<< | #33 ; La ideala domo por Lunaj Frenezuloj |
>> |
Ĉi tiel povus aperi Torquetum-Domo
, domo bazita en la principoj de fajna sed strukture iom problema antikva astronomia instumento torquetum
.
La baza areo de domo estas 10 metroj * 10 metroj, do la areo estas proksimume de ordinara familia domo. La tegmento tamen ne estas tute ordinara. La fenestroj en la baza strukturo indikas proksimuman altecon de baza etaĝo (ĉirkaŭ 2½ metroj).
Tiu domo estas planita al geografia latitudo de Rovaniemi en norda Finnlando, en la norda polusa cirklo, geografia latitudo ĉirkaŭ 66,5°. Do la situo estas multaj gradoj pli norda ol tiu de Pori. La geografia latitudo estas esenca ĉar ĝi influas la mezurojn de tegmenta strukturo. Arkta zono faras la laboron teknike iom pli facila.
La kliniĝo de supra bazo esta 90° - 66,5° = 23,5°
kun horizonto. La klino devas esti akurate laŭ meridiano, al nordo. La supro de bazo do estas laŭ ekvatora ebeno. Sur la ekvatora nivelo rotacias alia strukturo, koloro de kupro. La supro de kupra parto formas angulon de 23,5° kun la ekvatora ebeno kaj ĝi do prezentas la ekliptikan nivelon.
Sur la kupra parto rotacias la vera tegmento, koloro de latuno. Tasko de tiu parto estas sekvi la selektitan objekton. En la centro de tegmento estas la fenestro tra kiu oni povas vidi Sunon, Lunon kaj klarajn planedojn. Kliniĝo de latuna tegmento estas nur 5°, sed la bazo estas ĉiam en la ekliptika nivelo kaj tial ekliptikaj latitudoj ±8° estas facile videblaj tra tiu fenestro (se ne estas tro da neĝo sur la tegmento).
La unuaj bildoj de tri-dimensia komputera modelo montras tipan situacion en io vintra tago. Ni sekvas la Sunon. Estas tagmezo. La Suno (ne videbla) estas en horizonto en sudo. La tegmento estas preskaŭ horizontala. En meza vintro estas la deklinacio de Suno -23,5° kaj en polusa cirklo oni devas klini la ekvatoran ebenon 23,5° norden. La sekvo de 23,5° - 23,5° = 0° estas ke en mezvintra tagmezo la tegmento estas horizontala en la polusa cirklo.
Fakte la ĉielo turniĝas ja ĉirkaŭ 360° ĉiu tago. Do la kupra parto faras preskaŭ tutan rondon ĉiu tago. Pozo de kupra parto prezentas lokan stelan tempon (LST), lokan horan angulon de printempa ekvinokso. Ankaŭ en la meza nokto de meza somero la tegmento estus horizontala. La Suno tamen tiam ne estus al sudo, sed al nordo.
Do la tegmento iras tra ĉiuj siaj pozoj ĉiu tago ĉar la kupra parto rotacias. La klino de tegmento varias multe samtempe. La latuna tegmento tamen sekvas la selektitan objekton.
Movo de kupra parto estas relative malrapida, ĉirkaŭ 15° pro horo. Estas ja 360°/24h = 15°/h
. La maso de rotacianta tegmento tamen ne estas tre malgranda.
La tria kaj la kvara bildo de modelo montras kiel la klino de tegmento varias laŭ loka stela tempo kiam la ekliptiko rotacias en la ĉielo.
La fenestro sur la latuna tegmento rigardas al sudo en tiuj bildoj. Se la tegmento sekvas la Sunon, estas tagmezo kaj en la tria bildo do devas esti sezono printempo kaj en la kvara bildo devas esti aŭtuno.
La direkto de ekliptiko en tagmezo varias tiel tra sezonoj. Oni tamen memoru ke la tegmento sin turnas tutan rondon en ĉiu tago. Do ĉiuj pozoj de kupra parto aperas ĉiu tago en iu horo, nur malsamaj horoj en malsamaj tagoj.
La movado de latuna tegmento kontraŭ la kupra parto estas pli malrapida. Se ni sekvas la Sunon aŭ planedojn, estas la movo meznombre nur proksimume unu gradon pro tago. Se la Luno estas la sekvata objekto, estas la movo proksimume 13°/tago, iom varia.
Plejparte estas la movoj de ĉielaj objektoj horloĝdirekte. Tamen koncerne ekliptikon estas la movoj de Luno ja Suno maldekstrume. Ankaŭ planedoj plej ofte movas maldekstrume koncerne ekliptikon sur la ĉielo. Koncerne horizonton kaj ekvatoron movas ĉiuj ĉielaj objektoj horloĝdirekte.
En la lastaj du bildoj montras la Torquetum-Domo
sian furiozan karakteron. La klino de tegmento akiras sian plej krutan oblikvecon. Ĉiuj konstruistoj kaj prefesiuloj de konstrua kono sendube ploras amare en malespero. La klino de tegmento latuna atingas 23,5° + 23,5° = 47° eĉ en la polusa cirklo. En Helsinki, geografia latitudo 60°, estus la klino de tegmento eĉ 30,0° + 23,5° = 53,5°.
Se estas tagmezo kaj la Suno estas la sekvata objekto, do estas meza somero en la kvina bildo, ĉar la fenestro sur latuna tegmento rigardas al sudo.
Tiun frenezan klinon la tegmento atingas ĉiu tago unu fojon. Dependas de sezono kaj de sekvata objekto en kiu horo ĝi okazas.
La ĉiutaga freneza klino de tegmento eble havas en la norda klimato unu bona konsekvenco: la neĝo povas fali for de tegmento. Espereble neniam neĝas tiel multe ke la kolektiĝanta neĝo restas sur la latuna tegmento.
Eblas do sekvi ekzemple la Lunon kun tia parte rotacianta domo. Objektoj ja estas neniam videblaj sub horizonto kaj tial la fenestro sur la tegmento ofte montras al direkto kie la objekto ne estas videbla. Tiu tamen estas kompare malgranda malavantaĝo.
La ekliptika latitudo de Luno ja varias inter ±5°, sed la laŭ ekliptiko direktita tegmento kaj la granda fenestro sur la tegmento permesas tiun malgrandan angulon sen blokadoj de vidkampo.
Estas tri gradoj de libereco en tiu strukturo. La unua grado de libereco estas la loka stela tempo (LST) aŭ la loka hora angulo de printempa ekvinokso. La dua grado estas la ekliptika longitudo de sekvata objekto kaj la tria grado ĝia ekliptika latitudo. Ekliptikan latitudon oni sekvas per mekanismo nur interne en la centro de tegmento. Nu, fakte la randon de latuna tegmento ne bezonas rotacii, sufiĉas ke la centro de tegmento kun la fenestro rotacias.
Norden de polusa cirklo la rotacianta domo povus esti la perfekta loko por sekvi la mezsomeran meznoktan Sunon. Oni povus ekzemple munti spegulon apud la fenestro de tegmento tiel ke ĝi reftektu la lumon de Suno internen.
Por la ĉiujara ekstera inspekto oni povas konduki la tegmenton al sia horizontala pozicio tiel ke la klino de tegmento estas kiel eble plej malgranda. Povas ekzisti pordo en la strukturo sur la tegmento.
Mi certe volonte loĝus en tia fajna Torquetum-Domo
. Teknikaj malfacilaĵoj sendube ekzistus en ĝia konstruado, sed inĝeniero ĉiujn obstaklojn venkos! Kiu povus esti pli saĝa ol inĝeniero!
Certe oni notu ke multe pli simpla konstruo sufiĉas por sekvi la Lunon en la ĉielo. Tiu tamen estus ia omaĝo al la antikva ideo de torquetum
. La konstruo certe ne estus tiel malkara kiel eble.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo