<<

#331 ; Estos mia lasta julo ĉi tie en Vähärauma

>>

La 6-a tago de decembro estas la oficiala tago de nacia memstareco por Finnlando, ek de jaro 1917. Por mi la sama tago estas - multe pli grave - la naskiĝtago de patrino, ek de jaro 1930. Mi tamen intencas nun skribi nek pri (antaŭa) memstareco de Finnlando nek pri mia 2007 mortinta patrino. Pasinteco ne estas nun por mi tre interesa. Temas pri futuro, pri la jaroj ek de nova jaro 2022.

La temperaturo ekstere estis proksimume -16°C je 10 horoj matene. En apuda foto vi vidas ekzemple miaj novaj belaj kurtenoj. La Suno iom brilas post arbaro, nur kelkaj gradoj super horizonto.

Eble la kurtenoj ne estas precize tiel muntitaj kiel ilia produktanto intencis. Ili estas iom longaj, eĉ 245 centimetroj, kaj mi ilin simple mallongigis al pli realisma longo 1½ metroj. Por mi tioj kurtenoj tamen tre bone taŭgas.

Ĉi tio foto kredeble estos unu el miaj lastaj fotoj ĉi tie en Tekunkorpi. La fenestroj de alia loĝejo estas direktitaj al nordokcidento (alidire norduesto) kaj tial la Suno matene neniam rekte brilos enen el ili. Nenia sunhorloĝo eblos tie, sed la teorio bone elturniĝos.

Estonteco de vivo klare ne estas ĉi tie. Mi iom suferis pri anemio kaj korpe kaj mense. Espereble mi tamen havos iom da pli bona espero kaj pli favoran estontecon en la alia loĝejo en jaro 2022.

La malicaj burokratoj de Finnlando volas min punadi pro mia studado kaj malsano. Ili kredeble tute ne volus akcepti por mi eĉ oficialan situacion de norma senlaborulo. Ekonomie la futuro certe ŝajnas tial malserena. Mi tamen provos saviĝi viva per tioj mankaj rimedoj kiojn mi havas. Praktiko en tekniko estas ĝenerale multekosta afero, sed ekzemple elektroniko proponas kelkaj pli malmultekostaj eventualecoj.

Julo (ankaŭ nomita kristnasko) ja estas la tradicia soleno de kristanoj kaj granda festo por infanoj kaj por mi ĝi ne signifas multe. La vera fizika vintra solstico estas multe pli prudenta festo de natura religio. Diferenco de datoj inter julo kaj vintra solstico eble ne estas granda, sed la diferenco en principoj estas kolosa.

Pro io stranga kialo mi ŝatis kolekti ludakartoj, kvankam mi preskaŭ ne uzas ilin. Apude vi vidas foton de mia kolektaĵo de ĵetkuboj kaj ludkartoj. Ludkartoj klare estas realaj kaj konkretaj, sed ĉu ili estas gravaj kaj signifaj? Hazardludo estus principe interesa? Ĉu la tuta homa vivo ne estas nur kruela hazarda ludo?

Finne oni kantas "Enkelit heittää arpaa, kaikki on vain sattumaa ..." kion mi povus traduki esperante ĉi tiel: "Anĝeloj lotas lotaĵon, ĉio estas nur hazardo". Do okazo kaj ŝanco fine determinas en homa vivo? Klare ĉiuj ne kredas al bona Dio kio kondukadus ĉiuj vivaĵoj. Iuj tamen kredas al "destino, fatalo, sorto".

Nu, klare mi estas nur humila ♠J (bubo de piko / pika fanto) kaj nenia pompa ♣K (reĝo de trefo / trefa reĝo) aŭ ♦A (aso de karoo / karoa aso), sed certe mi volus trovi mian propran plej konvenan ♥Q (reĝino de kero / kera damo). Mi povus komunikadi per ludakartoj.

Ludkartoj kredeble neniam portos multe da mono kaj riĉeco al mi. Ili klare havas ion signifon por homa vivo sed ili apenaŭ destinos mian fatalon. Oni devas trovi aliaj ideoj kaj aliaj rimedoj. Vivo ja ne estas tute simpla afero.

Klare abundas malfacilaj problemoj en la moderna granda mondo. Virusoj furiozas, armeoj minacas kaj spitas, risko pri granda milito ŝvebas en aero, popoloj estas malkvietaj, malsataj, persekutitaj. Por mi plej multe animon malkvietigas la malbonaj eblecoj por akiri norman porvivon. Almenaŭ en Finnlando estas profesia edukado klare tre mankhava. Tutmonda merkata ekonomio, industrio de granda kapitalo kaj severa ekonomia konkurenco proponas nenion solvon por malriĉuloj kaj ordinaraj civitanoj.

La planedo Tero jam estas iom malgranda por la tutmonda homaro. Malnovaj reguloj ne plu estas kiel eble plej bonaj. Industrio jam kapablas per relative malmultaj laboristoj por uzi pli multe da rimedoj kaj por produkti multe pli multe da produktaĵoj ol la tuta homaro nepre bezonus. Eĉ novaj elektraj aŭtoj estas nenia vera solvo. Ankaŭ nova produktado estas grava peza ekologia ŝarĝo por la naturo. La pli profunda problemo estas simple tro multe da homaro, tro multe da konkurado, tro multe da produktado, tro multe da konsumado, tro multe da malŝparado. Simpla sed superforta problemo.

Por la problemoj de granda mondo mi ja ne havas ian veran facilan solvon, kaj evidente neniu tion havas. La situacio de granda mondo estos pli-malpli frue senesperiga. Nur por loka malgranda mondo eblos trovi uzeblaj solvoj. Loka kaj malgranda estas bona. Indas batali nur pro nia propra loka mondo, nia propra nacio Mueleja Insulo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)