<< | #341 ; Ĉu jam svingiĝas la barbo de kvara frato Simeoni? |
>> |
La aŭtoro Aleksis Kivi nomis en antaŭe citita poemo la kvaran el la famaj libraj Sep fratoj "Simeoni, liuhuparta" kion esprimon mi povus traduki esperante kiel "tiu kun svingiĝanta barbo".
Nun mi volas konstrui la kvaran fotilan fraton por la projekto SEP FRATOJ. Mi uzos malnovan komputilon RPi3 kio jam havas fotilon (norma vario 2), sed la nova fotilo kredeble estos iom alia. Memora karto estas 16 GB kaj uzebla. Mi antaŭe provis munti ROS (Robot Operating System) al ĉi tiu RPi, sed sensukcese.
Mi jam antaŭe konstruis ion simplan ujon por la komputilo (la unua foto) por ĝin pli bone protekti kaj por loki la fotilon ekster la iom varma komputilo. Mi tamen eble devas pensi pri la ujoj denove. Ĉi tiu ujo apenaŭ validas por fiksa muntado. La fina ideo nome estas fiksa muntado ekzemple al muro aŭ vando.
La operaciumo de malnova komputilo estas la pli nova vario "Buster" kio laŭ miaj antaŭaj provoj kaj eksperimentoj ne estas uzebla kiel "headless" komputilo tra VNC. Mi bezonas tion problemon ankoraŭ konfirmi, sed kredeble mi devos munti la pli malnovan varion "Stretch" por uzi la distancan fotilo-komputilon sen propra ekrano.
Nenia hasto, nenia urĝo. La konstruado de kvara fotila frato "Simeoni" daŭros iom da tempo, eble kelkaj semajnoj. La novan fotilon mi ankoraŭ ne posedas kaj kredeble mi ankoraŭ ne estas preta por la novaj solvoj de direktigebla stativo aŭ por IR-lumigado kun NoIR-fotilo.
Do ni unue ekzamenu la malnovan konstruaĵon. Ĉu vere "Buster" ne laboras kiel "headless" per VNC? Certe ni povus uzi nur SSH por foti per la distanca fotilo/komputilo, sed mi volus nepre uzi ankaŭ VNC kun la fotiloj de SEP FRATOJ.
Unue ni testu la fotilan komputilon loke. Maldekstra foto montras la komputileton kun propra ekrano, kun klavaro kaj muso. Klare estas vario "Buster".
La fotilo estas direktita al la ekrano de komputilo. Mi volas demonstri la rezulton kio okazas kiam fotilo de RPi-komputilo fotas sian propran ekranon.
La ekrano de RPi-komputilo ja montras la foton de fotilo dum fotado. Do sekve ni vidos foton pri la ekrano, kio montras foton pri la ekrano, kio estas foto pri la ekrano ... kaj tiel plu. Multe da bildoj de ekranoj en ekrano. Iom same kiel se estus du speguloj kioj ambaŭ montras la bildon en la alia spegulo ... kio estas bildo en la alia spegulo ...
La foto estas malgrandigita, sed tian foton mi povus foti simple en komanda fenestro al dosiero /home/pi/Kuvat
kaj kun la nomo pyfoto.jpg
en supoza grando de 2-a vario de fotilo 3280 x 2464
rastrunuoj uzante la programon raspistill
, ekzemple ĉi tiel:
raspistill -o Kuvat/pyfoto.jpg
En ĉi tio kazo mi tamen fotis per la sekvanta malgranda Python -programo:
from picamera import PiCamera from time import sleep camera = PiCamera() camera.rotation = 0 camera.resolution = (800, 600) camera.start_preview() sleep(2) camera.capture('/home/pi/pyfoto.jpg') camera.stop_preview() |
Ĉi tio Python programeto fakte estas videbla (iom malbone) en programo Thonny en la ekrano en la antaŭa foto. La grando de origina foto estos 800x600 rastrunuoj.
Sed la vera ideo ja estas por uzi distancan fotilo-komputilon tra Ethernet -kablo. Do sekve ni muntos la RPi-komputilon je fino de 10 metroj longa kablo kaj ni uzu ĝin tra VNC kaj kruce konektita Ethernet -kablo kaj per PC/Windows -komputilo. Unue ni permesos por la distanca RPi por uzi sian propran ekranon dum VNC-konekto.
Jen en apuda foto ni vidas la distancan RPi-fotilo-komputilon kun sia propra ekrano.
La fotilo estas direktita al mia PC kaj mia labora tablo, al la uzanto, mi. Mi fotos kun PC en la VNC-programo en komanda fenestro de distanca RPi per la komando raspistill
La multe malgrandigitan rezulton vi vidas dekstre. La fenestro estis ankoraŭ iom luma kaj multe influis al la aŭtomata ekspono.
Origina grando de foto el la 8 Mpixel fotilo estis 3280 x 2464 = 8081920
rastrunuoj, proksimume 4,7 MB kiel iom pakita JPG-datumo. Nenio el miaj ekranoj kapablas por montri tiel multe da rastrunuoj. Ekzemple la iom malnova sed en praktiko bona 19-cola VGA-ekrano montras nur 1280 x 1024 = 1310720
rastrunuoj.
Malgrandigado de fotoj estas tre utila aktiveco, kvankam eblas prezenti grandaj fotoj pli malgrandaj. Kial malŝpari rastrunuoj! Kial estu en foto pli da rastrunuoj ol fakte eblas prezenti!
Dum fotado la propra ekrano de distanca RPi montras la foton samtempe. La fenestro de VNC-programo en mia PC/Windows -komputilo tamen tute ne tion montras dum fotado. Ankaŭ la "preview" de distanca fotilo ne estas videbla en VNC-fenestro. La "preview" estas videbla nur en la loka ekrano.
Dum norma uzo la ekrano de distanca komputilo tamen montras la saman kion mi vidas en la ekrano de loka PC/Windows -komputilo, en la fenestro de VNC-programo.
La sekvanta foto atestu ke la propra ekrano de distanca RPi montras la saman kion la uzanto de VNC-programo faras en la alia fino de Ethernet -kablo. Li evidente nun rigardas la foton.
Sed ĉi tio ja ne estas tio kion mi volis konfirmi. Klare ke VNC-konekto funkcias kun distanca vario "Buster" kiam ĝi havas sian propran ekranon.
La vera demando estas la sekvanta:
Ĉu eblas VNC-konekto al distanca RPi3 kun vario "Buster" kio estas "headless" kaj do ne havas propran ekranon?
Tion gravan demandon ni sekve ekzamenu ... Kvankam mi jam kredas ke mi scias la respondon "NE".
Mi kredas ke mi poste muntos la pli senprobleman operaciuman varion "Stretch". La plej gravajn datumojn mi jam evakuis el la memora karto per VNC-konekto. Ili ja estos ĉiuj detruitaj dum nova muntado de operaciumo.
Ĉiuokaze mi volas detrui la sensukcesan kaj tute neuzeblan malnovan muntadon de ROS. Mi preferas pli simplaj solvoj, pli malgrandaj programoj. ROS estas por industrio kaj aŭtomatigo. Por mi tamen estas pli karaj Esperanto, fotiloj, hejmo kaj la Raspberry Pi -komputiloj.
Malgranda kaj simpla estas bela. Malgrandaj kaj ekonomiaj propraj solvoj estas plej bonaj.
Nova tago, novaj eksperimentoj, novaj bataloj, nova lernado. Bedaŭrinde mi tamen devas jam humile konfesi ke mi eraris en mia antaŭa respondo "NE". Almenaŭ en ĉi tio kazo la vera respondo estas "JES".
Nun ni unue malfiksas la ekranon el la distanca RPi kaj ĝi do sekve estos "headless".
La Ping-programo en komanda fenestro de PC atestas ke ekzistas funkcianta konekto kun la distanca RPi.
Kaj nun, la amara momento de vereco & praveco! Ni provos VNC -kontakton el loka PC al la distanca "headless" RPi kun vario "Buster".
Mi provas starti VNC-konekton el PC kun la distanca fotila-komputilo Simeoni. Surpize mi sukcesas!
Mi vidas la laboran tablon de distanca "headless" komputilo en PC! La VNC-fenestro en PC tamen estas iom alia, pli granda, kiam la distanca komputilo ne plu havas propran ekranon.
Mi provas foti per la distanca fotilo kaj la supre prezentita Python -programo en VNC-fenestro de PC. Surprize mi sukcesas!
Mi provas kopii la foton tra VNC el la distanca Simeoni al mia loka PC. Surprize mi sukcesas!
Mi ne scias kial mi malsukcesis en antaŭaj eksperimentoj. Klare estis veraj problemoj dum projekto 3D-fotilo en VNC-konekto al la du distancaj RPi4 -komputiloj kiam ili ankoraŭ ne havis ekranoj. Tio surpriza nova rezulto por RPi3 tamen ne aliigas ion por projekto SEP FRATOJ.
Nu, mi eraris pri la respondo al la supra grava demando, sed ĉiuokaze la nova muntado de operaciumo por Simeoni estos la iom malnova "Raspbian", vario "Stretch", same kiel por aliaj. La decido validas. Nenio helpas.
La eksperimento ne detruis mian animon totale. Mi vivos. Estis nenia vera regreso. Ĉiuokaze la pli ekonomia, sekura kaj efektiva metodo por uzi distancaj komputiloj fakte estas SSH -konekto en komanda fenestro de RPi aŭ por PC, en la programo PuTTY. La grafika VNC estas pli bela, sed miaopinie ebla nur mane, ne aŭtomate same kiel SSH.
Tamen mi devas fine konfesi, pravis la kvara frato Simeoni en lia iom pesimisma ĝenerala opinio pri la tuta homaro, en la por infano iom malfacile komprenebla poema finna frazo: "Ihmisparka, syntinen, saatana, kurja" kion mi povus libere esprimante traduki al Esperanto: "Povra homo estas pekplena, satano, mizerulo".
Restas multe por skribi, sed mi kontinuos la rakonton pri Simeoni en alia artikolo. Oni povas ekzemple uzi la multflankan programon raspistill
per multaj manieroj. Sufiĉe da diversaj stativoj,fotiloj kaj objektivoj en la mondo.
Esperanto, fotiloj kaj lumo, eternaj temoj por mi. Fine mi povas nur lamenti "Ho ve!". La batalo tamen kontinuu. Ni neniam kapitulacios. Ni estos pretaj por novaj kruelaj bataloj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |