<< | #34 ; Iluziaj sonĝoj por diletanto de astronomia hobio |
>> |
Ĉiu amatoro de astronomio certe revas pri sia propra observatorio. Porti la iom pezan teleskopon eksteren, vadi en dika neĝdrivaĵo, stari en malluma naturo de tempo al tempo faligante - kaj eble perdante - ion necesan sur teron, senti malvarmon en ungoj de frosta vento kaj neĝkirliĝo. Tio ne estas tre komforte. Vagantaj homoj kaj hundoj povas konduti suspekte aŭ eĉ malamike kontraŭ en mallumo kaŭrigaj nekonatoj. Devas ekzisti pli civilizita maniero por ĝui pri mirakloj de brile stelplena ĉielo.
Multe pli bone estus se oni havus sian tegitan observatorion kie oni povus munti la teleskopon firme. La teleskopo atendas tie preta por servo, jam sufiĉe malvarmiĝita por norma uzo. Ĉiuj necesiloj havas tie sian propran lokon. Oni nur movas for la ŝirmon, sidiĝas kaj komencas rigardi tra la fenestro de ĉielo. La muroj de observatorio iom ŝirmas kontraŭ vento. Estas multe pli facile aserti la ĉirkaŭaĵon ke vi ne estas danĝera krimulo.
La piedestalon de teleskopo oni plej bone muntas firme sur masiva vertikala kolono. Oni ĝin muntu laŭ meridiano se la piedestalo estas ekvatora.
En la planko de observatorio estu sufiĉe vasta truo por la kolono. La randoj de truo ne rajtas tuŝi la kolonon. Tiel la tremoj de observatorio ne povas atingi la izolitan teleskopon kaj oni kapablas vidi kiel eble plej bone tra la teleskopo.
Oni ne varmumas observatorion ĉar diferencoj de temperaturo estas nocaj kaj ĝenaj. Ekstra vitro survoje de lumo ne estas dezirita. Ni volas observi ekstere sed en ioma ŝirmo de observatorio.
La observatorio devas ja rotacii regite tiel ke ĝi permesas rigardon al certa direkto. La ĉielo rotacias kaj tial la observatorio devas ankaŭ rotacii. La planko de observatorio tamen ne bezonas rotacii.
La aperturo en la muro de observatorio devas esti tiel vasta ke bone eblas uzi la teleskopon. Ideale la aperturo devus esti almenaŭ ĉirkaŭ du fojoj pli vasta ol la diametro de objektivo de teleskopo. Oni devas ankaŭ kapabli rigardi rekte supren - al zenito - kun la teleskopo. Tial la aperturo devas kontinuiĝi ankaŭ en la supera parto de tegmento. La supera parto de tegmento prefere ne estu horizontala tiel ke akvo staras tie.
Malgraŭ la truo en la planko kaj la aperturo en la muro, devas la observatorio esti sufiĉe forta por rezisti ĉiujn ŝarĝojn de naturo, la venton kaj neĝon. Ĝi devas ankaŭ esti tiel fortika ke ekzemple du homoj povas ĝin uzi samtempe.
Ĉi tiu modelo estas ankoraŭ iom mankohava. Bona kupolo ne estas tiel facile plani kaj konstrui. Oni memoru pluvon, akvon, glacion, froston, venton, neĝon. Plej facile oni eble konstruas kupolon el plataj platoj. Certe oni bezonas ankaŭ pli dikan kaj pli fortan materialon. La tegmento de tiu kupolo ja ne estas tute ronda. Konstrui tute rondan kupolon el rektaj tabulegoj kaj platoj ne estas triviale.
Bone provizita observatorio enhavas kelkaj esencaj virtoj. Ĝia pordo kaj aperturo estas ŝloseblaj. La ŝirmo ne lasu neĝon internen kiam oni forigas la ŝirmon. La kupolo turnas tiel ke ĝi ne kovras la vidkampon de teleskopo. La kupolo ne rajtas rotacii en vento. Akra firsto de tegmento helpas teni la supran parton de tegmento seka.
La teleskopo tamen ankaŭ estas esenca. Mi preferas simplan spegulan teleskopon. La diametro de objektivo prudente maksimume 40 centimetroj. Por Newton -optiko la apertura rilato prefere f/5.
Eblas tamen ankaŭ konstrui spegulan teleskopon kiu ne bezonas helpan spegulon. Tial devas la optiko tamen esti multe pli "malrapida", eble f/12. Se la diametro de objektivo estus ekzemple 25 centimetroj, estus fokusa distanco 300 centimetroj. Oni do bezonus almenaŭ 3 metroj longan tubon por tia teleskopo.
Tia longa teleskopo bezonus specialan pli grandan observatorion. Kiam la okulario povas esti en alto de 3 metroj, oni bezonas ŝtuparon aŭ ŝtupetaron por grimpi al okulario. Teleskopo de Herschel tamen estas interesa. Oni povas ĝin mem konstrui. La avantaĝo de spegula teleskopo de nur unu spegulo, la objektivo, estas pli malgranda malapero de lumo. En ĝia fokuso eble estus fotilo. La "malrapida" optiko tamen ne estas ideala por fotilo.
Nu, ĉi tiuj ja estas nur someraj revoj en atendo de aŭtuno kaj klaraj stelaj noktoj. Aŭtuno estas en la Nordo ideala sezono por vidi stelojn kaj aliajn ĉielajn miraklojn. Kiam sur la tero ankoraŭ ne estas blanka ĝene lumiganta neĝo, estos la nokto kiel eble plej malluma. Mallumo estas bona afero.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo