<<

#330 ; Post 7 jaroj adiaŭoj por Vähärauma & Tekunkorpi

>>

En komenco de jaro 2015 mi transloĝiĝis el Sudostrobotnio al urbo Pori por studadi kiel inĝeniero. Bedaŭrinde mi ankoraŭ devos loĝadi en Pori, sed la urboparton Vähärauma en Okcident-Pori mi jam intencas postlasi.

La nova plano nun estas por adiaŭi la luitan ĉambron en Tekunkorpi apud arbareto kaj el komenco de jaro 2022 por loĝi en (aŭ eble nur proksime al) urboparto "Pormestarinluoto" en Nord-Pori, pli proksime al la centro de urbo.

Tekunkorpi estas fizike iom distanca kaj spirite deprimiga loko, almenaŭ se oni ne posedas aŭton aŭ alian veturilon. La iom neglekteme konstruitaj antaŭaj loĝdomoj de inĝeniera lernejo (kredeble el 1960-aj kaj 1970-aj jaroj) trovos novan uzon kaj novaj loĝantoj.

La "inĝeniera lernejo" (nuntempe nomita SAMK) jam transloĝiĝis en jaro 2017 al centro de urbo. Por la urbo Pori ĉi tio loko estis nur ia forĵetejo kaj tial mi ne estas tre malgaja pro tio ke mi jam devas deiri. Nenia futuro ekzistus por mi ĉi tie.

Multe da problemoj en vivo, sed mi kredas ke mi ankoraŭ iam povos agadi kaj laboradi utile kaj prudente, por mi mem. Mi estas jam iom maljuna kaj norma profesia labora vivo en servado de entreprenoj klare estas tute nerealisme, sed ekzistas pli multe en vivo ol norma labora vivo por aliaj.

Oficiala studado jam estas neinterese kaj senutile. Mi ja tamen posedas mian propran vivon. Pli bone mi lernos kaj subtenados mian profesian scipovon mem kaj sole. Mi estas profesia programisto kaj honesta inĝeniero, kvankam malicaj burokratoj min malkompateme persekutas kaj malestimas.

Miaj celoj por estonteco certe restos la samaj. Ekonomiaj rimedoj por praktika agado estos tre limigitaj, sed io tamen eblos por mi. La vivo ne estas finita. Ekzistas bonaj teorioj, bonaj libroj kaj iom da praktikaj eblecoj ekzemple kun elektroniko kaj elektro-mekaniko en malgranda neindustria skalo.

Provizore mi devas multe pensi kaj plani pri la venonta transloĝiĝo kaj min prepari por tio, sed mi firme kredas ke en januaro 2022 mi jam havos pli bonaj cirkonstancoj kaj eblos forte lerni kaj laboradi.

Do, post decembro 2021 ni espereble jam renkontos en pli trankvilaj kaj feliĉaj animstatoj. Estos novaj pejzaĝoj kaj novaj cirkonstancoj, sed la planoj de vivo restos esence la samaj. Inĝeniero kaj bona konstruisto mi ĉiam volas esti, malgraŭ malicaj burokratoj kaj persekutistoj. Mi certe ne volas vivi por persekutistoj, sed por mi mem.

Estas jam frosta vetero je fino de novembro, iom frue se mi pensas pri la pasintaj jaroj. Neĝo tamen mankas ankoraŭ sur okcidenta marbordo de Finnlando. Kaj mi ne kredas ke ĉi tio signifus ke estus "blanka julo". Estos multaj semajnoj da tempo por la frosto por degeli antaŭ julo (kion kristanismaj nomas "kristnasko").

Malgraŭ la iom malalta temperaturo proksimume -6°C mi vidis kvar flugantaj cignoj kiam mi promenis al vendejo. Eble ili travintros en Finnlando. Estas nome jam iom malfrue por birdoj por flugi suden al pli varmaj landoj.

Mi ne flugos suden. Mi klare ne estas io birdo. Mi ja transloĝiĝos al Nord-Pori ! Kvankam la diferenco en geografia latitudo fakte estas tre malgranda.

Ĉi tiel mi forlasos la iom solecan Tekunkorpi kaj vivos estonte "Ihmisten ilmoilla", rekte tradukite esperante "en aeroj de homaro" kio signifas ke mi loĝos proksime al aliaj civitanoj kaj ne en io distanca arbaro.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)