<<

#332 ; Ĉifru sekure esperante per hazarda kartaro

>>

Nu, ĝenerale ni certe volas skribi klare, tiel ke kiel eble plej multaj legantoj de teksto nin bone kaj korekte komprenus. Iam ni tamen volas skribi sekreton kion nur nia intencita leganto sole komprenu. Tiam ni uzas ĉifron, sekretan metodon por komunikado.

Mi iom skribis finne ekzemple pri manaj OTP -ĉifroj per kartaro en alia projekto por malnova artikolo instrukcio kaj el tio mi trovis la ideon por nun ĉifri esperante. La nomo OTP estas mallongigo por angla "One Time Pad" kaj tio signifas ke oni uzu la ŝlosilon nur foje. Mi ripetu, ĉar estas tre grave: NUR FOJE, neniam denove! Estas simpla metodo, sed sekura se oni uzas ĝin korekte. Spionoj tradicie ĝin uzis. Plej bone oni uzu la metodon por nur mallongaj tekstoj mane.

La literoj de lingvo Esperanto ja estas iom aliaj ol la normaj 26 anglaj literoj A ... Z. Esperanto tute ne konas literojn Q, W, X, Y kaj angla lingvo ne havas niaj karaj literoj Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ kiuj uzas supersignoj.

Esperanta
litero kun
supersigno
Surogato
per normaj
literoj
Ĉ C X / C H
Ĝ G X / G H
Ĥ H X / H H
Ĵ J X / J H
Ŝ S X / S H
Ŭ U X / U

Ni tamen povas uzi la samaj anglaj literoj kiam ni anstataŭigas la supersignajn literojn laŭ la apuda modelo. Ni uzu nur grandaj literoj en ĉifro. Ekzemple la vorton ĈIRKAŬ ni povas skribi iom alie CHIRKAUX (sen niaj karaj literoj Ĉ kaj Ŭ) uzante nur la anglaj literoj A ... Z.

Klare oni ne bezonas ekzemple la literojn Q, W, Y por norma esperanta teksto, sed oni povas uzi ilin por aliaj celoj, ekzemple por citiloj aŭ eble por interpunkcio, se estas absolute nepre.

Ĝenerale ni tamen volas skribi nur relative mallongaj avizoj. Ni evitu vanaj literoj en teksto. Ne indas skribi kiel eble plej rafinece, subtilece, elegantece kaj distingite por ĉifro. En ĉifro ni ne volas uzi interspacoj kioj malkovrus la longon de vortoj por tiuj kiujn ni ne volas informi. Ankaŭ la longo de ĉifrita avizo estu iom pli longa ol la vera teksto. La enhavo de teksto tamen nepre estu unusenca kaj klara por la intencita ricevanto.

Nu, la ideo estas por uzi norman kartaron de 52 kartoj por ŝlosilo de ĉifro. La tuta sekureco kaj sekreto de ĉifro estas en la ŝlosilo kaj tial oni ĝin ne malkovru por aliaj ol por la intencita ricevanto. La ŝlosilo estu tute hazarda, same kiel bone miksita kartaro. Esence estas ke oni uzu la saman ŝlosilon nur unu fojon. Por alia avizo oni uzu alian ŝlosilon, neniam la saman. Tre grava afero.

Sube estas nia helpilo. En la kolumnoj de dua vico ni vidas la 26 literojn A ... Z, kiujn ni povas uzi en nia vera sekreta teksto. La ĉifrita avizo uzos la samaj literoj sed ĝi rekte ne malkovras la enhavon de origina teksto. Tial la preta ĉifrita avizo ne bezonas esti sekreta, sed ni povus ĝin eĉ publikigi.

Ŝlosilo estas tre grava. Ludkartoj de bone miksita kartaro estas la partoj de ŝlosilo. Kaj la skribanto kaj la leganto de avizo havu la saman ŝlosilon kio estu sekreta por aliaj kaj kion oni uzu nur foje. Ni vidas en vicoj de suba tabelo simboloj de ludkartoj kiel ekzemple ♣A kaj ♥A kioj estas en la sama vico kaj post tioj ni vidas kiel ĉio parto de ŝlosilo aliigas veran tekston al ĉifro. Cetere, en la vicoj de ŝlosiloj estas ankaŭ literoj A ... Z kioj estas nur alia stilo por esprimi la samajn ŝlosilojn. Ni tamen prefere uzu la kartaron.

Ekzemple la ludkarto de ŝlosilo ♣A ( same kiel ♥A ) aliigas la literon A de vera sekreta teksto al litero B en la avizo, kaj literon B al C, kaj tiel plu. Kaj ludkarto ♣2 ( same kiel ♥2 ) aliigas la veran literon A al litero C en la ĉifro, kaj literon B al D, kaj tiel plu. Klare ĉiu litero de teksto bezonas sian propran hazardan parton de ŝlosilo. La ŝlosilo estu (almenaŭ) same longa kiel la teksto. Oni neniam ripetu la ŝlosilon. La tuta ŝlosilo estu vere hazarda.

Do la simpla ideo de ĉifro estas ke la ŝlosilo povas aliigi kion ajn (veran) literon A ... Z al kio ajn (ĉifra) litero A ... Z kun tute sama probableco, depende de unika hazarda ŝlosilo. Tial estas maleble por diveni la veran signifon de sekreta avizo, sen la uzita ŝlosilo. Kiel vi vidas en la tabelo, estas la korelativeco inter veraj literoj kaj ĉifroj perfekta por ĉiu ŝlosilo.

OTP -ĉifro por teksto per 26 anglaj literoj A ... Z
# 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26
+ A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z
vicoj por ŝlosilo e n _ k o l u m n o j _ s u p r e _ l i t e r o j _ A ... Z _ d e _ t e k s t o
♣A ♥A 01 A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z A
♣2 ♥2 02 B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z A B
♣3 ♥3 03 C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z A B C
♣4 ♥4 04 D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z A B C D
♣5 ♥5 05 E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z A B C D E
♣6 ♥6 06 F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z A B C D E F
♣7 ♥7 07 G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z A B C D E F G
♣8 ♥8 08 H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z A B C D E F G H
♣9 ♥9 09 I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z A B C D E F G H I
♣10 ♥10 10 J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z A B C D E F G H I J
♣J ♥J 11 K L M N O P Q R S T U V W X Y Z A B C D E F G H I J K
♣Q ♥Q 12 L M N O P Q R S T U V W X Y Z A B C D E F G H I J K L
♣K ♥K 13 M N O P Q R S T U V W X Y Z A B C D E F G H I J K L M
♦A ♠A 14 N O P Q R S T U V W X Y Z A B C D E F G H I J K L M N
♦2 ♠2 15 O P Q R S T U V W X Y Z A B C D E F G H I J K L M N O
♦3 ♠3 16 P Q R S T U V W X Y Z A B C D E F G H I J K L M N O P
♦4 ♠4 17 Q R S T U V W X Y Z A B C D E F G H I J K L M N O P Q
♦5 ♠5 18 R S T U V W X Y Z A B C D E F G H I J K L M N O P Q R
♦6 ♠6 19 S T U V W X Y Z A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S
♦7 ♠7 20 T U V W X Y Z A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T
♦8 ♠8 21 U V W X Y Z A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U
♦9 ♠9 22 V W X Y Z A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V
♦10 ♠10 23 W X Y Z A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W
♦J ♠J 24 X Y Z A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X
♦Q ♠Q 25 Y Z A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y
♦K ♠K 26   Z   A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z
vicoj por ŝlosilo e n _ k o l u m n o j _ s u b e _ l i t e r o j _ A ... Z _ d e _ t e k s t o
+ A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z
# 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26

Nun ni iom nin ekzercu. Ni volas sendi sekrete delikatan avizon "Ĉu nia bombo jam estas preta?" al la persono de (nur fikcia) armilaro de sekreta teruriga agada ĉelo. Unue ni aliigas la verajn literojn al iom alia formo "CHUNI ABOMB OJAME STASP RETAW FUCKU" tiel ke estas tutaj grupoj da 5 literoj kaj la longo de avizo estas iom pli longa ol ĝi nepre devus esti. Tio teksto tamen ankoraŭ estas multe tro facila por legi. Ni devas ĝin ĉifrigi. La fino de avizo ne signifas ion, sed ni ne volas sciigi al atakanto kiom longa la vera teksto estas kaj kiom longaj estas la vortoj.

Estas 30 literoj en la avizo kaj tial ni bezonas 30 partoj da unika hazarda ŝlosilo en certa ordo. Nu, la komenco de nia ŝlosilo estu ekzemple la sekvanta: ♦A , ♠Q , ♣8 , ♥2 , ♥J , ♥K , ♦3 , ♣7 , ♠6 , ♣6 , ... Kaj per tioj partoj de ŝlosilo ni povas ĉifri la 10 unuaj literoj de avizo:

Por ĉifrigi la veran tekston
Teksto: C H U N I     A B O M B ...
Ŝlosiloj: ♦A ♠Q ♣8 ♥2 ♥J     ♥K ♦3 ♣7 ♠6 ♣6 ...
Ĉifroj: Q G C P T     N R V F H ...

Do la komenco de sekreta aviizo estas QGCPT NRVFH ... kio klare estas nekomprebla. Ne malkovru la longon de vortoj, uzu grupoj de 5 literoj. La originan tekston ni detruos. Tion ĉifritan avizon ni sendos, sed la ricevanto bezonas la saman ŝlosilon en la sama ordo por legi la tekston.

Sekve ni devas iom praktikadi por malkovri sekretan avizon kiam ni scias la ŝlosilon. Ni uzu la supran tabelon al alia direkto. La ricevita ĉifrita sekreta avizo estu ekzemple NENIA SEKRE TONIA ... kaj tion saman avizon oni povus produkti el kio ajn origina teksto per ia ŝlosilo. Nu, mi devas unue mem trovi la ŝlosilon kio kaŭzus la tekston kion mi volas prezenti. Momenton.

La ŝlosilo ... hmmm ... pardonon pri antaŭaj eraroj ... hmmm ... la ŝlosilo estu ♣7 , ♥K , ♣K , ♠8 , ♦10 , ♦A , ♦J , ♥10 , ♠Q , ♠K , ♥9 , ♠10 , ♣9 , ♠2 , ♥Q

Do ni deĉifru la ĉifron al vera teksto. La ideo estas nun por trovi en la supra tabelo la literojn de ĉifro (ekzistas nur unu tia ĉifro en la vico, tion garantias la tabelo) en la korekta vico de ŝlosilo kaj sekve la literojn A ... Z de vera teksto kioj estas en la sama kolumno kiel la trovita ĉifro. Ekzemple unue mi devas trovi la literon N de ĉifrita avizo en la vico de sia propra ŝlosilo ♣7 kaj en la sama kolumno de tabelo sube (aŭ supre) trovi inter la literoj A ... Z la korelativan veran literon de avizo, kio klare estas G.

Por trovi la veran tekston el ĉifro
Ĉifro: N E N I A     S E K R E     T O N I A ...
Ŝlosilo: ♣7 ♥K ♣K ♠8 ♦10     ♦A ♦J ♥10 ♠Q ♠K     ♥9 ♠10 ♣9 ♠2 ♥Q ...
Teksto: G R A N D     E G A S E     K R E T O ...

Do tamen la avizo estis fakte GRAND EGASE KRETO - aŭ en norma teksto "Grandega sekreto" - kvankam unue aperis nenia sekreto. La ĉifro povas simili al norma teksto, kvankam la signifo povas esti tute alia. Do fakte vi ne scias kiam vi legas tekston, ĉu estas vere tuta norma teksto, aŭ ĉu eble estas nur ruza ĉifro kio aperas norma teksto, sed kion oni povus per konvena ŝlosilo transformi al teksto de signife tute alia enhavo? La uzita publika teksto povus esti ekzemple io parto el Biblio de kristanoj kaj per io konvena sekreta ŝlosilo oni povus transformi tion sanktan tekston al io tute diabla avizo. Terure!

Nu, fakte mi ja agis iom alie en ĉi tio kazo, ĉar mi volis produkti precipe ion certan rezulton. Mi komencis el la origina ĉifro NENIA SEKRE TONIA ... kaj mi volis produkti la rezulton GRAND EGASE KRETO kaj tial mi volis trovi la 15 ŝlosiloj kioj transformus la publikigitan ĉifron al la dezirita sekreta rezulto. Nu, oni eble povus profunde demandi ĉu la ŝlosilo tiam estus vere tute hazarda? Mi tamen ne estas filosofo.

Mi do fakte komencis el la kolumno de dezirita rezulto, unue G kaj mi volis trovi en la sama kolumno la vicon de ŝlosilo kio transformus la unuan ĉifran literon N al la dezirita litero G de vera teksto. Kaj tiaj ŝlosiloj ja estas ♣7 kaj ♥7 el kioj egalvaloraj alternativoj mi arbitre selektis unu. La alia alternativo estus same bona. Kaj tiel plu.

Jen simplaj ekzemploj pri manieroj grafike

La tri aliaj manieroj por uzi la tabelon povas esti iom konfuzigaj kaj tial mi provas klarigi la aferon pli klare. Eĉ mi mem intertempe iom konfuziĝis. Kelkaj bildoj pri la uzo de supra granda tabelo kredeble klarbildigos la aferon iom plej bone.

En sekvantaj simplaj malgrandaj ekzemploj ni uzas nur la maldekstran suban angulon de nia granda tabelo, bildo maldekstre.

Tie ja aperas la samaj literoj de vera teksto A ... Z en la due lasta vico, en la samaj kolumnoj kiel en la supra parto de tabelo.

Maldekstre estas videblaj kelkaj partoj de ŝlosilo. En la ekzempleto ni unue uzos la ŝlosilon ♦10 ( kiu tamen estas en nia tabelo praktike la sama kiel ♠10 kio situas en la sama vico)

Unue ni rigardu kiel ni povas ĉifri unu literon de vera teksto.

1. La unua grava demando: Kio estas la ĉifro kio respondas al nia ŝlosilo kaj io certa litero (ekzemple F) de nia vera teksto?

La ĉifro estas nun nekonata. La bildo dekstre montras kiel ni trovas ĉifron kio respondas al nia ŝlosilo ♦10 kaj la litero F de vera sekreta teksto.

Ni rigardu la horizontalan vicon de ŝlosilo ♦10 kaj la vertikalan kolumnon de vera litero F.

La ruĝaj sagoj el vico de ŝlosilo kaj la kolumno de vera litero F renkontas en la tabelo en ĉifro C, kaj nia ŝlosilo do transformas veran literon F al ĉifro C.

La problemo jam solvita. Kiam ni volas - kun nia ŝlosilo - ĉifri la veran literon F, ni uzu ĉifron C.

Kiam ni volas trovi (deĉifri) la literon de vera teksto el ĉifro, estas la metodo kontraŭa.

2. La dua grava demando: Kio estas la vera sekreta litero kio respondas al nia ŝlosilo kaj io certa ĉifro (ekzemple C) en la avizo?

La vera litero estas nun nekonata. La sekvanta bildo maldekstre montras la procedon, kion ni povus nomi deĉifrado (aŭ malĉifrado), la kontraŭo por ĉifrado. Ni uzas principe la saman kazon tiel ke ni vidas ke la metodo funkcias senprobleme al ambaŭ direktoj.

Ni komencas nun el la ŝlosilo ♦10 kaj ni volas trovi la veran literon kio respondas por la ĉifro C laŭ ĉi tio ŝlosilo.

Vidu la ruĝan sagon kio komencas el vico de ŝlosilo kaj renkontas la ĉifron C (la ununura ĉifro C en la vico). El tio kolumno ni trovos la respondan veran literon F kiel la vertikala sago indikas.

Do ni solvis la problemon. Kiam ni volas - kun nia ŝlosilo - kaj la ĉifro C trovi la veran sekretan literon, estas la solvo en ĉi tio kazo la vera litero F.

La metodo klare funkcias same al ambaŭ direktoj. Tio estas la baza uzo de OTP -metodo por unu litero. Por aliaj literoj la sama artifiko. Simple, ĉu ne?

Nu, mi menciis parenteze ankaŭ trian manieron por uzi la ĉifran metodon, nome kiel oni povas trovi konvenan ŝlosilon por transformi certan ĉifran literon (kio tamen povus esti parto de tute senkulpe aperanta norma teksto) al certa vera litero, parto de sekreta avizo.

Ni uzu nian principe saman ekzemplon ankaŭ por tio tria maniero, kvankam oni certe povus dubi ĉu la ŝlosilo en ĉi tio kazo estus vere hazarda? Ni ne estu filosofoj, ni estu praktikaj inĝenieroj.

La grava demando nun estas: 3. Kion ŝlosilon oni uzu por transformi certan publikigitan ĉifron, ekzemple C, al certa parto de sekreta vera avizo, ekzemple la litero F?

Ni havas la sekvantan bildo dekstre por klarbildigi ĉi tion iom eksterordinaran uzon de OTP -metodo.

Nun ni komencas el la vera litero kion ni fine volas produkti por la sekreta vera teksto. Ni komencas el litero F kio estos parto de nia dezirita sekreta avizo.

Ni movas unue vertikale en la tabelo laŭ la kolumno de vera litero F kiel la ruĝa sago indikas, ĝis ni trovas la ĉifron C, kio estas la litero en la publikigita avizo. Sekve ni movas horizontale laŭ tio sama vico maldekstren ĝis la respondaj ŝlosiloj.

La rezulto nun estas du tute samvaloraj ŝlosiloj, ♦10 kaj ♠10 . Ili estas ambaŭ same bonaj solvoj. Ambaŭ ili nome evidente ĉifrigas la veran literon F al la ĉifro C. Do ni selektu unu el ili. Kaj ni jam solvis la trian - iom specialan - problemon.

Jes, kartaro estu por ni kara!

Nu, fakte la ŝlosiloj povus esti literoj A ... Z anstataŭ ludkartoj. Ekzemple nia unue uzita ŝlosilo estus per literoj NYHBK MPGSF, kiojn literojn vi ja kiel unuaj vidas en la vicoj de ŝlosiloj.

Estas tamen multe pli bone por miksi ludkartoj ol por miksi literoj. Eble vi opinias ke vi estus mirinde unika geniulo en miksado de literoj laŭ via propra gusto per viaj propraj decidoj? Homoj tamen fakte ne estas bonaj por agi hazarde. Homoj sekvas siaj propraj relative simplaj skemoj, senkonscie. La rezulto de homa agado ne estas tre hazarda, tion pruvis praktiko. En Sovetunio oni produktis multe da OTP-ŝlosiloj mane per tajpilo por sekreta uzo. Ili pensis kaj deziris ke homoj kapablus tajpi tute hazardaj literoj, sed ili eraris. Kiam la kvanto de tiaj mane tajpitaj ŝlosiloj estas granda, ili tamen montras ian strukturon. Ni ne volas havi strukturon en OTP-ŝlosiloj, ili estu kiel "blanka murmuro", tute hazardaj.

Do, la unika hazarda ŝlosilo estas tre grava. Apude vi vidas foton de norma kartaro de 52 ludkartoj. La du aliaj kartoj nomitaj JOKER ni ne bezonas por la ĉifro. En la foto la kartaro estas en perfekta simpla ordo laŭ 4 koloroj ( karoo , piko , kero , trefo ) kaj tion simplan ordon ni certe ne volas uzi. Ni deziras malfacile diveneblan, tute sporadan ordon de kartaro.

Oni bone miksu la kartaron. Evidente estas iom malfacile por produkti du kartaroj en tute sama hazarda ordo. Oni unue bone miksu la unuan kartaron kaj poste ordigu la alian kartaron al sama ordo. Ni ja bezonas du kartaroj en sama ordo. Multe da laboro. Unu kartaro por la sendinto kaj alia tute simile ordigita kartaro por la ricevanto de avizo. Vi tamen ne sendu la ŝlosilon kaj la ĉifron kune, sed aparte. La ŝlosilo devas resti sekreto.

Kartaroj ja estas tute senkulpaj objektoj, ili ne inspiras suspekton. Ne estas krimo por posedi kartaron, pecon da papero kaj skribilon. Vi tamen detruu la paperon kiam la ĉifro estas preta. Vi ankaŭ reordigu la kartaron al alia ordo kiam vi ne plu bezonas la ŝlosilon. Sekretoj restu sekretoj.

Nu, ni ja povus alternative prezenti kaj la literojn kaj la ŝlosilojn kiel ciferoj 1 ... 26 kaj efektivigi kalkuloj.

   ĉifro = 1 + (litero + ŝlosilo MOD 26)

Tio tamen ne produktas la tute saman produkton kiel la supra granda tabelo. Laŭ nia tabelo estas A + A = B ( aŭ 1 + 1 = 2 ) kaj laŭ la supra formulo estas 1 + (1 + 1 MOD 26) = 1 + 2 = 3 . Ni bezonas la MOD-operacion kaj la rezulto ne povas esti nulo ĉar nenio litero estas nulo. Nu, certe la tabelo povus esti alia. Pli bone estus por uzi ciferoj en intervalo 0 ... 25 (kaj ne 1 ... 26) por prezenti literoj A ... Z. Tiam oni povus simple kalkuli ĉifro = (litero + ŝlosilo) MOD 26 kaj estus ekzemple 0 + 0 = 0 ; 1 + 1 = 2 ; 25 + 1 = 0 (ĉar egalas 26 MOD 26 = 0) ; 25 + 2 = 1 (ĉar egalas 27 MOD 26 = 1), ktp ...

Eble vi povus imagi ke la ordo en la supra granda tabelo estus tre kompleksa kaj sole proponus grandan sekurecon por la ĉifro. Tamen fakte estas nur limigita nombro da aliaj ordoj de tabelo. Komputilo de sekreta polico facile trovus la korektan ordon se tio estus la sola problemo. La vera sekureco estas en la hazarda ŝlosilo. Ĉiam protektu la ŝlosilon! Komputilo estas tre bona por provi aliaj alternativoj, sed ĝi neniam povas atesti kio estas la korekta ŝlosilo. Eblas produkti ĉiuj eblaj tekstoj el la ĉifro kaj la probableco por ĉiuj tiuj multnombraj aliaj alternativoj estas precize la sama, nenio el ili estas pli verŝajna ol la aliaj.

Unu afero pli pri la ŝlosilo. Se la ordo de kartoj en unu kartaro estas la ŝlosilo, povas ĉiu ludkarto aperi en la ŝlosilo nur unu fojon. Ĉio parto de ŝlosilo estas tiam alia. Tamen principe povus aperi multaj similaj ludkartoj en la ŝlosilo. La praktika signifo de tio tamen estas dubebla. Certe oni povus uzi ekzemple du kartaroj kune por produkti ŝlosilon 104 kartoj longan se oni tion volas. En miaj supraj simplaj eksperimentoj estis ĉiuj partoj de ŝlosilo (hazarde) aliaj, ankaŭ en la speciala tria maniero, kvankam mi fakte ne uzis veran fizikan kartaron por produkti la ŝlosilojn.

La rezultaj ŝlosiloj tamen kredeble povus en la tria speciala maniero facile esti ankaŭ parte samaj, multaj samaj kartoj, kiam ni volas ke al certa publikigita ĉifro respondas certa vera sekreta litero. Kaj fakte ni preskaŭ havis tian kazon en la dua ekzemplo kiam ni transformis NENIA SEKRE TONIA al GRANDEGA SEKRETO. Ni ja havis du aliaj ŝlosiloj ♥K kaj ♣K por efektivigi la tute saman deĉifradon por la dua kaj tria litero de ekzemplo. Tiuj ŝlosiloj ja situas en la tabelo en la sama vico. Se estus bezonata ankoraŭ tria simila deĉifrado, mi estus devita por uzi unu el la ŝlosiloj denove kaj nur unu kartaro ne sufiĉus por tio.

