujo estos uzebla por la novigita RPi-komputilo, sed por la nova fotilo mi kredeble devas trovi alian solvon.

Ruĝa sago en la apuda foto indikas la por malnovaj ujoj gravan diferencon inter la elektronikaj kartoj de varioj 3B kaj 3B+, la kvar pintoj de PoE (mallongigo por angla "Power over Ethernet", kion kvaliton mi kredeble ne bezonas, ĉar mi ne uzos "Ethernet" por liveri uzan energion por distanca aparato).

La vario de Simeoni estas Raspberry Pi 3B+ kaj ĝi do havas la kvar novaj pintoj kioj estus iom ĝenaj en pli malnova ujo de ĉi tiu tipo. Ili ne estas en la sama vico kiel la multaj GPIO-pintoj. En pli malnova ĉi tia RPi-ujo konstruita por vario 3B (sen pluso) oni kredeble devas mem fari truon por la 4 novaj pintoj de vario 3B+ por uzi la ujon. La problemo kredeble ne plu okazas en novaj ujoj. Multaj miaj bezonaĵoj tamen estas iom malnovaj.

Malnovan mondon de teknika problemaro multaj homoj sendube prefere jam tute forgesus, sed mi tamen volas iom pritrakti la malnovajn problemojn, speciale tial ke mi fine trovis solvon al ĝena problemo (operaciumo "Raspbian", NOOBS-vario) kio min longe ĉagrenis.

Mi ja komencis el malnova aparato kion mi volis renovigi kaj uzi por io nova fotilo. Do mi traktu denove la 16 GB memoran karton. Mi unue preparu ("format") la memoran karton per aparta programo al FAT32 datuma sistemo kion la RPi uzas. Tio ja estas alia datuma sistemo ol kion la PC/Windows -komputilo uzas (ekzemple NTFS), kaj oni do ne uzu la norman "format" -komandon de PC/Windows por prepari la memoran karton por Raspberry Pi.

Certe ekzistas informo ankaŭ por aliaj tipoj de komputilo, ekzemple "Apple", sed mi uzis nur PC/Windows por prepari la memoran karton de RPi. Mi ne posedas norman "Apple" -komputilon kion mi povus uzi por ĉi tiaj taskoj, nur "iPad".

Sekve mi kopiis la datumojn de NOOBS -sistemo al la preparita memora karto. NOOBS estas ia "antaŭa muntado" de operaciumo. Ĝi efektivigos - kiam estas konektita al RPi - laŭ selektoj la finan muntadon de operaciumo (kun aliaj programoj) kaj tiel la tuta procezo estos facila ... almenaŭ principe ...

Sed jen perfida kaptilo kaj ruza enfalejo en iom malnovaj datumoj kiujn mi bedaŭrinde ankoraŭ uzis. Prefere oni uzu plej novan varion de NOOBS, sed mi estas sufiĉe laca viro kaj volas uzi tiojn variojn kiojn mi jam antaŭe trovis en Interreto kaj kioj jam estas uzeblaj en mia PC-komputilo. La datumoj estis origine en iom granda pakita .zip datumo, kion oni unue malpaku. Tro multe da laboro?

Kredeble vi ne kolizios al ĉi tio problemo se vi uzas novan varion de NOOBS, aŭ eble vi aĉetis novan memoran karton, kio jam havas pli novan NOOBS-sistemon kaj vi do tute ne bezonas mem munti la NOOBS. Mi tamen volas nun rakonti pri la malnobla mondo de malnova komputila programa tekniko.

Nu, mi jam havas en PC-komputilo du aliaj malnovaj programaj paketoj de NOOBS-sistemo: NOOBS_v3_0_0 (vario 3.0) kaj la iom pli nova NOOBS_v3_2_1 (vario 3.2). Kredeble la pli nova paketo estos pli bona, ĉu ne? Prefere mi do uzu la malpli malnovan varion NOOBS_v3_2_1 ! La sistemo ja estos ĉiuokaze poste renovigita rekte el Interreto al la plej nova vario ... aŭ tiel oni almenaŭ povus esperi ...

Nun tamen mi volas munti precipe la iom malnovan "Raspbian", la operaciuman varion 9, "Strech" kaj tiam fakte estas la vario NOOBS_v3_2_1 malbona selekto. Mi faris ĉi tion saman eraron kun la NOOBS-paketo jam multaj fojoj, sed fine mi pli bone komprenas. Antaŭe mi supozis ke mi mem faris ion alian eraron, sed tion mi ne plu kredas. Mi ne estas kulpa. La iom malnova NOOBS-paketo estas kulpa.

La problemo estas ke la vario NOOBS_v3_2_1 volas tamen munti la pli novan varion 10 de operaciumo, la varion "Buster", kvankam la alternativo "Raspbian" estas speciale selektita. Kaj sekve la renovigado de sistemo poste tute ne sukcesos. Interreto ne helpos. Eblas uzi la sistemon, sed ne eblas norme renovigi. Miaopinie la rezulto nome estos nek vere "Raspbian" nek vere "Buster". Estas nur ia bastardo kion ne eblas renovigi per la norma facila metodo.

Do mi returnu al la "unua kvadrato", la komenco, mi forigu la memoran karton el RPi, mi uzu la adaptilon por la eta karto por trakti ĝin en PC-komputilo, mi preparu denove la 16 GB memoran karteton kaj nun mi tamen selektu la alian paketon NOOBS_v3_0_0 , kio estas pli malnova, sed tamen pli bona por "Raspbian" ĉar ĝi muntas la varion 9, "Strech" kiel mi volas kaj poste eblas simple renovigi la sistemon el Interreto senprobleme.

Nature estus multe pli rekomendinde por trovi la plej novan varion de NOOBS-paketo el Interreto en .zip -formato, malpaki ĝin kaj uzi ĝin. Kiel unu maljuna instruisto diris: "Vi ne faru same kiel mi faris, sed faru kiel mi ordonas!" La plej novan NOOBS -paketon vi kredeble trovos el adreso "NOOBS Download" kaj kiam mi skribis ĉi tion, evidente estis NOOBS_v3_7_1.zip la plej nova pakita datumo, grando proksimume 2½ GB kaj do iom granda.

La veran varion de operaciumo de RPi oni vidas el teksta datumo /etc/os-release ekzemple post la teksto "VERSION=". Maldekstre estas fotita "10 (buster)", kion mi ne volis kaj dekstre "9 (stretch)", kion mi nun pli bone ŝatas.

( Nu, mi devas konfesi ke ekzistas ioma konflikto inter la nomoj. Oficiale la nomoj de operaciumoj estas "Raspbian" kaj "Raspberry Pi OS", sed kiel la supraj tekstaj datumoj atestas, estas la interne uzita nomo fakte por ambaŭ alternativoj la sama: "Raspbian".

Mi ne scias kial oni volis aliigi la oficialan nomon por la nova vario "10 (buster)" al la formo "Raspberry Pi OS", sed oni tamen ne aliigis samtempe la nomon "Raspbian" kion la operaciumo jam interne uzas por la pli malnova vario "9 (stretch)". Eĉ tute nova operaciumo en mia RPi4 portas la saman nomon "Raspbian" en la teksta datumo /etc/os-release kvankam oficiale ĝi estas "Raspberry Pi OS" kaj senprobleme funkcias. )

Certe la diferenco inter varioj de operaciumoj estas videbla ankaŭ en la bildo sur la labora tablo, la fono, se estas la origina fona bildo de operaciuma vario, kio ĝi nature devus esti en nova muntado.

Parenteze, en artikolo #313 mi ankaŭ uzis la saman famaĉan NOOBS_v3_2_1 ( por munti la alian operaciumon "Raspberry Pi OS" ) kio asertas ke "Raspbian" postulus pli ol 6 GB da memoro sur la memora karto. La pli malnova - sed por mi tamen pli bona - vario 3.0 de NOOBS rakontas antaŭ muntado ke "Raspbian" bezonas nur 4681 MB da spaco sur karto.


Nu, certe sufiĉe da problemoj en la mondo, malnovaj kaj novaj. Iom longe daŭras por skribi pri problemoj, sed miaopinie ili estas gravaj por dokumenti. Miaopinie malbonaj novaĵoj estas la plej gravaj kaj plej utilaj por scii, kvankam iuj malnovaj reĝoj laŭ onidiro tre malbone traktis kurieroj kiuj portis neoportunaj avizoj.

Nun tamen kelkaj bonaj novaĵoj. Apude estas fotita relative nova libro pri fotiloj de Raspberry Pi, tamen nur pri la oficialaj RPi-fotiloj. Bildo pri HQ-fotilo kun longa objektivo sur kovrilo.

Ĝi tute ne mencias la fotilojn de pli grandaj fotaj anguloj 160° kaj 200° (produktitaj de tute neoficiala germana pirata entrepreno JOY-IT?). Tiuj tamen estas multe la samaj por uzi kiel la malnova vario 1.3.

Klare ne ekzistas tro multe da presita informo ekzemple pri uzo de tre multflanka programo raspistill kaj la nova libro estas bonvena.

Kredeble la 2020 presita libro povas proponi kelkaj novaj bonaj ideoj, kvankam aperas skribita por junuloj.

Ekzemple estus interese por vidi "real-time video" el distanca fotilo. Kredeble tia eblus per Python -programo kaj reta programado kun "sockets". Nu, nature tio postulas iom pli da propra programado.

Provizore mi fotis nur unuopaj fotoj per distancaj fotiloj kaj tiujn fotojn oni povis vidi nur iom pli poste. La distanca fotilo montras dum fotado ekzemple la norman "preview" nur por sia propra ekrano (se ekzistas) kaj tute ne por la alia komputilo kio estas je alia fino de "Ethernet" -kablo. Por kontrola tasko estus aktuala filmo multe pli bona.

...

La projekto Simeoni tamen devas kredeble nun iom ripozi kaj atendi pri pli bonaj tempoj (nu, almenaŭ pli da mono) ...

...


Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)