<<

#340 ; La unua frato Juhani estu la tria fotilo

>>

Nun mi havas jam eblecon por provi RPi-fotilon de pli granda fota angulo, 160° diagonale. La tria fotilo de SEP FRATOJ estu la unua kaj plej maljuna frato Juhani kiun ni povus ankaŭ nomi per la finna vira nomo Jussi.

La uzata komputilo estas jam malnova, probable mia unua Raspberry Pi 3. Ĝi estas vario B+ (jare 2017) kaj la elektronika karto de komputilo estas iom alia ol por la pli malnova vario B (jare 2015). La komputilo jam antaŭe havis fotilon, sed provizore estis nun mia sola karto sen propra fotilo. Sed nun ĝi jam posedas propran novan fotilon.

La bela ujo estis fakte konstruita por la elektronika karto de pli malnova vario RPi 3 B (sen pluso) kaj la karto de vario B+ estas iom alia. Mi devis fari iomaj aliigoj por la ujo por uzi ĝin por la vario B+. Poste oni verŝajne aliigis la novajn ujojn tiel ke estas same konvenaj por ambaŭ varioj 3B kaj 3B+. Tamen estas miaopinie ankoraŭ bela ujo.

Malnovan operaciumon "Raspbian" la komputilo jam havis sur 16 GB memora karto kaj tion mi do ne bezonis munti, sed muntis nur la novan fotilon.

La nova fotilo de pli granda fota angulo estas interesa, donas tute novaj eblecoj por foti. Laŭ EXIF-informo el unua foto estas la fokusa distanco de objektivo f = 4 mm (do iom pli longa ol mi antaŭe supozis) kaj la aperturo f/2,9. Klare la fizikaj mezuroj de objektivo estas pli grandaj ol por la norma RPi-fotilo. La samaj ujoj ne taŭgas.

En la sekvantaj fotoj ni vidas kiel mi unue uzis la novan fotilan komputilon loke kun propra klavaro kaj 19-cola VGA-ekrano (kun aparta HDMI-VGA-adaptilo). Unua lumo! Iom malfacila testo por la fotilo en kontraŭa lumo sed la 160° objektivo bone sukcesis.

Fakte estas ioma diferenco inter la du kazoj kiam oni uzas la fotilon de Raspberry Pi loke (kun propra ekrano) kaj kiam oni uzas la fotilon kiel distanca "headless" komputilo tra VNC-konekto. La fotila arkitekturo de RPi nome estas iom originala.

En norma loka uzo la RPi-komputilo montras la foton en sia propra ekrano kiam oni fotas. Tamen kiam oni fotas tra VNC-kontakto per distanca fotilo, la fenestro de VNC-programo tute ne montras la foton dum fotado. Certe oni tamen povas vidi la datumon de foto post la fotado.

En maldekstra foto sube ni vidas la situacion de unua foto post la fotado. La jam antaŭe fotita datumo de foto estas samtempe videbla sur la 19-cola ekrano. La lampon sur la labora tablo mi startis nur post la fotado. Do estas pli multe da lumo en la foto. Roksala lampo lumigas la tutan tempon en la angulo de ĉambro.

Kaj la sekvanta foto sube dekstre estas multe malgrandigita vario de foto el la nova komputila fotilo. Ni ja vidas ke la lampo sur labora tablo ne lumigas kaj la sama foto estas iom videbla dum fotado en la fotita granda ekrano.

Tion foton mi poste kopiis tra VNC-konekto el la fotila komputilo. Aliaj eblecoj por transigi datumoj al alia komputilo estus SSH-konekto kaj uzante apartan USB-memoron. La RPi ja havas multaj liberaj USB-konektiloj. Sed certe VNC estas la plej facila alternativo.

Jes, nova fotilo proponas novaj eblecoj.

Eble mi uzos la novan fotilon de granda fota angulo por kontroli la malgrandajn manĝantajn vintrajn birdojn sur mia balkono tra la vitro de fenestro en la pordo?

Mi tamen bezonas unue inventi novan metodon por bone kaj sekure fiksi la komputilon kaj la iom alian fotilon.


La sekvantan tagon mi tamen ne plu kredas al la EXIF-informo pri la fokusa distanco de objektivo f = 4mm. Tio simple ne eblas fizike. Ni scias la mezurojn de lumsentema sensilo kaj eblas kalkuli la distancon de optika centro kio produktu por diagonalo la fotan angulon 160°.

La EXIF informo por la 160° fotilo estas parte la sama kiel por la norma jam iom malnova "ver 1.3" fotilo: modelo RP_ov5647, f=4mm, aperturo f/2,9 kaj kredeble la elektroniko de fotiloj estas la sama. Miaopinie plejparte la diferenco inter la fotiloj estas nur en la objektivo.

Kelkaj aliaj partoj de EXIF-informo estas kredeblaj kaj utilaj, ekzemple informo pri kvanto de lumo por la foto. Ekzemple por la apuda foto de nova fotilo estis la lumo 1,6 kaj por la taga paro da fotoj de Aapo kaj Tuomas en la antaŭa artikolo kvanto da lumo estis respektive 2,62 kaj 2,61. La eksponoj ja estas provizore nur aŭtomataj kaj la fotilo do mem selektas la uzatan ISO-valuon kaj la eksponan tempon.

Prefere ni tamen fidu pri la fokusa distanco de objektivo al la informo en la dokumentoj de germana fabrikanto (JOY-IT), f = 1,67 mm. La veran aperturon de objektivo mi ne scias. La permesita temperaturo dum uzo estas inter 0°C ... +50°C. Fotado en frosto - temperaturo sub ±0°C - do ne eblas.

La nomo de fabrikanto aperas en la apuda foto pri la alia flanko de fotileto.


Nun mi tamen forte batalu kun la fiksado de ujo kaj fotilo. La fotilo estas bona. Espereble mi poste havos fotoj pri manĝantaj vintraj birdoj en la balkono.


Nu, malgrandaj birdoj tamen ne estas tiel facilaj por foti. Strategio de kelkaj eble iom timemaj birdetoj estas nur rapide alporti ion avelon aŭ alian pecon da delikataĵo kaj tuj deiri por priĝui la ĉasaĵon sur la branĉo de apuda pinglarbo en pli bona sekureco kaj privateco. Tiaj kurtaj vizitoj estas malfacilaj por foti.

Apude estas unu el miaj unuaj fotoj (multe malgrandigita) el balkono tra vitroj de fenestro. La origina grando de JPG-foto el la 5 Mpixel fotilo estis proksimume 3,2 MB. Matena foto dum nuba, pluva, venta kaj blova, laŭ temperaturo varmeta vintra tago, laŭ EXIF-informo de foto kvanto da lumo estis 2,66. Tamen la ruĝaj reflektaj lumoj en la foto eble ankaŭ influis eksponon.

La foto iom bone montras ĉiujn lokajn manĝaĵajn eblecojn por la birdoj, afable proponitajn de nia civito Mueleja Insulo. Aveloj, semoj, graso. Eble la fotilo tamen povus foti iom pli suben por montri iom da planko de balkono. La fenestro ne estas tre pura. Nu, nature mi devus ĝin purigi. Estis gutoj da akvo sur vitro videblaj en la fotoj. La vento eble blovas el nordokcidento.

EXIF-informo rakontas ke la aŭtomata ekspona tempo estis iom longa 1/8 sekundoj kaj ISO-valuo iom alta 320. La arboj svingiĝas en iom forta vento kaj iliaj fotoj do eble ne estas tre klaraj.

Klare la fotilo de granda fota angulo prezentas rektaj linioj iom kurbaj. Tio estas ĝenerale por relative simplaj objektivoj. Ortangulo aperus en centro de foto kiel barelo. Nenia granda praktika problemo.

Reflektoj kaj rebrilo de lumo el la surfacoj de vitro tamen estas iom perturbaj. La fotilo de iom granda fota angulo 160° havas en supra parto malgrandan ruĝan lampon kio lumigas dum fotado. Reflektoj de tio ruĝa lumo el almenaŭ 3 surfacoj de vitro estas klare videblaj en centro de la foto.

Mi provis simple kovri la lampeton, sed la koloroj estis tiam iom malbonaj. Aŭ ĉu mi eble eraris? Nu, eble la lampo ne embarasas tro multe dum pli bona lumo? Apenaŭ eblus por bone foti per ĉi tiu fotilo en nur malforta lumo.

Tagmeze mi sukcesis kapti unu malgrandan birdon sur foto kiam la Suno jam brilis. Forta vento daŭras.

La birdo tamen estas en ombro, iom malfacila por trovi en la foto kaj la lumo estas kontraŭa. Do la cirkonstancoj por birdaj fotoj estas iom malfacilaj.

Laŭ EXIF-informo estis norma ISO-100, ekspona tempo 1/66 sekundoj, kvanto da lumo 2,65. Mi sukcesis por tegi la ĉagrenigan ruĝan lumeton, evidente sen ioj ĝenaj konsekvencoj.

Nu, mi ne scias ĉu la "kvanto da lumo" estas vere utila informo. Eble tio tamen ne estas la kvanto da lumo en la naturo, kiel mi unue supozis, sed nur en la foto. Kompare al la antaŭa matena foto estas la ekspono nome nur 1/26,4 tiel multe laŭ ISO kaj ekspona tempo ... kaj tamen estas la nombroj 2,66 kaj 2,65 praktike la samaj.

Nu, mi humile konfesu ke estas neniaj bonegaj naturaj fotoj. Por mi tamen estas grave por testi RPi-fotiloj kaj por mezuri la kvanton da lumo en naturo. Eble mi povus somere provi por uzi la fiksajn fotilojn kiel ia sunhorloĝo kiam la Suno brilas? Mi povus kalkuli la proksimuman sunan tempon el ombroj?

Klare multe restas por batali en la fotila mondo. La batalo do kontinuas. Bataloj de mondo neniam ĉesos.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)