Eble iuj individuoj volus efektivigi ĉi tion metodon per komputila programo anstataŭ vera fizika kartaro? Mi tamen devas averti pri tio. Komputiloj kaj komputilaj programoj - inkluzive inteligentaj telefonoj - eble ne estas tre sekuraj por sekretoj. Komputiloj sendube laboras en bona ordo, sed bona ordo ne estas kiel eble plej bona por sekretoj. Hazarda ordo povas esti sekura, sed komputiloj eble ne laboras tre hazarde. Normaj komputiloj povas fari ankaŭ ion pri kio la uzanto ne estas konscia. Iuj opinias ke la sola vere sekura komputilo estas tia kio neniam havas kontakton kun la komputila reto Internet. Inteligenta telefono certe ne estas tia.

Sekretoj estas interesaj por multaj homoj, ĉar sekretoj kredeble estas gravaj kaj valoraj. Ĉiuj volus scii la sekreton kaj tial oni estu speciale singarda pri sekretoj. Sekretoj povas esti danĝeraj. Oni ne fidu al nedifinitaj programoj por ĉifri. Vi ne imagu ke ĉio ĉifrado estus tre sekura. Por ĉifri grandaj kvantoj da informo oni nature bezonas komputilan programon, sed oni fidu nur al fidindaj efektivigoj.

Eble plej bona alternativo tamen estus por tute NE rakonti la plej gravan sekreton, se ne estas absolute necese! Ĉu vi vere povas fidi al la ricevanto?

Ĉiuokaze estas la baza ideo de nia ĉifro tre forta. Certe io atakanto (eble la suspektema sekreta polico?) povus produkti ĉiuj eblaj tekstoj el la sekreta avizo, sed sen la korekta ŝlosilo oni ne povas scii kio el ili estas la korekta vera teksto. La sekureco de metodo tamen povas tute disfali se vi uzos saman ŝlosilon denove. Estas nome triviala tasko por sukcese ataki la metodon se oni reuzis ŝlosilon en avizoj. Mallongaj ĉifritaj avizoj tamen ĝenerale estas relative sekuraj. En praktiko oni bezonas multe da materialo por sukcese ataki eĉ iom malbonan ĉifron.

Jen iom pli da ekzerco por praktikado:

La preskaŭ sekreta biblia gratulo por Julo
Biblio diras: T H O U S   H A L T N   O T S T E   A L T O O   M U C H E
Sekretaj
ŝlosiloj:
N C C L P Z Z B Y B Z I R J C L X S A Z Q K B P P
♦A ♣3 ♥3 ♣Q ♦3 ♦K ♠K ♣2 ♦Q ♥2 ♦K ♣9 ♦5 ♣10 ♣3 ♥Q ♦J ♠6 ♣A ♠K ♦4 ♣J ♥2 ♦3 ♠3
Nia sekreto: F E L I C H A J U L O K A J B O N A N O V J A R O

Bedaŭrinde unu kartaro ne sufiĉus por esprimi la ŝlosilojn de nia tendenca preskaŭ biblia jula gratulo. Tro multe da principe samaj transformoj. Supre mi ja volis ke certa ĉifro respondu al certa vera teksto. Ĉi tio ja ne estas norma uza maniero de ĉifro.

Ĝenerale oni povus uzi la kartaron nur por loti la ŝlosilojn per sekura hazarda fizika procezo kaj fine uzi literojn A ... Z por esprimi la ŝlosilojn. Tiam oni bezonas nur unu kartaron kaj tamen povas aperi multaj samaj valuoj por ŝlosiloj. Multe restos por batali, ĉiuokaze.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)